TEJO renovigis sian retejon dum UEA pensas

TEJO ĵus renovigis sian retejon. La laboro daŭris kelkajn monatojn kaj kostis 200 eŭrojn. UEA deklaris retejan renovigon sia prioritato en 2013 kaj elspezis tiucele minimume 100 000 eŭrojn. Tamen ĝis nun la retejo de UEA ne estis renovigita.

La retejo de TEJO de kelkaj tagoj havas novan aspekton.

Tiuj, kiuj dum la lasta semajno eniris la retejon de TEJO, sendube rimarkis, ke la aspekto kaj la strukturo de la retejo draste moderniĝis. Informo pri tiu granda reteja renovigo aperis en la komitata listo de TEJO la 20-an de januaro, sed cetere oni ne multe tamtamis pri ĝi.

La unuaj paŝoj pri la afero estis faritaj en aprilo 2025, post kiam finis sian laboron ĉe TEJO Mia Nordentoft, kiu dum longa tempo laboris pri la reteja renovigo kaj administra sistemo de UEA, Akso.

”Karaj, post la sukcesa konkludo de AKSO flanke de TEJO, jam antaŭ jaro, niaj bezonoj pri teĥnikaj laboroj draste falis kaj montriĝis, ke niaj postuloj ne plu pravigas disponeblon de teĥnikisto por aparte multaj horoj semajne”, la tiama prezidanto de TEJO Michal Matúšov (KuboF Hromoslav) skribis al la stabo de la asocio komence de 2025.

La ”sukcesa konkludo” en la praktiko signifis, ke la respondeco pri la nova sistemo estis transdonita al UEA, kiu finpagis la fakturon de TEJO pro la laboro kaj metis la rezultan sistemon flanken. Kio plue okazos pri ĝi daŭre ne klaras, sed la eksigo de la teknikisto signifis, ke TEJO bezonis elpensi, kiel ĝi estonte prizorgu siajn retajn servojn.

Ana Ribeiro.

Ana Ribeiro, kiu tiam ĵus fariĝis estrarano de la asocio, ellaboris planon kiu ebligu la funkciadon de la retejoj sen bezono dungi novan oficiston.

– La kerno de la plano estis ne uzi sistemojn memfaritajn por la retaj servoj de TEJO, kaj anstataŭe uzi komercajn alternativojn. Antaŭe TEJO havis Centran Reton, kiu estis sistemo programita de Mia Nordentoft, kaj mi uzis la sistemon Notion por krei similan paĝon, kiu ne bezonus esti kreita de nulo. Simile, la ĉefa retejo de TEJO estis en servilo, kiun Mia mem subtenis. Mi ŝanĝis al servilo tenata de firmao, kiu ricevas ekzemple ĝisdatigojn pri sekureco aŭtomate, ŝi rakontas al Libera Folio.

En julio Ana Ribeiro estis elektita prezidanto de TEJO, kaj en aŭgusto, dum la IJK en Indonezio, ŝi kune kun Severija Banaitytė (oficisto de TEJO pri komunikado) kaj Tyron Surmon (komitatano, antaŭa prezidanto) organizis seminarion por diskuti la novan retejon.

– Tiam ni kreis laborgrupon kune kun aliaj homoj por ellabori la enhavon. La dezajnon faris ĉefe mi kun helpo de Severija inter oktobro kaj januaro. Kompreneble, ĝi ankoraŭ ne estas perfekta, sed estas multe pli bona ol ĝi estis antaŭe.

Libera Folio: Ĉu eblas taksi la koston de la reteja renovigo de TEJO? Kaj ĉu la nova retejo havos pli aŭ malpli da konstantaj kostoj ol havis la alia, se konsideri ke oni nun uzas komercajn servojn?

– Nia monata elspezo kun privataj sistemoj kostas malpli ol 100 eŭrojn monate. Kompreneble, eble UEA devus pagi iom pli, se ili volus havi pli ampleksan sistemon, sed mi ne kredas ke tio kostus pli ol dungi oficiston. Krome, mi ankaŭ aĉetis kelkajn WordPress-kromaĵojn por la retejo, kiuj kostis ĉirkaŭ 200 eŭrojn entute. Do, la renovigo de la retejo estis malmultkosta por TEJO, ĉefe ĉar mi mem ne petis ajnan pagon, kaj la aliaj kiuj laboris estis oficistoj de TEJO, kiel Severija, aŭ laboris volontule, kiel mi kaj Tyron.

La reteja renovigo de UEA malrapide progresas interalie ĉar oni decidis fari ĉion mem de nulo, anstataŭ uzi ekzistantajn komercajn solvojn. Por ke la afero progresu, UEA eble provu alian aliron, opinias Ana Ribeiro.

– Mi jam donis miajn konsilojn al Fernando kaj mi esperas, ke ili sukcesos antaŭenigi la projekton. Unu el la aferoj, kiun mi kredas ke UEA povus fari malsame estas anstataŭ provi fari tutan renovigon de la tuta sistemaro, fari aferojn parte. Ekzemple, komenci per renovigo de la aliĝformularo por integrigi ĝin kun aŭtomataj kreditkartpagoj kaj ankaŭ igi ĝin pli facile plenigebla el poŝtelefonoj. Mi kredas ke nun, kun la evoluo de artefarita intelekto kaj de komputado ĝenerale, tio estas multe pli facile farebla ol antaŭ dek jaroj.

Ĉu tamen UEA plu povos havi utilon pri la laboro farita por la sistemo Akso, laŭ via takso? Aŭ ĉu oni devus fari ion tute alian por renovigi siajn sistemojn?

– Pri Akso: mi jam testis ĝin, kaj principe ĝi funkcias kaj ĝi povus esti uzita. Tamen, sistemo kiel Akso bezonas konstantan tenadon, kaj sen oficisto aŭ volontulo por zorgi pri ĝi, ĝi rapide iĝos malĝisdata. Mi preferus provi uzi tiom multe da jam pretaj sistemoj kiom eblas, kaj mem programi nur la minimumon.

Aboni
Avizi pri
5 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Kalle Kniivilä :flago:
2026-01-27 9:12

… reposted this!

jarek parzyszek
jarek parzyszek
2026-01-27 10:28

Ni memoru ke la Internacian Lingvon ellaboris kaj enmondigis volontule juna kuracisto! Simile junaj, tamen ardaj kaj kapablaj homoj, renovigas TEJO-n! Tamen UEA (malTEJO) sekvas la regulojn “kial simple, se eblas komplike (kaj multekoste)! Sukcesoj ne venas?

Johannes Genberg
2026-01-27 10:51

Saĝaj vortoj: kiam oni havas problemon, oni unue serĉu ĉu iu alia jam trovis solvon kaj ĉu tiu estas bone aplikebla por siaj bezonoj anstataŭ mem fari ĉion dekomence.

Laste redaktita 19 tagojn antaŭe de Johannes Genberg
DanieruOtakuBoy
2026-01-27 17:24

… reposted this!

Kris
2026-01-27 23:19

@liberafolio

Nur 200 eŭrojn Ne estas kara.

Tobiasz
Tobiasz
2026-01-29 6:42

Nova retejo de UEA ĉiam preskaŭ pretas 😉

Francisco Javier Moleón
2026-02-10 11:04

Se paroli pri renovigoj.

Mi ne plu volis alparoli la temon, ĉar mi tedas eĉ min mem, sed ne povas eviti unu plian fojon.

Vi sendube memoras la sufiĉe bonan revuon kaj ĝian konstantan atuton: grupfotoj.

Nu, en la februara numero la sufiĉe bona revuo superis ĉiujn rekordojn. Evidente nekontenta pri siaj ĝisnunaj atingoj, nun ĝi proponas surkovrile tutan salaton ĝis misdigesto:

comment image

Se vi pensas, ke tio estas maltro, ne timu, interne estas pliaj.

Ŝajnas pamfleto de sekto.

Komparu ĝin kun ĉi tiu kovrilo, trovebla en https://archive.org/details/posta_mundi_48/mode/2up:

comment image