Post iom malpli ol du jaroj kiel redaktoro de la revuo Kontakto, Karina Oliveira anoncis, ke ŝi forlasos la postenon. Ŝi tamen plu redaktos la revuon ĝis TEJO trovos novan respondeculon.

Post Rogener Pavinski, kiu redaktis la revuon de TEJO dum pli ol jardeko, de 2010 ĝis 2021, malfacilas trovi same persistajn redaktorojn.
En 2021 la torĉon transprenis Paweł Fischer-Kotowski el Pollando. Li en majo 2023 ricevis laborpostenon ĉe la Nederlanda Reĝa Biblioteko, kaj baldaŭ devis rezigni pri Kontakto.
En aŭgusto 2023 estis elektita lia posteulo, Karina Oliveira el Brazilo.
La 1-an de majo ŝi anoncis en cirkulero sendita al ĉiuj kunlaborantoj, ke ŝi decidis forlasi la postenon, ĉar la redaktado postulas tro multe da tempo, kiun ŝi volas dediĉi al aliaj aferoj en sia vivo.
“Ĉi-semajne mi informis tion al TEJO kaj UEA kaj petis ke ili ekserĉu novan redaktoron. Mi pretas ankoraŭ resti dum iom da tempo, verŝajne mi pretigos 2 aŭ 3 numerojn antaŭ la ŝanĝo, tio dependos pri kiom rapide ili trovos iun novan personon por la posteno”, ŝi skribis.
La 19-an de majo TEJO publikigis en sia retejo alvokon kandidatiĝi por la posteno. Kandidato havu sperton pri redaktado kaj estu sperta esperantisto kiu bone jam bone konas la movadon. La redaktoro superrigardu la produktadon de ses numeroj jare, mem verku artikolojn kaj aktive serĉu kunlaborantojn.
La proponata honorario estas 550 eŭroj por ĉiu numero, alivorte 275 eŭroj monate, do evidente ne temas pri tuttempa posteno, krom se la redaktoro loĝas en lando kun tre malaltaj vivokostoj.
Kandidatoj prezentu planon por la revuo kaj kvar diversajn temojn por montri siajn ideojn. Kandidatiĝoj estu senditaj ĝis la 15-a de junio, kaj la nova redaktoro estu preta eklabori jam en julio, do temas pri tre rapida procedo.