Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / kallekn / Sonĝoj pri pli bona epoko

Sonĝoj pri pli bona epoko

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2013-03-09 16:38
Mi apenaŭ aŭdis pri la azerbajĝana aŭtoro Akram Aylisli, ĝis politika partio kun la eble ne tute trafa nomo Müasir Müsavat (“moderna egaleco”) promesis monpremion de 10.000 manatoj (9.800 eŭroj) al tiu, kiu fortranĉos lian orelon.

– La knaboj kunportos desinfektaĵon, vaton kaj bandaĝon. Ili fortranĉos la orelon, kaj tuj bandaĝos lin. Je Dio, tio ne doloros, promesis la partiestro Hafiz Hacıyev en azerbajĝana televid-intervjuo.

La eldiraĵo vekis iom tro da internacia atento, kaj poste Hacıyev “provizore” nuligis sian promeson pri monpremio.

Sed tio estas nur bagatelo. Aylisli, kiu pli frue interalie membris en la parlamento de Azerbajĝano, perdis sian ŝtatan verkistan pension kaj ĉiujn siajn ŝtatajn ordenojn. Liajn librojn oni bruligis surstrate, kaj grandaj manifestacioj kontraŭ li estis organizitaj en ĉi tiu lando, kie la polico kutime respondas al spontanaj opiniesprimoj per kelkaj bone direktitaj batoj de kaŭĉuka bastono.

La edzino kaj filo de Akram Aylisli perdis siajn laborojn. En la fino de februaro la persekutado atingis tiajn dimensiojn, ke la 75-jara Aylisli decidis fuĝi el la lando. Nun li troviĝas en Turkio. Kaj ĉio ĉi nur pro maldika romano kun la nomo Ŝtonaj sonĝoj (Daş yuxular – Каменные сны) kiun li en decembro 2012 publikigis en la rusia literatura periodaĵo Druĵba narodov (“La amikeco de la popoloj”).

Legu pli ĉi tie