Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / UEA / Elektoj / 30 voĉdonintoj elektis administrantojn por diskutejo de UEA

30 voĉdonintoj elektis administrantojn por diskutejo de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2005-09-03 20:25
La retpoŝta listo "uea-membroj", kiun rajtas partopreni nur membroj de Universala Esperanto-Asocio, ricevis novajn administrantojn. La listo havas 294 membrojn, sed en la reta voĉdonado estis donitaj nur 31 voĉoj, el kiuj unu estis nevalida. La voĉdon-aktiveco estis do 10,5%.
El la ĝisnunaj administrantoj de la listo nur unu, Jukka Pietiläinen, kandidatis por nova dujara periodo. Li sola ricevis 16 voĉojn, do pli ol la duonon el ĉiuj donitaj voĉoj. El la aliaj elektitoj, 6 voĉojn ricevis Aleks Kadar, eksa ĝenerala sekretario de TEJO, kaj 4 voĉojn ricevis Roy McCoy, oficisto de la Centra Oficejo.

La granda subteno ricevita de Jukka Pietiläinen supozigas, ke la listanoj ne deziras grandajn ŝanĝojn en la funkciado de la listo. Entute estis kvin kandidatoj por la tri postenoj. Ne kandidatis la ĝisnunaj administrantoj Andrej Grigorjevskij kaj Kalle Kniivilä.

Laŭ Andrej Grigorjevskij,
fine de aŭgusto el la 5.767 individuaj membroj de UEA preskaŭ duono,  2.798, havas retpoŝtan adreson kiu estas registrita en la komputila sistemo de UEA. Nur ĉiu deka UEA-membro kun retadreso do membras en la diskutlisto celita por la membroj de la asocio, kaj nur iom pli ol unu procento el tiuj UEA-membroj, kiuj povus aliĝi kaj voĉdoni, efektive influis la elekton de administrantoj.

Laŭ la regularo de la listo, la diskutoj en retlisto uea-membroj devus temi pri la agado kaj funkciado de UEA. Tamen malmultas en la listo profundaj diskutoj pri tiuj temoj, sed tio eble estas atendita, ĉar ankaŭ en la diskut-listo de la komitato de UEA tiaspecaj diskutoj malofte aperas.

En la pasinta elekto de administrantoj por la retlisto uea-membroj antaŭ du jaro voĉdonis 80 personoj, do multe pli ol ĉi-foje. (Tiam estis 3 nevalidaj voĉoj.) Tamen antaŭ du jaroj la situacio en  la listo estis multe pli konflikta ol nun, ĉar tiam la  sola administranto, Renato Corsetti, malpermesis al István Ertl skribi en la listo. Laŭ Corsetti, Ertl kulpis pri insulto, kiam li plendis pri nedemokratieco en la gvidorganoj de UEA.

Por komparo oni povas mencii, ke en la paperpoŝta voĉdonado pri komitatanoj B de UEA pasintjare partoprenis 1.491 membroj. La paperan balotilon oni tiam sendis al 5.140 membroj, do la aktiveco estis 29,0% - preskaŭ trioble pli alta ol en la ĵusa reta voĉdonado.

Evidente la elekto de komitatanoj, kiuj efektive iom povas influi la agadon de UEA, vekas multe pli grandan interesiĝon, ol elekto de list-administrantoj. Tamen la komitatanoj B, kiujn rekte elektas la individuaj membroj, estas nur malgranda parto de la komitato de UEA. La plej multaj komitatanoj de UEA estas elektitaj de la aliĝintaj landaj asocioj.

Ligo:
la diskutejo UEA-membroj
ePaul
ePaul diras:
2005-08-24 02:28
En la ligilo je la fino de la artikolo mankas http://, kaj tial ĝi gvidas al http://www.liberafolio.org/UEA/elektoj/groups.yahoo.com/group/uea-membroj/ anstataŭ http://groups.yahoo.com/group/uea-membroj/. Eble vi tion ŝanĝu ...
redakcio
redakcio diras:
2005-08-26 13:51
Mi korektis la eraron.
aleks
aleks diras:
2005-08-26 20:44
Kara Kalle, vi skribis:
> En la pasinta elekto de administrantoj por la retlisto uea-membroj
> antaŭ du jaro voĉdonis 80 personoj, do multe pli ol ĉi-foje.

Kie diable vi vidis, ke vocxdonis 80 homoj en 2003?
Vidu la mesagxon n-ro 4593 en la listo uea-membroj,
je 19-a junio 2003,
http://groups.yahoo.com/group/uea-membroj/message/4593,
kiu raportas rezultojn de la elekto en 2003
" La kontrolantoj por la nuna balotado ricevis
44 validajn vocxojn (...)"

Tamen oni prave sindemandu, kial la vocxdonantoj
multe pli multnombris en 2003. Laux mi ludas rolon 3 faktoroj:
- la listanoj tiam nepre deziris novajn administrantojn,
post kiam okazis multaj fusxoj kun tiama ununura administranto
- la vocxdonadon, por esti valida, eksplicite devis partopreni almenaux 10% el la listanoj
- estis ne unu, sed 2 semajnoj, por vocxdoni; tio estas laux mi
decida faktoro.

Kore,
Aleks