La akuzativo dividas la Akademion

Lastatempe neniuj novaĵoj venis de la Akademio de Esperanto. Laŭ informoj ricevitaj de Libera Folio, la silento estas kaŭzita de interna konflikto, kiu povos konduki al demisio al pluraj konataj akademianoj.

Foto: ĉemizoj.com

En la retejo de la Akademio de Esperanto aperis nenio nova post decembro 2014. Libera Folio eksciis, ke la Akademia silento estas kaŭzita de intensaj diskutoj, pri kiuj oni ne volas informi la ĝeneralan publikon.

Dum la lastaj jaroj multegaj homoj lernis Esperanton per interreto, unuavice ĉe la populara retejo Duolingo, kiu havas kurson de Esperanto ne nur en la angla, sed nun ankaŭ en la hispana, kaj baldaŭ ankaŭ en la portugala.

Tamen montriĝis, ke multaj el la novaj lernintoj ne bone regas la uzon de la akuzativo, eble pro mankoj en la lernomaterialo. Jam de multaj jaroj la Akademio de Esperanto registris, ke novaj lernantoj havas problemojn pri la akuzativo, sed la tendenco iĝis multe pli atentinda dum la lasta tempo, kiam ĉiam pli granda parto de la novuloj trovas Esperanton en interreto kaj lernas ĝin neorganizite.

La Akademio de Esperanto en siaj internaj diskutoj konstatis, ke la akuzativo estas ĉiam pli ofte misuzata, aŭ eĉ tute ne uzata, precipe en retaj diskutoj. Lige kun tio, kelkaj akademianoj tute serioze proponis diskuti, ĉu la akuzativo nepre estu deviga en moderna Esperanto.

Iom surprize, inter la subtenantoj de tiu radikala propono troviĝas ankaŭ Bertilo Wennergren, la verkinto de Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko. Jen kiel li argumentas, responde al demando de Libera Folio:

– La malapero de akuzativo estas ĝenerala tendenco en multaj lingvoj kaj ke la fakto, ke ĝi atingis ankaŭ Esperanton, plian fojon nekontesteble pruvas, ke Esperanto estas natura homa lingvo.

Kelkaj akademianoj proponis, ke oni iom post iom aprobu elizion de la akuzativo, ĉar detala studo de la Fundamento montras, ke la akuzativo ne estas deviga. La 16 reguloj diras nur, ke la akuzativo havas la finaĵon -n, sed ne difinas, kiam oni devas uzi ĝin. Laŭ la Fundamento la artikolon oni povas “en la unua tempo tute ne uzi”, do eblas konkludi, ke la samo validu pri la akuzativo.

Bertilo Wennergren.

Bertilo Wennergren rakontas, ke laŭ pluraj akademianoj oni permesu, ke tiuj, kiuj ne sentas sin certaj pri la akuzativo ne uzu ĝin. Post dek jaroj oni reesploru la situacion kaj lasu la ĝeneralan uzon decidi, ĉu la akuzativo plu estas bezonata.

– Simile kiel en aliaj lingvoj, ankaŭ en Esperanto tamen restos lingvaj fosilioj kiel memoraĵo pri la iama ĝenerala uzo de la akuzativo. En Esperanto la akuzativo restos plu uzata almenaŭ ĉe la personaj pronomoj, por eviti ambiguecon, kiu alie aperus ĉe esprimoj kiel “mi amas vi”.

Alia, ŝajne pli granda grupo de akademianoj trovas la rezonadon tute neakceptebla, kaj minacas demisii, se la propono pri libervola akuzativo spite ilian reziston estos akceptita. Neniu el tiuj akademianoj tamen konsentis publike komenti la temon – ŝajne ĉar daŭras la akra debato ene de la Akademio, kaj la temo estas tre sentema.

Do, ĉu la Akademio aprobos libervola akuzativo, aŭ ĉu la libervola akuzativo aprobos la Akademio? Tiel staras nun la demandon.

Ĉi tiu novaĵo validas nur en la tago de la publikigo, la 1-a de aprilo.


Pli pri la temo

24 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Carlo Minnaja
Carlo Minnaja
2017-04-01 0:34

Pri la forlaso de la akuzativo: absoluta fantaziaĵo, kiun neniu serioze proponis. Ke multaj esperantistoj ĝin fuŝas, kiel ankaŭ aliajn lingvajn erojn, estas ja vero. Amasa demisio de la Akademio? Absoluta fantaziaĵo, kiu ĝin inventis?

Krizipo
Krizipo
2017-04-01 7:15
Respondo al  Carlo Minnaja

Eĉ civitano kapablas ridigi, sed malintence.

Nicola Ruggiero
Nicola Ruggiero
2017-04-01 8:36
Respondo al  Carlo Minnaja

En la itala ni nomas tion “april-fiŝo” 😉

Andreas
Andreas
2017-04-01 13:15
Respondo al  Nicola Ruggiero

La Akademio prezentas – almenau malvirtuale – siajn April-shercojn (April-fishojn) kutime en Julio. Jen blogero pri la lasta fojo: https://goo.gl/5qmoxg .

zmitro lapcjonak
zmitro lapcjonak
2017-04-01 7:06

kial, diable, vi usaz grizetan coloron de teksto?
tio ja estas malfacila por legi!

body, button, input, select, textarea {
color: #494949;

Dieter Rooke
2017-04-01 9:18

Chu ni senfine kverelu pri simpla litero “n” ? Kompreneble chiu rajtas fushe paroli –
sen aprobo de AdE !

Dieter Rooke
2017-04-01 9:26
Respondo al  Dieter Rooke

Hodiau la unua de aprilo- ho mia memor`

soramamesan
soramamesan
2017-04-01 14:08

Sur kia kulturo vi bazas tiujn vortojn ? April-fisxo, kion signifas ? Cxu Esperanto estas universala lingvo ?

Bernardo
2017-04-02 9:18
Respondo al  soramamesan

https://eo.wikipedia.org/wiki/%C5%9Cercotago kaj de tie saltu al pli detalaj lingvo-versioj (ekz. la germana au angla) por ekscii pli pri la (neklara) origino de la tago.

Cyril Robert Brosch
Cyril Robert Brosch
2017-04-01 14:38

Ho, mia kor’! Vi preskaŭ mortigis min per tiu artikolo hodiaŭ matene. Ĝis ĝia fino kun nekredemo, sed tamen kredante, mi lasis min mistifiki.
Tre bone farite, sed atentu, ke la realo ne ŝtelu la ideon. ?

Andreas
Andreas
2017-04-01 15:21
Respondo al  Cyril Robert Brosch

Oni neniam scias, chu pri sherco temas okaze de io rilate al la Akademio de Esperanto, char: En ghi estas nur unu membro, pri kiu estas sciate kun certeco, ke li prijughas lingvajn demandojn tiel, kiel tion preskribas la statuto de la Akademio.

Valdas Banaitis
Valdas Banaitis
2017-04-01 19:42

Laŭ Zamenhof la konstruo de Esperanto estas tute fremda por la parolantoj de la eŭropaj lingvoj, en kiuj aperis La Unua Libro. Ĝi jam estis fremda al li mem, jam ne plu komprenanta, kio estis al li tute klara en lingvokreiva aĝo infana (en Belostoko). Post gimnazia maturatesto li jam ne povis demeti la gramatikajn okulŝirmilojn, fiksitajn en la tradicia lernejo. Pseŭdofacilige li kompilis tian simplan priskribon, ke la lernontoj eĉ ne rimarku ian diferencon inter la strukturo de Esperano kaj tiu de sia propra lingvo. Ripetadi kai instruadi tian priskribin estas ja facile, sed ĝi ne klarigas la reciproke interkomprenigan lingvokrean mekanismon de Esperanton. Rezultojn de tia instruado resumis Zlatko Tiŝljar en sia jubilea konfeso “Mia saĝo post 50 jaroj de instruado de Esperanto: (2012).
Esperanto havas ne akuzativon, sed malsubjektigan adpozicion -n. Tamen Esperanto enhavas neniun memstaran elementon unuliteran, do tiu -n ne povas funkcii nek kiel prepozicio nek kiel postpozicio. Estante konsonanta, ĝi ne taŭgas kiel prefikso. Restas nur unu ebleco – aldoni ĝin fine de vokal- aŭ diftongofina vortunifurmo aŭ personaj pronomoj aŭ al la 3 vokalfinaj numeraloj, kiel finfine faris Kalocsay en sia traduko de “La Tragedio de l’Homo” per la lipoj de Eva (eldono dua, 1961)

Valdas Banaitis
Valdas Banaitis
2017-04-01 20:07

Bertilo: ” post dek jaroj oni reesploru la situacion kaj lasu la ĝeneralan uzon decidi, ĉu la akuzativo plu estas bezonata”
En Esperanto gravas krea uzeblo, ne uzado, kiom ajn “ĝenerala” ĝi fariĝus..

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2017-04-02 1:19

La ŝoka novaĵo, ke TEJO ne havas buĝeton kaj la kasisto ne scias, por kio ĝi necesas, generis unu komenton.

La ŝoka “novaĵo” akademie akuzativa (kiu, agnoskende, povus esti vera – fakte plej mirigas, ke ĝi ne estas) jam generis dekduoble pli multe.

Kristale klaras, kio vekas la intereson (kaj indignon) de esperantistoj.

Cyril Brosch
2017-04-03 10:21

Vidu, pri ŝercoj eblas facile kaj sendanĝere diskuti.
La konsternigan novaĵon pri la ekstrema neprofesieco ĉe TEJO mi ne volis komenti, ĉar ne havus sencon: Tiajn fiaskojn estigas la sistemo de mallongdaŭra volontula estrado, similaj fiaskoj okazis kaj okazos, ĉar ĉiun duan jaron novaj homoj senspertaj faras la samajn novulajn erarojn.

Noël SIMONET
Noël SIMONET
2017-04-03 16:27
Respondo al  Cyril Brosch

🙂 Por daŭrigi en facileblaj ŝercoj, povas aldoniĝi jeno: – Ili estas ne pagataj, do ne spertaj, do ne eraraj, do ne fiaskaj, do ne normale raportendaj kontoj ĉe la fino, do ne longdaŭraj, konsekvence ne komenteblaj. Por parafrazi Amiko Carlo, kiu fantaziaĵe inventis tiu TejO?

Similmalpage ne daŭris la sklavaj Romanaj tempoj, tamen komenti oni nun male povas plu , eĉ definitive apogi laŭ mi, la tendenco de Amiko Bertilo antaŭhieraŭtage por forgesi en lingvo internacia: l’akuzativo(pli malpli sklavigo), kaj mi aldonus la supersigno(pli malpli religieco).

Sentimento(magneto) ekzistis as os ĉiutempe, dum scienco, certe ne la mono, sendube estas nia futuro.

L’estonto estas solidareca.

Dankas al vi Cyril pro pensigega konsterno.

Bernardo
2017-04-02 10:03

Kvankam nur lerta April-sherco ni tamen ghustigu tiujn asertojn:

“detala studo de la Fundamento montras, ke la akuzativo ne estas deviga. La 16 reguloj diras nur, ke la akuzativo havas la finaĵon -n, sed ne difinas, kiam oni devas uzi ĝin.”

R 2.3 ekz. en la angla diras: “There are two cases: the nominative and the objective (accusative).”
R 2.4 ekz. en la angla diras: “The root with the added o is the nominative, the objective adds an n after the o. ”

El la terminoj “objective” and “accusative” sekvas la difino, kiam oni devas uzi la n-markilon, nome por esprimi rektan objekton. El R 13 krome sekvas la funkcio de la n-markilo por indiki la direkton, el R 14.5 por anstataui la rolvorteton “j” . Chiuj funkcioj estas unuece konfirmitaj per multaj ekzemplofrazoj en la Ekzercaro (pri -ekz.- la direkto vd. chefe FE 28).

Do la Fundamento ja difinas, kiam oni devas uzi la n-markilon.

Detalojn vd. en la Komentario pri la Fundamento, vol. 1 (BK I):
https://esperanto-akademio.wikispaces.com/Berlina+Komentario+pri+la+Fundamento+de+Esperanto

Didi Weidmann
2017-04-02 12:16

La fakto, ke ne ĉiuj legantoj (eĉ el la kulturoj, kie oni konas la kutimon de la aprilŝerco) tuj rekonis tiun artikolon kiel aprilan ŝercon, jam diras multon pri la stato aŭ almenaŭ la reputacio de la akademio… – ŝajnas, ke la plej multaj serioze kredas, ke tia propono efektive povus veni el la vico de la akademianoj… – cetere atentu ŝercemuloj: aprilŝercado estas ĉefe eŭropa kulturaĵo, ne en ĉiuj popoloj konasa tiajn kutimojn, tial aprilŝercado ne estas saĝa konduto en interetna kulturo…

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2017-04-02 17:23
Respondo al  Didi Weidmann

Ni estas tiom stranga popolo, ke ajnan ŝercon aŭ novaĵon primovadan, kiom ajn strangan aŭ nekredeblan, ni unuavide kredas. Eĉ duavide. Nur pene ni devas konvinki nin mem pri la falseco. Aliaj popoloj rimarkas pli rapide. Cerbumige.

Molnár László
Molnár László
2017-04-04 15:40

Estimataj Komentantpartneroj,
al la temo mi sxatus aldoni kelkajn rimarkojn :
1.En la libro de L.L.Z – Lingvaj respondoj,konsiloj kaj opinioj pri Esperanto / E.F.E. 1962 / en la artikoloj -73-, 129-, 75-, 74-,81-aj / oni povas legi pri la uzado de la akuzativo. El la ekzemploj kaj el Lia klarigo oni povas ekkoni, kiam uzi au ne gxin, la akuzativon.
2.La proponoj de la eminenta verkisto, s-ro Bertilo Wennergen estas tute klaraj ,raciaj, realigendaj.
3. Mia opinio estas ke la uzado de la akuzativo ne kauzas tiel grandan problemon malgrau tio, ke multaj gejunuloj eraras se ili /oni/ konsideras ankau la kuntekston.
4. Mi ne volas entrudigxi en la aferojn de la respektataj de mi akademianoj, sed senteblas, ke malantau la ”intensaj diskutoj ” troveblas ne fakaj problemoj. Gxenerale dirite, sendepende de tio, kiu grupo pravas, la problemoj devas esti solvitaj demokratie : la plimulto pravas, la malplimulto ne.En mala kazo regas la autoritatismo. Se mi eraris, au miskomprenis ion, bonvolu reagi
Antaudankon.

Dieter Rooke
2017-04-05 8:52
Respondo al  Molnár László

Kara Molnar Lazlo: Chu en demokratio ne plu bezonatas akuzativo? Vi ja gravege eraris!

Molnár László
Molnár László
2017-04-06 7:50
Respondo al  Dieter Rooke

Kara Dieter Rooke,

En la 74-a artikolo de la Lingvaj respondoj / E.F.E.,1962 -skribita de L.L.Z / La Esperantisto,1890.p.27 / – legeblas:

” Tusxante la akuzativon mi povas al vi doni la jenan konsilon: uzu gxin cxiam nur en tiaj okazoj, kie vi vidas, ke gxi estas efektive necesa ., en cxiuj aliaj okazoj, kie vi ne scias, cxu oni devas uzi la akuzativon au la nominativon – uzu cxiam la nominativon. La akuzativo estas enkondukita nur el neceso, cxar sen gxi la senco ofte estus ne klara…”

Kiel Vi vidas , la artikolo aperis dum carismo, diktaturo. Simile al via demando, ankau mi povus demandi :Cxu en diktaturo ne plu bezonatas akuzativo ? Sed, sxerco flanken !

Mi skribis pri tio, ke estus bone , se la akademianoj solvus la problemojn demokratie. Bedaurinde, Vi intermiksis la lingvan aferon kaj la manieron de decidofaro. Akuzativo kaj demokratio estas du malsamaj aferoj. Faras nenion. Erari estas home.

Cxu vere mi ” gravege eraris “?

Cyril Brosch
2017-04-06 9:15
Respondo al  Molnár László

Karaj, ĉu vi bonvolus atenti, ke ĉi tie temas pri unuaaprila ŝerco?!

Dieter Rooke
2017-04-07 8:43
Respondo al  Cyril Brosch

Kara Ciril = Cyril – Bv. atenti, ke chia tago estas sherca. Chiutage oni audas , legas , aprilan shercon . ( Fek- novajho)
Akuzativo kaj demokratio evidente estas la sama afero – en bazdemokratia svislando, char ech la prezidento ne regas gramatikon- nek akuzativon. Akademio neniel kapablus instrui fushulojn.