Ratkaptistoj kaj Tubaro prezentas kantoparadon

Per la retejo Tubaro, kreita antaŭ ses jaroj, eblas pli facile trovi Esperantan enhavon en Youtube. En Germanio dum la pandemio la loka Esperanto-klubo en Hameln, La Ratkaptista Bando, serĉis novajn manierojn kunveni kaj komencis regule prezenti Esperantajn kantojn. Nun la ratkaptistoj kunigis siajn fortojn kun Tubaro kaj prezentas propran kantoparadon, kun ĉifromonaj premioj. Sed kio do estas la retejo Aperu.net, kie la novaĵo aperis?

Tubaro prezentas freŝajn filmetojn en aŭ pri Esperanto, trovitajn en Youtube.

En 2019 Libera Folio rakontis pri la nova retejo Tubaro, kies celo laŭ la iniciatinto Pablo Busto estas ĉefe konkeri la mondon, sed unue  montri filmojn en Esperanto en koncentrita loko. La fina mondokonkero ankoraŭ ne okazis, sed la filmetoj amasiĝas, kaj ĵus en Aperu.net aperis informo pri kantoparado ĉe Tubaro.

Kio do estas Aperu.net, kion celas la kantoparado, kaj kio okazas ĉe Tubaro? Ni petis la aktivulojn klarigi.

Libera Folio: Unue, kio estas Aperu.net?

Pablo Busto: – Aperu.net estas granda projekto, kiu celas kunligi ĉion, aŭ preskaŭ ĉion, kio okazas en la esperanta interreto. Pro tio kie ĝi estas grandega projekto, ni iris iom post iom, kaj la unua paŝo estas Tubaro, kiu aktive serĉas en Youtube la laste publikigitajn filmojn en Esperanto aŭ pri Esperanto. La ĉefpaĝo de Aperu.net estas la centro por kolekti kaj prezenti la plej bonajn erojn el la sub-projektoj (el kiuj nuntempe nur Tubaro ekzistas).

Pablo Busto.

– La fina celo estas videbligi interesaĵojn, kaj helpi la kreantojn ne devi aktive diskonigi siajn kreaĵojn en sociaj retoj, forumoj, ktp, ĉar anstataŭe, oni povas viziti Aperu por ekscii pri novaj esperantaĵoj. Ĉi-momente ni povus diri ke Tubaro estas ĉirkaŭ 75% el tio kio ĝi devus esti, dum Aperu estas malpli ol 10% de la tuta projekto. Aldone al Tubaro, aliaj pripensitaj sub-projektoj estas similaĵo por podkastoj, por revuoj…

Kio estas la kantoparado kaj kion ĝi celas?

Pablo Busto: – Kantoparado estas monata konkurso kiun organizas la Hamelena Esperanto-asocio. Fakte, ĉi tiu estas jam la 56-a kantoparado. El la vidpunkto de la Hamelena asocio, pli da homoj konos ilian kantoparadon kaj espereble pli da homoj partoprenos estontece, eĉ se ne estas premio. Por la tuta esperantistaro, pli da homoj ekkonu la retejon Aperu.net. Tiurilate, la rezulto de la konkurso jam estas pozitiva.

Heinz Sprick: – En la komenco de la pandemio nia loka Esperanto-klubo en Hameleno (Hameln, Germanio), ”La Ratkaptista Bando”, serĉis vojon por kunveni rete. Ni trovis ĝin per la regulaj kunvenoj per Zoom kaj mi serĉis programerojn, kiujn ni povus fari. Jam antaŭ la pandemio mi iam proponis surloke vesperon, kiam ĉiu povis prezenti ŝatatan kanton. Ĉiuj Kantoparadoj ekde la unua ankoraŭ troveblas ĉe Eventa Servo.

– Ekzistas jam multegaj kantoj en Esperanto. La celo estas konatigi tiujn kantojn, kiujn homoj ŝatas. Mi ne nur invitas la proponintojn de la kantoj, iom paroli dum la Kantoparado kial la kanto plaĉas al vi, sed ankaŭ provas serĉi kaj inviti la kantistojn, verkistojn kaj komponistojn al la Zoom-kunvenoj por iom klarigi pri la kanto. Pro tio kelkfoje la Kantoparado estas ankaŭ kunvenejo de muzikistoj.

– La ĉefaj celoj do estas ĝui belan muzikon dum bela vespero, publikigi kaj konatigi belajn Esperanto-kantojn, kunigi la muzikistojn kaj ĉiujn muzikŝatantojn kaj per la konkurso ankaŭ instigi ilin verki novajn kantojn.

Kiel oni premios la gajnintojn?

Pablo Busto: – Ni decidis fari tion per ĉifromono, konkrete per Bitcoin. Iel, ĝi ŝajnas la plej neŭtrala maniero por internaciaĵoj kiel ĉi tiu. Kaj inter ĉiuj ĉifromonoj, ni decidis fari tion per Bitcoin, ĉar ĝi estas la plej konata.

Kiel estiĝis la listo de la 32 kantoj kiuj partoprenas?

Heinz Sprick.

Heinz Sprick: – Pro la pasintaj Kantoparadoj, serĉante muzikistojn per Fejsbuko aŭ aliaj kanaloj, mi jam konatiĝis kun multaj el ili. Pro tio mi sendis al pli ol 80 muzikistoj inviton por partopreni la konkurson per sufiĉe nova kanto, ne pli aĝa ol du jarojn. Mi ĝojegas, ke finfine 32 muzikistoj sendis kanton por partopreni la konkurson. Kelkaj el ili eĉ verkis nun vere novan kanton kaj eĉ registris aŭ filmis ĝin. Pro tio mi jam nun pensas, ke la Konkurso estas sukceso.

Kiel oni elektos la gajnintojn?

Pablo Busto: – Per iu miksa sistemo. La Tubara populareco funkcias tiel ke algoritmo mezuras kiom da spektoj iu filmo ricevis, kiom da homoj spektis ĝin, kiom da ŝatoj, malŝatoj, komentoj… kaj miksante tiujn ĉi datumojn, ĝi ordigas la 32 partoprenantojn. Paralele, okazos voĉdonado organizata de la Hamelena asocio. Kaze de fina sampoentiĝo la permana voĉdono havos prioritaton.

– Rektaj spektoj en Jutubo ne estas utilaj por tubara populareco. Spektoj, komentoj, ŝatoj devas okazi tra tubaro.aperu.net, se oni volas helpi siajn plej ŝatatajn muzikistojn diskonigi siajn kreaĵojn tra Tubaro.

Ĉu vi havas pliajn planojn?

Pablo Busto: – Multege. Iom post iom, aldoni mankantajn funkciojn al Tubaro kaj al Aperu, pretigi la menciitajn paralelajn projektojn por revuoj, podkastoj… Sed mallongdaŭre, kiel videblajn ecojn por uzantoj, ni planas ebligi uzantkontojn, kaj ankaŭ ebligi, ke uzantoj mem organizos similajn konkursojn, kun propraj kriterioj. Fakte, tio estas plia el la multaj celoj, lerni kiel organizi tion, por scii, kion eblas plibonigi.

Heinz Sprick: – Ni certe planas daŭrigi la Kantoparadon, unufoje monate, kutime la 2-an merkredon de la monato, krom dum la someraj monatoj julio kaj aŭgusto. Mi ŝatus, se ankaŭ iom pli da muzikistoj venus al niaj kunvenoj. Kaj mi ĝojus, se per la Kantoparado ni povus instigi la muzikistojn verki novajn kantojn, kaj per ili doni al multaj aŭskultantoj belan kaj agrablan tempon kaj kelkfoje ankaŭ per la tekstoj sentemajn pripensigajn momentojn.

Aboni
Avizi pri
0 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn