Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / UEA / Elektoj / Ertl ricevis la plej multajn voĉojn

Ertl ricevis la plej multajn voĉojn

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-07-01 22:04
Plej multe da voĉoj en la elekto de B-komitatanoj por UEA rikoltis István Ertl. Ne elektiĝis Ivo Osibov, la sola el la nunaj estraranoj de UEA, kiu kandidatis en la elektoj kaj samtempe kandidatas por la nova estraro. "Mi esperas - ne, mi certas - ke la alveno de nia sesopo en la komitaton levos laŭtajn sonojn en la silento foje tombeja, kiu ŝajnas regi en la plej alta forumo de UEA", komentas István Ertl.
La voĉoj estis kalkulitaj en la Centra Oficejo la 1-an de julio. La kalkulado de la voĉoj daŭris naŭ horojn. Entute estis 1485 validaj kaj 6 malvalidaj balotiloj.

Plej multe da vocxoj  István Ertl, kunfondinto de Libera Folio kaj multjara redaktoro de la revuo "Esperanto".  Kun 882 voĉoj li ankaux estis la sola kandidato, kiun apogis plimulto de la balotintoj.

Kio estis laŭ vi la kaŭzo de tia rezulto?


- Mi kredas ke mia sukceso estas maljustaĵo por ĉiuj nesukcesintaj kandidatoj,
farintaj multe pli por nia movado ol mi. Mia ĉefa "merito" ja estas nur dekjara redaktado de nia asocia revuo - laboro pagita, do certe ne konsiderenda kiel merito. Sed pro tio ja multaj konas mian nomon - kaj tio certe pretermerite helpis mian elektiĝon, diras István Ertl.

Ĉu vi supozas, ke tia elekto-rezulto iel influos la kurson de la
asocio, aŭ la konsiston de la nova estraro?


- Mi forte dubas ĉu la rezultoj iel povus influi la konsiston de la nova estraro, ĉar, kiel ni scias, la tiurilataj ebloj estas forte limigitaj. Prezidonto Corsetti, laux sia intervjuo en Libera Folio, mem ne vidas ligon inter la komitatanaj elektoj kaj tiuj por la estraro.

- Iom pli da influo ni povas atendi rilate la agadon mem de la asocio, ĉar ĉiuj elekitaj komitatanoj estas konataj kiel homoj agemaj kaj opini-esprimemaj.
Mi esperas - ne, mi certas - ke la alveno de nia sesopo en la komitaton levos
laŭtajn sonojn en la silento foje tombeja, kiu ŝajnas regi en la plej alta forumo de UEA. Ĉi-rilate mi bedaŭras ke mi ne povos ĉeesti en Pekino, sed volas kompensi tiun mankon per partopreno en la retaj diskutoj de la komitato.

Aliaj sukcesaj kandidatoj estis Amri Wandel (Israelo) kun 720 voĉoj, Marija Belošević (Kroatio) kun 605, Lee Chong-Yeong (Korea Resp.) kun 602, Jukka Pietiläinen (Finnlando) kun 565 kaj Slavik Ivanov (Rusio) kun 546 vocxoj.  Wandel, Belosevic kaj Lee membris ankaux en la malnova Komitato, dum Ertl, Pietiläinen kaj Ivanov eniros la superan organon de UEA kiel novaj membroj.  La 26-jara Ivanov estas de longe la plej juna kandidato, kiu sukcese trairis la balot-elprovon de la membraro de UEA.  La averagxa agxo de la elektitoj estas 44 jaroj.

La ceteraj kandidatoj ricevis vocxojn jene: Yves Bellefeuille 535, Chuck Smith 534, Wu Guojiang 525, Hokan Lundberg 480, Jose Antonio Vergara 450, Philippe Chavignon 422, Choi Yunhuy (Hortensio) 419, Ivo Osibov 359, Diccon Masterman 347 kaj Francisko Simonnet 233.  Estis entute 1485 validaj kaj 6 malvalidaj balotiloj.