Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / UEA / Elektoj / La elekta komisiono de UEA proponas sin mem

La elekta komisiono de UEA proponas sin mem

de Redakcio Laste modifita: 2005-06-15 11:34
La elekta komisiono de Universala Esperanto-Asocio havas gravan rolon en la formado de la gvidaj organoj de la asocio. Por la nova elekta komisiono estas proponataj kvar anoj: István Ertl, Janez Jug, Lee Chong-Yeong kaj ankaŭ la ĝisnuna ĉefa aktivulo de la Elekta komisiono, Edvige Tantin Ackermann. "Ŝajnas neserioze ke s-ino Tantin Ackermann, kiu konscie provis limigi kandidatiĝojn, denove estu membro de la Elekta komisiono", komentas Yves Bellefeuille. "Ŝajnas al mi oportune ne forĵeti la spertojn kaj konojn akiritajn", opinias aliflanke Edvige Tantin Ackermann.
En la jaro 2006 denove komenciĝos la elekta proceduro por la estraro de Universala Esperanto-Asocio, tial jam en la Universala Kongreso en Vilno ĉi-somere devos esti starigita nova elekta komisiono de UEA. La tasko de la elekta komisiono estas esplori pri eventualaj kandidatoj por la nova estraro de UEA kaj aliaj gravaj postenoj.

La ĝisnuna elekta komisiono konsistas el Edvige Tantin Ackermann, Povilas Jegorovas kaj Takeuti Yosikazu, kiu tamen nun estas grave malsana. Plej aktive en la komisiono agis Edvige Tantin Ackermann, kiun la malnova elekta komisiono nun proponas por nova mandat-periodo.

Aliaj kandidatoj por la nova elekta komisiono estas la jamaj komitatanoj Lee Chong-Yeong, Janez Jug kaj István Ertl. Pro iu kialo la nomoj staras ĝuste en tiu ordo en la definitiva raporto de la elekta komisiono, kun la nomo de s-ino Tantin Ackermann plej supre. La raporton subskribis s-ino Tantin Ackermann mem.

Por valida kandidatiĝo necesas la subteno de minimume tri komitatanoj. Lee Chong-Yeong estas subtenata de Lee Young-Koo, Marija Belošević kaj Yu Tao. Janez Jug ricevis la subtenon de Ranieri Clerici, Leopold Patek kaj Ileana Schrøder. István Ertl estas subtenata de Yves Bellefeuille, Jukka Pietiläinen kaj Josef Ŝemer. La plej multajn subtenantojn trovis Edvige Tantin Ackermann: Ans Bakker-ten Hagen, Marija Belošević, Ranieri Clerici, Renato Corsetti, Jawaid Eahsan, Mireille Grosjean, James Rezende Piton kaj Atilio Orellana Rojas.

Kutime en la elekta komisiono estas tri anoj, sed la regularo permesas ĝis kvin membrojn. Laŭ la propono de la komisiono, ĉiuj kvar kandidatoj devus esti elektitaj al la nova elekta komisiono. Komitatano Yves Bellefeuille tamen estas neentuziasma pri la reelekto de Edvige Tantin Ackermann:

- En Pekino, en 2004, pluraj komitatanoj volis kandidati por la estraro, sed oni rifuzis eĉ konsideri ilin. Ŝajnas neserioze ke s-ino Tantin Ackermann, kiu konscie provis limigi kandidatiĝojn, denove estu membro de la Elekta komisiono, komentas Yves Bellefeuille.

Komitatano Josef Ŝemer aliflanke subtenas la reelekton de Edvige Tantin Ackermann:

- Mi sekvis ŝian laboron kadre de la pasintaj Elekto-Komisionoj kaj trovis ĝin tre bona. Ŝi estas tre energia, diligenta, nehezitema. Mi ne ricevis la impreson ke ŝi “forpuŝas” flanken kelkulojn. Mi eĉ spertis unu fojon tute malan procedon ŝiaflanke! Mi opinias ke se István kaj Edvige kunagos sub la sama tegaĵo, la rezultoj povas esti eĉ pli bonaj por la movado, laŭ la fama hebrea diraĵo: “tranĉilo  pliakriĝas nur frotiĝante kun alia tranĉilo”.

S-ino Tantin Ackermann mem opinias, ke estus bone konservi en la Elekta komisiono la spertojn akiritajn dum la antaŭa mandat-periodo:

- Mi "lernis", ĉu bone ĉu malbone estas alia afero, dumvoje. Nun mi havas pli klarajn ideojn pri laboro de la Elekta komisiono kaj ĝia plenumado. Sekve, ŝajnas al mi oportune ne forĵeti la spertojn kaj konojn akiritajn.

Edvige Tantin Ackermann mem nun ne estas komitatano, sed la elekta komisiono ankaŭ proponas, ke ŝi unue estu elektita kiel komitatano C, por ke ŝi poste povu esti elektita kiel ano de la nova elekta komisiono. Laŭ la statuto de UEA, komitatanoj C povas esti elektitaj "por certigi al la Asocio la kunlaboron de spertuloj". Krom ŝi, la elekta komisiono proponas, ke kiel komitatanoj C estu elektitaj ankaŭ Julián Hernández Angulo kaj Philippe Chavignon.

Multaj kritikis
la nuna Elektan komisionon ankaŭ pro tio, ke ĝi neglektis sian devon raporti pri la progreso de la laboro al la komitato. Laŭ la punkto 6.1 de la Elekta regularo la komisiono devas raporti al la komitato skribe almenaŭ tri fojojn: unue dum la UK antaŭ la elektoj, due "pri la progresoj" ses monatojn antaŭ la  elektado, kaj trie minimume 75 tagojn antaŭ la komenco de la komitata kunveno, dum kiu okazos la elektoj. Tamen antaŭ la elekto de la nuna estraro de UEA la dua raporto entute ne  aperis, kaj la unuan la komisiono prezentis nur buŝe.

- Estas fakto ke la E.K. preteratentis preskribojn de la regularo. Mi prenas la respondecon pri tio, ŝi skribis al la komitato de UEA en februaro 2004.

Precize kion signifas ke ŝi "prenas la respondecon" Edvige Tantin-Ackermann ne klarigis.


Kandidatoj respondas


Libera Folio petis komentojn de ĉiuj kandidatoj por la nova Elekta komisiono, sed spite unusemajnan atendon ricevis respondon nur de István Ertl kaj Edvige Tantin Ackermann.

Libera Folio: Edvige Tantin Ackermann, kiaj estos viaj celoj, se vi estos elektita?

Se mi estos elektita en la nova Elekta Komisiono, mi celas utiligi la spertojn akiritajn dum la antaŭa komisiona periodo. Dum la tri-jara periodo, mi kontaktis diversajn personojn por la estraraj postenoj, diskutis pri labormetodoj, interŝanĝis ideojn kaj opiniojn. Ne ĉiam estis facile....

Mi konstatis ke pluraj membroj de UEA povus fariĝi taŭgaj kaj tre seriozaj kandidatoj, sed ĉu pro timo engaĝiĝi, ĉu pro familia aŭ labora kialoj, ĉu pro konscio pri la malfacilaĵoj, tiuj ne volis proponi sin. Aliaj homoj havis grandiozan konsideron pri siaj kapabloj kaj aliaj opiniis ke ili finfine "rajtas" esti kandidatoj. Ricevi de kandidato la necesan dokumentaron ofte estis komplika afero.... ktp ktp.

Mi ne listigu ĉiujn kazojn. Tamen por ĉiu kazo oni devas kompreni kaj la homon kaj la tuton, pristudi la situacion, elpensi solvojn, barakti inter interesoj, karakteroj, personecoj, organizaj bezonoj, kapabloj kaj konoj; sen ĉio ĉi, viaj streboj riskas absolutan fiaskon.

La Elekto-Regularo, kiel cetere ĉiuj regularoj, ne ĉiam donas tuj la bezonatajn indikojn kaj respondojn, tiel ke oni devas de tempo al tempo interpreti kaj ekzameni la tekston. Kiam vi unuafoje klopodas plenumi la taskon, la starto-punkto estas ne klara, neniu sugestas ion ajn aŭ donas bonajn indikojn kaj vi mem devas "inventi" vian vojon.

Mi "lernis", ĉu bone ĉu malbone estas alia afero, dumvoje. Nun mi havas pli klarajn ideojn pri laboro de la E.K. kaj ĝia plenumado. Sekve, ŝajnas al mi oportune ne forĵeti la spertojn kaj konojn akiritajn.

Ĉu vi povus iel komenti por Libera Folio tiun proponatan konsiston?

Estis ĉiam tre malfacile kunmeti Elektan Komisionon kiu povu vere funkcii. La Regularo postulas ke ĝi havu de 3 ĝis 5 membroj, sed kelkfoje estis malfacile trovi eĉ tri. Do, kiam aperis 4 kandidatoj, mi estis tre feliĉa kaj ne volis rezigni al unu el ili. Pli bone unu plia, kiu certe povos alporti ion laŭ propraj konoj kaj kapabloj. Cetere, ŝajnis al mi ke la personoj mem estis interesaj kiel komisionanoj.

Vi estis tre malkontenta pri la aktiveco de la komitatanoj antau la pasintaj elektoj. Kial vi decidis rekandidati? Ĉu vi kredas, ke la nova elekta komisiono sukcesos pliaktivigi la komitatanojn? Kiel?


En la respondo al la unua demando, troviĝas ankaŭ respondo al tiu ĉi. Mi ne scias ĉu la nova E.K. sukcesos pliaktivigi la komitatanojn, tio dependas nur et-parte de la E.K. Tutcerte estas tasko de la Komisiono klopodi tion, ankaŭ se strikte-regulare tio ne estas. Laŭ mia opinio la agad-kampo de E.K. devus estis multe pli vasta kaj ne limiĝi al ricevo de proponoj, indiko de kandidatoj kaj eventuala teamo. Se mi estos elektita, pri tio mi diskutos kun la aliaj komisionanoj kaj espereble ili sam-opinios.


Libera Folio: István Ertl, kiaj estos viaj celoj, se vi estos elektita?

Kontribui, laŭ miaj plej bonaj kapabloj, al la eltrovado kaj instigado de kandidatoj kaj kapablaj kaj agopretaj, por ŝlosilaj UEA-postenoj. Mi estas ja sufiĉe kritikinta la agadon de la UEA-prezidanto, -estraro, kaj eĉ de la Elekto-Komisiono mem, por ke mi nun helpu eltrovi la "rarajn perlojn" kiuj faros pli bonan laboron.

Ĉu vi povus iel komenti por Libera Folio tiun proponatan konsiston?

Mi ĝojus se por la Elekto-Komisiono konkurence vicus pli multaj kandidatoj, ĉar tio montrus demokratian fervoron. Sed ges-anoj Tantin Ackermann, Lee kaj Jug ĉiuj estas movadanoj kun granda sperto kaj vastaj konoj pri la esperantistaro.

Krom via propra kandidateco, precipe interesa estas la rekandidatiĝo de Edvige Tantin Ackermann, kiu forte plendis pri la manko de aktiveco flanke de la komitato. Kiel vi komentus ŝian kandidatecon?


Mi certas ke la Komitato scios pritaksi ŝian ĝisnunan laboron laŭ ties valoro.

arkivita en:
tuvalkin
tuvalkin diras:
2005-06-21 19:55
Oni diris: «Mi opinias ke se István kaj Edvige kunagos sub la sama tegaĵo, la rezultoj povas esti eĉ pli bonaj». Nu, la ĝisnuna sperto pri Buler kaj Corsetti sub la sama tegaĵo memorigas min male pri tiu proverbo ke putra pomo purajn putrigas…