UEA decidis kongresi en Tanzanio en 2024

La Universala Kongreso de Esperanto en 2024 okazos en Arusha, Tanzanio. Tion decidis la estraro de UEA. Tio estos la unua Universala Kongreso en Afriko. La plano kongresi en Tanzanio estas kritikata interalie de Ligo de Samseksamaj Esperantistoj.

Reprezentantoj de la kongresa fako de UEA kun lokanoj en Tanzanio. Foto: UEA.

La decido pri la loko de la Universala Kongreso 2024 estis nekutime malfrua, sed ne prezentas grandan surprizon – jam de longe la estraro de UEA strebas aranĝi Universalan Kongreson en Afriko.

La invitanto estas la plej nova landa asocio de UEA, Esperanto-Asocio de Tanzanio (EATA). Ĝia aliĝpeto estis akceptita de la komitato de UEA antaŭ sep monatoj, dum la Universala Kongreso en Montrealo.

UEA pli frue jam havis landan asocion en Tanzanio, kun la nomo Tanzania Esperanto-Asocio (TEA). Ĝi tamen ĉesis aktivi antaŭ multaj jaroj. La nova asocio EATA estis fondita en decembro 2019, parte de aktivuloj de la antaŭa asocio. Ĝia aliĝo al UEA daŭris, ĉar UEA ne povis akcepti la originan statuton.

La fine akceptita versio de la statuto laŭvorte ripetas la formulojn en la statuto de UEA pri neŭtraleco kaj respekto al homaj rajtoj. Samtempe EATA sin devigas sekvi ĉiujn leĝojn de Tanzanio, kio evidente estas nepra kondiĉo por ke la asocio povu funkcii.

Kritikantoj de la plano kongresi en Tanzanio tamen atentigas, ke la leĝoj de Tanzanio konfliktas kun baza respekto al homaj rajtoj, ĉar la rajtoj de samseksemuloj estas severe limigitaj. La puno por seksumado de viraj aŭ virinaj paroj en Tanzanio estas tutviva malliberigo. Laŭ enketo de 2007, 95 procentoj el tanzanianoj opinias, ke samseksemo ne estu akceptita de la socio.

La decido kongresi en Tanzanio laŭ la kritikantoj tial malrespektas unu el la de longe aplikataj kriterioj de UEA pri taŭgeco de kongreslando.

En novembro 2022 okazis malferma reta renkontiĝo kun Fernando Maia pri la UK-planoj por 2024. Dum la kunsido reprezentantoj de Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj atentigis pri la riskoj. Jam pli frue LSG oficiale petis al UEA, ke oni ne okazigu Universalan Kongreson en lando, kie GLAT-uloj riskas enprizonigon.

En intervjuo de Libera Folio en aŭgusto 2022 Osmo Buller, antaŭa ĝenerala direktoro de UEA, forte kritikis la proponon kongresi en Tanzanio:

– Ne necesas, ke la homrajta situacio estu ideala, sed ke la programo de UK povu esti libere kunmetebla kaj realigebla kaj ĉiuj fakaj asocioj povu libere kunveni. Estus skandalo, se UK estus asignita al Tanzanio. Tiam LSG devus fari siajn konkludojn, ĉar temus pri malrespekto de ĝia kunlabora kontrakto kun UEA.

Universala Kongreso en Afriko aperis en la planoj de UEA antaŭ multaj jaroj. Laŭ ĵusa gazetara komuniko, la estraro de UEA per sia decido ”plenumas devon de la Asocio, kiu en la pasinta jardeko deklaris la okazigon de UK en Afriko kiel strategian elementon por UEA”.

Jam en la komenco de la 1980-aj jaroj oni serioze konsideris okazigi Universalan Kongreson en Afriko. Oni planis ĝin por la jaro 1990, eventuale por Abiĝano en Eburbordo. Tamen fine la ideo tiam estis forlasita, kaj post 1987 ne plu aperis en la diskutoj de la estraro.

Post la rezigno pri UK en Afriko aperis malpli ambicia ideo pri Afrika Kongreso kaj la unua okazis en Togolando jarŝanĝe 1990-91, kun partoprenantoj ankaŭ de aliaj kontinentoj.

La ideo de Universala Kongreso en Afriko ankaŭ ne aperas en la strategia laborplano de UEA por la jaroj 2001–2010, nek en la ”Strategia vizio” de 2012 aŭ la strategia laborplano por la jaroj 2013–2017. Pli novan strategian laborplanon UEA tute ne havas. Do almenaŭ en siaj oficialaj strategiaj dokumentoj UEA ŝajne ne deklaris okazigon de afrika UEA ”strategia elemento”.

Aliflanke la strategiaj dokumentoj ja plenas de multaj aliaj ”strategiaj elementoj”, kiuj neniam estis realigitaj.

55 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Vinko Ošlak
Vinko Ošlak
2023-03-02 18:15

Mia demando: Chu la samaj “advokatoj” de la homaj liberoj malkonsilis kongreson en Pekino, kie la homaj rajtoj tute ne estas rekonata kategorio, por ne diri pri persekutado de eklezioj kaj religiaj komunumoj; kie trovighas sklavlaboro, punkoncentrejoj kun torturaj krimagoj ktp.
Mi antaudankas por honesta respondo kaj amike salutas –
Vinko Ošlak, Austrio

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2023-03-02 17:05
Respondo al  Vinko Ošlak

UEA kongresis en multaj malrekomendindaj landoj. Eĉ se oni decidus ke UK okazu nur en landoj kiuj respektas homajn rajtojn (kaj mi ne certas ke tio estas dezirinda), kiel oni decidu tion? Verŝajne ne ekzistas lando kiu estas tute neriproĉebla.

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de Yves Bellefeuille
Osmo Buller
Osmo Buller
2023-03-02 19:54
Respondo al  Vinko Ošlak

Bv. relegi mian citaĵon supre: “Ne necesas, ke la homrajta situacio estu ideala, sed ke la programo de UK povu esti libere kunmetebla kaj realigebla kaj ĉiuj fakaj asocioj povu libere kunveni.” Plia postulo estas, ke la persona sekureco de la kongresanoj ne estu endanĝerigita ekz. pro deveno, religio aŭ seksa orientiĝo. En Pekino rajtis kunveni ĉiu faka asocio oficiale ligita kun UEA. Okazis ekumena diservo k.a. religiaj kunvenoj senprobleme. Ankaŭ LSG rajtis kunveni, sed pro manko de aktivuloj en la UK ĝi ne okazigis kunvenon. UEA ne bezonas postuli, ke la kongreslando estu tute anĝela, ĉar tiaj apenaŭ troveblas, sed jes ke estu plenumitaj la supraj kriterioj. 

Logan HALL "CodeWeaver"
Logan HALL "CodeWeaver"
2023-03-02 21:29
Respondo al  Osmo Buller

Mi konsentas kun vi, tamen mi ankaŭ taksas grava kaj farinda (eventuale farenda) UK-on en Afriko, do restas la demando, en kiu alia afrika lando povas okazi UK? Mi serĉis liston de afrikaj landoj, kiuj almenaŭ leĝe agnoskas samseksemulajn rajtojn, kaj trovis sufiĉe multajn (plimalpli dudek) — tamen povas esti pluraj aliaj faktoroj, kial iuj ili ne taŭgas. Ĉu UEA tute ne esploris aliajn eblojn? Aliflanke, ĉu temas pri vigleco de EATA okazigi Kongreson, kiu mankas en apudaj landoj?

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2023-03-02 22:39
Respondo al  Osmo Buller

Estas specifa ekzemplo rilate al persona sekureco: en Bjalistiko, la polico devis protekti la kongreson. Ĉu do Pollando estas lando kie UK ne okazu? Kio estas la diferenco inter Pollando kaj Tanzanio?
Se oni decidas ke UK okazu nur en lando kie oni respektas homajn rajtojn, kie la persona sekureco de kongresanoj ne estas endanĝerigita, ktp, tiam necesas starigi klarajn kriteriojn, se oni volas eviti arbitrecon.

Przemysław Wierzbowski
2023-03-05 2:11
Respondo al  Yves Bellefeuille

Multajn esperantistojn mi povus suspekti pri tiaj demagogaj komparoj, sed ne vin. Kiom mi elreviĝis.
La diferenco inter Pollando de 2009 kaj Tanzanio de 2023 estas, ke en la unua polico garantiis sekurecon al ĉiuj kongresanoj, dum en la dua polico povas aresti kongresanojn pro primitivaj, barbaraj kialoj. Kio malbona okazis en Bjalistoko en 2009 — estis neantaŭvidebla, senprecedenca kaj neniam denove ripetita; kio malbona povas okazi en Arusha — estas antaŭvidebla, okazinta kaj denove ripetebla.
Sur neniu kvadratmetro de la planedo oni povas plene garantii respektadon de la homaj rajtoj. Tamen ekzistas regionoj pli kaj malpli riskaj pri tio. Diri hodiaŭ, ke estas bela ideo kongresi en lando, kiu aplikas plej barbarajn leĝojn, ĉar „ni neniam kongresis en Afriko”, sonas terure. Cetere — mi supre menciis „Bjalistokon de 2009”, ĉar pri Pollando de 2023 mi ne povas esti plene certa, ke ĝi plenumus la tiamajn garantiojn.

Jens Stengaard Larsen
2023-03-05 10:46

La Tanzania polico “povas aresti kongresanojn pro primitivaj, barbaraj kialoj”, vere — sed pro la monda rasismo ni povas esti certaj ke tio ne okazos. La aŭtoritatoj, precipe la lokaj de Aruŝa, ne ĝenos la turistojn, ĉar tio signifus buĉi anseron kiu metas orajn ovojn.

Unu afero estas la barbaraj leĝoj, alia estas la barbara rilato al plenumo de ili. La unua minacas nian unuan mondkongreson en Afriko, la dua protektas ĝin. La paradokso estas, ke se samseksemuloj efektive estus en ia danĝero el la flanko de la aŭtoritatoj, tio estus jura progreso en Tanzanio. Ne ĉie en la mondo estas memkompreneble ke la leĝoj validas ankaŭ por la leĝdonintoj mem. La celo de kontaŭgejaj leĝoj ne estas unuavice trafi la gejojn, sed per absurdeco teruri la tutan popolon kaj obeigi ĝin. Nur tiom kiom homoj jam estas teruritaj, ili akceptas ke entute ekzistu leĝoj pri tiel privataj kaj intimaj aferoj.

Jeanine
Jeanine
2023-03-03 7:55
Respondo al  Vinko Ošlak

Dankon Vinko pro viaj komentoj.

Jeanine
Jeanine
2023-03-03 9:32

Cxiam kiam temas pri Afriko starigxas baroj, tio malkuragxigas nin, kaj iel konfirmus ke Esperanto estas lingvo por Euxropo.
El Esperantistoj kritikoj ne venu, male devus veni subtenoj el diversaj flankoj. Tiuj legxoj fontas de la kolonia tempo, ne afrikanoj elpensis. Aldone, tiuj legxoj iam ankaux estis en okcidento kaj oni forigis ilin. Kiam venos momento, Afriko ankaux forigos sed nun tiu momento ne ankoraux venis, cxu ni lasu Afrikon?
Laux okcidentaj normoj ne eblas okazigi UK-n en Afriko, kaj same laux afrikaj normoj, UK neniam okazu en tiuj landoj, kiuj ne donas vizojn al partoprenontoj. Cxu rifuzo doni vizojn al kongresanoj ne estu ankaux unu el kondicxoj? En Kanado, pluraj kongresanoj ne povis cxeesti pro vizkialoj kaj ankaux pro la postulo esti vakcinita, cxu tio ne estas kontraux homaj rajtoj? Sed neniu kritikis.
Mi legis pri UK en Vsxingtono ke kongresanoj devus subskribi ke li ne apartenas al la komunista partio, cxu tio ne estas kontraux homaj rajtoj? sed neniu kritikis.
Estas multaj ekzemploj, do se vere UK okazu en ideala lando, kiu lando laux vi estu ideala. Mi pensas ke venas momento akcepti unu la alian, respekti alies decidojn, alies kulturojn, alies legxojn.
Mi bedauxras pro la ekzisto de legxoj en Tanzanio kaj en pluraj afrikaj landoj, kiuj punas samseksemulojn, sed tiuj legxoj ne malhelpu al centoj de afrikanoj, kiuj dum pluraj jaroj revis partopreni UK-n, investis tro da mono por partopreni UK-jn sed ne ricevis vizojn, kiuj havis emon sed ne povis havi monon por flugbiletoj…. Mi pensas ke estas momento montri solidarecon al la afrika movado. Certe, temas pri la unua UK en Afriko, sed ne la lasta. Mi emos ke la saman jaron Afriko ankaux gastigu 2-ajn IJK kaj ILEI kongresojn.

Logan HALL "CodeWeaver"
Logan HALL "CodeWeaver"
2023-03-03 11:00
Respondo al  Jeanine

Mi ne pensas, ke postuloj esti vakcinita, aŭ resti aparta de komunista partio, estas rompo de homaj rajtoj, kiuj ĝenerale rilatas imanentajn kvalitojn. Sed pri la cetero mi konsentas, precipe ke la nuna problemo, de malagnosko en Afriko je samseksemulaj rajtoj, estas rekte kaŭzita de Eŭropo mem. Homaj rajtoj ne estas nur eŭropa kleraĵo, sed se ni entute forlasos Afrikon nuntempe, certe ŝajnos kvazaŭ Eŭropo plu taksas sin la centro de la morala universo. Se ne Tanzanion, ni devus elekti ie, baldaŭ.

Francisco Javier Moleón
2023-03-03 15:20
Respondo al  Jeanine

> Tiuj legxoj fontas de la kolonia tempo, ne afrikanoj elpensis.

Tanzanio estas sendependa lando de post 1961-1964 (Tanganjikio-Zanzibaro). Ĉu oni do, post 59-62 jaroj, ankoraŭ kulpigas koloniismon ankaŭ pri tio? Ĉu ne pasis abunde da tempo, ke afrikanoj mem forskuu tiun laŭdiran restaĵon de la kolonia tempo?

Jens Stengaard Larsen
2023-03-05 10:53

Certe venis la tempo ke la afrikanoj forskuu la restaĵojn de la kolonia tempo, ekzemple la religion kaj la landlimojn — sed kia estos la alternativo?

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de Jens Stengaard Larsen
Jeanine
Jeanine
2023-03-03 9:33

Aldone, sur pasporto ne estas indiko pri seksorientigxo. La legxoj ne punas la homon, sed la agon, do se vi venas al Tanzanio, venu nur por la kongreso, vi estos sekura kaj neniu kaptos vin. Pri la kunsido de LSG, mi ne povas komenti, sed mi pensas ke eblas kunsidi en la kongresejo cxar ne estos polico por kontroli kio okazas. Aux, ili gxuu la kongreson kaj kunsidu rete.
Mi tute komprenas vian zorgon sed afrikaj esperantistoj ne kulpas je tio, kaj malhelpi okazigon de UK estos malkuragxigi/izoligi afrikajn esperantistojn, kiuj dum multaj jaroj batalis, paciencis kaj atendis por ke cxi unua/ora okazo prezentigxu.
Por fini, mi invitas vin cxesi tiujn kritikojn kaj apogi afrikajn aktivulojn, por ke cxi UK estu sukcesa kaj granda. Ni evitu vortojn, kiuj vundos/malkuragxigos niajn aktivulojn, ni ne kulpigu ilin cxar ili ne kontribuis al la nuna situacio

Tobias
Tobias
2023-03-03 13:27

UK ĉiam okazu en Eŭropo, ĉar tiel estus pli konvene por MI.

Tatjana
Tatjana
2023-03-03 21:44
Respondo al  Tobias

Kial nia flago sur la foto estas blua?

AlKo
2023-03-04 9:45
Respondo al  Tatjana

Ĉar oni ial ne prilaboris la originalon, kiu estas misbalancita kolore. Vidu, ekzemple, ĉi tiun https://sezonoj.ru/2023/02/afriko-16/

Osmo Buller
Osmo Buller
2023-03-03 22:49

Ke UK okazu por la unua fojo en Afriko ne povas esti prioritato, kiu pravigas treti la kriteriojn, laŭ kiuj de tridek jaroj UK-landoj estis elektitaj. Movadhistorie manko de afrika UK estas multe malpli grava ol manko de UK en Rusio. Moskvo estis kandidato por 2010 kaj kiel Ĝenerala Direktoro mi en 2008 konstatis tie, ke la bezonataj materiaj-teknikaj kondiĉoj ekzistis. La aŭtoritatoj tamen neniam liveris la postulitajn dokumentojn pri diversaj garantioj, prezoj ktp., pro kio fine restis nur unu valida kandidato, Havano. Tiutempe ankaŭ la supre cititaj kriterioj estis plenumitaj, sed ne longe poste serio de aferoj — ekde absurda kontraŭgeja leĝfarado ĝis la krima milito kontraŭ Ukrainio — igis UK en Rusio ne ebla ĝis fora estonteco. Tiun evoluon “kronis” la vivuado de REU-gvidantoj al la milito de Putin, per kio REU perdis moralan rajton inviti UK entute. La decido pri UK 2024 estas ekzemplo pri sama senprincipeco, kiun la estraro de UEA montris per sia deklaro post la invado de la rusia armeo pli profunden en Ukrainio. La estraro ne nur ne kondamnis ĝin, sed eĉ ne indikis ĝin precize, parolante nur pri “militaj tondroj en la oriento de Eŭropo”. Ankaŭ en tio, same kiel en la kazo de UK 2024, la estraro montris mankon de ordinaraj prudento kaj juĝkapablo. Se oni disponas pri tiuj du, oni ne bezonas pli detalajn kriteriojn por elekti UK-landon ol tio, kion mi jam vortumis.

Horst Gruner
Horst Gruner
2023-03-04 11:07

Nun necesas fari cxion eblan por sukcesigi la unuan UKn en Afriko, malutilas pridubi la decidon.
Antaù cxio, necesos kunskrapi pli da mono ol kutime. Cxar tiu kongreso kostos multe.
Mi ecx ne tiom pensas pri ne-Afrikaj partoprenantoj. Tamen, ankau ilin atendos altaj kostoj, ekzemple se ili volas profiti de restado en Arusxo por iri al naciparkoj.
Mi pensas cxefe pri tio ke partopreno de deca nombro da Afrikanoj kostos multan monon.
Ju pli da stipendioj, salajroj, vojagxsubvencioj UEA povos pagi, des pli konvinka estos la rezulto de tiu UK.
Sukcesinte, gxi portos fortan mesagxon pri venko de lingvaj baroj en Afriko pere de kvalita post-kolonia lingvo.

Sebastiano
Sebastiano
2023-03-04 18:23
Respondo al  Horst Gruner

„malutilas pridubi la decidon.“

Tio estas tre bona resumo de la rezonado de NPC-oj. Gratulon!

Francisco Javier Moleón
2023-03-05 15:41
Respondo al  Horst Gruner

> Nun necesas fari cxion eblan por sukcesigi la unuan UKn en Afriko Antaù cxio, necesos kunskrapi pli da mono ol kutime […] Ju pli da stipendioj, salajroj, vojagxsubvencioj UEA povos pagi, des pli konvinka estos la rezulto de tiu UK.

Do la sukceson de la UK oni juĝos laŭ tio, kiom da mono oni sukcesis kunskrapi? Unue oni puŝis por UK en Afriko por porti ĝin proksime al homoj ne povantaj pagi por alikontinentaj kongresoj, kaj poste UEA ankoraŭ kunskrapu stipendiojn, salajrojn (!!!), vojaĝsubvenciojn por entute venigi afrikanojn. Tre koloniisma pensmaniero, ke tiuj homoj povas nenion fari sen donacoj de “unuamondanoj”. Kaj kiel tia rezulto estus konvinka? Pri kio konvinku la fakto, ke, se oni pagas al homo ĉiujn elspezojn, tiu konsentas iri al kongreso? Ne necesas iri al Afriko por tio. UEA povas organizi kongreson en ajna fora angulo de la mondo, pagi por venigi 1000 homojn kaj poste fanfaroni, ke estis tiom da alikontinentaj partoprenantoj. Nu, se UEA entute sukcesus mirakle elmagii tiajn monrimedojn: laŭ mia kompreno, UEA maldungis ĉiujn oficistojn ja pro monomanko. Do ne troveblis mono por pagi laborantajn laboristojn sed ja troveblos por pagi stipendiojn, salajrojn (!!!), vojaĝojn?

Cetere, se la celo estas venigi afrikanojn al UK, ekz. Senegalio aŭ Eburbordo (se ne paroli pri la afrikaj landoj norde de Saharo) estas pli proksimaj al Italio ol al Tanzanio. Ĉu oni do juĝos la sukceson de la torina kongreso laŭ la kiomo da kunskrapita mono por venigi afrikanojn?

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de Francisco Javier Moleón
Bryce
Bryce
2023-03-05 6:32

Tanzanio gravege malobservas la homajn rajtojn, kaj ne nur gejajn rajtojn specife.
En la lando, la rajtoj de paŝtistoj estas grave tretitaj.
Human Rights Watch aŭ “Observejo de homaj rajtoj” pasintan monaton publikigis artikolon: “Tanzania’s Eviction of Maasai Pastoralists Continues”
“In June, residents of Loliondo division in northern Tanzania’s Ngorongoro district protested what they said was a government move to evict them from their ancestral land in the name of conservation. The government responded with excessive force, leading to two days of violence.”
Per Google vi trovos la plenan artikolon, same kiel la jenajn:
“Tanzania: Burundian Refugees ‘Disappeared,’ Tortured”
“Between October 2019 and August 2020, Tanzanian police and intelligence services forcibly disappeared, tortured, and arbitrarily detained at least 11 Burundians for up to several weeks in abysmal conditions in a police station in Kibondo, Kigoma region. Three were released in Tanzania, and Tanzanian authorities forcibly returned the other eight to Burundi in August, where they have been detained without charge. Tanzanian police have arrested and forcibly disappeared seven other refugees and asylum seekers since January 2020. The arrests occurred in Mtendeli and Nduta refugee camps in Kigoma region, near the border with Burundi.”
Dum jardekoj gravedaj knabinoj estis elpelitaj el edukado:
” Tanzania has a history of using the country’s controversial 1961 law to deny adolescent mothers access to education. The late president John Magufuli openly referred to adolescent pregnancy as “immoral behaviour” that would not be allowed “to permeate primary and secondary schools”.
Tio espereble ŝanĝiĝos pro verdikto de afrikregiona tribunalo, sed ne libervole la tanzania registaro faros tion – nur pro la verdikto. Serĉu per Google la artikolon “Pregnant students in Tanzania may stay in school according to a new ruling by African child rights experts”.
Lasta afero:
En Tanzanio knabinoj povas edziniĝi kiam ili havas 15 jarojn, knaboj kiam ili estas 18-jaraj.
Homrajtaj organizoj taksas, ke Tanzanio daŭre havas unu el tutmonde plej altaj nombroj de infanedziniĝoj.
Laŭ girlsnotbrides.org: “According to the survey, 37% of girls in Tanzania are married before their 18th birthday.”
La Tanzania “Seksaj Deliktoj Specialaj Provizoj-Leĝo” eksplicite ekskludas edzecan seksperforton kiel krima delikto !!
Oni povus fari la liston de homrajtaj malobervoj multe pli longa. En tiu putra lando UEA kongresos – ĉio por Esperanto, ĉu ne?

Sergey
Sergey
2023-03-05 10:44
Respondo al  Bryce

Ne! Ĉio por la mono de iu subvencio kaj 30% de ĝi. Certe devis esti alia pli bona lando en Afriko por la UK. Rimarku kiuj vizitis Tanzanio en la lastaj tempoj kaj vi trovos kiu estas malantaŭ la tuta negoco.

Dieter
Dieter
2023-03-05 12:21

Turistoj ĝenerale riskas sian sekurecon en Tanzanio. La retpaĝo de la svisa ministerio pri eksterlandaj aferoj speciale avertas pri Aruŝo: “La regiono suferas regule de stratrabistoj. Turistoj estas atakataj en restoracioj kaj surstrate.” Same la aŭstria ministerio: “Ekstra singardemo estas rekomendata dum urborigardadoj en Aruŝo.” En la regiono ekster la urbo malsekureco nur kreskas. Ne alloga perspektivo por ekskursoj!

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2023-03-05 13:19
Respondo al  Dieter

Rapida trarigardo en la reto ŝajnas indiki, ke en Aruŝo ne aperas multe da politika perforto aŭ terorismo, sed perforta prirabado de turistoj estas reala problemo. Ekzemple Usono tute aparte avertas GLAT-personojn intencantajn viziti la landon pri molestado fare de la aŭtoritatoj (https://travel.state.gov/content/travel/en/traveladvisories/traveladvisories/tanzania-travel-advisory.html).

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2023-03-05 22:44
Respondo al  Jouko Lindstedt

La vojaĝ-avertoj de Usono estas plej amuzaj. Danlando kaj Svedio estas same danĝeraj kiel Tanzanio, ekzemple (danĝero-kategorio 2).

Estas bedaŭrinde ke Usono ne taksas sin mem laŭ la samaj normoj. Tio estus vere interesa.

Jeanine
Jeanine
2023-03-06 8:43
Respondo al  Yves Bellefeuille

Interese, do cxie estas problemo, ni ne troigu kiam temas pri Afriko. Afrikanoj kiuj vizitis Euxropon/USONO-n havas multon por rakonti. Amaskomunikiloj informas ke studentoj mortigas instruistojn, policistoj mortigas logxantojn foje ligita al rasismo, rabado okazadas…. Kio okazas en Afriko okazas ankaux en aliaj mondpartoj cxefe en okcidentaj landoj.

Francisco Javier Moleón
2023-03-06 13:30
Respondo al  Jeanine

Ke ĉie estas problemoj, pri tio ni neniam dubis. Ke la ekzisto de problemo iuloke tamen ne malgravigas la problemojn aliloke, ankaŭ pri tio ni neniam dubis.

Se kongreso okazus en “okcidenta” lando (kio ajn precize estas okcidenta lando) kun gravaj (homrajtaj) problemoj, oni same volonte avertus pri ili: neniu silentus nur pro tio, ke temas pri okcidenta lando. Ekz. en Eŭropo estas fortaj kritikoj, pro diversaj kialoj, kontraŭ Hungario kaj Pollando. Neniu venas al la ideo diri “Nu bone, ankaŭ en lando XX okazas la samo, do ĉie estas problemoj kaj do ĉio estas en ordo”.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2023-03-06 13:20
Respondo al  Yves Bellefeuille

Do viaopinie Tanzanio devus ĉiuokaze esti en pli alta kategorio de danĝereco ol Svedio kaj Danlando?

Jens Stengaard Larsen
2023-03-08 13:16
Respondo al  Jouko Lindstedt

Estas rasisme opinii tion, sed ni ĉiuj estas rasistoj, almenaŭ ĝis ni iom pripensas la aferon. Estis tempo antaŭ ne tiel longe, kiam oni ĉion — vere absolute ĉion — klarigadis per raso. Tion oni ne skuas de si per fingroklako. Temas pri multgeneracia pena laboro.

Bryce
Bryce
2023-03-08 2:33

Ekzistas jam multe da landoj en kiuj GLAT-uloj povas edziĝi/edziniĝi. Kelkaj el tiuj landoj mencias la nomon de la edzo/edzino en la pasporto. Imagu GLAT-esperantiston, kiu kun tia pasporto devus eniri tiom gejfobian landon.

La decido kongresi en Tanzanio estas kraĉo en la vizagon de gejlesbaj esperantistoj.

Dume ne estas klare, ĉu la Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj povos sekure kaj laŭleĝe kunveni en la kongreso kaj tutcerte la ĝenerala sinteno al GLAT-uloj estas ege malamika kun popolo 95%-a kontraŭ-GLAT-a.

Ĉu oni kongresus en lando, kie 95% de la popolo estus kontraŭ nigruloj?

Nu, UEA decidis kongresi en tiu lando, sed mi faros miajn proprajn esplorojn.
Mi kontaktos la mialandan ambasadoron de Tanzanio kaj mi kontaktos policajn, komunumajn servistojn kaj aliajn ŝtatajn servojn en Tanzanio por demandi ĉu gejaj kongresanoj, la Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj kaj la geja vicprezidanto de UEA estos bonvenaj en la lando kaj povos sekure kunveni.

Mi scivolas ekz. ĉu la vicprezidanto kaj sia partnero samkiel aliaj GLAT-aj esperantistoj povos peti komunan, unulitan ĉambron. Mi volas respondon al tio kaj faros demandojn tiurilate. Mi ja legis en la reto, ke tiel simpla afero kiel unulita ĉambro por samseksa paro jam povas esti problemo en Tanzanio.

