Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / UEA / Elektoj / Diccon Masterman volas reklami nian produkton

Diccon Masterman volas reklami nian produkton

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-04-13 22:24
La oka en nia serio de intervjuoj estas Diccon Masterman, brito loĝanta en Italio, novpensiita entreprenisto, iama piloto, oficiro, antaŭa estrarano de UEA, kaj antaŭa konstanta kongresa sekretario de UEA. Diccon Masterman volus koncentri la financajn rimedojn de UEA en havigadon de multe pli profesia, komerce orientita stabo en la asocio. La ĉefa tasko de tia stabo laŭ li estus krei pli fortan bazon de membroj. Diccon Mastarman kandidatas ne nur por la komitato, sed ankaŭ por posteno en la nova estraro de UEA.

Diccon Masterman estas 62-jara dumviva membro de UEA. Li ĵus emeritiĝis post 15-jara estrado de propra firmao, kiun li fondis en Italio en 1987 kiel internacian agentejon pri la vendado kaj prizorgado de feridomoj. Pli frue li dum kvar jaroj laboris kiel konstanta kongresa sekretario de UEA. Antaŭ tio li havis 16-jaran karieron kiel piloto kaj oficiro en la brita aerarmeo (demisiis kiel majoro). Li ankaŭ dum unu jaro laboris en Londono kiel administra dungito de la firmao Michelin, kaj, dum du jaroj inter lernejo kaj universitato, kiel instruisto en Britio kaj Francio.

- Mi vivis en ses landoj kaj laboris en kvar lingvoj. Mi esperantistiĝis 19-jara kaj estis sekretario de Junularo Esperantista Brita dum unu jaro de mia studenteco.

Por kio laŭ vi utilas Esperanto kaj la organizita movado? Kiuj laŭ via opinio estu la unuavicaj celoj de la movado?

- Ĉiu havas sian propran respondon al ĉi tiuj demandoj. Por mi Esperanto havas grandan praktikan utilon, kiu ege riĉigis kaj daŭre riĉigas mian vivon, ĉar ĝi malfermas al mi pordojn kiuj por neesperantistoj estas ŝlositaj. Se temas pri la unuavica celo de la movado, tio devas esti la merkatumado de nia produkto.

Kiajn taskojn vi havis/havas en la Esperanto-movado?

- Sekretario de Junularo Esperantista Brita (vidu supre); KKS de UEA (vidu supre); estrarano de UEA 1986 – 1989; sekretario de la Loka Kongresa Komitato por la venontjara Universala Kongreso en Florenco.

Ĉu vi antaŭe kandidatis por B-komitataneco? Kun kia sukceso?

- Jes, en 1986. Mi estis elektita ne nur al la komitato sed ankaŭ al la estraro.

Kial vi kandidatas nun, kaj kion vi unuavice volus atingi dum via oficperiodo, se vi estos elektita?

- Mi nun rekandidatiĝas ĉar mi havas la necesan tempon denove servi al la Asocio. Mi ne havas specifan celon tiurilate.

Kiel vi kampanjos por ricevi laŭeble multajn voĉojn? Ĉu vi esperas, ke iu specifa grupo inter la membroj aparte forte subtenos vin?

- Mi ne specife kampanjos. Se UEA volas uzi min, mi estas je dispono.

En la membraro kaj precipe en la gvidaj organoj de UEA relative malmultas virinoj kaj ekstereŭropanoj. Ĉu vi opinias tion problemo, kaj se jes, kion oni laŭ vi povus entrepreni por ŝanĝi la situacion?

- Tion mi taksas bedaŭrinda – ĝi substrekas la fakton ke la UEA-membraro (1) ĉiam estis elitisma pro praktikaj politik-ekonomiaj kialoj kaŭzitaj de la geografia situo de la sidejo de la Asocio, (2) estas kiel la cetera monda homaro, en kiu viroj emas subpremi virinojn. Se estus sidejo(j) en triamonda(j) lando(j), la unua problemo teorie estus forte reduktita. Pri la dua problemo ni devas fidi pri la evoluo de la homaro.

Kiuj estas laŭ vi la ĉefaj problemoj en la funkciado de UEA en la nuna tempo? Kion vi volus fari por malpliigi tiujn problemojn?

- Ekzistas diabla cirklo kreita de troa idealismo kaj maltroa komerca kapablo en la superaj organoj de la asocio, kiu ne havas la financajn rimedojn kaj teknikajn sciojn por varbi multe pli grandan membronombron, kiu kreu la necesegan fortan financan bazon. Por fini tiun konstantan ciklon ni devus koncentri niajn financajn rimedojn cele al multe pli profesia, komerce orientita stabo en la asocio, kies ĉefa tasko estu krei tiun fortan bazon de membroj kiuj donu al ni la financajn rimedojn por sekve fari niajn idealismajn taskojn.

Kiuj laŭ vi estas la ĉefaj sukcesoj kaj meritoj en la laboro de UEA dum la lastaj jaroj? Kion vi kiel komitatano volus entrepreni por solidigi tiujn sukcesojn kaj meritojn?

- Sukcesoj: plibonigo de la revuo; pliigo de la ekstereŭropaj UK-oj; daŭrigo de eldonado; kreo de la Brusela Informcentro. Mi plej subtenas la laboron de la Brusela Centro.

Kiajn spertojn aŭ ideojn vi havas pri la komitata laboro? Kion vi volus ŝanĝi en la funkciado de la komitato?

- Mi ne havas fortan opinion pri ĝia funkciado.

Kion vi opinias pri la nuna distribuo de komitatanoj A kaj B, kiuj reprezentas la aliĝintajn asociojn respektive la individuajn membrojn?

- Mi ne kontraŭas la nunan sistemon.

Kia laŭ vi devus esti la nova estraro de UEA? Kiu laŭ vi estus la plej taŭga prezidanto, se vi povus elekti kiun vi volas? Ĉu vi mem pretus transpreni iun taskon en la nova estraro, se oni proponus tion al vi? Kiun taskon?

- La estraro devus emi esti pli kompakta, ne male. Mi ne volas nomi specifan homon kiel potencialan prezidanton, sed mi ja pretas akcepti postenon en la nova estraro se necese – eventuale ĝenerala sekretario.

Kiun aŭ kiujn vi volus vidi inter la novaj komitatanoj B (krom vin mem), se vi povus elekti kiujn vi volas? Kial?

- Mi same ne volas nomi specifajn homojn kiel potencialajn komitatanojn. Kutime estas malmulte da konkurado por ĉiuj postenoj en UEA, ĉu salajrataj aŭ ne. Ni bezonas krei asocion en kiu estas multe da konkurado por la privilegio esti funkciulo de UEA.

arkivita en: