Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / La redaktoro de "TEJO tutmonde" demisias

La redaktoro de "TEJO tutmonde" demisias

de Redakcio Laste modifita: 2006-09-02 10:56
La redaktoro de la oficiala gazeto de TEJO, Joel Amis, forlasas sian postenon. Ĉi-jare, pro manko de materialoj, ne aperis la dua numero de la gazeto, kaj en la tria numero TEJO anoncas, ke estas serĉata nova redaktoro.

Laŭ la anonco, nova redaktoro de TEJO tutmonde devas bonege regi Esperanton, profunde koni la movadon, kaj ŝati verki kaj redakti. La redaktoro de TEJO tutmonde ricevas honorarion de 400 eŭroj jare.

La nuna redaktoro, Joel Amis, transprenis la taskon en 2004. La antaŭa redaktoro estis Rick Newsum, kiu prizorgis la gazeton ekde 1997.

arkivita en: