Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2015 / La prezidanto de TEJO detronigita

La prezidanto de TEJO detronigita

de Redakcio Laste modifita: 2015-08-06 17:06
Dum la Internacia Junulara Kongreso nun okazanta en Wiesbaden, Germanio, neatendite estis detronigita la prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski. Anstataŭ li kiel prezidanto estis elektita Michael Boris Mandirola. Pluraj proponitaj estraranoj post tio retiris siajn kandidatiĝojn.
La prezidanto de TEJO detronigita

Mandirola kaj Żebrowski en Wiesbaden. Foto: Pradip Ghimire

Laŭ la rekomendoj de la elekta komisiono de TEJO, en Wiesbaden devis esti elektita okmembra estraro, en kiu Łukasz Żebrowski restu prezidanto kaj Michael Boris Mandirola anstataŭ unua vicprezidanto iĝu dua vicprezidanto. Por la posteno de unua vicprezidanto la elekta komisiono rekomendis elekti Constanza Schönfeld.

Aliaj kandidatoj por estraraj postenoj estis Tobiasz Kubisiowski (ĝenerala sekretario), Cédric Marchal (kasisto), Juliana Evandro, Ariadna García Gutiérrez, Arina Osipova kaj Alexandre Raymond (estraranoj).

En la elekto de prezidanto Michael Boris Mandirola neatendite kandidatis kontraŭ la sidanta prezidanto. En la unua voĉdonado la sidanta prezidanto, Łukasz Żebrowski, ricevis 10 voĉojn dum Mandirola ricevis 9. Tio tamen ne sufiĉis por ke Żebrowski estu reelektita, ĉar por elekto necesas duono de la validaj voĉoj. En la unua voĉdonado estis 5 sindetenoj kaj 2 nevalidaj balotiloj.

En la dua voĉdonado Mandirola ricevis 14 voĉojn kaj Żebrowski 8. Sekve estis elektita Mandirola. Post tio Tobiasz Kubisiowski retiris sian kandidatiĝon por la posteno de ĝenerala sekretario. Anstataŭe por tiu posteno estis elektita Arina Osipova. Pliaj tri estraraj kandidatoj same retiris sian kandidatiĝon, tiel ke finfine estis elektita kvinkapa estraro.

Ne tuj klaras kial la komitato de TEJO decidis agi kontraŭ la rekomendoj de la elekta komisiono kaj ne longigi la mandaton de la sidanta prezidanto, sed eblas supozi, ke tio rilatas al la strebado de TEJO al jura sendependiĝo de UEA.

Surprize, dum la diskuto pri sendependiĝo de TEJO en la komitata kunsido parolvicon petis kaj ricevis Valerio Ari (Giorgio Silfer), kiu naskiĝis en 1949 kaj ne havis multan rilaton al la agado de la junulara asocio post la IJK en Raŭmo en 1980. En sia repliko Valerio Ari subtenis la sendependiĝon de TEJO kaj forte kritikis la kontraŭulojn de la ideo.

Tiuj, kiuj en UEA avertis, ke la senpendiĝo de TEJO riskus devojigi ĝin de la gepatra asocio, ricevis furaĝon por siaj timoj verŝajne multe pli rapide ol ili antaŭvidis.
arkivita en:
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-08-04 23:09
Estas hontinde por junulara TEJO doni parolvicon al avo !
Andreas J. Penk
Andreas J. Penk diras:
2015-08-04 23:37
Estimataj [estrarano de UEA]!

Mi legis en "libera folio", ke la TEJO-komitato dum IJK 2015 decidis sendependiĝi disde UEA. Ĉu ĝustas? Mi iom dubas, ĉar mi ne trovis koncernan informon en la retejo de TEJO. Se jes, mi plendas pro tio.
Laŭ statuto de UEA, TEJO – sen aparta jura personeco – estas integra parto de UEA, vidu § 30. Egalan diras Regularo pri Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, ĉapitro 1, § 2 artikolo 2.
Sendependigo de TEJO estus ŝanĝo de la statuto de UEA. Certe TEJO ne rajtas ŝanĝi la statuton de UEA – per decido de sia komitato! Eĉ la propran regularon TEJO ne povas ŝanĝi per iu ajn decido, en Regularo pri Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ne troviĝas paragrafo pri ŝanĝo. Estas aferoj por la UEA-komitato:
"§ 59 – Ŝanĝo de la Statuto. La Statuton povas ŝanĝi nur decido de la Komitato [...] Decido de la Komitato pri statutŝanĝo validas nur, se ĝi estas konfirmita per Ĝenerala Voĉdono okazigita laŭ la preskriboj de §§ 55 ĝis inkluzive 58." (Statuto de UEA)
Por ŝanĝo de statuto oni devas kalkuli kun minimume 30 tagoj laŭ § 59 kaj kromaj 90 tagoj laŭ § 56, do entute minimume 120 tagoj. La espero de TEJO sendependiĝi (ŝanĝo de la statuto) ĝis meze de Oktobro 2015 estas tute ekster la realismo.
La ĉefa kaŭzo por la decido de la TEJO-komitato sendependiĝi disde UEA estis – se mi ĝuste komprenis la artikolon – la deziro ricevi monon el diversaj Eŭropaj fontoj. Ĉu ĉiuj "fakuloj" samopinias?
"Kritikantoj siavice atentigadis, ke TEJO ja de pli ol jardeko sukcese ricevadis diversajn subvenciojn, kaj ke la reguloj de Eŭropa Junulara Fondaĵo efektive ne nepre postulas, ke subvenciata organizaĵo estu sendependa jura persono, nur ke ĝi povu fari sendependajn decidojn." (libera folio)
Do, evidente ne. Ke iu, kiu eble gajnus el sendependeco de TEJO, subtenas la decidon, ne gravas.
Ĉu TEJO konsultis Esperantan Juran Asocion, faka asocio kunlaboranta kun UEA, pri la supozite necesa decido? Ĉu aŭ la tiel-nomata kaŭzo estas nur preteksto? Kio estas la opinioj de la TEJO-membroj? Ĉu aŭ ties opinioj ne gravas por la TEJO-komitato? Kio estas la opinio de la UEA-estraro? – mi demandas kiel individua membro pri ŝanĝo de statuto.
Estas ne la unua fojo, ke TEJO revas pri sendependa ekzisto. Estas tempo elreviĝi ... aŭ fondi sendependan asocion ekster UEA.

Altestime!
Rogier Huurman
Rogier Huurman diras:
2015-08-05 00:02
La komitato de TEJO funkciis, kiel ĝi devas funkcii

Ŝvebas tra la interreto multaj klaĉoj, supozoj kaj onidiroj pri la ĵus okazinta elekto de la nova estraro de TEJO. Per tiu ĉi tekstopeco mi ŝatus klarigi, ke okazis nenio fremda krom komitato, kiu plenumas sian kontrolan rolon en la asocio.

La unuaj plendetoj ĉe mi kaj aliaj komitatanoj aperis, kiam ekvojaĝante al la IJK ankoraŭ tute mankis jarraporto, buĝeto aŭ raporto de la elekta komisiono. Raporton de la elekta komisiono ni finfine vidis (mallonge) dum la unua sesio je lundo, sed elektronikan version la komitatanoj ne ricevis ĝis 18:00 vespere, dek ses horojn antaŭ la estrarelekta komitatsesio. Videblis en ĝi la spuroj de hasta lastminuta laboro, kaj post demandoj pri tio en la sekva mateno la nura ĉeestanta membro de la elekta komisiono ja konfirmis, ke pro malaktiveco de la aliaj du membroj mankis la tempo bone fari la postulitan laboron.

La kandidatiĝo de Michael Boris Mandirola ne venis tiom neatendite, kiom ŝajnus el legado de kelkaj novaĵfontoj. Michael Boris kandidatiĝis pro insista petskribo, kiun subskribis duono de la ĉeestantaj komitatanoj kaj verkis mi. Mi ekhavis la ideon post legi la proponitan novan statuton de TEJO, laŭ kiu prezidanto ne povos ofici pli ol du periodojn sinsekve. Estus do strange, se la sama prezidanto, kiu proponas tiun ĉi novan statuton, mem ne sekvas tiun regulon, eĉ se li oficiale ne devas. Kaj ne estis ĉar neniu alia volis, ĉar Mandirola klare indikis en sia motivletero esti preta por ĉiu estrara ofico krom kasisto.

En la nokto inter la unua kaj dua sesio mi kaj aliaj sukcesis kontakti multajn komitatanojn por subskribi la petskribon (teksto sube). Kiam finfine en la mateno la petskribo estis prezentita al la plena komitato, Michael Boris kompreneble sekvis la volon de la komitatanoj kaj kandidatiĝis por la posteno de prezidanto, tiel ke la elekto de la prezidanto restu ĉe la komitato, ne ĉe la elekta komisiono. Male Łukasz ne sekvis la peton ankaŭ kandidatiĝo por la posteno de ordinara estrarano. La baloto mem finfine evidentiĝis tre proksima, unue 10 kontraŭ 9 por Łukasz Żebrowski, kaj poste 14 kontraŭ 8 por Michael Boris Mandirola.

La finfine elektita estraro havas kvin membrojn, sed tio jam estis decidita antaŭ iuj ajn retiriĝoj, ĉar la komitato, kiel kutime, unue elektis kiom da estraranoj ĝi volas havi, kaj ĉi-foje decidis havi nur kvinkapan estraron. Kiam ŝanĝiĝis la situacio pro la kandidatiĝo de Michael Boris, ni demandis al ĉiuj kandidatoj, ĉu iu ne plu kandidatiĝus kun Michael Boris kiel prezidanto, kaj Constanze Schönfeld indikis tion. La komitato evidente akceptis tiun konsekvencon per tamen elekti Michael Boris prezidanto, sed la retiriĝo de Tobiasz Kubisiowski estis anoncita nur post la fina rezulto de la prezidanta baloto. Fine la retiriĝo de Alexandre Raymond okazis, ĉar restis tri kandidatoj por du postenoj, kaj Alexandre decidis, ke li kiel komisiito same bone povus realigi siajn ideojn.

Kun la sendependiĝo de TEJO kaj UEA la tuta elekto havas neniun rilaton, krom eble la proponita limigo de oficdaŭro en la nova statuto. Kaj eĉ malpli kun kelkaj vortoj diritaj de gasto en la komitatkunsido, kion la komitato preskaŭ neniam neas. TEJO nun havas kvinkapan kapablan estraron, alian ol planite, sed ne nepre malpli bonan, ĉar la supera organo de TEJO decidis plenumi sian ĉefajn rolojn: kontroli la agadon de aliaj organoj, kaj mem elekti la estraron.
Rogier Huurman
Rogier Huurman diras:
2015-08-05 00:08
Ni, la subskribantoj,

konstatante, ke en la nuna estraro estas du estraranoj pretaj kaj kapablaj (re)iĝi prezidanto, Łukasz Żebrowski kaj Michael Boris Mandirola,

rimarkante, ke laŭ la propono de la elekta komisiono estos nur unu kandidato por la posteno de prezidanto,

kalkulante, ke la nuna prezidanto jam finis du oficperiodojn,

legante, ke la nova statuto proponita de tiu ĉi estraro malpermesos pli ol du sinsekvajn oficperiodojn kiel prezidanto,

insiste petas, ke dum tiu ĉi komitatkunsido

    Michael Boris Mandirola ankaŭ kandidatiĝu por la posteno de prezidanto,
    Łukasz Żebrowski ankaŭ kandidatigŭ por la posteno de alia estrarano,

por ke estu elekteblo por tiu ĉi komitato.

Rogier Huurman, komitatano A (NEJ)
Alexandre Raymond, estrarano
Rowland Goodbody, komitatano A (JEB)
Venislovas Veronika, anstataŭa komitatano A (HEJ 2x)
Meva Cuenot, komitatano A (JEFO)
Timm Penno, komitatano A (GEJ)
Zuzana Kozuchova, anstataŭa komitatano A (SKEJ kaj IEJ)
Vit Guiglermo Misurec, komitatano A (ĈEJ)
Michal Matusov, komitatano A (EUROKKA)
Sarah Pereira Moneiro, anstataŭa komitatano A (BEJ)
Pau Codina, komitatano A (KEJ)
Arina Osipova, komitatano A (REJM)
Emanuele Regano, komitatano A (IEJ)
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2015-08-05 09:56
La klarigo de Rogier Huurman ne klarigas multon, krom ke li iniciatis la detronigon.

Laŭ li la ĉefaj kialoj por proponi kontraŭkandidaton al Lukasz Zebrowski estis manko de estrara raporto, lastmomenteco de la raporto de la elektokomisiono kaj la fakto, ke la nova statuto de TEJO limigas la oficdaŭron al du periodoj. Nur tiu lasta estas iom konsiderebla, kvankam ne deviga, des malpli, ĉar la nova statuto ankoraŭ ne validas.

La dua nenion signifas koncerne la indon aŭ malindon reelekti Zebrowski. Se regis nekontento pri lia prezidanteco, oni povis prezenti kontraŭkandidaton jam multe pli frue kaj ne ekstari kontraŭ li nur en la lasta nokto.

La unua, t.e. manko de jarraporto, malkvalifikas ankaŭ Mandirola por la prezidanteco, ĉar li estis vicprezidanto de la estraro, kiu ne raportis. Aŭ ĉu Mandirola forte premis por fari la raporton kaj Zebrowski blokis lin? Pri la jarraporto la ĉefa respondeculo estas la ĝenerala sekretario, kiu ne rekandidatiĝis (eble pro kulposento?).

La manko de jarraporto cetere estas tre rimarkinda afero nun, kiam TEJO volas ekfunkcii kiel memstara organizo. Kiel ĝi kredas povi esti tia, se ĝi eĉ ne kapablas fari unu el la plej elementaj taskoj de organizaĵo, nome produkti jarraporton?
Rogier Huurman
Rogier Huurman diras:
2015-08-05 12:40
Dankon pro viaj rimarkoj, Francisco.

> oni povis prezenti kontraŭkandidaton jam multe pli frue
Ĝuste ne, ĉar la teamo proponita de la elekta komisiono ne iĝis konata ĝis dum la unua sesio. Kaj la kontribuo de Łukasz mem al la raporto de la elekta komisiono estas datita 'Varsovio, la 26-an de julio 2015'.

> manko de jarraporto, malkvalifikas ankaŭ Mandirola por la prezidanteco
Prava punkto, tamen prezidanto pli respondecas ol vicprezidanto. Krome indas rimarki ke kaj la antaŭa kaj la proponita nova ĝenerala sekretario venas de la sama landa sekcio kiel Łukasz, PEJ, kaj je lia propono kandidatiĝis.

Fine mi ŝatus klarigi ke mia ĉefa volo estis, ke estu elekto fare de la komitato, ne ke la TEJO-prezidanto malaperu.
zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2015-08-05 14:14
Mi komentis la sendependiĝon de TEJO jene:
Mi opinias ke sendependeco de TEJO estas gravega atingo. UEA pro sia politika neŭtraleco ne rajtas kunlabori kun diversaj neneŭtralaj, tamen gravaj internaciaj organizoj. Tion TEJO faru kaj iĝu videbla reprezentanto de internacia E-movado en ekstera mondo (ĉie krom en UNo kaj UNESCO kie ja plu reprezentas nin UEA). Memstareco devigos TEJOn iĝi pli serioza rilate siajn financojn, sed ni fine fidu al la junularo kaj transdonu al ili tiun respondecon.
Min ne interesas statutaj komplikaĵoj. Tion ja UEA veŝajne iel planas solvi decidinte akcepti la memstarecon de TEJO.
Gravas ke junaj homoj kiuj multe pli bone konas la modernan mondon ol ni pliaĝuloj, havu memstaran eblon agi, sen pri ĉio demandi permeson de la pliaĝuloj.
Se tamen okazus financa misfunkciado de TEJO aŭ nekapablo mastri sin mem, UEA ja intrervenos helpante, sed kompreneble ne respondecos pri iu eventuala granda ŝuldo.
Tiusence la farataj ŝanĝoj en la estraro simple montras ke TEJO komprenas sian respondecon kaj ne volas havi neaktivan estraron kaj prezidanton.
Krizipo
Krizipo diras:
2015-08-06 10:45
Pravigo de la sendependigo per rajto al neneŭtraleco estas fuŝa argumento. Tiu premisas, ke neneŭtraleco estas io nepre bona.

Ĉu iuj neneŭtralaj internaciaj organizoj gravas, tio ne gravu al TEJO. Simile fuŝa argumento estus: USEJ, la junulara organizo de Usono, kunlaboru kun National Rifle Association, la organizo de la armiloindustrio, ĉar tiu gravas en Usono.
zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2015-08-06 12:20
La esenco estas en tio ke UEA ne povas ŝanĝi sian politikon kaj funkciadon al la ekstero. Ĝi restas organizo kiu servas al la individua membraro kaj zorgas pri iliaj bezonoj ene de la fermita movado. La nuraj kiuj povas fari alian politikon al la ekstero kaj vidigi la movadon ekster ni mem estas la junularo. Ĉu en TEJO, ĉu ekster ĝi.
Se en 70-aj jaroj la tiama kroatia junularo ne estus ribelinta kaj sendependiĝinta (unue sub Studenta E-klubo, poste Kroatia E-Junularo kaj fine ene de profesia entrepreno Internacia Kultura Servo, la nuna E-movado en Koratio verŝajne estus simila kiel la bulgara kaj makedona. Kaj pro tiu memstara agado de gejunuloj, ili ŝanĝis eĉ la Kroatian E-Ligon en la okdekaj jaroj kaj do la movado travivis en tre bona stato eĉ la militon.
Nun en Eŭropo evoluas simile novaj tendencoj en la manoj de la juna generacio. Funkcias kelkaj profesiaj entreprenoj ligitaj al la E-movado sed en sia politiko kaj financoj sendependaj (E@I, Studio Gaŭs, Kosmo...) kaj tiun tendencon sekvas TEJO. Krome aperas aro da individuoj kiuj kreas ekster la movado miraklojn kiel WikiTrans, kurso Duolingo ktp. Mi deziras al TEJo bonan vojaĝun sur tiu sendependa vojo.
carlo minnaja
carlo minnaja diras:
2015-08-06 22:13
Kiel dumviva membro kaj iama komitatano de UEA mi povas nur bedaŭri se UEA malfortiĝus per la sendependiĝo de TEJO. Kiel iama vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de TEJO mi povas nur ĝoji, ke TEJO reakiras sian sendependecon de UEA kiel antaŭ 1956. Ĉu la du asocioj sukcesos eventuale eĉ pli efike kunlabori, estante aŭtonomaj, tion la estonteco montros. Ne-rekandidatiĝon de prezidanto post du mandatoj mi opinias oportuna en ĉiuj asocioj, sendepende ĉu la tiumomente valida statuto tion neprigas aŭ ne. Ke la TEJO-komitato permesas parolon al nemembro, tio ŝajnas al mi tute normala: evidente ĝi taksis oportuna aŭskulti, kiel en multaj asocioj: "ne per aĝo mezuriĝas saĝo" validas kaj por olduloj kaj por junuloj. Feliĉon kaj prosperan laboron al la nova TEJO-estraro!