Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2016 / Fettes plu estros ĉe UEA

Fettes plu estros ĉe UEA

de Redakcio Laste modifita: 2016-07-24 21:35
Nova estraro de Universala Esperanto-Asocio estis elektita dum la unua tago de la 101-a Universala Kongreso en Nitro, Slovakio. La ŝanĝoj kompare kun la malnova estraro ne estas mondoskuaj, kaj la asocion plu gvidos Mark Fettes.
Fettes plu estros ĉe UEA

La komitato de UEA kunsidas en Nitro. Foto: la Facebook-paĝo de UEA.

La Slovaka Agrikultura Universitato en Nitro malfermis siajn pordojn por la kongresanoj sabate meze de la tago, kaj la unua publika programero laŭkutime estis la kunsido de la komitato de UEA, kie ĉi-jare estis elektita estraro de UEA por nova trijara periodo. La komitata kunsido tamen malfruiĝis pro diversaj teknikaj kialoj.

Pro granda malfruo en la traktado de la tagordo ne ĉiuj elektoj povis esti faritaj laŭplane en sabato, sed oni ja elektis novan estraron, kiun eniris la sekvaj personoj: Stefan MacGill (37 voĉoj), Mark Fettes kaj Maria Rosaria Spanò (po 35), Lee Jungkee (34), Emilio Carlos Vaz Cid kaj Martin Schäffer (po 32). Ne estis elektita Bharat Kumar Ghimire (12).

Novaj estraranoj estas Spanò kaj Cid. El la ĝisnunaj estraranoj en la propono de la elekta komisiono mankis Barbara Pietrzak, José Antonio Vergara kaj la antaŭtempe demisiinta Stefano Keller, kiuj sekve ne eniris la novan estraron. Anstataŭ sep, la nova estraro havas nur ses anojn.

Sub la nova redaktoro, Attila Kaszás, la revuo Esperanto rapide ekhavis grandan malfruon, kio nun kaŭzis, ke ĝis la kongreso ne aperis la junia numero, en kiu la komitatanoj jam antaŭ monato devis legi la estraran raporton pri la agado dum la pasinta jaro. Eĉ elektronika versio de la revuo daŭre ne troveblas en la retejo de UEA, kio montras, ke la numero ne nur ne estis presita, sed eĉ ne estis finredaktita ĝis nun, kvankam ĝi devis atingi la membrojn antaŭ longe. Por la komitatanoj la raporto tamen estis aparte kopiita.

La afereo ajnakaze ŝajne ne tro ĝenis la komitatanojn – same kiel ne ĝenis ilin la fakto, ke la estraro tute ne atingis siajn anoncitajn celojn. Neŝanĝita restis la "mastruma teamo" de la estraro (prezidanto Mark Fettes, vicprezidanto Stefan MacGill kaj ĝenerala sekretario Martin Schäffer), kiu dum la pasinta estrara periodo laŭdire triope faris la plej multajn decidojn.

Estis elektitaj ankaŭ komitatanoj C. La elekta komisiono transdonis al la komitato ok kandidatojn por komitatanoj C: A.J. Bakker-ten Hagen, Renato Corsetti, Huang Yinbao, Zsófia Kóródy, Lee, Jungkee, Martin Schäffer, Maria Rosaria Spanò kaj Eran Vodevoz.

Schäffer retiris sian kandidatiĝon, ĉar li fariĝis komitatano A por Germana E-Asocio, same kiel li estis ankaŭ en la antaŭa periodo. El la restintaj ok kandidatoj ne elektiĝis Vodevoz, kiu ne ricevis minimume duonon de la voĉoj. En la kunsido la elekta komisiono raportis pri du pliaj kandidatoj por C: Osmo Buller kaj Fernando Maia. Pri ili oni voĉdonos en la lasta kunsido en vendredo.

La propono de nova statuto, necesa por la sendependiĝo de TEJO, estos traktita en la lunda kunsido de la komitato.

Krom la komitata kunsido dum sabato en Nitro laŭ la programo okazis la jam tradicia movada foiro ĉe la kongresejo, prezentado de komika teatraĵo same ĉe la kongresejo, koncerto de Ralph Glomp, kaj programero por unuafojaj kongresanoj.

Dimanĉe je la 10-a horo matene okazos la solena inaŭguro de la kongreso. Posttagmeze la nova estraro prezentos sin por la kongresanoj. Dum dimanĉo en la programo estos ankaŭ interalie diskuto pri la eliro de Britio el Eŭropa Unio kaj ties signifo al la lingva politiko en la Unio.

Laŭ la unua numero de la kongresa kuriero la fina nombro de antaŭkongresaj aliĝoj estas 1.221. En Kopenhago tiu nombro estis 1.414, kio signifas, ke ankaŭ la fina nombro de aliĝintoj en Nitro estos multe pli malalta ol tiu en Kopenhago, spite la multe pli malaltajn prezojn por loĝado kaj manĝado. Sekve Nitro estos la plej malgranda kongreso en kontinenta Eŭropo de post Ateno 1976 – se ĝi ja atingos la kvanton de aliĝintoj en Ateno, kiu estis 1.266.
arkivita en:
Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt diras:
2016-07-24 07:38
Interese! La unua UK, kiun mi plene partoprenis, estis ĝuste tiu de Ateno antaŭ kvardek jaroj, kaj mi neniam pensis, ke ĝi estis aparte malgranda. Kaj same mi dirus ĉi tie en Nitro – kiam la nombro de la partoprenantoj klare superas mil, poste mil kvincent aŭ dumil aŭ dumil kvincent ne faras grandan diferencon por la etoso de la kongreso. Kompreneble estus agrable povi fanfaroni per grandaj nombroj ekster la movado... Sed eble eĉ tie ne, ĉar kutime diversaj "kongresoj" ekster Esperantujo elektas siajn partoprenantojn per diversaj proceduroj, kiuj igas ilian nombron pli-malpli antaŭvidebla. "Ju pli multaj, des pli bone" funkcias eble nur en diversaj religiaj kunvenoj...?
Kalle Kniivilä
Kalle Kniivilä diras:
2016-07-24 08:48
Por la etoso de kongreso kaj por la sperto de la kongresanoj sendube malpli granda kongreso povas esti eĉ pli agrabla ol grandega. Sed UEA bezonas la grandajn kongresojn por siaj financoj, por rekompenci por la malgrandaj ekstereŭropaj, kaj la ĉi-jara kongresurbo estis elektita surbaze de la aserto, ke la malaltaj prezoj garantios grandan kongreson. Tiel tamen ne okazis.