Vi estas ĉi tie: Hejmo / Kniivilä gajnas finnan premion

Kniivilä gajnas finnan premion

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2014-10-30 21:43
La finna eldono de "Homoj de Putin" de Kalle Kniivilä estis elektita inter 164 libroj kiel la plej bona nefikcia verko en Finnlando ĉi-jare fare de la prestiĝa kultura revuo "Kanava" ("Kanalo"). Jen vi povas mendi ĝian Esperanto-eldonon: http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9064

Buller gajnis en fabelkonkurso

de Redakcio Laste modifita: 2006-11-05 21:21

La nomo de la ĉefpremiito de la ĉi-jara fabelkonkurso en Taivalkoski (norda Finnlando) estas Buller. Antaŭ du jaroj en la esperantlingva konkurso estis premiita iu MacGill. Tamen en ambaŭ kazoj ne temas pri tiuj portantoj de la koncernaj nomoj, kiuj estas plej konataj en Esperantujo. La ĉi-jara gajninto nomiĝas Pinja Buller, kaj krom la ĉefa premio ŝi gajnis la kategorion de finnlingvaj fabeloj, verkitaj de infanoj en la aĝo de 6-8 jaroj. La premion "Fabelo internacia", donatan al la plej elstara esperantlingva fabelo, ĉi-jare gajnis grupo de infanoj en Hungario, Francio kaj Germanio.

Buller gajnis en fabelkonkurso - Legu pli...

Esperanto taŭgus en minoritata kant-festivalo?

Esperanto taŭgus en minoritata kant-festivalo?

de Redakcio Laste modifita: 2006-10-16 17:53

Johan Kitti kaj Ellen-Sara Bæhr gajnis la ĉefan premion en "Liet-Lavlut", la tuteŭropa festivalo de kantoj en minoritataj lingvoj. La festivalo nun okazis la kvaran fojon, kaj jam la trian fojon gajnis kanto en la samea. Unu fojon gajnis kanto en la kataluna. Ne maleblas, ke ankaŭ kanto en Esperanto povus partopreni, diras la kunordiginto de la ĉi-jara konkurso.

Esperanto taŭgus en minoritata kant-festivalo? - Legu pli...

Demisiis la kasisto de TEJO

de Redakcio Laste modifita: 2006-10-04 10:08

La 25-an de septembro, nur monaton post sia formala elekto, anoncis sian demision la kasisto de TEJO, Adenjo Charrière. Jam de preskaŭ dek jaroj neniu el la kasistoj de TEJO finfaris sian lastan financan raporton, diras Ilja De Coster.

Demisiis la kasisto de TEJO - Legu pli...

La redaktoro de "TEJO tutmonde" demisias

de Redakcio Laste modifita: 2006-09-02 10:56

La redaktoro de la oficiala gazeto de TEJO, Joel Amis, forlasas sian postenon. Ĉi-jare, pro manko de materialoj, ne aperis la dua numero de la gazeto, kaj en la tria numero TEJO anoncas, ke estas serĉata nova redaktoro.

La redaktoro de "TEJO tutmonde" demisias - Legu pli...

Forpasis Wouter Pilger

Forpasis Wouter Pilger

de Redakcio Laste modifita: 2006-08-26 21:42

La konata nederlanda esperantisto Wouter Pilger mortis la 15-an de aŭgusto post subita malsaniĝo, en la aĝo de 64 jaroj.

Forpasis Wouter Pilger - Legu pli...

Francoj gajnis 302-279 en Florenco

de Redakcio Laste modifita: 2006-08-16 22:15

Francoj malgajnis kontraŭ Italio en la futbala finalo, sed gajnis kontraŭ la kongreslando en la konkurso pri la plej multaj kongresanoj, per ciferoj 302 kontraŭ 279.

Francoj gajnis 302-279 en Florenco - Legu pli...

Esperantisto reprezentos Litovion en Bruselo

Esperantisto reprezentos Litovion en Bruselo

de Redakcio Laste modifita: 2006-08-15 18:02

La nova ambasadoro de Litovio en Belgio estas Nijole Zambaite, multjara esperantisto kiu jam en la 1970-aj jaroj aktivis en la Vilna junulara Esperanto-klubo. La nomumo de Nijole Zambaite kiel nova ambasadoro estis konfirmita de la prezidento de Litovio, Valdas Adamkus, la 10-an de aŭgusto.

Esperantisto reprezentos Litovion en Bruselo - Legu pli...

