TEJO havas novan estraron de Libera Folio je 2018-08-132018-08-13 Hoan Tran Thi (Ĝojo) daŭrigos kiel prezidanto de TEJO. Dum diskuto pri volontuloj oni kritikis la negativan sintenon al la angla en la Centra Oficejo.
IJK-ano forpelita post seksa agreso de Libera Folio je 2018-08-092018-08-10 Programero pri “genra perforto” dum la IJK iĝis neatendite konkreta, kiam lernanto de Esperanto anoncis pri seksa perforto okazinta en ŝia propra ĉambro la antaŭan nokton.
TEJO pripensas siajn politikajn poziciojn de Libera Folio je 2018-06-132018-06-13 Same kiel UEA, ankaŭ ĝia nun sendependa junulara sekcio TEJO estas laŭstatute politike neŭtrala. Tamen la gvidantoj de TEJO nun ekdiskutas, kiajn politikajn poziciojn la asocio alprenu.
TEJO kun nova prezidanto kongresos en Slovakio de Libera Folio je 2018-01-302018-02-03 Nova prezidanto de TEJO post la neatendita demisio de Enric Baltasar iĝis Hoan Tran. Sub ŝia gvido la estraro faris la finan decidon pri la ĉi-jara IJK-urbo. Post plia demisio TEJO nun serĉas novan estraranon.
Demisiis la prezidanto de TEJO de Libera Folio je 2017-12-312018-01-02 Dum la komitata kunsido de TEJO en Szczecin surprize anoncis sian demision la prezidanto de TEJO, Enric Baltasar. Li estis elektita por unujara mandatperiodo en aŭgusto 2017.
La Centra Oficejo ekparolis angle de Libera Folio je 2017-10-182017-10-30 Dum jardekoj la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo estis la plej esperantlingva loko en la tuta mondo, sed jam ne. Volontuloj ne plu bezonas scipovi Esperanton, kaj por komuniki kun ili la oficistoj devas paroli angle.
Enric Baltasar kontentas pri unujara mandato de Libera Folio je 2017-08-172017-08-17 La nova prezidanto de TEJO volas pligrandigi la membronombron de la asocio kaj fortigi ĝiajn financojn, li diras en intervjuo de Libera Folio. Li estas la unua prezidanto de TEJO, kies mandatperiodo daŭros nur unu jaron.
Enric Baltasar nova prezidanto de TEJO de Libera Folio je 2017-08-102017-08-10 Malfrue merkrede vespere la komitato de TEJO elektis novan estraron de la asocio por la venonta jaro. Kiel prezidanto estis elektita Enric Baltasar, kies oficiala nomo estas Pau Codina.
La komitato de TEJO kunsidas en Togolando de Libera Folio je 2017-08-072017-08-08 Jam komenciĝis la unua Internacia Junulara Kongreso en Afriko. En Aneho TEJO elektos novan estraron kaj plu diskutos la problemajn rilatojn kun UEA. La kondiĉoj en la kongresejo estas simplaj.
Laborgrupo traktos la krizon inter UEA kaj TEJO de Libera Folio je 2017-07-222017-07-23 La Universala Kongreso en Seulo kiel kutime komenciĝis per kunsido de la komitato de UEA. En la tagordon estis aldonita punkto pri la krizo inter UEA kaj TEJO, sed la komitato ne havis tempon pritrakti ĝin dum sabato.