Tokipona – bona lingvo por bonlingvistoj

La subtenantoj de bonlingvismo volas limigi la kvanton de neologismoj en Esperanto kaj igi la lingvon malpli eŭropcentra. Pli radikala estas Tokipono – lingvo, kiu uzas maksimume 140 vortojn kaj devigas la parolantojn funde pripensi, kion ili fakte volas diri. Ni petis la iniciatinton de la lingvo kaj kelkajn uzantojn rakonti, kiel ĝi diferencas de Esperanto.

Neformala renkontiĝo de tokiponuloj en Japanio. Foto: Ayu Sunayama

Tokipono estas lingvo, kiu ekzistas de baldaŭ 25 jaroj. Ĝin elpensis esperantisto, kaj almenaŭ komence la plej multaj parolantoj estis esperantistoj. Tamen surprize en reta diskuto pri lingvoj aperis lerninto de Tokipono, kiun surprizis la fakto, ke estas eldonataj libroj en Esperanto.

– Mi ne sciis, ke tio ekzistas, miris François, poligloto, kiu dum multaj jaroj laboris ĉe diversaj EU-institucioj.

Tokiponon li hazarde malkovris en la reto, kaj tuj ekpensis, ke ĝi estus ideala lingvo por instrui en ĉiuj lernejoj de Eŭropa Unio. Diference de pli ordinaraj planlingvoj kiel Esperanto, Tokipono laŭ li vere estas facile lernebla sendepende de la lingva fono de la lernanto.

– Dum la tempo kiun mi bezonus por lerni Esperanton mi povus lerni la polan, kaj ĝin mi vere povus uzi en mia profesia vivo ĉiutage. Sed pri Tokipono la aferoj statas tute malsame. Pro la limigita vortprovizo, 120 vortoj, eblas pli-malpli lerni ĝin dum semajnfino, se oni studas intense.

Efektive estas iom pli da vortoj en Tokipono – dum la jaroj kiuj pasis post la publikigo de la unua libro estis enkondukitaj dudeko da neologismoj. Ne ĉiuj uzantoj de la lingvo tamen akceptas ĉiujn tiujn, do ankaŭ Tokipono havas siajn bonlingvanojn, kiuj preferas resti laŭeble proksime al la originaj 120 vortoj, kaj radikalulojn, kiuj uzas ĉiujn 140 vortojn.

Por vere uzi la lingvon ne sufiĉas nur koni la vortojn, kaj necesas pli da tempo, sed almenaŭ unuavide la lingvo aspektas facila, preskaŭ kiel ludo, François diras.

– Kompreneble Tokipona ne nepre donas ĉiujn nuancojn, sed imagu povi veturi kien ajn en Eŭropo kaj povi interkompreniĝi! Tial Tokipona estas mia amata ĉevaleto, sed miaj kialoj lerni ĝin verŝajne ne estas tre reprezentaj. Multaj homoj lernas ĝin, ĉar tio estas facila kaj rapida, kiel personan defion, sed poste bedaŭrinde ne multe uzas ĝin por io ajn.

Evidente do ne plu veras la antaŭjuĝo, laŭ kiu ĉiuj tokiponistoj estas ankaŭ esperantistoj. Laŭ Sonja Lang, la iniciatinto de Tokipono, dum multaj esperantistoj ne konscias pri la relative vasta uzo de Tokipono ĉefe en la reto, same multaj junaj tokiponuloj ne scias pri la vasta uzo de Esperanto.

– Tria grupo parolas ambaŭ lingvojn, aktivas en ambaŭ komunumoj kaj vidas la plenan pejzaĝon por kunlaborado kaj kunekzistado. Ni strebas malfermi la pordojn en ĉiuj direktoj, por ke ĉiuj estu bonvenaj en ĉiuj aliaj lingvaj komunumoj. Ni estas geamikoj kaj neniel rivaloj. Ni deziras fortigi kaj subteni unu la alian.

Kial kaj kiel estiĝis Tokipono?

En 2022 aperis Esperanta versio de la unua libro de Tokipono.

– Mi delonge uzas Esperanton kaj studis multajn lingvojn. Tokipono naskiĝis en 2001 dum malbonfarto. En mia menso spontanee kunformiĝis eroj el diversaj lingvoj kaj ideoj. Por esprimi kaj sanigi mian animon, io interne pelis min skizi mapon por kodi la maksimumon per la minimumo: nur 120 vortoj, facilaj sonoj kaj bazaj reguloj. Mi ludeme meditis pri la vivo kaj serĉis vidi la tutaĵon koncize.

– Post montro de la malneto en la reto rapide aperis parolantoj. Mi neniel celis anstataŭigi internaciajn lingvojn, sed nun dekmiloj ĝuas Tokiponon por diversaj celoj. La ISO-komitato rimarkis tiun kreskantan kaj ampleksan uzon kaj klasifikis ĝin kiel mondan lingvon. Universitatoj proponas kursojn kaj invitas min. La vigla Tokiponularo floras kiel amikeca najbarino de Esperanto.

Kiel do diferencas la uzantaroj de la du lingvoj? Por doni pli vastan perspektivon Sonja Lang respondis ne nur mem, sed petis komentojn de aliaj uzantoj de Tokipono.

– Komence Esperanto kunligis popolojn, dum Tokipono simpligis ideojn. Ĝi celis esti ne “la monda lingvo” sed pensiga kaj helpa lingvo por esplori la menson. Hodiaŭ multaj lernas pro scivolo kaj trovas viglan komunumon kun muziko, rakontoj kaj babilado, diras Chris Elliott el Novzelando. En la tokipona komunumo Chris Elliott estas konata kiel jan Minasa.

– Multaj japanoj sentas malfacilecon lerni la anglan, kaj aliajn eŭropajn lingvojn, inkluzive Esperanton. Malsimilas ne nur lingvoj mem, sed ankaŭ pensmanieroj inter okcidento kaj oriento. Tokipono donas al ni ĉiuj pli simplan kaj komunan pensmanieron, diras Namba Fumiharu, en Tokipono konata kiel jan Osame.

– Se mi volas klarigi al aliulo sentojn, kiuj okazas en mi, mi uzas Tokiponon, kiu per siaj vortoj klaraj sed vastaj faciligas tian komunikon. Aliflanke, Esperanto disponigas multajn rimedojn por envortigi ĉiajn pensojn, kaj mi uzas ĝin por esprimi tiujn, diras Preston Miller Firestone (jan Peton).

La vorto “jan” en Tokipono signifas “persono”, kaj estas uzata ankaŭ por indiki ke la sekvanta vorto estas propra nomo. Majuskloj estas uzataj nur por propraj nomoj, ne komence de frazoj.

Skribosignoj de la tokipona skribosistemo Sitelenpono.

– Malgraŭ iliaj diferencoj, mi observas ke multaj Tokiponuloj estas ankaŭ esperantistoj aŭ volas esperantistiĝi. Antaŭ kelkaj monatoj, mi kaj kelkaj amikoj kreis Discord-grupeton, ĉar ni ĉiuj individue ekvolis lerni ĝin. Bonvolu instrui al ni! diras Ethan Corgatelli, en Tokipono konata kiel jan Itan.

Por esperantistoj kiuj volas lerni Tokiponon ne mankas lerniloj. La lingvo uzas limigitan version de la latina alfabeto – dum Esperanto aldonis proprajn literojn, Tokipono simpligis la sonsistemon kaj rezignis pri sonoj, kiujn parolantoj de diversaj lingvoj trovas malfacilaj.

Dum la gramatiko de Esperanto, kvankam simpligita kaj reguligita, ĝenerale kopias la strukturon de eŭropaj lingvoj, Tokipono funkcias en tute alia maniero. La vortoj ne ŝanĝiĝas kaj ne ekzistas ekzemple tempoformoj de verboj.

Por esprimi konceptojn por kiuj ne estas baza radiko, oni libere kombinas kaj kreas la signifojn laŭbezone. Tiel por “kokino” ofte povas sufiĉi diri waso (birdo). Se necesas klarigi pli precize, eblas diri ekzemple waso sike (ovobirdo).

– Temas pri la plej kerna parto de la Tokipona funkcio. La pli longaj manieroj ne estas tiel ofte bezonataj en realaj situacioj kiel komencantoj supozas. Ili ne estas fiksitaj en vortaroj kvazaŭ novaj vortoj por parkerigi. Kiel en ĉiuj lingvoj, fluaj parolantoj scipovas kunmeti la ĝustan kvanton de informoj laŭ la vera kunteksto kaj normala gramatiko, Sonja Lang diras.

Iom surpriza detalo de Tokipono estas, ke spite la strebon al simpleco la lingvo havas plurajn skribsistemojn. Krom la ordinara latina alfabeto oni povas uzi ideogramojn, unu por ĉiu vorto.

– Du skribsistemoj populariĝis. Por multaj estas plej facile tajpi per la latina alfabeto. 73 procentoj de Tokiponuloj scipovas Sitelenponon, kies skribosignoj pli fidele montras kaj memorigas la signifojn. Ni ĵus fondis la Asocion de sitelenponaj eldonistoj kaj tipografoj por kunlabori pli proksime kun Unikodo, Sonja Lang rakontas.

Ĉu veras, ke Tokipono ne havas simplan manieron esprimi grandajn ciferojn? Kial? Ĉu tio ne sen neceso limigas la uzojn de la lingvo?

– Tio estas ofta miskompreno aŭ eksdata ideo laŭ la skizo por komencantoj en 2001. La sistemo funkcias adicie: wan (1), tu (2), luka (5), mute (20),  ale (100). Por grandaj nombroj oni multobligas 100 kaj do kutime skribas MAML por 2025 (20-oble 100 plus 20 plus 5). Multaj preferas kuntekstajn indikojn, ekzemple “sufiĉe da” aŭ “tro multe da”, anstataŭ supozi ke la amiko komprenos la pragmatikan diferencon inter ekzemple 78 tigroj kaj 79 tigroj en la reala parolsituacio.

Kiel vi mem vidas la diferencojn de la du lingvoj kaj komunumoj, Esperanto kaj Tokipono?

– Ĝenerale Tokiponuloj estas junuloj aktivaj en la reto. Valoras al ili la rolo de ne-eŭropaj lingvoj kaj arto. En planlingvo ili serĉas eblecojn por seksa neŭtraleco kaj signado kun surduloj. Ĝenerale Esperantistoj uzis la lingvon pli longe, havas monon por vojaĝi kaj ĝuas grandegan libraron.

– Persone mi ŝatas ambaŭ lingvojn por amikiĝi, krei verkojn, vojaĝi kaj ĝui muzikon. Do la celoj similiĝis por mi. La du etaj komunumoj en la mondo estas bonetosaj laŭ la principoj de raŭmismo kaj lingva diverseco. Mi helpas tokiponulojn lerni Esperanton kaj inverse.


Legu pli: La oficiala retejo de Tokipono en Esperanto

Legu pli: La bona lingvo

Aboni
Avizi pri

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

22 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
martin_johnson
martin_johnson
2025-05-20 11:42

Dum la tempo kiun mi bezonus por lerni Esperanton mi povus lerni la polan” … la parolanto ja estas poligloto, sed ĉu tio vere eblus? Aŭ ĉu li fakte preskaŭ nenion scias pri Esperanto kaj do nur divenas, ke ĝi estas simile komplika?

SonjaLang
SonjaLang
2025-05-22 1:23
Respondo al  martin_johnson

Mi tute konsentas, ke Esperanto havas pli simplan gramatikon kaj avantaĝe kopias tion, kio estas jam intuicia por okcidentanoj. Kelkfoje novuloj timas, kiam ili vidas, ke oni bezonus parkerigi ĉirkaŭ 8000 vortojn por kompreni ĉirkaŭ 95% de Esperanto laŭ https://en.wiktionary.org/wiki/Wiktionary:Frequency_lists/Esperanto/Tekstaro_2023 aŭ se tiu priskribo de Esperanto ne estas ĝusta, bonvolu korekti min.

Edmundo
Edmundo
2025-05-22 18:03
Respondo al  SonjaLang

Laŭ la priskribo, tiu statistiko traktas «bona» kaj «malbona» kiel apartajn vortojn parkerigendajn, kaj simile «politika» kaj «politiko», «iri» kaj «eniri», ktp.

Edmundo
Edmundo
2025-05-22 21:30
Respondo al  Edmundo

Mia programeto diras: “Por 95 % el la vortoj sufiĉas 1860 vorteroj.”

SonjaLang
SonjaLang
2025-05-23 5:05
Respondo al  Edmundo

Ho brile! Dankegon, Edmundo. Gratulon pri via antau ne longe aperinta libro. Vi donis pli ghustan priskribon ol mi kaj tio estas jam pli lernebla kvanto! Tiu nombro memorigas min pri simila vortprovizo por bone fukcii en la malaja-indonezia lingvo, la internacia pontlingvo en la insularo de Sudorienta Azio. Chu lau vi ekzistas bona publika listo au memorkartaro de tiuj 1860 vorteroj, kiun mi povus rekomendi al la parolantoj de Tokipono, kiuj esprimis la deziron lerni ankau Esperanton poste?

SonjaLang
SonjaLang
2025-05-24 17:25
Respondo al  Edmundo

Ni korektis la takson tie: https://tokipona.org/two_conlangs#words_to_learn Ne hezitu kontakti min rekte se vi vidas alian informon pliĝustigendan!

Finvenkulo
Finvenkulo
2025-05-24 10:47
Respondo al  SonjaLang

Malfermu la Akademian Vortaron, enigu * por vidi ĉiujn oficialajn esperantajn radikojn. Estas 5679 oficialajn radikojn, sed tiu nombro enhavas:
• duoblaĵojn: kateĥiz / katekiz, arĥitekt / arkitekt…
• kunmetitajn vortojn: komerc|aĵ, vesper|manĝ… (post forigi ilin restas 5373 radikoj);
• proprajn nomojn: Gdansk, Bjalistok, Vilhelm…
• kaj eĉ malnovajn proprajn nomojn: Dancig (eksa nomo por Gdansk|o).

Por listigi vortojn laŭ graveco, elektu “Limigi al:” “Baza Radikalo Oficiala”. Grupo #1 (179 elementoj) enhavas nur finaĵojn kaj rolvortetojn, Grupo #2 (100 elementoj) enhavas plej oftajn normajn radikojn: amik, feliĉ, vetur. La tuta BRO enhavas 2431 elementojn.

SonjaLang
SonjaLang
2025-05-24 17:09
Respondo al  Finvenkulo

Brile! Dankon pro la helpo, Finvenkulo. 2431 elementoj estas tute esprimplena kaj lernebla kvanto!

Finvenkulo
Finvenkulo
2025-05-25 13:23
Respondo al  SonjaLang

Bonvolu forigu mian kaŝnomon el via retejo, pli bone mencii la Akademion kaj donu ligilon al la listo:
https://www.akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj2/bro.html
Mi sumigis la listojn Grupo 1–9 kaj akiris… 2283 vortojn. Pli bone skribu, ke la BRO enhavas ≈2300 vortojn.

Estas iu problemo, kiu malinklinas min al Tokipono:
• FdE estis eldonita en 5 lingvoj, retejo de AdE estas plene en Esperanto, Lernu.net estas en Esperanto kun tradukaj al aliaj lingvoj
• Interlingua.com estas en Interlingvao (sed enhavas vortaron Interlingvao-angla)
• Elefen.org estas en Elefen kun tradukoj
• tokipona.org estas en angla kun nekompletaj tradukoj al aliaj lingvoj

SonjaLang
SonjaLang
2025-05-26 21:20
Respondo al  Finvenkulo

Dankon! La teamo faros la shanghojn, kiujn vi rekomendis. Inklino al Tokipono ne estas necesa. Multaj shatas kaj multaj ne shatas diversajn lingvojn.

Francisco Javier Moleón
2025-05-27 14:25
Respondo al  Finvenkulo

Mi ne nepre deziras defendi la anglalingvecon de la tokipona retejo, sed volas nur atentigi pri jeno: la fakto, ke la informaj retejoj pri Interlingvao kaj Elefeno estas en la respektiva lingvo, povas ŝuldiĝi al tio, ke tiuj lingvoj estas tuj kaj senpere kompreneblaj por la alcelatoj de la lingvoj. Mi kaj iu ajn alia latinidlingvano povas senprobleme kompreni ekz. la enkondukan elefenan alineon:

Elefen – “lingua franca nova” o “lfn” – es un lingua simple, desiniada per comunica internasional. Sua vocabulo es fundida en catalan, espaniol, franses, italian e portuges. La gramatica es multe reduida, simil a la creoles romanica. La lingua es speleda como lo sona, usante 22 leteras de la alfabeta latina. Aprende lo e deveni un elefeniste!

Kiel dirite, nenia komprenproblemo por latinidlingvano. Same pri Interlingvao:

Lingua natural e musical de parolas international e un grammatica minimal. Comprensibile facilemente pro personas intelligente. Le medio de communication adequate pro le solution del confusion de Babylon.

Denove, nenia komprenproblemo. Memoru: latinidlingvanoj (denaskaj aŭ ne) estas la alcelata grupo. Kaj tiun celon ambaŭ lingvoj plene sukcesas.

La koncernaj retejoj povas do esti rekte en tiuj lingvoj: eĉ tiel ili povas kapti la atenton de eksteruloj, ĉar ankaŭ kompletaj nescipovantoj komprenas. La retejoj do utilas al iu ajn kun la necesa lingva fono.

Male statas pri Tokipono. Laŭ mia scio, Tokipono celas ne specifan lingvan grupon, sed la homaron. Kaj apenaŭ eblus krei lingvon, kiun ĉiu terano tuj komprenus. Kiu povus senpere kompreni ekz. ĉi tiun tokiponan tekston? (mi trovis ĝin en la reto, ne kulpigu min pro eventuale maltaŭga enhavo):

ijo li moku e mi.
mi wile pakala.
pimeja li tawa insa kon mi.
jan ala li ken sona e pilin ike mi.
toki musi o, sina jan pona mi wan taso.
telo pimeja ni li telo loje mi, li ale mi.
tenpo ale la pimeja li lon.

Tial informa retejo pri Elefeno aŭ Interlingvao povas esti en tiuj lingvoj (ĉar senpere alirebla por la alcelatoj), dum informan retejon pri Tokipono apenaŭ indus havi en Tokipono (ĉar alirebla nur por jamaj tokiponanoj).

Laste redaktita 17 tagojn antaŭe de Francisco Javier Moleón
SonjaLang
SonjaLang
2025-05-27 19:37

Tio pravas, Francisco. La jam fluaj Tokiponuloj ghenerale havas proprajn internajn informejojn en Tokipono, ekzemple en diversaj fakaj kaj regionaj serviloj per Discord. Tamen Finvenkulo ghuste atentigis, ke nur la enkonduko por la ghenerala publiko en tokipona.org estas legebla nun en la lingvoj de la mondo. Indos ke la teamo poste traduku chion al chiuj lingvoj iam poste.

Korren-Kerren
2025-05-20 12:45

Ho, mi ne sciis ke jan Sonja estas Esperantisto!

Sorĉist'! (Ed H) :flago:
2025-05-20 14:16
Respondo al  Korren-Kerren

@korren certe, kaj multaj tokiponaj vortoj devenas rekte de Esperanto.

e.g. suno, pona (bona), pali (fari), mute (multe), ijo (io), moli (mori), sama (sama), tomo (domo)

kaj, sherce, kokosila (krokodili)

SonjaLang
SonjaLang
2025-05-21 23:26
Respondo al  Korren-Kerren

Oni povos renkonti min dum la Dulanda Kongreso en Toronto ĉi-jare. Mi nun laboras pri la kongresa libro kaj invitas lokajn Tokiponulojn ĉeesti por paroli aŭ lerni Esperanton.

Fransoazo
Fransoazo
2025-05-20 14:38

Certe, Sonja Lang estas aktiva esperantistino kaj ŝi partoprenas en kongresoj en Kanado.
Ŝi ankaŭ publikigas en Blua Ĉielo.
La lingvo havas precize 137 vortojn. Estas kelkaj neologismoj sed ne konataj de ĉiuj.
En kelkaj sociaj retoj aperas novaj vortoj sed bonaj spertaj tokiponistoj ne subtenas ilin.
Ne nur gejunuloj parolas tokiponon, mi havas 61 j. Mi lernis ĝin per libro sendita de la aŭtoro mem, Mensa-ano, kaj per Ankidroid.
Efektive, sufiĉas 2 tagoj por povi skribi ĉion. Sed por kompreni, necesas kunteksto kaj iom pli da sperto. Tamen, post 2 monatoj, eblas krei ŝercojn kaj poemojn, traduki proverbojn, elpensi novajn kunmetaĵojn… Ekzistas videaĵoj, tradukaĵoj, poezio kaj revuo.
Mi praktikas ĝin ĉefe en grupo interne de la asocio Mensa. Tokipono estas por mi mensa jogo. Ĝi ekzercas kreemon.
Vidu amuzan filmeton:
https://youtu.be/KWFyg_I2AXY?si=kJaXlyXDr5HTGsfE

tbodt
tbodt
2025-05-20 18:36
Respondo al  Fransoazo

La lingvo havas precize 137 vortojn.

Nu, ne eblas precize kalkuli la vortojn en iu ajn lingvo – oni ne diras ekz. ke Esperanto havas precize 5679 vortojn. Mi preferas diri ke la lingvo havas ĉirkaŭ 130 vortojn (precipe ĉar tiom mi mem uzas. 🙂

Laste redaktita 24 tagojn antaŭe de tbodt
Spencer
Spencer
2025-05-21 18:12
Respondo al  tbodt

Prave. Tokipono estas vivanta lingvo. Ekzistas universalaj vortoj uzataj de ĉiu tokiponisto, slangaĵoj uzataj en unu eta komunumo, serĉaj vortoj tuj postlasitaj de la kreinto, kaj ĉiaj vortoj inter tiuj. Ne eblas objektive decidi, kien en tiu skalo meti la limon inter ”veraj” tokiponaj vortoj kaj ”nur malgravaj neologismoj”.

Ekzistas la tokipona projekto ”Linku”, la plej uzata tokipona vortaro, kiu organizas grandan enketon ĉiujare por esplori la uzadon de tokiponaj vortoj. Tiu vortaro enhavas 181 vortojn, ĉar tiuj vortoj estas uzataj de pli ol 5% de la tokiponistaro laŭ la enketaj esploroj. Sed la kvanto de ”oftaj” vortoj, uzataj de pli ol 60% de respondintoj, estas nun 131. Kaj la projekto registris en aparta sekcio ankoraŭ preskaŭ 179 pli da vortoj uzataj de malpli ol 5%.

Eblas diri ke ekzistas precize 137 vortoj nur, se oni rekonas nur la 137 vortojn rekomenditajn kiel ”esencaj vortoj” de Sonja Lang en sia libro el 2021. Sed tiu rekomendo jam estas eksdata pro pluraj kialoj, kaj el priskibisma kaj el preskribisma perspektivo.

SonjaLang
SonjaLang
2025-05-22 1:17
Respondo al  tbodt

Mi tute konsentas. Mi kutime mencias inter 120 kaj 140 Tokiponaj vortoj kiel proksimuma takso, do via 130 estas ege bona simpla meznombro por 2025. Kiam mi instruas Esperanton al Tokiponuloj, mi rekomendas al ili prioritatigi la 500 plej utilajn vortojn laŭ https://uea.facila.org/vortlisto/ kaj tiam iom post iom parkerigi la ĉirkaŭ 8000 vortojn, kiujn ili bezonos por kompreni ĉirkaŭ 95% laŭ https://en.wiktionary.org/wiki/Wiktionary:Frequency_lists/Esperanto/Tekstaro_2023

SonjaLang
SonjaLang
2025-05-23 5:12
Respondo al  SonjaLang

Mi korektu min: 1860 vorteroj estas pri ghusta nombro por Esperanto danke al la esploro de Edmundo.

Spencer
Spencer
2025-05-21 18:32

dum la jaroj kiuj pasis post la publikigo de la unua libro estis enkondukitaj dudeko da neologismoj

Indas noti, ke ĉirkaŭ duono de tiuj ”neologismoj” estas fakte malnovaj vortoj, kiuj ekzistis jam antaŭ la publikiĝo de la unua libro.

Iuj estas vortoj ne rekonataj en la libro, sed kiujn parolantoj jam uzis antaŭe kaj neniam ĉesis uzi malgraŭe. Aliaj estas postlasitaj proponoj, mortintaj, sed denove revivigitaj de eksperimentemaj parolantoj antaŭ ol disvastiĝi al aliaj partoj de la komunumo.

SonjaLang
SonjaLang
2025-05-22 1:18
Respondo al  Spencer

Tute prava fakto! Tio bone klarigas kial ekzistas inter proksimume 120 kaj 140 vortoj en Tokipono hodiaŭ.