La demisia letero de la prezidanto de TEJO

de Redakcio Laste modifita: 2006-08-15 16:45

La antaŭa prezidanto de TEJO, Heming Welde Thorbjørnsen, anoncis sian demision per letero sendita al la komitatanoj de TEJO antaŭ la IJK en Sarajevo. Sen la demisio lia oficperiodo daŭrus ĝis la venontjara IJK en Vjetnamio. Kiel nova prezidanto de TEJO estis en Sarajevo elektita David-Emil Wickström. Ni publikigas la kompletan tekston de la demisia letero.

La demisia letero de la prezidanto de TEJO - Legu pli...

Vingustumado por junuloj, sed ne nur…

Vingustumado por junuloj, sed ne nur…

de Redakcio Laste modifita: 2006-08-14 18:17

La junulara programo de la Universala Kongreso en Florenco estis nekutime vigla, kun multaj popularegaj koncertoj, ekskursoj kaj eĉ vingustumado. Raportas unu el la organizintoj, Francesco Maurelli.

Vingustumado por junuloj, sed ne nur… - Legu pli...

Letero el Sarajevo 1996

Letero el Sarajevo 1996

de Redakcio Laste modifita: 2006-08-14 18:38

Kiam la Internacia Junulara Kongreso de TEJO duafoje okazas en Sarajevo, pasis nur dek jaroj post la sanga milito en Bosnio-Hercegovino. La milito trafis ankaŭ multajn esperantistojn. De oktobro 1995 ĝis marto 1996 en la finna gazeto Kansan Uutiset aperis 11 "Leteroj el Sarajevo", originale verkitaj de Senad Čolić en Esperanto. La komunikado inter Sarajevo kaj la ekstera mondo en tiu periodo estis tre malfacila. Interreto estis ankoraŭ relative nova elpensaĵo por malmultaj inicitoj, papera poŝto malbone funkciis, kaj la alireblaj telefonlinioj el la urbo estis nemultaj. La leteroj el Sarajevo estis verkitaj per ordinara tajpilo kaj poste faksitaj al Finnlando el registara faksilo dumnokte, kiam la cetera telefona trafiko estis malpli vigla. Ni republikigas unu el la leteroj okaze de la IJK en Sarajevo.

Letero el Sarajevo 1996 - Legu pli...

Tri kaŝitaj demisioj en la LKK de Florenco

Tri kaŝitaj demisioj en la LKK de Florenco

de Redakcio Laste modifita: 2006-08-08 13:29

Multaj kongresanoj en Florenco miris pri enigma deklaro de Michela Lipari, aperinta en la kongresa libro. Niaj esploroj montris, ke okazis tri demisioj el la Loka Kongresa Komitato de la ĉi-jara Universala Kongreso, sed ili ĉiuj estis zorge kaŝitaj de la publiko. Krom Michela Lipari, ankaŭ alia demisiinto, Edvige Tantin Ackermann, elektis publike montri sian amarecon al la LKK.

Tri kaŝitaj demisioj en la LKK de Florenco - Legu pli...

Fotoj el la Florenca kongreso

de Redakcio Laste modifita: 2006-08-14 11:30

Ni publikigas kelkajn fotojn el la Universala Kongreso de Esperanto en Florenco.

Fotoj el la Florenca kongreso - Legu pli...

Premio Deguchi al Simo Milojević

Premio Deguchi al Simo Milojević

de Redakcio Laste modifita: 2006-08-07 12:19

La estraro de UEA aljuĝis la "esperantistan pacpremion", premion Deguchi, al Simo Milojević, multjara oficisto de UEA kaj aktivulo de la internacia Esperanto-movado.

Premio Deguchi al Simo Milojević - Legu pli...

"Daŭrigebla" iĝis "daŭropova" en la kongresa rezolucio

"Daŭrigebla" iĝis "daŭropova" en la kongresa rezolucio

de Redakcio Laste modifita: 2006-08-07 12:12

La vortoj "daŭrigebla evoluo" de la oficiala kongresa temo de la ĉi-jara Universala Kongreso iĝis "daŭropova evoluigo" en la fina versio de la kongresa rezolucio, aprobita de la komitato de UEA. Ni publikigas la tutan tekston de la rezolucio.

"Daŭrigebla" iĝis "daŭropova" en la kongresa rezolucio - Legu pli...

Broccatelli kaj Haszpra novaj honoraj membroj de UEA

Broccatelli kaj Haszpra novaj honoraj membroj de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2006-08-07 12:15

La du novaj honoraj membroj kiujn elektis la komitato de UEA dum la kongreso en Florenco estas Umberto Broccatelli el Italio kaj Otto Haszpra el Hungario.

Broccatelli kaj Haszpra novaj honoraj membroj de UEA - Legu pli...

UK 2008 okazos en Roterdamo, 2009 eble en Bjalistoko

UK 2008 okazos en Roterdamo, 2009 eble en Bjalistoko

de Redakcio Laste modifita: 2006-08-06 22:38

La Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 2008, kiam UEA iĝos centjara, okazos en la ĉefurbo de UEA, Roterdamo. Tion sciigis la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, en Florenco. La freŝa decido de la estraro de UEA, farita en Florenco, ankoraŭ ne estas oficiale diskonigita. Ĝi tamen estis menciita dum la programero Centra Oficejo respondas marde matene. La kongreso en 2009 eventuale okazos en Bjalistoko.

UK 2008 okazos en Roterdamo, 2009 eble en Bjalistoko - Legu pli...

Aligo al la Civito surprizis meksikanojn

Aligo al la Civito surprizis meksikanojn

de Redakcio Laste modifita: 2006-08-05 20:43

La 22-an de julio estis diskonigita informo pri la aliĝo de la landa asocio de UEA en Meksiko al disputata organizaĵo, la Esperanta Civito. La anonco de la Civito komplete surprizis la plej multajn meksikajn esperantistojn, kiuj eĉ ne sciis ke tia paŝo estis diskutata. Inter la neinformitoj estis du antaŭaj prezidantoj de Meksika Esperanto-Federacio kaj la nuna ĉefdelegito de UEA. "Mi ne scias pri kio vi parolas! Neniu diris ion al mi, aŭ demandis", komentas la ĉefdelegito Alejandro Mejía. Simile surprizite reagis Jorge Gutiérrez, la antaŭa prezidanto de Meksika Esperanto-Federacio, kiu mem kredas ke la aliĝo havos nenian praktikan signifon. Fine de julio Meksika Esperanto-Federacio laŭ UEA havis nur dekon da pagintaj membroj.

Aligo al la Civito surprizis meksikanojn - Legu pli...

SAT kolektas monon por ne maldungi Barkoviĉ

SAT kolektas monon por ne maldungi Barkoviĉ

de Redakcio Laste modifita: 2006-10-04 10:14

La financa situacio de Sennacieca Asocio Tutmonda estas kriza, kaj jam mankas mono por pagi la salajron de la sola dungito de la asocio, la ĝenerala sekretario Kreŝimir Barkoviĉ. Por ne devi maldungi lin antaŭ ol li post tri jaroj atingos la pensian aĝon, la asocio nun lanĉas monkolekton.

SAT kolektas monon por ne maldungi Barkoviĉ - Legu pli...

Herzberg oficiale eknomis sin "Esperanto-urbo"

Herzberg oficiale eknomis sin "Esperanto-urbo"

de Redakcio Laste modifita: 2006-07-22 13:25

Laŭ la decido de la urba konsilantaro, la germana urbo Herzberg nun oficiale uzos la titolon "Herzberg am Harz – die Esperanto-Stadt", por diskonigi sin en la mondo. La oficiala leterpapero surhavos ankaŭ esperantlingvan version: "La Esperanto-urbo". La voĉdono en la urba konsilantaro okazis marde la 11-an de julio, kaj neniu el la deputitoj de la kvar partioj en la konsilataro kontraŭis ĝin. Tri el la deputitoj sindetenis en la voĉdonado.

Herzberg oficiale eknomis sin "Esperanto-urbo" - Legu pli...

Ambasadoro de Italio akceptis kongresontojn

Ambasadoro de Italio akceptis kongresontojn

de Redakcio Laste modifita: 2006-08-07 17:50

La 12-an de julio la ambasadoro de Italio en Litovio, Giulio Prigioni, en sia nova rezidejo en Vilno, la ĉefurbo de Litovio, akceptis tutan grupon de litovaj esperantistoj, kiuj ĉi-jare partoprenos en la 91-a Universala Kongreso de Esperanto en Florenco. En la akcepto partoprenis pli ol kvardek esperantistoj el diversaj litovaj urboj. Entute al la kongreso aliĝis 57 loĝantoj de Litovio, sed ne ĉiuj povis partopreni la akcepton. "Eblas konstati, ke la itala ambasadoro fariĝis vera amiko de Esperanto. Li konsentis eniri en la Honoran Komitaton de la Universala Kongreso. Ne estas ekskludita la ebleco, ke li aperos dum la UK, se li sukcesos liberiĝi de siaj profesiaj devoj", komentas Povilas Jegorovas.

Ambasadoro de Italio akceptis kongresontojn - Legu pli...

Agoj pri dokumento