Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Vingustumado por junuloj, sed ne nur…

Vingustumado por junuloj, sed ne nur…

de Redakcio Laste modifita: 2006-08-14 18:17
La junulara programo de la Universala Kongreso en Florenco estis nekutime vigla, kun multaj popularegaj koncertoj, ekskursoj kaj eĉ vingustumado. Raportas unu el la organizintoj, Francesco Maurelli.

Ĵaudon, la 3-an de aŭgusto, je la 5-a posttagmeze, antaŭ la salono Grazzini, en la kongresejo de la UK2006. Vicego staras antaŭ la enirejo. Multaj homoj, ĉiuland-devenaj, altaj, malpli altaj, lacaj pro troa partopreno en prelegoj, diskutgrupoj kaj kunvenoj, lacaj pro troa partopreno en la ekskursoj, viglaj ĉar restas ankoraŭ unu tago kaj duono ĝuindaj de la kongreso, iuj eĉ kun Esperanto-flagoj…

Kio okazis? Tutcerte vi pensas pri iu oficiala kunveno. Ĉu eble kunveno pri la kongresa temo? Ĉu eble iu komitatkunsido? Ĉu prelego de iu famulo? Ne, tute ne… Temis pri programero en la kadro de la junularaj aranĝoj. Jes, vi bone legis! Kvankam por multaj junulara programo dum UK estas io nova, pli strangaĵo ol normalaĵo, dum la ĵusa UK okazis vigla, bunta kaj ŝpariga junulara programo.

Sed… vi ja estas scivolemaj… mi ankoraŭ ne diris al vi kio okazis en tiu salono. Temis pri vingustumado, fama itala specialaĵo. La partoprenintoj povis gustumi minimume kvin diversajn italajn vinojn kaj manĝeti biskvitojn. Ĝi estis aparte sukcesa programero. Kiam la ĉambro estis plenplena de homoj, ni aranĝis duan grupon kaj ankaŭ la dua grupo plenigis la ĉambron.

Sed ni volas rankonti al vi iom pli pri tiu ĉi speciala programero. Vi ne devas imagi ion seriozan. Vi ne devas pensi pri amaso da mumioj kiuj drinkis dum la tuta tempo. Unue, temis pri gustumado, do plezuro gustumi diversajn vinojn, komparante la guston, la robustecon, la postguston. Kaj tion plenscie klarigis Daniela Tagliafico, parolante iomete pri la diversaj vinoj, pri iliaj karakterizoj, ilia deveno. Sed la plej trafa parto de tiu ĉi programero okazis dank' al la partoprenintoj kiuj vere igis la etoson neforgesebla.

Ĉiu partopreninto proponis el nacia repertuaro multajn kantojn, tiujn kiuj oni kutime kantas dum vin-trinkado kaj aliajn famajn tiel ke ankaŭ la aliaj ĉeestintoj povis kunkanti. Tiu ĉi programero devintus fini je la 6-a vespere, sed en la realo la etoso estis tiom bona ke nur preskaŭ je la 8-a la ĉambro liberiĝis.

Sed ne imagu ke junulara programo konsistis nur el vingustumado. Tiu ĉi estis nur ero. Kaj ĉiuj niaj programeroj estis ege sukcesaj kaj partoprenitaj. La oficiala vespera programo finiĝis ĉiam je la 9-a vespere. Do, ni tute ne povis lasi la kongresanojn solaj dum la tuta vespero kaj nokto. Ni aranĝis noktan urban promenadon kaj pli ol 100 homoj aliĝis.

Nia verda vicego ŝoviĝis tra la urbo kiel granda serpento. La promenado estis kompreneble ĉiĉeronata, kiam ni alproksimiĝis al famaj monumentoj kaj famaj lokoj, sed ne ĉiuj povis ĝui ĝin pro la multnombreco de la grupo. Kiam ni alvenis preskaŭ je la fino de la nokta promenado agrabla surprizo aperis al la ĉeestintoj: 10 tranĉitaj kaj varmaj picoj atendis la grupon por esti manĝataj. Ni okazigis duan fojon la noktan promenadon kaj ankoraŭ pli ol 40 homoj partoprenis.

Oficialaj ekskursoj tro kostis por averaĝa junulo (kaj ne nur junulo). Ni organizis do aliajn alternativajn ekskursojn, kiuj estis tre ŝparigaj. Ĉiu ekskurso disvolviĝis glate kaj agrable por ĉiuj partoprenintoj (ĉiam mulnombraj). Ni interalie organizis du grupojn por viziti muzeon pri maŝinoj ideitaj de Leonardo Da Vinci, kiuj estis plejparte proveblaj, ekskurson al Fiesole kun komuna pico, tuttagan ekskurson al la maro, tranaturan ekskurso ĝis la pinto de monteto tuj apud Florenco.

Sed ni ne forgesu la mirindajn vesperojn kaj noktojn en la junulargastejo "Villa Camerata", kie okazis specialaj koncertoj. La koncerto de Dolĉamar estis granda sukceso. Du plenaj busoj de la kongresejo ĝis la gastejo alportis interesitojn ĝis la gastejo, kie spektakla kaj grandioza koncerto ilin atendis! Kaj ankoraŭ okazis bardaj kantoj, karaokeo, diskoteko, projekciado de noktaj filmoj…

Sed junulara programo ne estis nur tio: en la kongresejo okazis aliaj programeroj, kiel ekz. la koncerto de Ĵomart kaj Nataŝa (kunlabore kun la oficiala programmo), prelego pri Pasporta Servo, pri vojaĝo ĉirkaŭ la mondo, pri lingvaj komparoj…

Do… finfine junuloj en la UK, junulara programo dum la UK!

Francesco Maurelli

arkivita en: ,