Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / UEA / Elektoj

Elektoj

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2004-04-13 23:49
Faktoj, analizoj kaj intervjuoj de kandidatoj
Chuck Smith volas ke UEA ekuzu novajn teknologiojn de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-05-31 12:13
La sesa en nia serio de intervjuoj estas Chuck Smith, la fondinto de la libera esperanta enciklopedio Vikipedio kaj multflanka TEJO-aktivulo. Li lernis Esperanton en februaro 2001 kaj ekde junio 2004 li intencas kune kun aliaj aktivuloj ĉirkaŭveturadi tra Norda Ameriko por informi pri Esperanto. La ĉefa problemo de UEA laŭ li estas malatento al nova teknologio. Li volas ke junuloj kunlaboru kun pli aĝaj aktivuloj por lerni de ili kaj samtempe helpi ilin uzi novajn teknologiojn.
Wu Guojiang volas ke komitatanoj raportu de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-04-13 22:42
Wu Guojiang estas B-komitatano kaj respondeculo pri la ĝemelurba agado de UEA. Li proponas, ke ĉiuj estraranoj de UEA laŭvice deĵoru dum iu periodo en la Centra Oficejo. Por aktivigi la komitatanojn, li opinias, ke ĉiuj komitatanoj ricevu konkretajn taskojn kaj raportu pri siaj sukcesoj en la laboro. Se petita, li konsentus partopreni en la nova estraro de UEA, elektota en Pekino.
Diccon Masterman volas reklami nian produkton de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-04-13 22:24
La oka en nia serio de intervjuoj estas Diccon Masterman, brito loĝanta en Italio, novpensiita entreprenisto, iama piloto, oficiro, antaŭa estrarano de UEA, kaj antaŭa konstanta kongresa sekretario de UEA. Diccon Masterman volus koncentri la financajn rimedojn de UEA en havigadon de multe pli profesia, komerce orientita stabo en la asocio. La ĉefa tasko de tia stabo laŭ li estus krei pli fortan bazon de membroj. Diccon Mastarman kandidatas ne nur por la komitato, sed ankaŭ por posteno en la nova estraro de UEA.
chuck.jpg de zope — Laste modifita: 2004-02-20 21:38
Komitataj elektoj: 16 kandidatoj por 6 lokoj de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-06-08 21:52
La nombro de validaj kandidatiĝoj en la elekto de komitatanoj B de UEA ĉi-jare atingis rekordan nivelon. Inter la kandidatoj estas du nunaj estraranoj de UEA, antaŭa Konstanta Kongresa Sekretario, antaŭa redaktoro de revuo Esperanto, kaj pluraj antaŭaj kaj nunaj aktivuloj de TEJO. El la 16 kandidatoj nur du estas virinoj. Sep el la kandidatoj loĝas ekster Eŭropo.
Slavik Ivanov volas ke UEA estu pli travidebla de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-04-13 22:40
La kvina en nia serio de intervjuoj estas Slavik Ivanov el Peterburgo, Rusio. Li eklernis Esperanton aŭtodidakte en 1996, kaj nur post du jaroj, kiam li ekhavis aliron al interreto, kontaktiĝis kun aliaj esperantistoj. Nun li multe laboras pri reta informado. Laŭ li la ĉefa problemo de UEA estas troa enfermiteco. "Mi volus, ke UEA estu multe pli travidebla kaj ankaŭ multe pli ofte sin montranta", li diras.
István Ertl volas pli da demokratio kaj aktiveco de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-04-13 22:18
La naŭa en nia serio de intervjuoj estas István Ertl, hungaro kaj franco loĝanta en Bruselo kaj laboranta en Luksemburgo. Li estas antaŭa multjara redaktoro de la revuo Esperanto kaj kunfondinto de Libera Folio. Li lernis Esperanton pro akcidento okazinta en 1977, kaj nun volus aktivigi la komitaton kaj junigi la estraron de UEA.
José Antonio Vergara emfazas lingvajn homajn rajtojn de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-04-13 22:32
La kvara en nia serio de intervjuoj estas José Antonio Vergara, kuracisto el suda Ĉilio. Li volus alporti al la komitato de UEA la voĉon de la geografie kaj finance periferiaj komunumanoj kaj kontribui al la atingo de pli favoraj kondiĉoj por kunlaboro kaj toleremo ene de nia bunta komunumo, kies diverseco laŭ li estas tre valora kaj riĉiga.
Corsetti plu prezidos de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-05-26 13:04
Renato Corsetti kandidatas por dua periodo kiel prezidanto de UEA. Ne estas aliaj kandidatoj por tiu posteno. La estraron forlasos Chong, Gbeglo, Lipari kaj Tonkin. "Nia movado verŝajne ne estas preta por vera elekto-kampanjo kaj por konkuro interpersona", komentas Edwige Tantin-Ackermann.
Yves Bellefeuille volas efike kaj akurate administri de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-04-13 22:38
La sepa en nia serio de intervjuoj estas Yves Bellefeuille, advokato el Kanado. Li esperas kuraĝigi la Komitaton dialogi kun la estraro kaj uzi siajn rajtojn rilate al la gvidado de la asocio, kaj ne nur pasive observi tion, kion faras la estraro kaj la Centra Oficejo. Yves Bellefeuille kandidatas ne nur por la komitato, sed ankaŭ por la posteno de ĝenerala sekretario en la nova estraro de UEA.
Lee Chong-Yeong volas atingi internaciajn organizaĵojn de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-04-13 22:35
La tria en nia serio de intervjuoj estas Lee Chong-Yeong, antaŭa prezidanto de UEA. Li esperas, ke estontaj estraranoj kaj komitatanoj dediĉos almenaŭ unu horon tage al movada laboro kaj ne kverelos pri la pasinteco. Virinoj laŭ li jam havas sufiĉan rolon en la gvidaj organoj de UEA: "Inter la ok estraranoj de UEA, du estas virinoj, kaj ili plenumas gravajn rolojn kun laŭta voĉo." Por grandigi la membraron, Lee Chong-Yeong volas enkonduki senpagan retan membrecon.
Hokan Lundberg volas rigardi antaŭen de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-06-11 15:01
Kiel la unuan inter la kandidatoj por la B-komitataneco de UEA ni intervjuas Hokan Lundberg. La ordo de la intervjuoj ne indikas ian preferon aŭ malpreferon, Hokan Lundberg simple estis la unua kiu respondis al niaj demandoj.
Jukka Pietilänen volas plibonigi komunikadon de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-04-13 22:46
La dua en nia serio de intervjuoj kun kandidatoj por la B-komitataneco de UEA estas Jukka Pietiläinen. Li estis la unua kandidato en la historio de UEA, kiu lanĉis sian kampanjon per publikigo de aparta retpaĝo. Li tamen ne longe restis la sola, tuj poste ankaŭ Slavik Ivanov informis pri sia kampanja paĝo. Jukka Pietiläinen opinias, ke mankanta komunikado estas problemo en UEA, kaj volas plifirmigi la Centran Oficejon.
Corsetti: "Ne ni devas honti" de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-06-21 00:09
"Ne ni devas honti, sed tiuj, kiuj volas sklavigi la mondon", diras Renato Corsetti en nia intervjuo. Corsetti estas la sola kandidato por la posteno de prezidanto en UEA, kaj lia elekta programo laŭ li estas identa kun la celoj menciitaj en la statuto de UEA. La rezultoj de la nun okazantaj elektoj de B-komitatanoj laŭ li ne povos influi lian deziron iĝi prezidanto. "Mi ne kredas. Kiel tio povus okazi?" li miras. Mem Corsetti ne kandidatas en tiuj elektoj.
[...] de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-05-24 16:03
La elekta komisiono havas gravan rolon de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-05-24 22:11
Laŭ la regularo de UEA, la elekta komisiono havas ekstreme gravan rolon. Tamen ĉi-jare la komisiono mem ne sekvis la regularojn. Ni petis al Yves Bellefeuille, advokato kaj kandidato por la elekto de komitatanoj B, komenti la proceduron por la elekto de la estraro. Li ne opinias la nunan regularon tute demokratia.
Naŭ el dek volas pli da kandidatoj en UEA de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-06-04 15:51
La manko de alternativoj en la elekto de prezidanto de UEA ricevas fortan kritikon. En ankoraŭ funkcianta enketo de Libera Folio, 90 procentoj el la partoprenintoj opinias, ke devus esti pli ol unu kandidato. Ankaŭ Edwige Tantin-Ackermann, la ĉefa aktivulo de la elekta komisiono, opinias la proponon de sia propra komisiono nedemokratia.
Jam mil voĉdonintoj en la elektoj de UEA de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-06-27 00:34
Unu monaton post la dissendo, pli ol mil voĉdoniloj pri Komitatanoj B de UEA revenis al la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Ĝis la 15-a de junio alvenis 940 kovertoj, sed la nombro da balotiloj estas konsiderinde pli granda, ĉar multaj kovertoj enhavas pli ol unu balotilon. Oni taksas en la Centra Oficejo, ke almenaŭ 20 procentoj el la membroj jam voĉdonis.
István Ertl ricevis la plej multajn voĉojn de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-07-02 14:39
Laŭ la nova B-komitatano Jukka Pietiläinen, la rezulto de la elektoj en UEA estis venko por la opozicio. Ne estis elektita Ivo Osibov, la sola estrarano de UEA, kiu kandidatas por la nova estraro kaj samtempe kandidatis en la B-elektoj. "La membroj volis simple diri ke la nuna estraro malbonas kaj necesas draste ŝanĝi ĝin, opinias Jukka Pietiläinen. "Mi ne komprenas precize, kion la membroj volis diri", komentas Renato Corsetti la elekto-rezulton.
Eksmembro ricevis balotilon de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-06-28 20:28
Almenaŭ unu eksmembro de UEA ricevis voĉdonilon kaj tiel teorie povintus voĉdoni en la balotado pri la novaj B-komitatanoj. Kvankam ne troviĝas indikoj, ke okazis pliaj eraroj de la sama tipo, la missendo kaŭzis iom da kritiko pri la rutinoj, kiujn UEA uzas en la poŝta voĉdonado. Pli ol 1400 membroj jam voĉdonis, kaj la balotiloj estos kalkulitaj la unuan de julio.
Ertl ricevis la plej multajn voĉojn de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-07-01 22:04
Plej multe da voĉoj en la elekto de B-komitatanoj por UEA rikoltis István Ertl. Ne elektiĝis Ivo Osibov, la sola el la nunaj estraranoj de UEA, kiu kandidatis en la elektoj kaj samtempe kandidatas por la nova estraro. "Mi esperas - ne, mi certas - ke la alveno de nia sesopo en la komitaton levos laŭtajn sonojn en la silento foje tombeja, kiu ŝajnas regi en la plej alta forumo de UEA", komentas István Ertl.
Komitatanoj serĉas alternativon al Corsetti de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-07-20 13:36
Post kelkaj tagoj en Pekino estos elektita la nova estraro de Universala Esperanto-Asocio. Ĝis la elekto de la B-komitatanoj ŝajnis, ke por la gvidaj postenoj ne estos alternativaj kandidatoj. Tamen Ivo Osibov post malsukceso en tiu balotado ne plu kandidatas por la vicprezidanta posteno, kaj novaj komitatanoj aktive serĉas alternativajn kandidatojn ankaŭ por la prezidanteco. Amri Wandel ĝis nun ne decidis, ĉu kandidati.
José Antonio Vergara iĝis komitatano de UEA de Redakcio — Laste modifita: 2005-05-01 21:22
La konata ĉilia esperantisto José Antonio Vergara estis elektita de la Observantoj de la Komitato de UEA kiel Komitatano A ĝis la fino de la nuna mandatperiodo. La landaj kaj fakaj asocioj aliĝintaj al UEA, kiuj havas malpli ol 100 membrojn, rajtas nomumi por la Komitato Observanton, kiu en la komitatkunsidoj havas parolrajton sed ne voĉdonrajton. La Observantoj tamen rajtas elekti unu el inter si kiel plenrajtan Komitatanon A.
La elekta komisiono de UEA proponas sin mem de Redakcio — Laste modifita: 2005-06-15 11:34
La elekta komisiono de Universala Esperanto-Asocio havas gravan rolon en la formado de la gvidaj organoj de la asocio. Por la nova elekta komisiono estas proponataj kvar anoj: István Ertl, Janez Jug, Lee Chong-Yeong kaj ankaŭ la ĝisnuna ĉefa aktivulo de la Elekta komisiono, Edvige Tantin Ackermann. "Ŝajnas neserioze ke s-ino Tantin Ackermann, kiu konscie provis limigi kandidatiĝojn, denove estu membro de la Elekta komisiono", komentas Yves Bellefeuille. "Ŝajnas al mi oportune ne forĵeti la spertojn kaj konojn akiritajn", opinias aliflanke Edvige Tantin Ackermann.
30 voĉdonintoj elektis administrantojn por diskutejo de UEA de Redakcio — Laste modifita: 2005-09-03 20:25
La retpoŝta listo "uea-membroj", kiun rajtas partopreni nur membroj de Universala Esperanto-Asocio, ricevis novajn administrantojn. La listo havas 294 membrojn, sed en la reta voĉdonado estis donitaj nur 31 voĉoj, el kiuj unu estis nevalida. La voĉdon-aktiveco estis do 10,5%.
Ertl: "Mi klopodos ankaŭ iom agi, krom kritiki..." de Redakcio — Laste modifita: 2005-07-31 14:49
Laŭ István Ertl, nova ano de la elekta komisiono de UEA, oni devos konsideri pli junajn kandidatojn por la sekva estraro de UEA. Li tamen timas, ke lastatempaj TEJO-estraranoj ne pretos tuj eniri la estraron de UEA. "Mi ekskludas nenion, kaj ni ja aktive serĉas gejunulojn. Aĝo, sekso, origino kaj tiel plu ne signifas avantaĝon aŭ malavantaĝon ĉe la kandidatoj", konstatas István Ertl.
Agoj pri dokumento