Formi unuecon en diverseco de Libera Folio je 2017-02-212017-02-21 en vidpunkto En la 21-a de februaro oni festas la internacian tagon de la gepatra lingvo, kaj lige kun ĝi la rajton je edukado kaj informado en la gepatra lingvo. Lige kun tio Albert Stalin T. Garrido volas aparte omaĝi unu instruiston, kiun li neniam persone renkontis.
Nova takso: 60.000 parolas Esperanton de Libera Folio je 2017-02-132017-02-13 Kiom da homoj en la mondo parolas ĝin? Tiu estas plej ofta demando pri Esperanto. La respondoj varias laŭ la fantazio de la respondantoj. Nun Svend Vendelbo Nielsen en Danio kalkulis, ke kredeble ne multe pli ol 60.000 homoj scipovas la lingvon.
Membroj provas savi la retejon Ipernity de Libera Folio je 2017-02-082017-02-08 La populara foto-retejo Ipernity, kies baldaŭa fermiĝo estis anoncita en decembro, plu funkcias. Nun grupo de membroj planas kolekti monon por savi ĝin
La revuo de UEA havos du redaktorojn de Libera Folio je 2017-02-052017-02-05 Kiel novaj redaktoroj de la revuo Esperanto estas elektitaj la geedzoj Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova. Tion decidis la estraro de UEA. La novaj redaktoroj starigos apartan retejon por la revuo.
TEJO gratulis partianon de Berlusconi de Libera Folio je 2017-02-05 La prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola, sendis gratulleteron al la nova prezidanto de la Eŭropa parlamento, Antonio Tajani, kiu en sia elektoparolado menciis ankaŭ la problemojn de lingvaj minoritatoj. Tajani estis kunfondinto de la partio de Silvio Berlusconi, Forza Italia.
de Libera Folio je 2017-01-282017-01-29 en kulturo ”Belartaj Konkursoj estu pordo por novuloj” Miguel Fernández ne tuj entuziasmis, kiam la “mirindaj frenezuloj de UEA” petis lin estri la Belartajn Konkursojn. La kvalito de la konkursaĵoj laŭ li ofte estas malalta – sed aliflanke… [Legu plu]
de Libera Folio je 2017-01-272017-01-28 en movado Forpasis Zbigniew Galor Dum la nokto inter ĵaŭdo kaj vendrede tute neatendite, en la aĝo de 64 jaroj, forpasis la konata pola esperantisto, Zbigniew Galor.
de Libera Folio je 2017-01-272017-02-26 en interreto ”Ekparolu” volas aktivigi izolulojn Lastatempe multaj homoj eklernas Esperanton per la reto, sed restas izolitaj de la Esperanto-komunumo kaj ne aktive ekuzas la lingvon. Per sia nova projekto Edukado.net strebas ekparoligi ilin. Ni petis Katalin Kováts rakonti pli.
de Libera Folio je 2017-01-232017-01-23 en movado, UEA UEA komencas renovigon de sia retejo En 2013 la novelektita estraro de UEA decidis elspezi 100.000 eŭrojn por renovigi la retejon de la asocio. De tiam malmulto okazis, sed nun UEA anoncis konkurson por renovigo de la retejo kaj de la tuta administra sistemo de la asocio.
de Libera Folio je 2017-01-142017-01-14 en movado Rusia Esperantista Unio aneksis Krimeon La landa asocio de UEA en Rusio elektis loĝanton de Krimeo “la Rusia esperantisto de la jaro 2016” kaj tiel agnoskis la anekson de la duoninsulo, kiu laŭ internacia juro apartenas al Ukrainio.