Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Francoj gajnis 302-279 en Florenco

Francoj gajnis 302-279 en Florenco

de Redakcio Laste modifita: 2006-08-16 22:15
Francoj malgajnis kontraŭ Italio en la futbala finalo, sed gajnis kontraŭ la kongreslando en la konkurso pri la plej multaj kongresanoj, per ciferoj 302 kontraŭ 279.

Francio retenis ĝis la fino la unuan lokon, kiun ĝi okupis en la statistiko de la Florenca UK ekde la komenco de la aliĝado. Surloke enskribiĝis pli da italaj kongresanoj sed ne sufiĉe por detronigi Francion for de la pinta loko. Laŭ la defintiva statistiko al la 91-a UK aliĝis 302 esperantistoj el Francio kontraŭ 279 el Italio. Pli ol cent kongresanojn sendis ankaŭ Japanio (181), Germanio (159) kaj Pollando (129), kaj tiun limon preskaxu atingis Rusio (97).

La landoj kun pli ol 20 aliĝintoj estas: Brazilo (73), Belgio (72), Hispanio (64), Litovio (58), Usono (49), Britio kaj Nederlando (po 47), Svislando (44), Svedio (43), Hungario (42), Kroatio (41), Danio (40), Ĉeĥio (38), Ĉinio (34), Korea Respubliko (32), Serbio (31), Finnlando kaj Israelo (po 29), Bulgario (27) kaj Kanado (22).

Al la Florenca UK aliĝis entute 2209 kongresanoj el 62 landoj. Rimarkinda estas la relative granda proporcio de aliĝoj el landoj ekster Eŭropo, entute 494 (22,4%).

[Gazetara Komuniko de UEA]

arkivita en: ,