TEJO eksigas neaktivajn komitatanojn

TEJO ĵus eksigis el sia komitato la reprezentantojn de kvin landaj sekcioj, ĉar ili maltrafis tri voĉdonadojn. La decido ŝajnas kontraŭi la statuton de TEJO.

Foto: Thomas Hawk (CC BY-NC 2.0)

De multaj jaroj TEJO, same kiel UEA, suferas de pasiveco de la komitatanoj. Multaj anoj de la plej alta decida organo de la asocio apenaŭ videblas en la diskutoj kaj ne partoprenas retajn voĉdonadojn. En decembro 2016 la komitato de TEJO decidis disciplini sin mem per ŝanĝo en la reglamento.

– Jam de kelkaj jaroj estiĝis en la Komitato plendoj pri la malaktiveco de kelkaj komitatanoj kaj dum la komitatkunsido en 2015 aperis la ideo puni la malaktivajn kiuj ne partoprenas. Certe indas plifortigi la rolon de la Komitato kaj porti al ĝi pli da decidoj, tamen tio malfacilas kiam signifa kvanto da komitatanoj malpartoprenas, klarigas la prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola.

Laŭ la  nova regulo, proponita de Michael Boris Mandirola kaj akceptita de la komitato en reta voĉdono, komitatano kiu ne partoprenas en tri sinsekvaj voĉdonadoj perdos sian postenon.

Post la akcepto de la regulo jam okazis tri pliaj voĉdonoj, kaj la 2-an de aprilo la ĝenerala sekretario de TEJO, Arina Osipova, anoncis la unuajn eksigojn.

Laŭ la mesaĝo de Arina Osipova, titolita “eksigo de la komitatanoj”, la tri lastajn voĉdonojn ne partoprenis kvin komitatanoj, ”kiuj ekde nun estas eksigitaj de TEJO-Komitato”. Temas pri la komitatanoj A por Benino, Ĉinio, Hungario, Irano kaj Meksiko.

Tamen estas dubinde, ĉu la nova regulo efektive estas valida. La plej grava dokumento, kiu difinas la rolon de la komitatanoj de TEJO, estas la statuto de la asocio. Laŭ la statuto, cetere ĵus renovigita, la komitatanoj A estas nomumitaj de la landaj aŭ fakaj sekcioj. Nenio estas menciita pri ebleco eksigi komitatanojn.

Michael Boris Mandirola.

Responde al demando de Libera Folio, Michael Boris Mandirola klarigas, ke la nova regulo pri eksigo pro pasiveco tamen ne estas kontraŭstatuta, ĉar ĝi ne uzas la vorton ”eksigo”:

–  La reglamento ne parolas pri eksigo sed pri silenta demisio: Komitatano kiu ne partoprenas 3 sinsekvajn retajn voĉdonojn estas konsiderata kiel demisiinta. Do fakte persista malpartopreno en la voĉdonoj estas silenta esprimo je malintereso pri la posteno, konsiderebla kiel demisio. La reglamentoj cetere kovras tion kio ne estas specifita en la statuto, kaj konkrete en ĉi tiu kazo estas neniu artikolo de la statuto kiu kontraŭas ĉi tiun reglamenton.

La komitatanoj mem ŝajnas pasive sinteni ankaŭ al la anonco pri eksigoj. El la kvin eksigitaj komitatanoj ĝis nun nur unu iomete protestis: Hamed Sufi, komitatano A por Irana Esperantista Junulara Organizo. Li mesaĝis jene en la komitata listo, kie li evidente ankoraŭ ne perdis la skriborajton:

Hamed Sufi. Foto: TEJO.

– Laŭ mi tia regulo aspektas tute terure kaj malprogresigante. Landaj reprezentantoj devus fukcii daŭre kiel komitatanoj A. Mi proponas ĉi tiele, ne laŭplaĉe de mi mem (ĉar mi vole-ne-vole baldaŭe rezignos mian landan organizon), sed emfazindas, ke la striktaj reguloj ĉiam malantaŭenigas la movadon.

Sian nepartoprenon en retaj voĉdonadoj li klarigas per teknikaj problemoj:

– Mi multfoje havis problemojn pri mia uzant-nomo kaj pasvorto, sed mi ne ricevis ĝustajn kontentigajn respondojn.

12 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Sebastiano
Sebastiano
2017-04-04 10:05

Mi provis trovi pliajn informojn en la statuto kaj la regularoj de TEJO sur ties retpaĝo. Sed la ligoj al tiuj dokumentoj fine de la paĝo http://tejo.org/de/organizo/strukturo/ produktis senescepte nur 404-erarojn. 🙁

Sebastiano
Sebastiano
2017-04-05 8:38
Respondo al  Libera Folio

Dankon, Kalle! 😀

Sebastiano
Sebastiano
2017-04-05 9:25

Mi facile komprenis la intencon de la regulo, eksigi komitatanojn, kiuj ne partoprenadas la komitatan laboron.

Mi ne scias, ĉu la komitato povas eksigi unuopajn komitatanojn (eĉ sen unuopaj voĉdonoj pri la eksigoj). Sed mi (kompreneble) ne trovis rektan malpermeson de tio en la statuo aŭ la regularoj.

La parolado pri “silenta demisio” estas sensencaĵo, ĉar tiuj komitatanoj eble ja ne “silente demisiis”, sed estonte ja volas partopreni en voĉdonadoj pri temoj, kiuj al ili ŝajnas pli gravaj.

Mi iom miris pri la jena punkto en la komitata regularo (“Komitata Reglamento”):

1. xxi. “Sindeteni” signifas ne voĉdoni.

Mi supozas, ke “ne voĉdoni” signifas ion alian ol “ne partopreni en la voĉdonado”. La vortigo eble estas iom misgvida.

Interesa mi trovis, kion Alberto Garrido (post la eksigo de la ĉina A-komitatano) en la komitata dissendolisto konstatis pri la ĉina movado:

“ni scias, ke estas multegaj ĉinoj kiuj parolas Esperanton (Ĉinio havas klare la plej grandan nombron de membroj en UEA) … Sed ni povas vidi, ke ne videblas ĉinoj inter la hodiaŭaj aktivuloj de TEJO.”

Jen ŝajne kuŝas pli ol persona problemo de la ĵus eksigita A-komitatano.

Osmo Buller
Osmo Buller
2017-04-05 13:16
Respondo al  Sebastiano

Mi komentis tiun ĉi aferon en la diskutlisto “uea-membroj” jene:

Laŭ mi la eksigo de TEJO-komitatanoj estas kontraŭleĝa kaj sekve malvalida, ĉar ĝi ne baziĝas sur difino en la Statuto de TEJO, kiu cetere eĉ ne difinas, laŭ kiuj kriterioj (ĉefe membronombroj) la komitatanoj estas elektataj. Se la Statuto dirus, ke tion difinas la ĝenerala reglamento, same kiel okazas rilate la elekton de la estraro (tion la Statuto ja diras), la afero verŝajne estus en ordo, sed nun ĝi ne estas en ordo.

Mi dubas, ke notario akceptus la nunan Statuton de TEJO, ĉar ĉe tiu punkto ĝi ne konformas al la minimumaj postuloj, kiujn la nederlanda Civila Kodekso starigas al asocia statuto. Pro intereso mi ĵus kontrolis ĉe la Komerca Ĉambro kaj eksciis, ke la Statuto ne estas registrita tie, sed TEJO plu estas asocio kun limigitaj juraj rajtoj same kiel antaŭe. Tio povas signifi, ke la Statuto efektive ne estis akceptita de notario, sed ankaŭ povas temi pri la sama administra lamado en TEJO, pri kiu alia lastatempe priparolitra ekzemplo estas la manko de buĝeto por la nuna jaro, kvankam jam estas aprilo.

(Mi aldonu ĉi tie, ke minimume la kvinopo devis antaŭ la eksigo ricevi la ŝancon klarigi sian nepartoprenon en la voĉdonoj, sed tio laŭ mia scio ne okazis.)

Didi Weidmann
2017-04-05 20:57

Se tiu-ĉi informo vere estus la vero, tiam fakte tio estas pli ol simpla skandalo kaj estas pruvo, ke estis absolute nerespondeca decido lasi iri TEJO-n al „sendependeco“ flanke de UEA. Estas demokrata rajto de komitatano ankaŭ ne partopreni en voĉdono kaj ja ne estas TEJO, kiu nomumas la komitatanojn sed la landaj sekcioj, do fakte ne TEJO-estraro rajtas senoficigi tiujn komitatanojn, sed nur la organoj, kiuj nomumis ilin! Se mi ankoraŭ estus TEJO-ano mia postulo fakte estus tuja senoficiigo de tiuj-ĉi estraranoj! Ĉiu-kaze tiu-ĉi dedico leĝe kaj jure estas malvalida kontraŭ la statutoj de TEJO kaj tial fakte nula!

Sebastiano
Sebastiano
2017-04-07 16:13
Respondo al  Didi Weidmann

La regulo pri la eksigo post trifoja sinsekva nepartopreno en vochdonadoj estis akceptita de la komitato mem. Tio ne estis decido nur de la estraro.

Oni certe povas diskuti, chu la komitato rajtas eksigi proprajn membrojn, sed ech naciaj parlamentoj povas ekskludi proprajn parlamentanojn – kutime por difinita tempodauro kaj kutime pro pli gravaj aferoj ol nura nepartoprenado. Sed mi ne vidas, ke tiu decido estas evidente neebla.

Tial ekz-e s-ro Buller ja parolas pri duboj, kiujn li havas. Dubojn havas ankau mi, kaj la afero certe estas esplorinda kaj klariginda. Sed mi preferas atendi la rezultojn de tia esploro ol krii “maldemokratia” kaj “kontraulegha”.

James Rezende Piton
James Rezende Piton
2017-04-13 13:56
Respondo al  Sebastiano

Prudento preskribas, ke se estas dubo, tiuj, kiuj suferas sankcion estu protektataj. Se ne estas regulo, kiu malpermesas, individuo rajtas fari kion ajn. Sed institucio/organizo nur faru tion, kion la regularo permesas (kaj en chiu okazo, la Statuton obeu ankau la Komitato!).

Ankau mi komprenas en tio la intencon aktivigi homojn, sed prefere oni unue modifu la Statuton kaj poste apliku tiel severajn solvojn!

Sebastiano
Sebastiano
2017-04-13 20:21
Respondo al  James Rezende Piton

“Prudento preskribas, ke se estas dubo, tiuj, kiuj suferas sankcion estu protektataj.”

=> La komitato ne dubis.

“Se ne estas regulo, kiu malpermesas, individuo rajtas fari kion ajn.”

=> Ekzistas la regulo, ke komitatano post trifoja nepartopreno en voĉdono estas eksigita.

“Sed institucio/organizo nur faru tion, kion la regularo permesas”

=> La regularo neniel malpermesas, ke la komitato eksigas unuopajn membrojn. Kontraŭe, la regularo postulas eksigi komitatanojn post trifoje nepartopreno en voĉdono. Tiun regulon la komitatanoj mem donis al si.

“(kaj en chiu okazo, la Statuton obeu ankau la Komitato!).”

=> Bv. montri al mi la konkretan paragrafon, kiun la komitato ne obeis. Dankon.

Gusik
Gusik
2017-04-06 7:04

Mi subtenas opiniojn, ke la afero tute ne aspektas leĝa kaj jure akceptebla. Multe pli logike kaj akcepteble estus, se la TEJO-estraro oficiale avertus silentantojn, ke la estraro sendos oficialan plendoleteron al respektivaj landaj sekcioj kun peto nomumi novan A-komitatanon, laŭ la proceduro priskribita en la statuto. Tiuokaze profito estus triobla: silentantaj komitatanoj estus admonitaj; TEJO mem teorie povus ricevi novajn aktivajn komitatanojn; statuto kaj/aŭ regularo ne estus neglektita(j)/misinterpretita(j).

Ĵajro
Ĵajro
2017-04-07 19:47

Post la legado de tiu notico metita em Facebook de Dietrich Michael Weidmann konigis ligilon en aprilo 5, je 5:05ptm kaj sendita de iu malajzia samideano mi ne rezistis fari seriozan komenton al tiu mia malajzia amiko kaj samideano.
Interese. Sed ĉu vi atentis du detalojn????
1- Se tiu estUS vera…..
2- Libera Folio ne estas tre fidinda fonto.
Krom tiu mia karaj….
TEJO, je mia vidpunkto, estas rubaĵo. Kion por esti utila ĝi produktas? Kion utila ĝi produktis ĝis nun? TEJO, kaj aliaj esperantaj organizoj, devus esti subtenata de esperantaj laboristoj. Esperantaj financistoj. Esprerantaj produktistoj. Sed kion esperantistoj produktas? Ĉu vi komprenas? TEJO devus esti la nesto de niaj junularoj kaj nestoj bezonas flegadon. Kiu aŭ kio flegas TEJOn? Ili memsole ne povas produkti multajn aĵojn. Sed ili povaas LERNI esti utilaj per apogo de esperantaj laboristoj.