Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / UEA / Elektoj / Ertl: "Mi klopodos ankaŭ iom agi, krom kritiki..."

Ertl: "Mi klopodos ankaŭ iom agi, krom kritiki..."

de Redakcio Laste modifita: 2005-07-31 14:49
Laŭ István Ertl, nova ano de la elekta komisiono de UEA, oni devos konsideri pli junajn kandidatojn por la sekva estraro de UEA. Li tamen timas, ke lastatempaj TEJO-estraranoj ne pretos tuj eniri la estraron de UEA. "Mi ekskludas nenion, kaj ni ja aktive serĉas gejunulojn. Aĝo, sekso, origino kaj tiel plu ne signifas avantaĝon aŭ malavantaĝon ĉe la kandidatoj", konstatas István Ertl.
Komence de la Vilna universala kongreso elektis novan elektan komisionon de UEA. Tiu komisiono devos prepari la elekton de nova estraro, kiu okazos en 2007. La elektan komisionon eniris ankaŭ István Ertl, kunfondinto de Libera Folio. Li antaŭe akre kritikis la estraron kaj komitaton de UEA, sed nun membras en la komitato kaj helpos elekti novan estraron. Yves Bellefeuille petis lin rakonti pri la planoj de la Elekta komisiono.

Libera Folio: Kiel la nova komisiono taksas la laboron ĝis nun de la estraro? Ĉu ĝi meritas reelektiĝon?


István Ertl: Ne vere estas la laboro de la komisiono rekte doni tian pritakson ĉar ĝi unuavice estas "ĉasisto de kapoj", kiel oni diras, do ĝi devas trovi taugajn kandidatojn por estraro venonta. Tamen, oni ja povas konsideri la ideon taksi la laboron de la estraranoj kiuj petas rekandidatiĝon.

Kiel tio funkcios praktike? Ĉu oni petos komentojn pri la pasinta laboro de la kandidatoj, aŭ ĉu la komisiono mem atribuos poentojn?


Estas tro frue diri ion tute precizan. Certe ne temus pri lernejece preciza poentaro, sed pli pri ĝenerala pritakso de la agado de la koncerna estrarano, de tio ĉu li plenumis siajn promesojn en sia agadkampo.

Oni devos elekti novan prezidanton en 2007. Ĉu UEA jam havis virinan prezidanton? Ĉu venis tempo por tio?

Laŭ mia scio, UEA ne jam havis prezidantinon. Mi dirus ke la probableco ke la sekva prezidanto estu virino pli grandas ol kiam ajn, jam pro tio ke la nuna estraro estas senprecedence virina laŭ sia konsisto. Tamen, esti virino ne estas merito aŭ malmerito en si mem. La konsidero pri virineco estos certe nur akcesora en la pripensoj de la komisiono.

Antau la pekinaj elektoj, iuj diris ke venis la tempo ke finiĝu la regado de la "Generacio de Tyresö". Ĉu oni aktive serĉu amaseton da pli junaj homoj por la estraraj elektoj en 2007?


Mi kredas ke, jam pro la konsisto de la aktivularo tutmonda, plejparto de la konsidereblaj kandidatoj estos mezume pli juna ol la tiel nomata Generacio de Tyresö, do la nunaj sesdek-kelk-jaruloj. Sed ankaŭ ĉi tie validas ke aĝo ne estas merito aŭ malmerito. Pli gravas la rego de la akuzativo (ridas).

Humphrey Tonkin estis la lasta prezidanto de TEJO kiu poste fariĝis prezidanto de UEA. El liaj posteuloj en TEJO, kiun vi vidus kiel prezidanto de UEA?

Mi havas la impreson ke ĉe la TEJO-estraranoj de la pasintaj unu-du jardekoj, mankis tia kontinueco en la agado kian oni ĉiam vidis ĉe Tonkin. Sed ni bone scias ke TEJO-estraranoj staras ĉe la sojlo de sia profesia kaj familia vivo kaj tial ofte malfacile povas movadumi. Kompreneble mi ekskludas nenion, kaj ni ja aktive serĉas gejunulojn. Ankoraŭfoje emfazinde: aĝo, sekso, origino kaj tiel plu ne signifas avantaĝon aŭ malavantaĝon ĉe la kandidatoj.

Kial vi mem, kiu estis tiom kontraŭ la agado de la estraro, decidis eniri la elekto-komisionon anstatau mem esti kandidato por la estraro?


Mi pensas ke mi havas nek sufiĉajn spertojn nek kapablojn sufiĉajn por estrarani, sed dek jaroj kiel redaktoro de la revuo Esperanto ĝuste rezultigis ke mi konas sufiĉe multajn homojn pli taugajn ol mi por estraraneco. Krome, oni ĉiam diras ke kritiki pli facilas ol agi. Do nun mi klopodos ankaŭ iom agi krom kritiki (ridas).

Intervjuis: Yves Bellefeuille

arkivita en: