Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / UEA / Elektoj / István Ertl ricevis la plej multajn voĉojn

István Ertl ricevis la plej multajn voĉojn

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-07-02 14:39
Laŭ la nova B-komitatano Jukka Pietiläinen, la rezulto de la elektoj en UEA estis venko por la opozicio. Ne estis elektita Ivo Osibov, la sola estrarano de UEA, kiu kandidatas por la nova estraro kaj samtempe kandidatis en la B-elektoj. "La membroj volis simple diri ke la nuna estraro malbonas kaj necesas draste ŝanĝi ĝin, opinias Jukka Pietiläinen. "Mi ne komprenas precize, kion la membroj volis diri", komentas Renato Corsetti la elekto-rezulton.
Plej multe da voĉoj en la elektoj ricevis István Ertl, kunfondinto de Libera Folio kaj multjara redaktoro de la revuo Esperanto.  Kun 882 voĉoj li ankaŭ estis la sola kandidato, kiun subtenis pli ol la duono de la balontintoj. Entute estis 1485 validaj kaj 6 malvalidaj balotiloj.

Kio estis laŭ vi la kaŭzo de tia rezulto?

- Mi kredas ke mia sukceso estas maljustaĵo por ĉiuj nesukcesintaj kandidatoj, farintaj multe pli por nia movado ol mi. Mia ĉefa "merito" ja estas nur dekjara redaktado de nia asocia revuo - laboro pagita, do certe ne konsiderenda kiel merito. Sed pro tio ja multaj konas mian nomon - kaj tio certe pretermerite helpis mian elektiĝon, diras István Ertl.

Ĉu vi supozas, ke tia elekto-rezulto iel influos la kurson de la asocio, aŭ la konsiston de la nova estraro?


- Mi forte dubas ĉu la rezultoj iel povus influi la konsiston de la nova estraro, ĉar, kiel ni scias, la tiurilataj ebloj estas forte limigitaj. Prezidonto Corsetti, laŭ sia intervjuo en Libera Folio, mem ne vidas ligon inter la komitatanaj elektoj kaj tiuj por la estraro.

- Iom pli da influo ni povas atendi rilate la agadon mem de la asocio, ĉar ĉiuj elekitaj komitatanoj estas konataj kiel homoj agemaj kaj opini-esprimemaj. Mi esperas - ne, mi certas - ke la alveno de nia sesopo en la komitaton levos laŭtajn sonojn en la silento foje tombeja, kiu ŝajnas regi en la plej alta forumo de UEA. Ĉi-rilate mi bedaŭras ke mi ne povos ĉeesti en Pekino, sed volas kompensi tiun mankon per partopreno en la retaj diskutoj de la komitato, komentas István Ertl.

La voĉoj estis kalkulitaj en la Centra Oficejo la 1-an de julio. La kalkulado de la voĉoj daŭris naŭ horojn kaj pri ĝi okupiĝis du diversaj grupoj, en du ĉambroj de la Centra Oficejo de UEA. Sur la foto vi vidas la finan kontroladon de la rezulto en la oficejo de la ĝenerala direktoro.


Aliaj sukcesaj kandidatoj estis Amri Wandel (Israelo) kun 720 voĉoj, Marija Belošević (Kroatio) kun 605, Lee Chong-Yeong (Korea Resp.) kun 602, Jukka Pietiläinen (Finnlando) kun 565 kaj Slavik Ivanov (Rusio) kun 546 voĉoj.  Wandel, Belošević kaj Lee membris ankaŭ en la malnova Komitato.

Kun la escepto de Marija Belošević, la elektitoj estas la samaj, kiuj ricevis la plej multajn klakojn en la enketo de Libera Folio.

Ne elektiĝis el la gajnintoj de nia enketo José Antonio Vergara, kiu ricevis 450 voĉojn.

- Mi supozas, ke mi ne estis elektita, tial ke demografie malgranda, la Esperanto-komunumo ŝajne vivas iom vilaĝece, kaj mi simple ne estas sufiĉe konata, interalie ĉar mi estas periferiulo. Tamen la kandidatiĝo agis kiel vera instigo por mi mem. Mi dankas la karan, gravan amikon kiu sugestis al mi tiel riski, kaj ĉiujn kiuj helpis kaj voĉdonis favore al mi, komentas José Antonio Vergara.

- Mi havas la impreson, ke vere estis elekta etoso, kaj tio bonas por ke nia demokratio funkciu. Mi ĝojas pro tio ke la Komitaton eniros aŭ plu membros ja valoraj elektitoj, kaj ke en ĝi anas kiel komitatano A unu el la plej gravaj, sindonaj, laboremaj kaj decaj esperantistoj al mi konataj : James Rezende Piton (Brazilo).

La aliaj malgajnintaj kandidatoj estas Yves Bellefeuille (535 voĉoj), Chuck Smith (534), Wu Guojiang (525), Hokan Lundberg (480), Philippe Chavignon 422, Choi Yunhuy Hortensio (419), Ivo Osibov (359), Diccon Masterman (347) kaj Francisko Simonnet (233).

El 5140 dissenditaj balotiloj revenis 29,0%.  Sekve la balot-aktiveco restis iom sub tiu en la pasinta elektojaro 2001, kiam ĝi estis 31,4%. Rekorda  estis la balota aktiveco en 1998 (33,6%).

- Ankaŭ la ĉi-jara aktiveco de 29,0% estas tre bona por internacia poŝta baloto kaj eĉ pli bona ol tiu en kelkaj landoj ĉe la ĵusa elektado de la Eŭropa Parlamento, komentas Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA.

Laŭ Jukka Pietiläinen,
nova B-komitatano, la rezulto de la elekto estis venko por la opozicio.

- Mian propran sukceson eblas interpreti kiel subtenon de opozicio kontraŭ la nuna estraro. Sen tio mi estus konata plejparte nur inter finnlandanoj, kies voĉoj ne sufiĉus por elektiĝo, opinias Jukka Pietiläinen

- Ĉiuj tri novaj komitatanoj estas opozicianoj, kaj unu el la estraranoj klare malgajnis. Necesas atenti ke ankaŭ la voĉkvanto de Lee Chong-Yeong klare malkreskis kompare al la elektoj en 2001. La membroj volis simple diri ke la nuna estraro malbonas kaj necesas draste ŝanĝi ĝin.

- Mi ĝojus se iu el tiuj, kiuj ricevis plej altajn voĉkvantojn (Ertl, Wandel, Belošević) povus fariĝi prezidanto. Devus esti klare ke Osibov ne povas fariĝi estrarano se li malgajnis en elektoj. Elekti lin komitatano C kaj pro tio estrarano estus klara malrespekto de la popola volo.

Slavik Ivanov, la tria nova B-komitatano, ne tute konsentas pri la interpreto de Jukka Pietiläinen.

- Duono de la elektitaj B-komitatanoj estis antaŭe en la Komitato - tio eble signifas, ke multaj membroj estas ĝenerale kontentaj pri la antaŭa laboro de UEA kaj ĝia komitato. Por la novaj komitatanoj tia rezulto verŝajne devas esti atentiga - la membroj ne volas revoluciojn kaj drastajn ŝanĝojn, multaj el ili voĉdonis por bone konataj kaj testitaj kadre de UEA nomoj, opinias Slavik Ivanov.

- En la grandioza sukceso de Ertl, kaj parte ankaŭ en mia sukceso, mi vidas, ke aktivaj, alivorte voĉdonintaj, membroj interesiĝas pri sukcesa interna kaj ekstera informado pri Esperanto kaj UEA, komentas Slavik Ivanov.

Ni demandis al la prezidanto de UEA,
Renato Corsetti, kion laŭ li volis diri la membroj per sia elekto.

- Mi ne komprenas precize, kion apartan ili volis diri. Oni trovas konatajn nomojn inter la elektitoj. Eble la plej interesaj "nekonatoj" por la ĝenerala publiko povas esti Jukka Pietiläinen kaj Slavik Ivanov, kiuj konsiderinde malplialtigos la meznombran aĝon de la komitato. Pri ambaŭ mi aŭdis nur pozitivaĵojn kaj mi pensas, ke UEA povas multon atendi de ili.

Ĉu vi supozas, ke tia elekto-rezulto iel influos la kurson de la asocio, aŭ la konsiston de la nova estraro?

- Pri la konsisto de la estraro, mi lasas la problemon al la komitata komisiono. Tio estas tute ilia problemo, pri kiu mi nek rajtas nek volas esprimi opiniojn, diras Renato Corsetti.

- Pri la estonta direkto de la asocio, mi ne scias, ĉar tro da faktoroj influos tion, sed ĉi tiuj novaj komitatanoj certe havos la eblecon praktike eniri la laborojn kaj montri kion ili intencas kaj povas fari. En volontulaj asocioj, kiel nia, individuoj povas multe influi, se ili pretas labori.

- Cetere, tio validas, laŭ mi ankaŭ por la nelektitoj. Se ili havas ideojn por antaŭenporti kaj energion por doni al la por/per-esperanta laboro, certe la estraro de UEA kaj la komitato, nunaj kaj estontaj, pretos komisii al ili gvidi labor-kampojn, agadojn, kaj tiel plu.

- Aparte al la neelektitoj iras mia danko pro la intereso montrita pri la laboro de UEA kaj la peto, ke ili bonvolu prezenti al mi nun, aŭ al la nova estraro post la UK, siaj planojn, kiujn ili esperis realigi en la komitato.

-  Iliaj proponoj estos certe same volonte pritraktataj, kiel se ili estus elektitaj, kaj iliaj labor-sin-proponoj tre verŝajne estos akceptitaj, kredas Renato Corsetti.

La komunikon de UEA pri la balot-rezulto vi povas legi en la retejo de UEA. Foto el la Centra Oficejo kompleze de Ziko M. Sikosek. 
arkivita en: