Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / La demisia letero de la prezidanto de TEJO

La demisia letero de la prezidanto de TEJO

de Redakcio Laste modifita: 2006-08-15 16:45
La antaŭa prezidanto de TEJO, Heming Welde Thorbjørnsen, anoncis sian demision per letero sendita al la komitatanoj de TEJO antaŭ la IJK en Sarajevo. Sen la demisio lia oficperiodo daŭrus ĝis la venontjara IJK en Vjetnamio. Kiel nova prezidanto de TEJO estis en Sarajevo elektita David-Emil Wickström. Ni publikigas la kompletan tekston de la demisia letero.

Karaj Gekolegoj,

Kun peza koro mi skribas tiun ĉi leteron, kiun mi dum longa tempo jam esperis ke ne estos necesa. Sed post longa pripensado kaj repensado mi venis al la konkludo ke mi devas rezigni mian postenon de prezidanto de TEJO, kaj mi avertis pri tio jam al la Ĝenerala Direktoro Osmo BULLER kaj la Estraro.

Mia decido baziĝas sur tio ke mi vidas ke mi ne kapablas plenumi miajn taskojn en kontentiga maniero. Tio ĉi ne estas bona situacio por TEJO, kaj estus pli bona solvo trovi alian prezidanton kiu kapablas plenumi siajn taskojn laŭ la bezonoj kaj postuloj de la organizo kaj ties Komitato kaj Estraro. Mi agnoskas ke tio ĉi ne estas tempo dum kiu TEJO bezonus demision, sed ja neniu tempo estas konvena tempo por tio, kaj mia decido bedaŭrinde estas fina.

Mi substrekas ke mia demisio ne rilatas al la interna funkciado de TEJO aŭ la rilatoj inter TEJO kaj UEA. Mi spertis dum la lasta jaro bonan kunlaboron, kaj ne kritikos ajnan personon. Mi denove bedaŭras la situacion, kaj por pliglatigi la aferon mi daŭrigos mian prezidantan laboron ĝis IJK 2006 inkluzive, tiel ke mia posteulo povos dum la tiea komitatkunsido esti elektita. Konsekvence mi efektive demisios la 13-an de aŭgusto 2006.

Nun estas la respondeco de la Estraro kunlabore kun la elekta komisiono trovi mian posteulon, kaj la Estraro rajtas min anstataŭigi jam nun se ili tion preferas. Se neniu alia kandidato estos trovita je mia efektiva demisio la unua vicprezidanto plenumu la postenon ĝis kiam kandidato estos trovita. Sed kiel menciite mi volonte daŭrigos ĝis inkluzive la komitatkunsidojn en Sarajevo. Mi dankas vin ĉiuj pro la bona kunlaboro kaj petas vian pardonon pro la malavantaĝoj kiujn mi nun al vi donas.

Plej amike,

Heming WELDE THORBJØRNSEN

arkivita en: