Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Akademio ĉe Suda poluso kaj Tutina IJK

Akademio ĉe Suda poluso kaj Tutina IJK

de Redakcio Laste modifita: 2008-04-02 10:14
Pluraj sensaciaj novaĵoj estis disvastigitaj en Esperantujo la 1-an de aprilo. La plej neatendita estis eble la informo pri la kunsido de la Akademio, okazinta ĉe la Suda poluso, sed ankaŭ la anonco pri Tutina Internacia Junulara Kongreso surprizis multajn. Preskaŭ same surpriza estis la decido de la itala registaro ekuzi Esperanton en sia retpaĝaro, kie tuj estis anoncita decido pri la enkonduko de Esperanto en la mezaj lernejoj.

Laŭ informo de Pingveno Press, la Akademio ĉe la Suda poluso oficialigis la akuzativan prepozicion "na", kaj nuligis unu regulon de la Fundamento. Laŭ la anonco, la regulo, laŭ kiu la litero ŭ povas aperi nur post vokalo, ĉeestas nur en la rusa kaj germana versioj de la Fundamento, kaj eble aperis tie sub influo de vodko.

Ekde nun oni laŭ Pingveno Press rajtas uzi la literon ŭ multe pli vaste, ekzemple en la vortoj Urugŭajo kaj Ekŭadoro.

La ĝis nun nekonata junulara aktivulo Bedun E. Kivenić aliflanke diskonigis, ke jam pasis la limdato por inviti la IJK-n por la jaro 2009, kaj la estraro de TEJO ricevis nur unu inviton.

Do la decido estis sufiĉe facila. La 65-a Internacia Junulara kongreso okazos en serba urbo Tutin' kaj organizos ĝin kune Serba, Montenegra kaj Albana Esperanto-Junularoj. La urbo troviĝas proksime al trilandlimo de tiuj landoj. Tutin' rolos ankaŭ kiel temo de la Kongreso, ĉar la tutina IJK estos dediĉita al virinoj en la mondo, anoncis Bedun E. Kivenić

Neniam oni aŭdis pri la ekzisto de junulara Esperanto-organizaĵo en Albanio, kaj la iama kruciĝo de la landolimoj de Serbio, Montenegro kaj Albanio troviĝas en Kosovo, kiu deklaris sin sendependa de Serbio.

Krome, la registaro de Italio okaze de la 1-a de aprilo ekuzis Esperanton en sia oficiala retpaĝaro, kaj la nova eksterland-ministro de Finnlando en ekskluziva intervjuo al Esperantolehti deklaris, ke la kreskanta uzo de Esperanto en Eŭropo povas konduki al milito inter EU kaj Usono.

La klarigo de la surprizaj novaĵoj estas, ke la 1-a de aprilo en multaj partoj de la mondo estas tago por ŝercoj kaj blagoj. Tamen ne ĉie oni konas la tradicion, kaj la sekretario de la LKK de la proponata Afrika IJK 2009 rapidis diskonigi, ke fakte jam la 20-an de marto estis sendita oficiala invito por IJK en Togolando.

arkivita en: