En 2012 estis granda novaĵo, ke la aŭtomata tradukilo de Google ekparolis Esperanton. De tiam la kvalito de aŭtomataj tradukoj eksplode evoluis. Nun tradukon al kaj el Esperanto proponas ankaŭ la fama tradukilo DeepL. Sed kiu funkcias plej bone? Kaj ĉu homaj tradukistoj plu bezonatos?

Kiam Google en 2012 aldonis Esperanton al la lingvoj de sia aŭtomata tradukilo, la kompanio mem trovis la novaĵon tiel grava, ke pri ĝi aperis aparta afiŝo en la blogo de Google – kun titolo en Esperanto. Kompreneble raportis ankaŭ Libera Folio.
Kiam komence de novembro Esperanto aperis inter la lingvoj subtenataj de alia fama aŭtomata tradukservo, DeepL, la novaĵo pasis preskaŭ nerimarkita, kaj la gazetara servo de la kompanio neniel reagis al demando de Libera Folio pri la temo.
István Ertl, ĉiama kunlaboranto de Libera Folio, sed ankaŭ profesia tradukisto ĉe la Eŭropa Revizora Kortumo, diras ke la ĝenerala evoluo de maŝina tradukado estas vertiĝodona por ĉiuj, multoble pli ol la plej multaj homoj imagis.
– En la 1980-aj jaroj mi legis pri DLT kaj la uzo de Esperanto en tiu regul-baza projekto; en la 1990-aj mi redaktis ĉe UEA broŝuron de Dan Maxwell pri la temo. En 2003, kiam mi eklaboris ĉe EU, miaj ĉefaj laboriloj ankoraŭ estis Word, Google, vortaroj kaj terminaroj pliparte paperaj.
– Tra la jaroj aldoniĝis tradukmemoroj kaj fine maŝintradukado, per sistemo evoluigita interne de la EU-institucioj. Nuntempe mi preskaŭ ĉiam laboras ne kiel ”vera” tradukisto, sed kiel revizianto de maŝintradukaĵo jen pli jen malpli bona.

Ŝajne do la aldono de Esperanto al DeepL ne plu estas aparte unika okazaĵo, des pli ke la firmao samtempe anoncis la aldonon de pli ol 70 lingvoj en eksperimenta beta-statuso. Interalie ĉiuj oficialaj lingvoj de EU nun estas haveblaj ĉe DeepL, kiun oni ĝenerale konsideras unu el la plej bonaj libere alireblaj aŭtomataj tradukiloj.
La ”malnovaj” lingvoj de DeepL estas traktataj per klasika komputada modelo nomata ”neŭra reto”, evoluigita dum multaj jaroj. La rapidan aldonon de multaj novaj lingvoj ebligis la uzo de granda lingvo-modelo (angle LLM), teknologio kiun uzas popularaj servoj kiel ChatGPT. La tradukoj faritaj per la nova teknologio eble ne tuj estos same kvalitaj kiel tiuj faritaj per la klasika modelo de DeepL.
Ĉiuokaze la kvalito de aŭtomataj tradukoj el kaj al Esperanto enorme evoluis dum la pasinta jardeko. Ni prenu la anglalingvan originalon, kiun ni uzis en 2012, kaj komparu.
Originala teksto en la angla: BUENOS AIRES, February 22, 2012 (AFP) – Around 340 people were injured, some of them seriously, Wednesday when a train derailed and struck a railway station platform in Buenos Aires, transport and health officials said. Around a dozen ambulances were sent to the accident in the west of the Argentine capital to treat those hurt, said Alberto Crescenti, a senior city official. Transportation Secretary Juan Pablo Schiavi gave the toll and said many of the passengers were badly injured, including some with multiple fractures and abrasions, adding that “there could be fatalities” among the casualties.
Traduko de Google en 2012: Bonaero, februaro 22, 2012 (AFP) – Ĉirkaŭ 340 homoj estis vunditaj, kelkaj el ili serioze, merkredo kiam trajno elreliĝis kaj frapis fervoja stacidomo kajo en Buenos Aires, transporto kaj sano respondeculoj diris. Ĉirkaŭ dekduo ambulancoj estis senditaj al la akcidento en la okcidento de la argentina ĉefurbo trakti tiujn malfelicxan, diris Alberto Crescenti, altranga urbo oficiala. Transporto Sekretario Johano Paŭlo Schiavi donis la paspago kaj diris multajn el la pasaĝeroj estis grave vunditaj, inkludante iuj kun multnombraj frakturoj kaj abrasions, aldonante ke ”ne povis esti viktimoj” inter la viktimoj.
Kvankam la teksto estas ĝenerale komprenebla, tuj evidentas pluraj fuŝoj, plej rimarkinde eble ”tiujn malfelicxan”, eĉ kun ikso, anstataŭ ”la vunditojn”, kaj ”ne povis esti viktimoj inter la viktimoj” anstataŭ ”povis esti mortintoj inter la viktimoj”. La nuna versio de la Google-tradukilo multe pli bone elturniĝas pri la sama teksto.
Traduko de Google en 2025: BONAERO, 22-a de februaro 2012 (AFP) – Ĉirkaŭ 340 homoj vundiĝis, kelkaj el ili grave, merkrede kiam trajno dereliĝis kaj trafis kajon de fervoja stacio en Bonaero, diris transportaj kaj sanaj oficistoj. Ĉirkaŭ dekduo da ambulancoj estis senditaj al la akcidento en la okcidento de la argentina ĉefurbo por trakti la vunditojn, diris Alberto Crescenti, altranga urba oficisto. La ministro pri transportado Juan Pablo Schiavi donis la nombron kaj diris, ke multaj pasaĝeroj estis grave vunditaj, inkluzive de kelkaj kun multoblaj frakturoj kaj abrazioj, aldonante, ke ”povus esti mortoj” inter la viktimoj.
La nova tradukilo de DeepL elturniĝas sufiĉe bone pri la teksto, tamen ne tute same bone kiel la ĝisdata versio de Google. La plej evidenta fuŝo aperas tuj en la komenco:
Traduko de DeepL: BUENOSA ERO, la 22-an de februaro 2012 (AFP) – Ĉirkaŭ 340 homoj vundiĝis, iuj el ili grave, merkrede kiam trajno devojis de la trako kaj trafis platformon de fervoja stacidomo en Buenos Aires, diris transportaj kaj sanitaraj oficistoj. Ĉirkaŭ dekduo da ambulancoj estis senditaj al la akcidento en la okcidento de la argentina ĉefurbo por kuraci la vunditojn, diris Alberto Crescenti, altranga urba oficisto. La Transporta Sekretario Juan Pablo Schiavi konfirmis la nombron kaj diris, ke multaj el la pasaĝeroj estis grave vunditaj, inkluzive de iuj kun multoblaj frakturoj kaj skrapaĵoj, aldonante, ke ”povus esti mortintoj” inter la viktimoj.
Ni fine vidu, kiel funkcias la ĝisdata versio de la lingvomodelo de ChatGPT, kiu ja ne estas unuavice evoluigita por tradukoj. Jen la rezulto.
Traduko de ChatGPT: BUENOS-AIRESO, la 22-an de februaro 2012 (AFP) – Ĉirkaŭ 340 homoj estis vunditaj, kelkaj el ili grave, merkredon kiam trajno elreliĝis kaj trafis la peronon de fervoja stacio en Bonaero, laŭ informoj de transportaj kaj sanaj oficialuloj. Ĉirkaŭ dekduo da ambulancoj estis senditaj al la akcidentloko en la okcidenta parto de la argentina ĉefurbo por prizorgi la vunditojn, diris Alberto Crescenti, supera urba funkciulo. La Transporta Sekretario Juan Pablo Schiavi donis la nombron de viktimoj kaj diris, ke multaj el la pasaĝeroj estis severe vunditaj, inter ili kelkaj kun multnombraj frakturoj kaj kontuziĝoj, aldonante ke ”povus esti mortintoj” inter la viktimoj.
Estas amuze konstati, ke en ĉiuj tradukoj, krom la ĉi-jara versio de Google, la nomo de la argentina ĉefurbo nelogike aperas en pli ol unu formo. Nur la ĝisdata versio de Google ne konfuziĝis pro la fakto ke la urbonomo komence aperas tutmajuskle, kaj ĉie ĝuste nomis la urbon ”Bonaero”.
Sed la eraroj kaj strangaĵoj en aŭtomate tradukitaj tekstoj iĝas ĉiam malpli multaj, kaj almenaŭ por nebeletraj tekstoj ofte sufiĉas malmulta redaktado por ke la rezulto estu kontentiga, diras István Ertl.
– Mi facile imagas ke, ene de kelkaj jardekoj aŭ eĉ jaroj, la profesio de tradukisto fairiĝos io simila al tio kio nun estas forĝisto au ĉapelfaristo: daŭre bezonata, sed malpli grandnombre ol iam, por taskoj apartaj kaj bezonantaj specifajn kapablojn.

Por ni esperantistoj la ĉefa demando estas ne tio, ĉu homaj tradukistoj plu bezonatos, sed tio, ĉu Esperanto bezonatos: kial traduki ion ajn en Esperanton, se ĉiu povas ricevi relative altkvalitan tradukon rekte en sia gepatra lingvo? Mi ne estas pesimisma, sed nin atendas grandaj principaj diskutoj,
Ĉu esperanto iam “bezonatis”? Ĝis nun, la mondo elturniĝis sen ĝi, kaj malgraŭ tio ni lernis ĝin. Mi kapablas legi La mastron de l’ringoj en la angla, mi legis tradukon de ĝi en mia gepatra lingvo (la franca), kaj ankaŭ legis ĝin en esperanto.
Same mi legis ĝin en la angla, finna kaj Esperanto, ĝue. Sed kion respondi al eksterulo, ne-esperantisto, kiu demandas: vi scipovas legi ĝin en la originalo kaj ĝi ekzistas, bone tradukita, en via denaska finna. Por kio vi bezonas Esperantan tradukon? Kiel klarigi?
Por kio ni bezonas tradukojn entute? Se la lingvo estas komunikilo — kaj tiagrade komunikilo, ke tio povas flankenpuŝi aliajn konsiderojn — tiam la unua kaj sola lingvo de niaj pragenepoj estos la Angla. Tradukoj, homaj aŭ maŝinaj, ĉiam havos malpli da prestiĝo. Kial ne verki ĉiujn estontajn tekstojn en unu sama lingvo tutmonde?
La problemo estas, kompreneble, ke ni mem ne scias la respondon al tiu kontraŭdemando.
Ankaŭ Zamenhof ne sciis: “Ni konfesas, ke kiom ajn ni rompis al ni la kapon, ni neniel povis kompreni, en kio nome konsistus la malfeliĉo por la homaro, se en unu bela tago montriĝus, ke ne ekzistas jam plu nacioj kaj lingvoj naciaj, sed ekzistas nur unu ĉiuhoma familio kun unu ĉiuhoma lingvo.” (Z, Esenco ka Estonteco…) – Sed por li la afero estis pure teoria, neebla. Nun, kiam oni povas almenaŭ imagi, ke la angla iĝos la ununura lingvo de la mondo (tamen, en sufiĉe fora estonteco), ni devas pensi pri la valoro de la lingva diverseco.
La demando ja estas ĉu oni povas preni lingvon serioze en mondo kie la plej potenca lando eĉ ne havas kulturan ministerion.
Nu, krom “La Mastro…” ekzistas ankaŭ multege de bona literaturo en diversaj lingvoj, kiun oni malmulte konas aŭ tute ne konas alilande. Ekzemple, versa romano “Eŭgeno Onegin”, unu el kolonoj de la klasika rusa literaturo, unue aperis en la portugala nur en 2008, dum en Esperanto ĝi aperis ankoraŭ en 1931. Do, por portugallingvanoj dum preskaŭ 80 jaroj la Esperanta traduko estis plej efika varianto konatiĝi kun ĝi, ĉar tiu transdonas la originalon vere sukcese, kaj ekposedi Esperanton por ili estus nekompareble pli facile, ol la rusan.
Oni povas trovi tiajn unuopajn ekzemplojn. Simile, “La Floroj de l’ Malbono” estis tradukita en Esperanton multe pli frue ol en la finnan. Sed tiaj unuopaj ekzemploj perdas sian signifon tuj, kiam nova traduko en la denaskan de la koncerna homo aperas. Kaj estas realisme pensi, ke pli-malpli frue AI tute tolereble tradukos prozan beletron, kvankam ne poezion, kaj la grandega plimulto de la homoj poezion ne legas.
Nu, kiel mi jam notis antaŭe, portugallingvanoj bezonis atendi pli ol 70 jarojn. Kaj mi ne certas, ke en videbla perspektivo “Eŭgeno Onegin” aperos en la kurda aŭ svahila.
Tiu demando jam staris antaŭ la estiĝo de bonkvalitaj aŭtomataj tradukiloj. Miaopinie la ĝusta demando estas “ĉu la utilo de esperanto malaperos pro la aŭtomataj tradukiloj?”. Verŝajne preskaŭ ĉiuj esperantistoj iam aŭdis “al kio utilas esperanto dum la angla estas la internacia lingvo?”. Nun ni aŭdos “al kio utilas esperanto dum ekzistas aŭtomata tradukiloj?”. Ĉu la situacio vere ŝanĝiĝos? Mi ne scias. Sed tion mi scias: al ni esperantistoj, la utileco de esperanto estas evidenta (lingve ludi, ĝui esperantistan etoson dum aranĝoj, ktp, …). Sed plej multaj teranoj opinias ke peni lerni esperanton estus al ili tute senutila el praktika vidpunkto, kaj verdire ili pravas. Esperanto ĉiam estis afero de marĝenuloj. Ĝi preskaŭ neniam ĝuis ŝtatan/institucian subtenon, ĝi estas preskaŭ nevidebla en la amaskomunikiloj, ĝi estas konstante primokita, ktp… Kaj malgraŭ tio, ĉiam estis homoj kiuj lernis ĝin, kiuj vivtenis ĝin. Sperto montras ke la motoro de la esperantistaro ne estas praktika uzebleco. Vi diras ke vi legas librojn en esperanto, sekve pri ilia utileco vi scias ene de vi.
El la unua sekvas la dua. Se ni mem vidas neniun rolon por Esperanto krom tiu de ilo por amuziĝi, ĉu endas miri, ke aliaj ne emas rilati ĝin serioze?
El la unua sekvas la dua.
Ne. Tute male. Esperanto estis kreita por esti la ĉefa internacia lingvo kaj ĉiam estis homoj kiuj propagandis tiun ideon. La unua estis Zamenhof. Sed ili restis marĝenuloj, kaj pro tio la utileco de esperanto estas tia, kia ĝi estas hodiaŭ. Pro eksteraj fortoj la rolo de Esperanto estis limigitaj.
Tiel povis esti antaŭ kelk jardekoj, sed ne hodiaŭ. Nuntempe Esperanto objektive havas la plej favorajn kondiĉojn dum tuta sia historio, kaj oni povas fari per ĝi nekompareble pli multe, ol ni faras nun. Se tio ne okazas, pro tio kulpas neniu krom ni mem.
Nek mi estas pesimisma. Unue, ĉar por mi Esperanto ne estas tradukilo sed lingvo, kaj tial Esperanto estas same lerninda kiel la angla aŭ la japana: por komunikeblo kaj/aŭ amuziĝo.
Due, ĉar la fakto ke estas tiom multe da esperantaj aferoj ekster nia eteta komunumo estas mirinda. Memoru, Google Translate, DeepL kaj aliaj retejoj kiel Vikipedio neniel devas enhavi Esperanton, sed ili ja havas, kaj tio montras ke Esperanto valoras je io, dum eble tio ne estas la sama “io”, kial oni mem uzas ĝin.
Eble estas la lingva diverseco kiu valoras je io, ne la unuopa lingvo per si mem.
Multaj profesiaj programoj uzas DeepL por doni al uzantoj la eblecon traduki aferojn. Do nun tiaj programoj ankaŭ montros Esperanto kiel elektebla lingvo. Ne la retejo de DeepL, sed la integriĝo de la API de DeepL en aliaj projektoj estas la plej grava aspekto de la novaĵo.
Mi daŭre uzas ChatGPT malgraŭ rekomendoj pri Claude, Grok ktp, sed nun daŭrigos kun plia kontento rimarkante ke ĝi ĝuste tradukas “[on] Wednesday” per “merkredon” (kiu signifas “en merkredo“) kaj ne “merkrede” (kiu devus signifi “en merkredoj) kiel la Google-tradukilo daŭre faraĉas.
Nun ĉiuj tradukiloj en Ĉinio povas aŭtomate traduki el kaj al Esperanto. La traduka kvalito estas multe pli bona ol antaŭe.
jen mia traduko per chatgpt 5.1: ”BUENOS AIRES, la 22-an de februaro 2012 (AFP) – Ĉirkaŭ 340 homoj estis vunditaj, kelkaj el ili grave, merkredon, kiam trajno elreliĝis kaj trafis fervojan kajon en BUENOS AIRES, diris transportaj kaj sanaj oficistoj. Ĉirkaŭ dekduo da ambulancoj estis senditaj al la akcidentejo en la okcidenta parto de la ĉefurbo de Argentino por prizorgi la vunditojn, diris Alberto Crescenti, altranga urba oficisto. La transportministro Juan Pablo Schiavi prezentis la bilancon kaj diris, ke multaj el la pasaĝeroj estis grave vunditaj, inter ili kelkaj kun pluraj frakturoj kaj skrapvundoj, aldonante, ke “povus esti mortoj” inter la viktimoj.”
Pri la titola demando, ”ĉu plu gravas?”, ke DeepL fine lernis Esperanton: Certe, ĉiu nova lernanto de Esperanto kaj ĉiu nova fakta uzanto ja gravas. Antaŭen per ‘paŝo post paŝo’! Aparte tio validas por teknika ilo tiom konata kaj aprezata kiel DeepL.
La pasinta kvaronjarcento estis periodo, en kiu Esperanto eniris la praktikan uzadon en la ekstera mondo kiel eble neniam antaŭe. Nia lingvo havas nun sian honestan lokon en la Vikipedio, en multaj vortaroj, en Tatoeba, en retlernejoj kiel Duolingo, en pli malpli ĉiuj gravaj tradukiloj (ankaŭ Bing de Microsoft) kaj en almenaŭ deko de la plej konataj artefaritaj intelektoj. Ŝajne plu mankas nenio vere grava.
Ĉinio ekde 2001 ĉiutage rete publikigas novaĵojn. Hungario rekonis la samrajtecon de Esperanto (kaj proksimume 40 000 homoj ekzameniĝis). Pollando kaj Kroatio rekonis la kulturon de Esperantujo. Eŭropa Unio transiris de diskriminacio al daŭra subtenado de niaj projektoj per sume pluraj milionoj da eŭroj dum la pasinta jardeko.
Oni aŭdas ne tro kredindajn rakontojn pri la daŭra progreso de la angla. Tamen jam en 2018 David Crystal publikigis sian konstaton, ke la angla-parolantoj (laŭ la nivelo de li elektita) kreskis de proksimume 2,0 al nur 2,3 miliardoj ekde 2003; tio signifas progreson de 15 %, dum samtempe la monda loĝantaro kreskis per proksimume 20 %. La angla do perdis procentajn punktojn rilate al sia monda signifo.
La maŝina tradukado havas plurajn sekvojn por la angla-scio: La homoj malpli legas anglalingvajn tekstojn (kie mankas al ili vortoj) kaj pli legas aŭtomatajn tradukojn; sekve ili perdas praktikon. Krome homoj malpli komprenas, kial lerni la anglan, se ĉiu aŭtomata tradukilo produktas nun tekstojn en la angla multe pli perfektajn ol ili mem iam povos verki.
La tekstoj de ne-angla-denaskuloj nun fariĝas lingve pli altnivelaj. La aŭtomataj tradukiloj ja ne produktas la konatan BSE (‘Bad Simple English’). Do nun ankaŭ tiuj tekstoj estas malpli bone kompreneblaj por angla-lernintoj.
La malkreskon de la angla-nivelo ĉe junuloj de 18-20 jaroj jam konstatis la angla-lernejo EF; de proksimume 540 poentoj suben al 450, en dek jaroj.
Tamen la videbla Esperantujo, la asocioj, ankoraŭ ne kreskas. Nu, la ekstera mondo ne ĉion faras por ni. Necesas varbi la novlernintojn por niaj ofertoj. Necesas organizi la bonan ensociigon en Esperantujon. Estas relative klare, ke unu procento plu atingeblas inter ekz. studentoj – do indas agi por allogi ilin. Sed antaŭ tio troviĝas la nunaj ”obstinaj baroj” de neagemo, ĉe ni mem.
Nur pri unu punkto mi malkonsentas:
“La tekstoj de ne-angla-denaskuloj nun fariĝas lingve pli altnivelaj. La aŭtomataj tradukiloj ja ne produktas la konatan BSE (‘Bad Simple English’). Do nun ankaŭ tiuj tekstoj estas malpli bone kompreneblaj por angla-lernintoj.”
Tekstoj verkitaj de denaskuloj principe pli sekvas la regulojn kiujn nedenaskuloj lernis. Do, ili estas pli kompreneblaj ol tekstoj verkitaj de homoj kun diverslingvaj fonoj, kiuj tial eraras plej diverse. (Simile al mia redaktora sperto Esperanta: korektante aliulajn tekstojn, utilas koni la denaskan lingvon de la verkinto por kompreni ties erarojn.)
Eta aldono, ĉar la retaj ligiloj ne travivis la enmeton:
Novaĵoj el Ĉinio: http://esperanto.china.org.cn/
Malkresko de angla-scio laŭ la angla-lernejo EF:
https://corporatelearning.ef.com/en/resources/articles/epi-english-proficiency-decline/
Homoj preferas esti nevideblaj nuntempe. Esperanto-asocioj tradicie funkcias ĝuste per publikigo de adresoj (plej evidente la delegitoj de UEA, sed ankaŭ partoprenlistoj de kunvenoj k.s.). La asocioj estis utilaj kiam la komunikoj kaj kontaktoj tute ne kreiĝadis tiel aŭtomate kiel nun. La problemo hodiaŭ estas limigi, direkti, kontroli la socian komunikadon, ne perdante la personan esprimliberecon. “Amikumu” estas ekzemplo de aprezinda modernigo de niaj komunikkutimoj, sed blinda plimultigo de la monda komunikado ne plu povas esti Esperantista fokuso.
La fokuso devas turni sin al la esprimado. Oni diras ion, kiam oni parolas, kaj elektante lingvon en kiu paroli, oni jam diras ion. Oni povas elekti uzi la Anglan kiel fremdan lingvon por vivi en la mondo tia kia ĝi estas hodiaŭ, kaj tio estas tute neriproĉebla. Sed se oni haltas tie, tiam oni ankaŭ akceptas ne nur la eksterproporcian mondan statuson de la Angla lingvo (precipe, sed ne nur, de la Usona varianto), sed ankaŭ la absolute frenezajn malekvilibrojn en la hodiaŭaj mondaj komunikfluoj, inkluzive la monopoliĝojn en la novaĵa kaj distra industrioj… dum, se oni uzas Esperanton, oni esprimas kritikon de tiu evoluo, sendepende de tio ĉu, kiom kaj kion oni konscias pri la demando.
Ĝuste tial la Anglalingva imperiismo tiom dependas de la ideo ke la lingvo estas mem komunikilo, ne esprimilo. Vi rajtas diri kion vi volas, sed via valoro dependas de la reagoj de la ricevantoj de la mesaĝo (kaj de ilia nombro), ne de la mesaĝo mem. Se la lingvo estas esprimilo, tiam vi mem rajtas taksi vian valoron, kaj ne tiom gravas kiel la mesaĝo estas ricevita.