Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / UEA / Elektoj / Eksmembro ricevis balotilon

Eksmembro ricevis balotilon

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-06-28 20:28
Almenaŭ unu eksmembro de UEA ricevis voĉdonilon kaj tiel teorie povintus voĉdoni en la balotado pri la novaj B-komitatanoj. Kvankam ne troviĝas indikoj, ke okazis pliaj eraroj de la sama tipo, la missendo kaŭzis iom da kritiko pri la rutinoj, kiujn UEA uzas en la poŝta voĉdonado. Pli ol 1400 membroj jam voĉdonis, kaj la balotiloj estos kalkulitaj la unuan de julio.
S-ro Yenovk Lazian en Francio forlasis Universalan Esperanto-Asocion antaŭ du jaroj, sed komence de junio li tamen ricevis voĉdonilon.

- Videblas ke UEA funkciaĉas kiel antaŭe kaj kiel kutime disventigas la monon, komentas s-ro Lazian, kiu kontaktis la Centran Oficejon por informi pri la fuŝo.

Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA, ne konas la kaŭzon de la eraro. Laŭ li tamen estis tre malmultaj plendoj pri eraroj.

 - Se vere iu nemembro ricevis voĉdonilon, la CO devus rericevi la koverton aŭ almenaŭ ekscii la daton de la afranko por provi postspuri la kialon de tio.  Ĝis nun nur tri membroj plendis pri nericevo de voĉdonilo.  La CO povis nur peti ilin pacience atendi. Unu el ili poste anoncis, ke la voĉdonilo atingis lin, kaj mi supozas, ke ankaŭ la aliaj du ĝin jam ricevis.

- Kiam oni dissendas pli ol 5000 kovertojn tra la mondo, estas eble, ke iuj ja perdiĝas survoje, sed tio estas memkomprenebla risko de poŝta voĉdonado, komentas Osmo Buller.

Yves Bellefeuille,
advokato kiu mem kandidatas en la elekto de B-komitatanoj, opinias ke eblis organizi la voĉdonadon en pli sekura maniero.

- Se oni tute ne scias kio estas la kaŭzo de la eraro, estus zorgige. Mi bedaŭras ke oni ne uzis, por la elektoj, "du-kovertan" sistemon, kie la nomo de la voĉdonanto aperas sur la ekstera koverto kaj la interna koverto estas anonima. Tiel oni povus kontroli la voĉdonantojn kaze de problemoj.

La proceduron kritikas ankaŭ Reinhard Haupenthal:

- Rotterdam havas nul kontrolon pri tio, kiu efektive sendis la balotilon. Ili scias maksimume al kiuj personoj ili sendis, sed ne de kiuj revenis io. Ja devus ekzisti baloto-listo de ĉiuj personoj voĉdon-rajtaj. En tiu listo devus poste esti markitaj la personoj kiuj efektive sendis sian balotilon, aŭ almenaŭ la koverton, eĉ se ĝi estis malplena, komentas s-ro Haupenthal.

Yves Bellefeuille opinias, ke la Centra Oficejo devus detale esplori la kaŭzon de la okazinta eraro, por ekscii, ĉu povis okazi pli da similaj eraroj, kaj kiajn sekvojn la eraroj povas havi.

- Se oni trovas ke la kaŭzo de la eraro estas ke unu ne-membro estas erare listigita kiel membro, kaj montriĝas post kontrolo ke tio estas la sola tia eraro, tiam oni scias ke la maksimuma influo ĉe la rezultoj estas unu voĉo. Se poste montriĝas ke diferenco de unu voĉo povus ŝanĝi la rezulton  de la elektoj, tiam estas problemo. Se montriĝas ke diferenco de unu voĉo ne povus ŝanĝi la rezulton, tiam ne multe gravas.

Ĉu aŭ ne elektoj en UEA estas validaj, decidas la plej supera organo de la asocio, la komitato.

- Kompreneble, tio ne multe helpas se la disputo mem estas pri la konsisto de la Komitato. Se ne eblas solvi la problemon ene de la asocio, nekontenta kandidato, aŭ eĉ membro, povus peti decidon de la juraj instancoj en Nederlando, diras Yves Bellefeuille.

La balotiloj devas atingi la Centran Oficejon de UEA plej laste la 30-an de junio.
Ĝis la 26-a de julio alvenis 1322 kovertoj.  Ĉar oni rajtas sendi pli ol unu voĉdonilon en sama koverto, la nombro de ĝisnunaj voĉdonintoj laŭ la takso de Osmo Buller superas 1400. La balotiloj estos kalkulitaj la 1-an de julio, kaj tiam oni ekscios, kiuj ses personoj estos la novaj B-komitatanoj de UEA, kaj ĉu unu aŭ kelkaj  eraraj balotiloj eĉ teorie povis fari iun diferencon.

La majoritaton en la nova komitato ĉiukaze konsistigos la A-komitatanoj, kiuj reprezentas la aliĝintajn asociojn. Tamen la plej multaj asocioj ankoraŭ ne nomumis siajn reprezentantojn al la komitato.

Momente estas nomumitaj 30 komitatanoj A, sed ankoraŭ 40 landaj asocioj kaj unu faka asocio ne anoncis al la Centra Oficejo siajn komitatanojn aŭ observantojn. Krome 28 landaj asocioj ankoraŭ eĉ ne pagis sian kotizon al UEA.

- Entute 35 landaj asocioj jam pagis. Okazis bona progreso, ĉar pasintjare je la sama dato nur 24 landoj estis pagintaj, komentas Osmo Buller en la diskutejo de la komitato.

Nur tiuj komitatanoj, kies asocioj pagos la kotizon antaŭ la Pekina Universala Kongreso, rajtos voĉdoni en la komitata kunsido, kie estos elektita la nova estraro de la Asocio.
arkivita en: ,
kallekn
kallekn diras:
2004-06-26 23:09
Mi trovas tedegaj la konstantajn galimatiojn de Corsetti en via Libera Folio. Estas, laŭ mia opinio, tre grava eraro kredi, ke Esperantujo identas kun UEA kaj ke UEA estas la umbiliko de Esperantujo.Se mi bone komprenis, Ertl kaj Buller, por ekzemplo, foriris pro Corsetti. Nun, kiam ŝajnas, ke la italo havos duan ofic-periodon, la sama Buller revenis. Mi ne komprenas la logikon de tio.
La nun okazantaj balotoj estas abosolute ekster la normoj de ĉiuj balotoj politikaj. Eĉ ne ekzistas listo de voĉdon-rajtaj membroj. Oni simple akceptas balotilojn sen kontrolo ĉu la sendinto havas la rajton au ne baloti. Kaj inter la kandidatoj sidas advokato kiu silentas pri ĉi farso. Se vi sentas vin respondeca ĵurnalisto, vi ja devus atentigi pri ĉi missituacio.

Kun sinceraj salutoj

R. Haupenthal
kallekn
kallekn diras:
2004-06-28 09:50
Supozeble mi estas la kandidato menciita de via leganto. Mi pensas ke la voĉdono-proceduro estas tute akceptebla, kaj tial mi "silentas" pri ĝi.

La balotiloj estis senditaj per poŝto al la voĉdon-rajtaj membroj de la asocio. Ili estis presitaj en specifa maniero, kaj surhavis la stampon de la asocio en alia koloro. Supozeble oni kontrolos tion kiam oni nombros la ricevitajn balotilojn, kaj oni memoru ke iu ajn individua membro rajtas ĉeesti la nombradon.

Kompreneble oni povas elpensi diversajn manierojn laŭ kiuj eblus trompi. Eble la poŝtisto kiu ricevis la 5 000 balotilojn estis subaĉetita. Eble spionoj de la Esperanto-Civito kontrolas la poŝt-kestojn de la membroj de UEA kaj ŝtelas la balotilojn. Eble iu presis dek mil falsajn balotilojn kaj resendos ilin al UEA.

Oni ankaŭ povus elpensi pli sekurajn procedurojn. Ekzemple, la ĝenerala direktoro, en ĉeesto de dek kontrolantoj, povus persone doni balotilon al ĉiu membro, kontrolinte lian pasporton, kaj persone rericevi la balotilon.

Mi tamen pensas ke tio ne necesas, kaj mi estas tute kontenta pri la uzata proceduro. Estis pluraj fuŝoj en la agado de UEA dum la lastaj jaroj, kaj pro tio mi kandidatas, sed la voĉdono-proceduro ne estas inter ili.

Yves Bellefeuille
Kanado
Nordulo
Nordulo diras:
2004-07-04 13:06
Foje mi ekhavas impreson, ke Libera folio kritikas nur por kritiki. Jen tia okazo. Aĥ, unu missendita balotilo. Eblo subaĉeti, ĉantaĝi, manipuli balotojn. Granda celo, eniri komitanton en kiu atendas sinekuro, superŝuto da prestiĝo, mono kaj potenco.

Sincere dirite, kiom miopaj eblas esti? Kiel skribis Yves Bellefeuille, la voĉdono estas tute kontentiga. Se plibonigi ĝin, devus esti per sekura sistemo voĉdoni perrete. Mi laŭte protestus, se oni devigus al multe pli temporaba kaj formala balotsistemo, por eviti imagitajn manipulojn.

Temas tamen pri elekto al amatora, libertempa asocio! Kaj neniu malebligas al la neelektitoj dediĉi dudekkvar horojn tage al diversmaniera antaŭenigo de Esperanto.

Bord Hekland
Norvegio