Saltu al enhavo
Libera Folio

Libera Folio

sendependa movada bulteno

  • ĉefpaĝo
  • movado
  • interreto
  • kulturo
  • vidpunkto
  • pri libera folio
  • privateco
  • kontakti la redakcion
  • ensaluti

Aŭtoro: Libera Folio

Rekorda nombro de verkoj en la Belartaj Konkursoj

de Libera Folio je 2019-07-252019-07-26

La nomoj de la premiitoj en la Belartaj Konkursoj de UEA estis diskonigitaj en Lahtio en ĵaŭdo. La kvanto da partoprenintaj verkoj estis rekorda: estis alsenditaj 171 verkoj el ĉiuj kontinentoj krom Antarkto. Tamen ne en ĉiuj branĉoj oni trovis verkon kiu laŭ la juĝantoj meritus la unuan premion.

Finna venko okazis en Lahtio

de Libera Folio je 2019-07-252019-07-26

Duan fojon en la historio de Pokalo Zamenhof la esperantista futbalteamo gajnis en ludo kontraŭ loka teamo. Cento da spektantoj apogis la ludantojn per kantoj kaj krioj, kvankam la futbalado tempe koliziis kun aliaj publiklogaj programeroj.

Nederlanda gazeto: ”Bankroto minacas la Esperanto-movadon”

de Libera Folio je 2019-07-222019-07-23

Unu el la plej prestiĝaj gazetoj de Nederlando nun rakontas pri la financaj problemoj de UEA kaj uzas la Esperantan vorton “bankroto” en sia titolo. Laŭ Osmo Buller UEA nepre ne estas minacata de bankroto, sed la eliranta estraro kreis tian etoson. “Mi teruriĝas pensante, ke ĉi tiun artikolon oni legos ankaŭ en la bankoj de UEA.”

Malgranda kongreso en sporta atmosfero

de Libera Folio je 2019-07-222019-07-23

La ĉi-jara Universala Kongreso en Finnlando estas la plej malgranda UK en Eŭropo post la dua mondmilito, kun nur naŭcento da aliĝintoj. La kongreso okazas en sportejo, kaj kiel salono Zamenhof servas enorma glacihokea areno. Dum la komitato de UEA devas fari seriozajn decidojn pri la estonteco de la asocio, la kongresanoj povas ĝui intiman kaj amikan atmosferon.

Duncan Charters nova prezidanto de UEA

de Libera Folio je 2019-07-202019-07-21

Duncan Charters en sabato estis elektita la sekva prezidanto de UEA per unuvoĉa plimulto. La dua kandidato, Fernando Maia, estos vicprezidanto. Neniu el la kandidatoj antaŭ la elekto klarigis sian pozicion rilate la proponon pri drastaj ŝparoj, kiun la komitato traktos en fermita kunsido en lundo.

Ziko: “La biblioteko estas unika valoraĵo”

de Libera Folio je 2019-07-192019-07-19

Por ŝpari monon UEA devus fordonaci sian unikan bibliotekon. Tio estas unu el la radikalaj proponoj en raporto de prezidanto Mark Fettes, kiun oni en lundo prezentos al la komitato de UEA dum fermita kunsido. Libera Folio petis Ziko van Dijk rakonti pri la signifo de la biblioteko.

Joop Kiefte volas iĝi prezidanto de TEJO

de Libera Folio je 2019-07-17

Ĉar ĝis la fino de junio aperis neniuj kandidatoj por la prezidanteco de TEJO, la limdato estis longigita je dek tagoj. Tiam Joop Kiefte decidis kandidatiĝi por savi la asocion de detruiĝo. Li konsentis respondi al kelkaj demandoj de Libera Folio.

Fettes proponas buĉi la Centran Oficejon

de Libera Folio je 2019-07-162019-07-17

Fordonaci la bibliotekon, fermi la libroservon, luigi la domon en Roterdamo kaj movi la reduktitan oficejon al malpli kosta lando. Jen ideoj de Mark Fettes por savi UEA-n de minacanta katastrofo. “Mi tute ne estas feliĉa kiel oficanto de la entombigo de la Roterdama UEA, ĉar tiu entombigo estas la sigelo de la malsukceso de mia generacio de aktivuloj”, diras Renato Corsetti.

Neniu volas iĝi prezidanto de TEJO

de Libera Folio je 2019-07-042019-07-06

Mankas kandidatoj por la plej gravaj postenoj en la estraro de TEJO. Por tamen trovi homojn kiuj pretos transpreni la taskojn, la asocio faris novan alvokon. Oni esperas, ke ene de semajno sin anoncos la estontaj prezidanto kaj ĝenerala sekretario de la asocio, kaj estraranoj pri aktivula trejnado, kongresoj kaj pri homaj rimedoj.

Kvin oficistoj de UEA trafitaj de la reduktoj

de Libera Folio je 2019-06-302019-06-30

dungitoj de UEA en la Centra Oficejo forlasas sian laboron, dum tri pliaj havos reduktitajn laborhorojn. Nur ĝenerala direktoro Martin Schäffer kaj konstanta kongresa sekretario Clay Magalhães ne estos tuŝitaj de la reduktoj. Ĉar tri oficistoj ne konsentis pri redukto de la laborhoroj, la estraro de UEA turnis sin al la nederlandaj aŭtoritatoj por povi realigi la decidon kontraŭ la volo de la dungitoj.

Paĝnumerado por afiŝoj

Paĝo 1 … Paĝo 60 Paĝo 61 Paĝo 62 … Paĝo 83

Lastaj komentoj

  • Jouko Lindstedt pri REU plu aneksas Ukrainion: “Se oni bezonus elstaran ekzemplon de hipokriteco… Rusio ja povus tre facile atingi pacon, simple haltigante la atakon kaj retirante…” maj 13, 13:44
  • Libera Folio pri REU plu aneksas Ukrainion: “Lige kun tio indas mencii la bondeziran mesaĝon senditan de la prezidanto de REU al la rusiaj esperantistoj en la…” maj 13, 05:51
  • Jouko Lindstedt pri REU plu aneksas Ukrainion: “Estas hontinde, ke pluraj konataj esperantistoj en Rusio publike subtenas la daŭran rusian militatakon kontraŭ najbara sendependa lando. Iam oni…” maj 12, 14:20
  • Cyril Robert Brosch pri Malagasoj bezonas Esperanton: “Mi konsentas Ĉu iu konscias pri ebloj mone aŭ alie subteni la burĝonantan movadon tie?” maj 12, 10:13
  • Cyril Robert Brosch pri REU plu aneksas Ukrainion: “Por libere adapti germanan proverbon: Kiam la renomo ruiniĝis plene, vi komencas vivi senĝene Post la finfina elpuŝo de la…” maj 12, 08:59

Lastaj 50 komentoj

Lastaj artikoloj

  • REU plu aneksas Ukrainion
  • Kataluna junularo bonvenigas la ĉi-jaran IJK-n
  • Malagasoj bezonas Esperanton
  • Truego en la poŝo de TEJO
  • Guteto el Usono legologos per abonklubo

Aboni retpoŝte

Aliĝi al 524 aliaj abonantoj
Konvertilo por ĉapeligi iksojn
Permesilo Krea Komunaĵo Se nenio alia estas indikita ĉe la koncerna artikolo, la tekstoj de Libera Folio
estas disponeblaj laŭ la permesilo
Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.
Temo Gatsby de FRT