Mi ankaŭ demandas min, ĉu GLAT-uloj povos publike interagi same kiel aliseksamuloj emas fari tion (ĉirkaŭbrakoj, kisoj ktp). Ankaŭ pri tio, mi kiel esperantisto demandos ĉe la jam nomitaj ŝtataj servoj.
Mi estas tre scivola, kion ili respondos.

Por multaj esperantistoj Esperant(uj)o neniam plu estos la sama kiel antaŭ la ukraina milito pro la perfido de multaj rusaj (kaj ne nur rusaj) esperantistoj. Multaj GLAT-uloj nun sin sentas duoble perfiditaj.

B.

Edmundo
Edmundo
2023-03-08 9:31
Respondo al  Bryce

Ĉar mi estas nek gejo nek vojaĝema, mi ne havas fortan motivon longe esplori pri la demando, nur scivolemon, sed mi dum 10-15 minutoj legis en la reto pri feriado en Tanzanio por gejoj; ŝajne ekzistas multaj TTT-ejoj speciale por doni vojaĝkonsilojn al gejoj. Ĝenerale oni informas, ke Tanzanio estas senproblema, eĉ bona lando por gejaj vojaĝantoj.

En unu retpaĝo oni menciis, ke la plej malbona raporto estis pri samseksa geedza paro, al kiu oni demandis ĉe la eniro en la landon, rimarkinte la saman familian nomon, kian rilaton ili havas: ili diris, ke ili estas geedzoj, kaj oni rifuzis al ili la eniron. Ja malagrable, sed unuopa okazaĵo, ŝajne, kaj supozeble evitebla per pli diplomata respondo. Do ja indas pli detale esplori antaŭ ol vojaĝi tien.

Bryce
Bryce
2023-03-09 5:37
Respondo al  Edmundo

Nuntempe GLAT-uloj kaj “la GLAT-afero” ofte estas ĝistede ekspluataj – almenaŭ miaopinie. Nesurprize, ankaŭ (okcidentaj) vojaĝagentejoj paroprenas en tio: Ofte samseksamuloj estas, kion oni angle nomas DINK – Double Income No Kids: duobla salajro, sen infanoj. Do ili povas multe elspezi kaj tial estas tre interesaj por entreprenoj. Jen la klarigo de tiuj vojaĝagentejoj ofertantaj “ekzotikajn” vojaĝojn al gejoj.
La konsilo tamen ĉiam estas: estu singarda, ne montru, ke vi estas geja, ne montru, ke vi estas paro ktp.

Mi vere supriziĝas, ke inteligenta homo kiel vi, kvankam negeja, ne komprenas kiel tio impresas, sentigas GLAT-ulojn.
Ke vi eĉ ne pripensis tion antaŭ ol skribi,ke tiu geja paro, al kiu oni rufuzis la eniron, povintus eviti tion per “diplomata respondo”.

Tiel, en okcidentaj landoj, ni gejoj vivis antaŭ 20 aŭ 30 jaroj, ni estis duarangaj civiluloj. La plimulto de ni estis “en la ŝranko”, kaŝis sian sam/ambaŭseksamon.
Sed ne plu: Ni estas gejoj, lesboj, GLAT-uloj, kaj same montras tion, kiel aliseksamuloj montras, ke ili estas aliseksamaj. Ni ne plu volas enŝrankiĝi denove. Ni ne plu volas denove fariĝi duarangaj civiluloj.

Tamen ekzakte tio nun okazas: Ĉar UEA opinias, ke ĝi devas kongresi en unu el la plej malamikaj landoj rilate GLAT-ulojn, GLAT-aj esperantistoj, kiuj volas viziti la kongreson, estas devigitaj denove kaŝi gravegan parton de sia identeco.
Ĉu vi entute havas ideon, pripensis, kiel tio efikas al multaj el ni GLAT-uloj, eĉ al tiuj, kiuj entute ne planas iri al Tanzanio, eĉ al tiuj, kiuj ne multe rilatas al UEA?
Oni apartigas nin, oni diras: Kondutu “normale”, “negeje”, alivorte kaŝu vian identecon kaj vi povas viziti la UK-on.
Kaj la kaŝita mesaĝo estas: Se vi ne povas aŭ volas tion, vi restu hejme.
Tiu sinteno estas diskriminacia, neniel akceptebla.

Por fini:

Same kiel ekz. nigruloj havas komunajn celojn, ankaŭ ni GLAT-uloj havas tiajn celojn kaj interesiĝas pri la (ofte mal-)bonfarto de niaj samsentanoj tutmonde.
Vizitante, turismante kaj kongresante en tiaj terure GLAT-malamikaj landoj ni ne helpas niajn GLAT-samsentanojn. Devas ekzisti almenaŭ baza respekto inter homoj por dialogo, sed en Tanzanio tiu baza respekto neniel ekzistas kaj la lokajn, tanzaniajn GLAT-ulojn oni persekutas kaj mistraktas sisteme.
Povas esti, ke iuj gejoj ne interesiĝas pri tio kaj tamen volas turismi en la lando sed multaj GLAT-aj esperantistoj ne akceptas, ke lando (kaj popolo kaj registaro) tiel perfortanta homajn rajtojn (kaj ne nur gejajn!) estos honorita per Universala Kongreso de Esperantistoj.

Dieter
Dieter
2023-03-09 10:28
Respondo al  Bryce

Bryce pravas, Ankaŭ tiu ĉi diskuto montras, ke “progresemuloj” ofte ne estas konsekvencaj en sia progresemo, ekzemple kiam temas pri rajtoj de samseksemuloj. Ili trankvilijgas glatulojn, ke ne estas verŝajne, ke io okazos al ili en Tanzanio, se ili ne malkaŝos sian orientiĝon. Konsili, ke ili kaŝu fundamentan parton de sia identeco, signifas, ke samseksemuloj estas malpli valoraj homoj ol tiuj “normalaj” kaj ke ekz. elektante lokon de UK aŭ IJK ne necesas konsideri ilin.

Sebastiano
Sebastiano
2023-03-09 20:18
Respondo al  Dieter

Ne. Ankaŭ en Tanzanio la leĝoj ne punas “gejojn” aŭ “gejecon”, sed certajn kontraŭnaturajn agojn. La leĝojn kaj la leĝefektivigantojn ne vere interesas, ĉu iu opinias sin unukorno aŭ gejo aŭ kio ajn, sed ĝin interesas agoj. Ne agu kontraŭleĝe, dum vi estas tie, kaj finita la problemo.

La “glata” koterio, kiel kutime, uzas ĉian pretekston por kaperi la scenejon kaj flankenpuŝi la simplajn homojn.

Francisco Javier Moleón
2023-03-09 23:09
Respondo al  Sebastiano

> la leĝoj ne punas “gejojn” aŭ “gejecon”, sed certajn kontraŭnaturajn agojn

Prave: kontraŭnaturaj agoj devas esti severe punataj. Memevidente per “kontraŭnaturaj agoj” vi certe ne celas samseksan am(or)on, ĉar estas vaste konate, ke samseksam(or)o estas natura kaj ofta okazaĵo en la animala regno. Sekve, se ĝi estas natura, ĝi ne povas esti kontraŭnatura.

Vi sendube celas aliajn kontraŭnaturajn agojn, ekz. enŝalti lampon, uzi vitrojn por vidi pli bone, interkomunikiĝi kun homo milojn da kilometroj for, kuiri manĝon super artefarita fajro, konstrui domon kun hejtado, kuraci malsanojn ene de la korpo, eldiri kretenaĵojn. Neniu el tiuj agoj estas natura, do ili estas kontraŭnaturaj. Kiujn el ili saĝe punas la leĝoj de Tanzanio kaj aliaj landoj?

Mi apenaŭ povas kredi, ke en la jaro 2023 oni ankoraŭ devas teni ĉi tian konversacion.

Bryce
Bryce
2023-03-10 4:41
Respondo al  Sebastiano

La milito en Ukrainujo jam rompis la vezikon en kiu multaj el ni vivis. Tiu milito kaj senprecedenca malsamideana agresemo de homoj iam konsideritaj samideanoj jam pruvis sufiĉe.
Via malbela ekstremismo ne vere aldonas ion kaj nur konfirmas, kion ni jam scias: Esperanto estas lingvo jam natura kaj simila al iu ajn lingvo: Ankaŭ en niaj rondoj troviĝas, malbelaj, maltoleremaj homoj kiel vi.
Feliĉe la vojo de la homaro estas antaŭen, kaj via speco jam apartenas al la historio, ankaŭ se homoj kiel vi ankoraŭ ne komprenas tion.

Jens Stengaard Larsen
2023-03-11 17:37
Respondo al  Bryce

Nu, siatempe ekzistis esperantistaj nazioj kiuj ne legis tion kion Hitler skribis pri Esperanto en “Mein Kampf”. Ke ni havas problemon kun stranguloj ne estas io nova. Finfine, konsideri Esperanton normalaĵo jam estas profunde en stranga teritorio laŭ multaj homoj.

Mi absolute konsentas ke estas bona afero ke gejfobio pli kaj pli konsideriĝas stranga en la hodiaŭa mondo. Sed kiom forta estas la rasismo ankoraŭ? Ĉu en la baldaŭa estonteco ne povos disvastiĝi la antaŭjuĝo ke afrikanoj estas rase pli disponitaj por gejfobio ol blankuloj?

Mi estas certa ke ni ĉiuj estos absolute sekuraj en Aruŝa, tiom kiom la lokaj aŭtoritatoj entute kapablas zorgi. Ili ne volas incidentojn kiuj malutilos al la enfluo de turistoj. Ĉu ni ne devus utiligi tiun cirkonstancon por diskuti intersekcan teorion?

Bryce
Bryce
2023-03-11 21:53

Ne nur ekzistis esperantistoj-nazioj sed esperantistoj okazigis UK-on en Nazia Germanujo en kiu judoj estis malpermesitaj partopreni.
Nun la historio ripetiĝas: Se mia edzo kaj mi volus partopreni en la UK en Tanzanio, la risko estus granda, ke ni eĉ ne povus eniri la landon, forgesu partoprenon en la UK. Ja en mia pasporto estas menciita la nomo de mia edzo.

Cetere, mi ripetu la vortojn, kiujn Dieter ĉi-supre skribis pli frue:

“Konsili, ke ili kaŝu fundamentan parton de sia identeco, signifas, ke samseksemuloj estas malpli valoraj homoj ol tiuj “normalaj” kaj ke ekz. elektante lokon de UK aŭ IJK ne necesas konsideri ilin”

Mi ne volas fari rektan komparon al la nazi-makulita UK de Kolonjo en 1933, sed evidente paralelo estas nepretervidebla:
Tiam Universala Esperanto Asocio ekskludis judojn, nun UEA ekskludas GLATulojn.

La prezidanto de Tanzanio, Samia Suluhu, pasintmonate priskribis GLAT-rajtojn kiel “importitajn kulturojn” kaj ŝi avertis universitatajn studentojn kontraŭ ĝi.

La tanzania registaro ankaŭ malpermesis popularan serion de infanlibroj de lernejoj, kiuj enhavas GLAT-specifan enhavon.

De la brita BBC:

“La registaro de Tanzanio avertis homojn kontraŭ distribuado de interretaj afiŝoj kaj mallongaj videoj kiuj “antaŭenigas” samseksajn rilatojn. Ĝi ankaŭ avertis, ke ĝi agos kontraŭ administrantoj de sociaj amaskomunikiloj, kies membroj dividas mesaĝojn por GLAT.”

Estas skandalego, ke en tia lando UEA okazigas UK-on.
Rasismo ne havas lokon en tiu ĉi diskuto, kontraŭe: Se UEA estus kongresinta en la Sud-Afriko de la okdekaj jaroj sub la Apartheid (aparteco) reĝimo, la skandalo estintus same granda.
Mi ankaŭ neniel kontraŭas, ke UEA helpas afrikajn esperantistojn kaj kunorganizu regionajn kongresojn aŭ UK en afrika lando, kiu respektas homajn rajtojn.
Sed universala kongreso en lando kun kontraŭgejaj leĝoj estas hontiga abomenaĵo, des pli se organizita de esperantistoj.

Jens Stengaard Larsen
2023-03-15 10:06
Respondo al  Bryce

Nu, se vi timas ke la monavido de la tanzanianoj ne povas sufiĉe bridi ilian gejfobion, ne iru al Tanzanio kaj ŝparu la monon por alia jaro. Sed se vi volas esplori surloke kiagrade la hodiaŭa tanzania gejfobio estas tradicia kaj kiagrade plantita de elekstera misio — tiam la UK ja estas unika ŝanco. Defendi la rajtojn de minoritato estas ĉiam aprobinde, ankaŭ se oni mem apartenas al la minoritato, sed neniu estas nur GLATulo, kaj eble devus temi pli pri la GLAT-medio de la gastiganta lando mem ol pri ni unusemajnaj turistoj.

Bryce
Bryce
2023-03-15 16:27

Rapida rigardo en la reto sufiĉas por kompreni, ke gejfobio en Afrikon estas grandparte importita de eŭropanoj, sed la koloniisma tempo jam longe pasis kaj afrikaj registaroj kaj popoloj nun vidas samseksamon kaj ne gejfobion kiel eŭropan aferon, kiu estus kontraŭ ilia tradicio kaj kiun ili ne volas “importi”.

Tamen tio estas tute akademia demando/afero, kiu en tiu ĉi kunteksto ne gravas.

UK en Tanzanio neniel ŝanĝos la fakton ke ties registaro kaj popolo, daŭre kaj sisteme ruinigas milionojn da vivoj. La lando havas ĉ. 62 milionojn da enloĝantoj, se 10 % estas GLAT-uloj, tio signifas, ke 6,2 milionoj da homoj ne estas liberaj vivi tiel, kiel ili estas, devas kaŝi sin kaj ne povas vivi kun la partnero kun kiu ili ŝatus vivi. Ili daŭre estas diskriminaciataj ĉiutage, subpremataj kaj timas perforton kaj eĉ murdon.

Evidente mi bonvenigas tion, se homoj volas ekscii pli pri la vivo de GLAT-uloj en Tanzanio, sed ni ne havu la iluzion, ke parolante pri ilia situacio, esperantistoj povas fari senchavajn grandskalajn ŝanĝojn en la lando.

Kio nun gravas, estas, ke eĉ en Esperantujo GLAT-uloj estas diskriminaciataj kaj ekskludataj kaj la decido kongresi en Tanzanio estas ekzempla. Mi povas fari liston kun spertoj pri diskriminacio kontraŭ gejoj, sed la fakto, ke du TEJO-komitatanoj jam sciigis, ke ili ne iros al Tanzanio ĉar ili timas pri sia sekureco – tio diras ĉion.

UEA estas morale bankrota. Mi jam montris, ke tra la jaroj la “Universala” sidis kun nazioj, faŝistoj kaj diktatoroj, kaj pli freŝdate ni vidis la ambiguecon ĉirkaŭ la terurega rusa perforto kontraŭ Ukrainujo. Kaj do nun UK en ekstreme GLAT-malamika lando.

Eble, se vi estas heteroseksa, vi ne bone komprenas tion, sed tiu ĉi ekskludo fare de esperantistoj-samideanoj suferigas, speciale GLAT-ajn junulonj, kiuj esperis trovi pli da akceptemo ĝuste en Esperanto. Kaj bum, for tiu revo… UEA okazigos UK-on en lando, kiu volas detrui ilian identecon.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2023-03-15 15:39
Respondo al  Bryce

> Ja en mia pasporto estas menciita la nomo de mia edzo.

En kiu lando oni indikas en la pasporto ne nur ke vi havas edzon, sed ankaŭ lian nomon? Mi neniam aŭdis pri tio.

Se vi divorcas, ĉu vi bezonas novan pasporton?

Edmundo
Edmundo
2023-03-15 16:26
Respondo al  Yves Bellefeuille

Vi volis skribi, ke vi neniam aŭdis pri tio en modernaj tempoj, ĉu ne? Certe en malnovaj tempoj brita viro povis havi pasporton kun ankaŭ la nomoj de edzino kaj infanoj, kaj ĉiuj povis kune vojaĝi kun tiu komuna pasporto. Cetere, en ne tiel fora pasinteco brita pasporto havis spacon, en kiu oni povis, se oni volis, skribi la nomon kaj telefonnumeron de parenco aŭ amiko, al kiu oni supozeble parolus, se oni retrovus la pasparton kun onia kadavro, sed tute laŭvole, kaj oni ne devis detali la rilaton.

Bryce
Bryce
2023-03-15 16:36
Respondo al  Yves Bellefeuille

En pluraj landoj, ekz. en Francujo:

“Si votre nom est MARTIN, le nom d’usage constitué du nom de votre épouse ou mari (par exemple DUPOND) peut figurer sur le titre d’identité d’une des manières suivantes :

« Nom : MARTIN époux(se) DUPOND»
« Nom : MARTIN usage DUPOND»
« Nom : MARTIN usage Martin DUPOND»
« Nom : MARTIN usage DUPOND MARTIN »

Pri divorco mi feliĉe ne spertas 🙂
Mi supozas, ke oni ĝis renovigo povos uzi la pasporton. Sed eble mi eraras, mi ne certas.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2023-03-15 17:04
Respondo al  Bryce

Nur en la unua ekzemplo oni povus vidi ke vi estas edzo, sed eĉ tiam oni ne povas vidi ĉu vi havas edzon aŭ edzinon. Do tio ne malhelpus eniri Tanzanion (se gejoj ne rajtas eniri).

Edmundo
Edmundo
2023-03-15 17:42
Respondo al  Yves Bellefeuille

Mi supozas, ke la kontrolisto povas rifuzi la eniron al iu ajn eksterlandano, eĉ sen diri kialon: tiel funkcias ĉe preskaŭ ĉiuj landlimoj. (Landlimo inter EU-landoj estas escepto, eble.) Do estas prudente kaŝi ĉion, kio eble kaŭzos problemon. Tiu vorto “usage” plus la nomo de samseksa kunvojaĝanto … eble iom riske! Oni povus resti apartaj dum la kontrolado de pasportoj.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2023-03-15 19:12
Respondo al  Edmundo

Kutime limgardistoj ne rigardas la nomon en la pasporto; ili simple metas ĝin en la legilon. Eĉ se venus du viroj kies pasportoj reciproke indikas la familian nomon de la alia, oni ne rimarkus tion, krom se oni speciale ordigis la sistemon por atenti pri tio.

Cetere, laŭ la klarigoj, oni nur indiku la nomon de la edzo se oni mem uzas tiun nomon. Oni ne indiku tiun nomon simple ĉar li estas edzo.

Sed ĉiuokaze neniu asertis ke gejoj eĉ ne rajtas eniri Tanzanion.

Bryce
Bryce
2023-03-15 19:45
Respondo al  Yves Bellefeuille

Jam okazis, ke Tanzanio rifuzis la eniron de geja paro:

(sekvas rapidtraduko per Google)

“Iufoje, ni komprenas, ke edziĝinta, geja paro, vojaĝanta sub la sama familia nomo, estis pridemandita de enmigrado pri la naturo de sia rilato. Ili respondis laŭvere kaj estis rifuzitaj la eniron en la landon, kaj poste deportitaj.”

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2023-03-15 20:13
Respondo al  Bryce

Per anonimaj citaĵoj el la reto oni povus pruvi ion ajn. Oni almenaŭ diru la fonton.

Bryce
Bryce
2023-03-15 22:10
Respondo al  Yves Bellefeuille

US department of state consular affairs:

“Members of the LGBTI community may be denied entry to Tanzania by immigration authorities (including on Zanzibar) or once admitted may be targeted, harassed, and/or charged with unrelated offenses”

(kruda Google-traduko:)

“”Membroj de la LGBTI-komunumo povas esti neitaj eniro al Tanzanio fare de enmigradminstracioj (inkluzive sur Zanzibaro) aŭ post kiam konceditaj povas esti celitaj, ĉikanitaj, kaj/aŭ akuzitaj je senrilataj deliktoj”

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2023-03-15 23:50
Respondo al  Bryce

Tio diras, ke oni povus rifuzi enir-permeson al gejoj. Ĝi ne diras, ke gejoj ne rajtas eniri Tanzanion. Kiel diris Edmundo, lim-gardistoj povas rifuzi eniron al iu ajn eksterlandano. Tio validas en ĉiu lando de la mondo.

Tiaj Google-tradukoj montras, ke tradukistoj ne baldaŭ perdos siajn postenojn!

Bryce
Bryce
2023-03-15 18:33
Respondo al  Yves Bellefeuille

Kiel Edmundo jam rimarkis, se oni vojaĝas duope, estas plejverŝajne, ke temas pri du edzoj aŭ edzinoj, se la nomoj de unu aŭ ambaŭ troviĝas en la pasporto(j).

Tamen tio estas nur parto de la afero:
Ĉefaĵo estas, ke la lando estas ekstreme GLAT-malamika kaj pro tio UEA devintus rezigni pri UK en Tanzanio.

Universala Kongreso devus okazi nur en lando, kie ĉiu esperantisto estas bonvena kaj povas senti sin sekura.
Tiel ne estas en Tanzanio.

Se du GLAT-aj TEJO-komitatanoj – pro bonaj kialoj – jam diras, ke ili ne planas iri al Tanzanio pro la tiea situacio, ĉiu iom simpatianta homo devus kompreni, ke UEA faris – denove – gravan mispaŝon.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2023-03-09 0:03
Respondo al  Bryce

Kompreneble la tanzaniaj ambasadoro, polico, ktp, ne diros al vi ĉu alia homo estas bonvena en Tanzanio, kian hotel-ĉambron li povas peti, ktp.

Bryce
Bryce
2023-03-13 8:07

Neniu povas garantii la sekurecon de GLAT-aj esperantistoj en Tanzanio – jen la vojaĝkonsiloj de tri landoj:

Germana ministerio pri eksterlandaj aferoj:

“Por gejaj agoj la tanzania kriminala juro provizas tre altajn malliberejajn punojn. Ne eblas ekskludi, ke ankaŭ eksterlandaj civitanoj estos submetitaj al kriminaljuraj mezuroj. Vojaĝantoj estas konsilitaj esti tre sinretenemaj, kaj publike kaj en sociaj amaskomunikiloj.”

Usona ministerio pri eksterlandaj aferoj:

“Membroj de la LGBTI-komunumo estis arestitaj, celitaj, ĉikanitaj, kaj/aŭ akuzitaj je senrilataj deliktoj. Individuoj arestitaj sub suspekto de samseksa seksa konduto povus esti devigitaj al anusaj ekzamenoj.”

Nederlanda ministerio pri eksterlandaj aferoj:

“La esprimo de amo inter lesbaninoj, gejoj, ambaŭseksemuloj, transgenruloj, interseksaj homoj kaj homoj kiuj difinas sian sekson aŭ seksecon alimaniere (LGBTQ+-homoj) estas krima delikto en Tanzanio. Ĉi tio validas ankaŭ por eksterlandanoj. Memoru tion.”

Kiu rigardas la retpaĝaron Equaldex, povas konstati, ke eĉ Ruslando (23 poentoj) troviĝas en pli alta loko ol Tanzanio (17 poentoj). 

Aldone: En 2017 Tanzanio arestis kaj deportis tri sudafrikajn juristojn akuzitajn de “propagando de samseksamo”.

En tia Tanzanio nun planatas UK.

Sed honeste, kion ni atendu de organizo, kiu organizis UK-on en nazia Germanujo (1933), en Italujo sub Mussolini (1935), en Hispanujo sub Franco (1968) kaj Kubo sub Castro (1990)?

Oni preskaŭ ekhontus esti esperantisto.

Neniu sanmensa esperantisto konsiderus organizi UK-on en lando kiu havus iujn ajn leĝojn kontraŭ nigruloj, tamen la rajtoj de GLAT-uloj estas absurde flankenmetitaj.

Sed, se nur por momento, ankaŭ mi flankenmetas la “GLAT-aferon” – kiu kompatplena homo volas viziti kaj enspezigi tiel barbaran, necivilizitan landon, kie neplenaĝaj knabinoj estas edzinigataj kaj seksperfortataj de la edzoj – ĉio kun leĝa konsento de la ŝtato?

La estraro de UEA konsistas el homoj absolute sen moralo. Ĉu UK 2025 en Rusujo?

Edmundo
Edmundo
2023-03-13 13:19
Respondo al  Bryce

Ŝajnas al mi, ke principe vi pravas, sed vi ege troigas.

Multaj aferoj, kiuj devus esti permesataj, estas kontraŭleĝaj en multaj landoj. Tamen, se UEA rifuzus kongresi en tiuj landoj (eble ĉiuj landoj), tio eĉ ne iomete plibonigus la situacion por iu ajn, kaj same ne antaŭenigus Esperanton.

Se vi volas influi al la regantoj de Tanzanio ŝanĝi la leĝojn en Tanzanio (kontraŭ la deziro de la popolo, do vi volas iusence subfosi demokration en Tanzanio pro la gravega homa rajto je samseksa amoro, kiun Usono ne agnoskis antaŭ 2003, se mi ĝuste memoras), eble vi povus trovi la produktojn, kiujn via lando importas el Tanzanio, kaj sendi protestleterojn al la vendejoj, kiuj vendas tiujn produktojn. Tio multe pli efikus ol plendi pri UEA en Libera Folio.

Mi kredas, ke leĝa diskriminacio kontraŭ samseksemuloj en Britio (inkluzive Nord-Irlandon, sed ekskluzive koloniojn kaj simile) ĉesis nur en 2020, do UK jam okazis en kontraŭgeja lando en 1907, 1926, 1930, 1938, 1949, 1961, 1971 kaj 1989.

Principe, tamen, vi tute pravas: diskriminacio kontraŭ samseksemuloj estas malbona, evidente, kaj UEA favoru landojn, kiuj ne diskriminacias.

Bryce
Bryce
2023-03-15 2:36
Respondo al  Edmundo

Tio ĉi ne estas kazo de principoj sed de GLAT-homoj en Tanzanio kies vivoj estas konstante atakataj kaj detruataj.

Mi “troigas”, laŭ vi – vi havas absolute nenian ideon, kiom GLAT-uloj suferegas en tiaj landoj, ĉu ne?
Dum milionoj da GLAT-uloj en Tanzanio estas plej severe subpremataj de iliaj registaroj kaj popolo, vi parolas pri…”troigo”.

Samtempe, temas pri GLAT-esperantistoj, kiuj estas diskriminaciataj ĉar oni ne konsideras iliajn interesojn, elektante UK-landon, kiu ne estas sekura por ili.

Dankon por montri, ke via lando, Britujo, estis longe la nigra ŝafo de okcidenta Eŭropo se temas pri rajtoj de samseksamuloj. Tiel mi mem ne devas elstarigi tion.
Ne forgesu, ke Tanzanio estis brita kolonio kaj ke ĝuste Britujo estas la kaŭzo, ke en multaj iamaj britaj teritorioj ankoraŭ ekzistas kontraŭgejaj legoj.
Tio evidente ne senkulpigas tiujn iamajn britajn teritoriojn – la tempo de la koloniismo kaj la Granda Brita Imperio jam longe pasis.

Via argumento, ke ankaŭ en “kontraŭgeja Britujo” okazis UK-oj, estas lama.
La UK-oj de 1907, 1926….1971 okazis en tute alia tempo. Tio ne faras la teruraĵojn faritajn al samseksamuloj pli pardoneblaj, sed simple ne ekzistis la ebleco eviti landojn kun kontraŭgejaj leĝoj. Nun 65 % de la landoj en la mondo ne havas kontraŭgejajn leĝojn kaj oni do senprobleme povas eviti la ceterajn 35%.
Almenaŭ se temas pri UK.

Cetere, kial Britujo estu ekzempla? Ĉu se britoj ankoraŭ havus sklavojn, tio signifus, ke tial ni devus toleri tion ankaŭ de aliaj landoj?

Se UEA havus nur IOM da moralo, ĝi nuligis la UK-on en Tanzanio, konfesus sian eraron kaj antaŭ ĉio: Petus pardonon de la judaj esperantistoj ĝenerale kaj la familio Zamenhof specife.

Nunaj esperantistoj ne kulpas pro la eraroj de alitempaj esperantistoj sed la hontiga okazigo de la UK en nazia Germanujo pluvivas kiel hereda ŝuldo. Kie naciaj organizoj, kompanioj ktp jam delonge konfesis, ke ili eraregis, ĝuste esperantistoj – UEA – daŭrigas kvazaŭ nenio hontindega okazis.
Kontraŭe: Tiam temis pri judoj, nun oni samfacile flankenmetas samseksamulojn.
Du GLAT-aj komitatanoj de TEJO jam sciigis, ke ili ne intencas riski vojaĝon al Tanzanio – kion signifas la vorto “samideano”, se oni tiel facile ekskludas homojn?
Mia koro ploras por tiuj junaj esperantistoj.