Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006

2006

de Redakcio Laste modifita: 2012-12-30 11:40
Artikoloj publikigitaj dum 2006
UEA atingis 6.083 individuajn membrojn en 2005 de Redakcio — Laste modifita: 2006-01-05 10:51
Post multjara falado la kvanto de individuaj membroj de UEA jam la trian sinsekvan jaron kreskas. En 2005 la kvanto de individuaj membroj unuafoje post la jaro 2001 superis ses mil. Tion montras ciferoj, kiujn Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA, sendis al la komitato de UEA la 3-an de januaro 2006.
Idealismaj rebriletoj malantaŭ la skeptika fasado de Redakcio — Laste modifita: 2006-01-07 21:45
La nova libro de Stefan Maul ne estas membiografio - almenaŭ tion li mem asertas. Laŭ li, temas nur pri kolekto de spertoj kaj faktoj, kiuj ŝajnis al li gravaj por klarigi, kial li "estas kaj restas konvinkita adepto de l' ideo de L. L. Zamenhof". Feliĉe por la leganto, Stefan Maul tre vaste interpretas tiun sian elirpunkton. Kaj same feliĉe por la leganto, ne temas pri ia rigardo al la mondo tra verdaj okulvitroj, sed tre realisma kaj kapta rakonto pri la vera vivo.
Sakaguchi: "Sociaj elementoj de kulturo mankas en Esperanto" de Redakcio — Laste modifita: 2006-01-25 13:41
"La aserto de laikoj, ke Esperanto ne taŭgas por serioza uzo, ĉar mankas al ĝi kulturo kaj denaskaj parolantoj, estas laŭ mi falsa kaj naiva", skribas Alicja Sakaguchi. Samtempe ŝi en sia repliko al kritiko de Detlev Blanke konstatas, ke Esperanto "ne estas striktasence portanto de iu difinita kulturo", ĉar la komunumo de esperantistoj ne estas grupo, kiu diferenciĝas de aliaj kulturaj komunumoj per specifaj, komunaj kondut- kaj agoformoj.
Usonaj esperantistoj liberigis sian retejon de Redakcio — Laste modifita: 2006-01-09 23:37
Nova, moda, alloga retpaĝaro verŝajne nuntempe estas la plej grava vizaĝo kiun organizaĵo montras al la mondo, opinias Steven Brewer, la vic-prezidanto de Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, ELNA. La retejo de ELNA estis moderna antaŭ dek jaroj, kiam ĝi estis kreita. Poste neniu havis tempon bone prizorgi ĝin, kaj laŭ Steven Brewer ĝi komencis putri. Dum la unua plena semajnfino de januaro, teamo de entuziasmuloj kolektiĝis en Teksaso por refari la tuton. La nova retejo de ELNA ne plu restos sur la ŝultroj de unu respondeculo. Per nova sistemo, tuta teamo povos okupiĝi pri la retejo, lokaj kluboj povos facile starigi sian propran sekcion en la paĝaro, kaj ĉiuj membroj rajtos libere afiŝi artikolojn en la retejo.
La nova retejo de ELNA de Redakcio — Laste modifita: 2006-01-28 12:10
La nova retejo de ELNA estis preparita de teamo da entuziasmuloj en januaro 2006. Ĝi uzas modernan enhav-administran sistemon, kaj permesos ke ĉiuj membroj de ELNA afiŝu artikolojn.
EEU volas kantigi prezidentojn esperante - kaj latine de Redakcio — Laste modifita: 2006-01-19 22:00
La prezidento de Pollando, Lech Kaczyński, kunvoku kunsidon de pluraj eŭropaj prezidentoj kiuj subtenu kantadon de la eŭropa himno en Esperanto kaj en la latina. Tion esperas atingi Eŭropa Esperanto-Unio. Krome la registaro de Slovenio printempe de 2008 laboru por akcepto de EU-dokumento utila por Esperanto. Tio estu la ĉefa strategia celo de Eŭropa Esperanto-Unio, konkludis la estraro de EEU en sia kunsido la en Bruselo la 7-an de januaro 2006. Krome EEU laŭ la estraro klopodu fariĝi organizaĵo regule financata de EU, kaj faru DVD-filmon pri Esperanto.
Nova Afrika Komisiono de UEA sen Gbeglo Koffi de Redakcio — Laste modifita: 2006-01-19 21:32
Post la konflikto ĉirkaŭ la Afrika Oficejo de UEA, la estraro de UEA nun elektis novan Afrikan Komisionon kun ses anoj. En la nova komisiono ne plu membras la antaŭa direktoro de la Afrika Oficejo, Gbeglo Koffi, kiu estis ankaŭ kunordiganto de la komisiono. Dimanĉe la 8-an de januaro Renato Corsetti informis kelkajn afrikajn esperantistojn pri la konsisto de la nova komisiono, kaj marde vespere aperis la oficiala komuniko. Laŭ ĝi, nova Afrika Oficejo de UEA nun estas fondata en Benino. "Nia celo estas disvastigi Esperanton en Afriko, ne uzi la afrikanojn, kiuj jam lernis Esperanton, por aranĝi socion sendependan de la ĉirkaŭa socio", diras Renato Corsetti al Libera Folio.
Ekfunkciis esperanta versio de reta karikatur-muzeo de Redakcio — Laste modifita: 2006-01-12 14:38
La 10-an de januaro en Portugalio estis oficiale inaŭgurita esperantlingva versio de reta muzeo pri karikaturoj, kun la iom nepreciza nomo "Virtuala Muzeo de Bildodesegno". La unuan viziton al la esperantlingva versio de la muzeo faris la portugala ministro pri financoj. Esperanto iĝis la tria lingvo de la muzeo, aldone al la portugala kaj angla versioj.
Pli ol ducent esperantistoj partoprenis Internacian Festivalon de Redakcio — Laste modifita: 2006-01-19 09:30
207 partoprenantoj el 25 landoj trovis la vojon al la 22-a Internacia Festivalo (IF) okazinta en Treviro (Trier), la plej malnova urbo de Germanio, de la 27-a de decembro 2005 ĝis la 3-a de januaro 2006. Treviro estis fondita antaŭ pli ol du mil jaroj, kaj en la jaro 180 romianoj konstruis muron ĉirkaŭ la urbo por defendi sin kontraŭ ĝermanoj. La temo de la ĉi-jara IF rilatis al faligo de muroj.
Tri afrikaj esperantistoj veturis al Bamako por Monda Socia forumo de Redakcio — Laste modifita: 2006-01-22 23:11
Kunordigite de UEA, tri afrikaj esperantistoj vojaĝis al Bamako (Malio), por agi tie por Esperanto kadre de la Monda Socia Forumo okazonta de la 19-a ĝis la 23-a de januaro. Ili estas la beninano Francois Hounsounou (TEJO-estrarano) kaj la eburbordano Antoine Kouablan, kiuj ambaŭ membras en la nova Afrika Komisiono de UEA, kaj la togolanda aktivulo Adje Adjevi. Surloke aliĝas al ili la maliano Drissa Flayoro kaj la franco Francisko Simonnet.
EU-retestro: Lingvo sen teritorio ne taŭgas por EU de Redakcio — Laste modifita: 2006-01-27 21:58
Esperanto povus iĝi unu el la oficialaj lingvoj de la Eŭropa Unio, se iu el la ŝtatoj-membroj tion petus, supozas reprezentanto de EU. Tamen la reteja estro, kiu preferas resti anonima, konstatas ke Esperanto ne vere taŭgas, ĉar ĝi ne havas propran teritorion kaj estas parolata nur en la komunumo de la esperantlingvanoj. La retestro ne klarigas, kiel Esperanton povus paroli iuj aliaj ol esperantlingvanoj. "Simple ili ne scias plu kion inventi", komentas Renato Corsetti.
Skoltoj kaj Bartoszewski ricevos Zamenhof-medalon de Redakcio — Laste modifita: 2006-01-25 13:19
La Internacia Organizaĵo de la Skolta Movado en Ĝenevo kredeble ricevos la duan Medalon de Toleremo de la Bjalistoka Fondumo Zamenhof. Medalon de Toleremo ricevos ankaŭ la konata pola ĵurnalisto, politikisto kaj iama malliberulo en Aŭŝvico, Władysław Bartoszewski, se li konsentos akcepti ĝin.
Afrika delegacio de UEA en maliaj amaskomunikiloj de Redakcio — Laste modifita: 2006-01-25 13:17
Prelegoj, intervjuoj ĉe lokaj radio-stacio kaj gazetoj, disdono de flugfolioj pri Esperanto, ekspozicio de kelkaj Esperantaj verkoj - tiel resumiĝas la aktivecoj de 5 geesperantistoj el 4 afrikaj landoj (Benino, Ebura Bordo, Malio kaj Togolando) okaze de la Monda Socia Forumo en Bamako de la 19-a ĝis la 23-a de januaro 2006.
TEJO serĉas novan volontulon de Redakcio — Laste modifita: 2006-01-24 09:27
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo TEJO denove serĉas volontulon por laboro en la Centra Oficejo en Roterdamo.
Esperanto forte videblis en la 2-a Pakistana Socia Forumo de Redakcio — Laste modifita: 2006-01-28 12:13
La 24-an de januaro okazis la 2-a Pakistana Socia Forumo (PSF) en Ali-Instituto de la urbo Lahore. Estis invititaj ĉiuj pakistanaj organizaĵoj kaj asocioj, kiuj laboras por la rajtoj de infanoj, virinoj, laboristoj, lernantoj kaj suferantoj de diversaj problemoj. Origine devis okazi Monda Socia Forumo (MSF) en Karaĉio, sed ĝi estis prokrastita pro la tertremo. Pro tio oni aranĝis la 2-an PSF por montri unuecon kun MSF-2006 en Karakaso kaj Bamako. MSF-2006 en Karaĉi okazos de la 23-a ĝis la 27-a de marto 2006.
Usonaj esperantistoj planas ŝanĝi nomŝildon de Redakcio — Laste modifita: 2006-01-29 17:14
Esperanto-Ligo de Norda Ameriko (ELNA), la landa asocio de UEA en Usono, planas ŝanĝi sian nomon al Esperanto USA. Unu kialo de la planata nomŝanĝo estas la fakto, ke ELNA efektive ne reprezentas esperantistojn el la tuto de norda Ameriko: ja en Kanado kaj Meksiko ekzistas aliaj landaj asocioj. "Laŭ mi, kiam la boato eksinkas, oni ne malŝparu tempon por diskuti kion oni repentru sur la nomŝildon", komentas estrarano de ELNA, Steven Brewer. Li tamen opinias, ke oni post la longdaŭraj diskutoj fine ŝanĝu la nomon, por pluiri al pli gravaj temoj.
Internacia Televido kaj Ĝangalo revenis post misfunkcio de Redakcio — Laste modifita: 2006-01-28 16:21
Dum la lasta semajno jam duafoje dum januaro la esperantlingvaj elsendoj de Internacia Televido suferis pro serioza misfunkcio. Pro la misfunkcio ankaŭ la novaĵoj en la retejo Ĝangalo ne povis esti ĝisdatigataj.
Internacia Televido de Redakcio — Laste modifita: 2006-01-28 12:06
Reta televida elsendo en Esperanto.
morel.jpg de zope — Laste modifita: 2006-01-29 21:27
Pierre Morel-A-L'Huissier.
Franca parlamentano rekomendas Esperanton por EU de Redakcio — Laste modifita: 2006-02-02 21:23
La franca parlamentano Pierre Morel-A-L'Huissier faris formalan demandon al la ministro pri edukado rilate la ekuzon de Esperanto en EU. En sia demando, Pierre Morel-A-L'Huissier atentigas la francan registaron pri la raporto Grin, laŭ kiu la fortiĝanta rolo de la angla lingvo estas malutila ne nur al la kulturoj sed ankaŭ la ekonomioj de anglalingvaj landoj. La demando de Pierre Morel-A-L'Huissier estis farita post instigo de pluraj francaj esperantistoj, kiuj atentigis siajn reprezentantojn en la parlamento pri la koncerna raporto.
lang.jpg de zope — Laste modifita: 2006-01-29 17:38
Jack Lang.
EU-retestro renkontis esperantistojn de Redakcio — Laste modifita: 2006-02-20 09:55
La retestro de la prilingva retejo de la Eŭropa Unio kapitulacis antaŭ la ferocaj atakoj de irititaj esperantistoj. La retejo ne plu asertas, ke artefaritaj lingvoj kiel Esperanto ne havas historion, kulturon aŭ denaskajn parolantojn. La tuta alineo, kiu celis montri kial Esperanto ne taŭgas por uzo en EU, estis forviŝita la 30-an de januaro. La 6-an de februaro la retestro, Robert Rowe, renkontiĝis kun du esperantistaj oficistoj de EU. Rowe rakontis ke kelkaj el la leteroj de esperantistoj al la retejo estis sufiĉe krudaj. Li ankaŭ miris kial esperantistoj kredas ke ili povas dikti la lingvan politikon de EU. Tiaj iniciatoj povas ja veni nur de membroŝtatoj, li ripetis.
bierfaristo.jpg de zope — Laste modifita: 2006-02-02 21:30
rowe.jpg de zope — Laste modifita: 2006-02-02 21:31
Forpasis Poul Thorsen de Redakcio — Laste modifita: 2006-02-03 13:32
La 30-an de januaro forpasis la dana Esperanto-poeto Poul Thorsen en la aĝo de 91 jaroj. Thorsen, kiu profesie estis instruisto, lernis Esperanton en 1931 kaj jam baldaŭ ekaktivis en la laborista Esperanto-movado. En 1937 li unuafoje partoprenis SAT-kongreson en Roterdamo, invitante tie al partopreno en la Kopenhaga kongreso en 1939, kiun li organizis kun Paul Neergaard.
IJK 2007 okazos en Vjetnamio de Redakcio — Laste modifita: 2006-02-09 13:02
La estraro de TEJO decidis, ke la 62-a Internacia Junulara Kongreso okazos en Hanojo, la ĉefurbo de Vjetnamio, de la 27-a de julio ĝis la 3-a de aŭgusto 2007. La alia kandidato por la IJK 2007 estis Busan en Koreio. La ĉi-jara kongreso okazos en Sarajevo en Bosnio.
Encounter between EU webmaster and Esperantists de Redakcio — Laste modifita: 2006-02-10 17:11
The webmaster of the EU's languages site has given in to fierce attacks by annoyed Esperantists, and the website no longer maintains that artificial languages like Esperanto have no history, culture or native speakers. The whole paragraph, which was intended to show why Esperanto is not suitable for use in the EU, was removed on 30 January. On 6 February the webmaster, Robert Rowe, met two Esperanto-speaking EU officials. Rowe said that some of the letters from Esperantists to the website were rather crude. He also wondered why Esperantists thought they could dictate the EU's language policy, repeating that such policy initiatives could come only from Member States.
Kvin krimaj kvaropoj kaj kelkaj kromaj kadavroj de Redakcio — Laste modifita: 2006-02-15 20:40
Esperantaj krimverkistoj ial preferas seriojn el kvar romanoj, konstatas Sten Johansson en sia ampleksa artikolo pri originalaj krimromanoj en Esperanto. La krimromanoj laŭ li suferas pro similaj mankoj kiel aliaj Esperantaj verkoj: mallerta tekniko de literatura kreado, stranga lingvaĵo, la manio verki kaj eldoni por pruvi, ke tio eblas en Esperanto. Tamen ĉe tiaj distraj verkoj tio laŭ li eble malpli multe ĝenas, ol ĉe verkoj kun pli serioza celo. Distraĵoj laŭ Sten Johansson estas gravaj ne nur por distro, sed ankaŭ por trakti interesajn kaj eble malfacilajn temojn, kaj krome por la lingva evoluo.
cxcx.jpg de zope — Laste modifita: 2006-02-11 16:59
jvvm.jpg de zope — Laste modifita: 2006-02-11 17:00
mesp.jpg de zope — Laste modifita: 2006-02-11 17:00
nestvip.jpg de zope — Laste modifita: 2006-02-11 17:01
regulus.jpg de zope — Laste modifita: 2006-02-11 17:01
surk.jpg de zope — Laste modifita: 2006-02-11 17:02
urdhadda.jpg de zope — Laste modifita: 2006-02-11 17:03
varmasenromo.jpg de zope — Laste modifita: 2006-02-11 17:03
vpro.jpg de zope — Laste modifita: 2006-02-11 17:04
Filmo pri esperantistoj en Rusia tutlanda televido de Redakcio — Laste modifita: 2006-02-26 16:33
La 27-an de februaro rusia televido montros la unuan parton de triparta film-serio pri okazaĵoj kiuj komenciĝas en Esperanto-klubo de periferia rusia urbeto en la 1920-aj jaroj. La ĉefpersono de la filmo estas unu el la klubanoj, kiu nur post kvindek jaroj sukcesas malkaŝi la sekreton de mortigo, okazinta en klub-kunsido. La filmo estos montrita tuj post la ĉefa vespera novaĵ-elsendo en la "Unua Kanalo", unu el la plej popularaj tutlandaj televidkanaloj de Rusio. La programoj de la kanalo estas vaste spektataj ankaŭ en aliaj landoj de eks-Sovetio. Laŭ la aŭtoro de la scenaro, Esperanto en la filmo funkcias kiel modelo de ajna ideologia movado. La unua parto de la filmo origine devis esti montrita jam la 20-an de februaro, sed estis lastmomente prokrastita pro la olimpikaj ludoj.
Juzefoviĉ: "Esperanto ne estas praktika, sed tio ne gravas" de Redakcio — Laste modifita: 2006-02-19 16:27
Leonid Juzefoviĉ estas la aŭtoro de la nova rusia televid-serio Casarosa, kiu parte okazas en Esperanto-klubo de rusia urbeto, kaj kies ĉefpersono estas esperantisto. Dum la filmado en Rusio li estis intervjuita de Aleksej Kuznecov. "Esperanto estas grava parto de la filmo. Nun Esperanton konas malmultaj, sed post la filmo en la 1-a kanalo miaopinie oni konos", li diras. Leonid Juzefoviĉ scias multon pri la Esperanto-movado, sed ne kredas ke Esperanto havas iun praktikan signifon. "Sed, vidu, ju malpli da praktika valoro, des pli da io por si ricevas la homo. Kiam ni ekokupiĝas pri io pro la praktika utilo, en ni malaperas io intima. Ne tuj, poiomete."
Gbeglo Koffi denove volas iĝi komitatano de UEA de Redakcio — Laste modifita: 2006-02-16 17:09
La Landa Asocio de UEA en Togolando, Unuiĝo Togolanda por Esperanto (UTE), volas liberigi la lokon de sia ĝisnuna reprezentanto en la Komitato de UEA, Kokou Sagbadjelou. Sur lian lokon UTE volas meti la antaŭan direktoron de la Afrika Oficejo de UEA, Gbeglo Koffi.
La angla lingvo iĝas minaco por Britio de Redakcio — Laste modifita: 2006-02-17 16:31
La tutmonda superregado de la angla lingvo, de kiu la anglalingvaj landoj inkluzive de Britio profitis dum la pasinta jarcento, hodiaŭ fariĝas serioza danĝero por la internacia pozicio de la Unuiĝinta Reĝlando. "La plej bona defendo de la Unuiĝinta Reĝlando kontraŭ la minaco de la disvastiĝo de la angla estas, fakte, lerni aliajn lingvojn." Tio ĉi ne estas citaĵo de iu nekonata brita Esperanto-aktivulo - tion asertas nova raporto de la Brita Konsilio, publikigita merkrede, la 15-an de februaro.
José Antonio Vergara kunordigos la Amerikan komisionon de UEA de Redakcio — Laste modifita: 2006-02-17 11:23
La Estraro de UEA elektis la ĉilian komitatanon José Antonio Vergara kiel novan kunordiganton de la Komisiono pri Amerika Agado.
jvergara.jpg de zope — Laste modifita: 2006-02-17 11:22
José Antonio Vergara
Du retejoj konkuras pri Esperanto en Afriko de Redakcio — Laste modifita: 2006-03-04 21:19
La ŝanĝoj en afrika Esperantujo estas videblaj ankaŭ en interreto. Lige kun la starigo de la nova Afrika Oficejo de UEA, post la jarŝanĝo aperis en la reto ankaŭ nova afrika retejo de UEA. La nova afrika retejo tamen estas prizorgata de eŭropanoj - laŭ Renato Corsetti en la nova Afrika Oficejo eĉ mankas komputilo per kiu eblus vidi la novan retejon. Aperis ankaŭ konkuranta retejo de Afrika Centro Esperantista, same administrata en Eŭropo.
Mono ekmankas al Internacia Televido de Redakcio — Laste modifita: 2006-02-24 23:38
La financa subtenado de esperantistoj al Internacia Televido (ITV) malvigliĝas, mankas antaŭmendoj por planataj DVD-diskoj, kaj nur unu pagita reklamkampanjo ĝis nun efektiviĝis en Internacia Televido. Tial ITV nun denove turnas sin al la esperantistoj por ricevi pli da mono por la elsendoj.
Esperanto por la blanka kulturhomo? de Redakcio — Laste modifita: 2006-02-27 20:44
Ĵusaj mesaĝoj de esperantisto, kiu volas igi Esperanton la internacia lingvo de la "arja popolo", kaj ne de la tuta mondo, igis nian aŭtoron Gary Mickle pripensi, ĉu ĉiam esperantistoj vidis kontraŭdiron inter rasismo kaj la interna ideo de Esperanto. Bedaŭrinde ne, li konstatas. Ankaŭ la koncepto de kultura imperiismo, kiun multaj esperantistoj subtenas, laŭ Gary Mickle havas punktojn de intertuŝiĝo kun ekstremismaj ideologioj. "Eble hodiaŭ, jardekojn post la apero de la batalnocio 'kultura imperiismo' ĉe esperantistoj de la Tyresö-generacio, venis la tempo por kritike ekzameni ĝin", li skribas.
bertilow.jpg de zope — Laste modifita: 2006-02-27 20:45
marthacardenas.jpg de zope — Laste modifita: 2006-02-27 20:46
Petskribo al UN dividas esperantistojn de Redakcio — Laste modifita: 2006-03-02 23:06
La 18-an de februaro la nova usona esperantisto Martha Cardenas iniciatis retan kolekton de subskriboj subtene al Esperanto. Jam dum la unuaj dek tagoj la petskribo estis subskribita de pli ol tri mil homoj, inter tiuj multaj konataj esperantistoj. Aliaj konataj esperantistoj ne volis subskribi la tekston, ĉar ili opiniis ĝin parte mensoga kaj ĝenerale neserioza. "Ŝajnas al mi ke Esperantujo estas dormema urbeto, kaj mi volus veki ĝin. Mi intencas sendi la liston al UEA kaj mi vere esperas ke ili plusendos ĝin al UN", komentas Martha Cardenas al Libera Folio. "Se la bildo de esperantistoj ĉe UN estas ne tre brila, tio okazas pro tio, kion ni ne faras, ne pro tio, kion iuj faras", replikas Renato Corsetti.
Milionoj vidis filmon pri esperantistoj de Redakcio — Laste modifita: 2006-03-09 22:21
En la lastaj du tagoj de februaro kaj en la 1-a de marto la tutlanda Unua Kanalo de la rusia televido montris la novan tripartan televid-serion Casarosa. La serio baziĝas sur samnoma romano de Leonid Juzefoviĉ, kun intrigo grandparte volvita ĉirkaŭ okazaĵoj en Esperanto-klubo en periferia rusia urbeto en la 1920-aj jaroj. La filmo atingis multmilionan publikon, kaj lige kun la premiero Esperanto estis klare pli ofte ol kutime menciata en amaskomunikiloj. Tamen la ĝenerala interesiĝo pri Esperanto ne multe grandiĝis, laŭ vizit-statistiko de populara ruslingva priesperanta retejo.
Estro de Pola Radio: "Esperantistoj estas monda elito" de Redakcio — Laste modifita: 2006-03-05 22:24
En la vendreda esperantlingva elsendo de Pola Radio, la prezidanto de la kompanio, Andrzej Siezieniewski, klarigis kial Pola Radio havas programojn en Esperanto. Laŭ li, Esperanto estas lingvo de edukita elito kun altaj postenoj en siaj landoj.
sieziniewski.jpg de zope — Laste modifita: 2006-03-05 22:24
Prezidanto de Pola Radio, Andrzej Siezieniwski
La angla konkeras Eŭropan Union de Redakcio — Laste modifita: 2006-03-13 12:11
La angla estas la plej populara kaj plej parolata lingvo de EU. Unuafoje pli ol duono el la loĝantoj de EU asertas, ke ili scias la anglan. Tion montras freŝa esploro farita de la Eŭropa Komisiono. En suda Eŭropo malmultaj lernas du fremdajn lingvojn, sed multaj subtenas la ideon ke oni ja lernu du lingvojn. En norda Eŭropo oni male ofte opinias, ke unu fremda lingvo ja sufiĉu, sed tamen lernas du. EU oficiale rekomendas, ke ĉiuj lernu du lingvojn, sed ne diras kiujn. Tamen 77 procentoj el la loĝantoj de EU opinias, ke unuavice oni lernu la anglan. El la restantaj 23 procentoj pli ol la duono estas anglalingvanoj, kiuj ne bezonas studi la anglan kiel fremdan lingvon.
Civita komitato kreos raŭmisman lingvon de Redakcio — Laste modifita: 2006-03-19 19:47
La Esperanta Civito ne estas kontenta pri la Akademio de Esperanto, ĉar multaj nunaj akademianoj ne havas "raŭmisman lingvokoncepton". Tial la Civito nun planas fondi propran, alternativan lingvonormigan institucion, revivigante la 60-jaran kadavron de la Lingva Komitato. Akademianoj kredas ke la decidoj de la civita komitato havos tre marĝenan signifon, se ian ajn. "Mi pensas, ke la rolo de la Civita Lingva Komitato estos tre malgranda kaj tre malgrava por Esperantujo kiel tuto, kaj ke oni baldaŭ forgesos pri ĝi", komentas Bertilo Wennergren. Carlo Minnaja aliflanke bonvenigas la planon: "Ĉiu rajtas lanĉi kion li volas, Akademio de Esperanto ne havas monopolon pri la lingvonormigo".
carlominnaja.jpg de zope — Laste modifita: 2006-03-13 12:34
Carlo Minnaja
brianmoon.jpg de zope — Laste modifita: 2006-03-13 12:34
Brian Moon
Heroldo Komunikas pri Civita Lingva Komitato de Redakcio — Laste modifita: 2006-03-13 16:52
La Esperanta Civito ne ĝisdatigis sian retejon post decembro 2004. Tial en la Civita retejo ankaŭ ne aperas freŝaj eldonoj de la oficialaj Civitaj komunikoj. Ni aperigas ĉi-sube tiun parton de la plej freŝa komuniko, kiu rilatas al la planata Civita Lingva Komitato.
geraldomattos.jpg de zope — Laste modifita: 2006-03-14 18:31
Geraldo Mattos
La esperanta kulturo: unueco en diverseco de Redakcio — Laste modifita: 2006-03-16 09:39
Baldur Ragnarsson, verkisto kaj iama estrarano de UEA pri kulturo, konstatas, ke vere kontentigaj kulturaj atingoj estas ĉe ni disaj kaj izolitaj. Samtempe uzantoj de Esperanto ĉiam estis nature influataj de siaj propraj nacilingvaj kulturoj. Ia esenco de la esperanta kulturtavolo laŭ li povas esti dinamika deziro informiĝi, edukiĝi pri la komunaj kaj diferencaj aspektoj de la kulturara mozaiko de la mondo. "Mi havas la konvinkon, ke nur en tia esplorema, priampleksema spirito eblas daŭrigi generan laboron per kaj por Esperanto", li skribas, revenante al siaj pensoj de la 1980-aj jaroj. "Kio pensigas min estas precipe la diskutoj lastatempe pri tio, ĉu Esperanto estas kulturlingvo, ĉu ĝi estas portanto de kulturo", li klarigas.
Demisiinto ekgvidas la novan Afrikan Oficejon de UEA de Redakcio — Laste modifita: 2006-03-17 14:40
La ĉefa oficisto de la nova Afrika Oficejo de UEA en Benino estas la togolandano Raoul Hounnake. Li laboros parte hejme, en Togolando. En januaro 2005 li, post kvarjara kunlaborado kun sia samlandano Gbeglo Koffi, demisiis el la tiama Afrika Oficejo en Togolando. Ĝuste en januaro 2005 la oficistoj de la Afrika Oficejo de UEA formale devis iĝi dungitoj de la instituto TIETo, aliĝinta al la Civito.
La aŭtoro de Casarosa renkontis esperantistojn de Redakcio — Laste modifita: 2006-03-23 22:29
Komence de marto milionoj da rusianoj povis vidi la tripartan televidan serion Casarosa, kies intrigo volviĝas ĉirkaŭ murdo okazinta en provinca Esperanto-klubo en la 1920-aj jaroj. Du semajnojn poste, la aŭtoro de la rakonto, la konata verkisto Leonid Juzefoviĉ, vizitis Moskvan Esperanto-klubon. Dum pli ol horo Leonid Juzefoviĉ respondis al demandoj, rakontis pri la filmo kaj pri la romano sur kiu ĝi baziĝas. Kelkaj el la ĉeestintaj esperantistoj sintenis al la televid-serio kritike kaj opiniis, ke ĝi donis falsan bildon pri la Esperanto-movado, sed la plej multaj ŝajnis kontentaj pri tio, ke multaj televid-spektantoj en Rusio eksciis pri la ekzisto de Esperanto.
juzefovich81.jpg de zope — Laste modifita: 2006-03-19 22:31
Leonid Juzefoviĉ kun esperantistoj en 1981.
Pola Esperanto-Asocio pri Civita raporto de Redakcio — Laste modifita: 2006-03-24 13:03
En oktobro 2005 la Esperanta Civito publikigis en sia "Heroldo de Esperanto" sian raporton pri la "polaj eventoj" de 1985, kiam la pola registaro likvidis la estraron de Pola Esperanto-Asocio, kaj fondis "provizoran estraron". Nun la estraro de Pola Esperanto-Asocio diskonigis sian prijuĝon de la tuta raporto. Ni publikigas la tekston de PEA senŝanĝe.
Prezidento de Albanio premiis esperantiston de Redakcio — Laste modifita: 2006-03-23 17:01
Laŭ iniciato de la Albana Esperanto-Instituto, farita antaŭ kelkaj monatoj, la prezidento de Albanio, Alfred Moisiu, honorigis la fondaĵon EVIDENTE per medalo. La fondaĵo estas estrata de la elstara esperantisto s-ro Jacques Tuinder el Nederlando. Ĝi estas honorigota per Medalo de Dankemo pro ĝiaj bonfaroj al la albanaj blinduloj dum pli ol dek jaroj da agado.
Letero de Pola Esperanto-Asocio al Libera Folio de Redakcio — Laste modifita: 2006-03-23 22:47
En julio 2005 Libera Folio rakontis, ke Pola Esperanto-Asocio pardonpetis al la viktimoj de la estrara puĉo okazinta en 1985 kaj elektis du el ili honoraj membroj. Tiam la prezidanto de PEA ne respondis al informpeto de Libera Folio. Ok monatojn post la apero de la artikolo PEA sendis leteron al Libera Folio. Ni publikigas la leteron senŝanĝe, kaj rekomendas ke interesiĝantoj legu ankaŭ la originan artikolon por vidi, ĉu la plendoj de PEA al Libera Folio estas pravaj.
Civita raporto pri polaj eventoj de 1985 de zope — Laste modifita: 2006-03-24 13:02
Aŭtune de 2005 la Esperanta Civito anoncis la aperon de ĉi tiu raporto en sia retejo "en baldaŭa tempo". Ĉar ĝi ĝis nun ne aperis, Libera Folio decidis helpi al la Civito.
Pola Esperanto-Asocio: "La Civito militas kontraŭ UEA" de Redakcio — Laste modifita: 2006-04-06 09:18
Post longa silento, la estraro de Pola Esperanto-Asocio (PEA) decidis publike komenti la okazaĵojn de 1985, kiam la pola militista registaro gvidata de generalo Jaruzelski eksigis la demokratie elektitan estraron de PEA kaj nomumis novan "komisaran" estraron. En oktobro 2005 la Esperanta Civito publikigis "konkludan raporton" pri la "polaj eventoj". Laŭ la oficiala reago de PEA, la raporto estas "frukto de ordinara mensogado kaj artifika prisilentado de la vero". La estraro de PEA konstatas, ke la celo de la Civito evidente estas "ataki UEA-n, konfuzi la movadon, interkvereligi esperantistojn, dividi por regi".
Belorusa esperantisto kondamnita je malliberigo de Redakcio — Laste modifita: 2006-03-30 21:12
La konata belorusa esperantisto Źmicier Łapcionak estis arestita en Minsko vendrede frumatene, kune kun kelkcent aliaj manifestaciantoj. En lundo li estis kondamnita je 15-taga malliberigo. La plurtaga manifestacio sur la centra placo de Minsko estis direktita kontraŭ la falsita elektorezulto en la elekto de la prezidento de Belorusio la 19-an de marto. "Treege min interesas, kio estos poste: aŭ "2001a varianto" - kontraŭstarado kun militistoj, ili aktive dispelas homamasojn, ni diskuras kaj lunde daŭrigas la saman vivon, kun diskutoj en reto, amaskomunikiloj kaj observo pri punoj al kaptitoj kaj aktivistoj, aŭ "ukraina varianto"... Vere en mia animo regas iu tumulto kaj samtempe ekscito", Źmicier Łapcionak skribis en sia reta taglibro kelkajn tagojn antaŭ la elektoj.
E-librejo revenas de Redakcio — Laste modifita: 2006-03-26 22:08
E-librejo, reta kolektujo kun centoj elektronikaj libroj en Esperanto, malaperis el la reto pro teknika problemo pasintaŭtune. Nun Janko Luin sukcesis restarigi ĝin en provizora formo.
Polaj esperantistoj en Nepalo liberigitaj de Redakcio — Laste modifita: 2006-04-06 09:17
Kvar polaj vojaĝantoj, el kiuj almenaŭ du estas esperantistoj, estis haltigitaj de maŭismaj ribeluloj en la regiono de Mount Everest en Nepalo pasintsemajne, post la Sesa Himalaja Renkontiĝo, kiun partoprenis entute 58 esperantistoj. La kaptiteco tamen daŭris nur unu tagon, kaj la kaptitoj estis liberigitaj post kiam ili pagis monon al la kaptintoj. "Sep aŭ ok ribeluloj haltigis nin en la vilaĝo Bhandara kaj petis de ni monkontribuon. Ili portis pafilojn kaj mangrenadojn. Ili diris ke ni ne rajtos pluiri, se ni ne pagos", diras Wojciech Mysiara.
Dolchamar ne reprenas la ikson de Redakcio — Laste modifita: 2006-04-06 09:16
La bando Dolchamar estis la plej furora esperantlingva muzik-grupo de la pasinta jaro. Ĝia nova albumo Rebela Sono ricevis grandan atenton ne nur en Esperantujo, sed ankaŭ en la amaskomunikiloj de Finnlando. Eksa klavaristo de Dolchamar partoprenos en la tuteŭropa televida muzik-konkurso de Eurovision. Krome Patrik Austin, la gvidanto de Dolchamar estis elektita la Esperanto-aganto de la jaro en Finnlando. Ni demandis al li, ĉu li faras ion alian ol muzikumas. "Sportumas kaj rendevuas kun inoj, kies nomoj finiĝas per -ina", li respondis. Sed en nia intervjuo li malkaŝas ankaŭ, ke la fama bando nuntempe principe havas nur unu anon.
Gbeglo Koffi iĝis komitatano de UEA de Redakcio — Laste modifita: 2006-04-03 17:21
Gbeglo Koffi estas la nova reprezentanto de Togolando en la Komitato de UEA. Tion anoncis la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller. La Centra Oficejo de UEA ricevis oficialan eksiĝ-leteron de la antaŭa Togolanda komitatano, Kokou Sagbadjelou.
Blair sekvas la ekzemplon de Corsetti de Redakcio — Laste modifita: 2006-04-09 09:57
En decembro la prezidanto de UEA, Renato Corsetti, malfermis la esperantlingvan version de reta banko de promesoj, alvokante dek aliajn bonfaremulojn sekvi lian ekzemplon kaj sendi libron al esperantisto en malriĉa lando. La dek aliaj promesoj aperis ene de kelkaj tagoj. Nun ankaŭ la brita ĉefministro Tony Blair aliĝis al la uzantoj de la reta promes-banko. Li faris sian promeson en la angla, sed la granda atento kiun la britaj amas-komunikiloj donis al lia paŝo sendube allogos kelkajn vizitantojn ankaŭ al la esperantlingva sekcio de la retejo.
La deficito de UEA ŝrumpas de Redakcio — Laste modifita: 2006-04-10 13:57
La buĝeta deficito de UEA iom post iom ŝrumpas, kaj por la jaro 2007 la estraro proponas preskaŭ ekvilibran buĝeton. Dum la lastaj jaroj la financoj de UEA suferas de grandaj deficito: post rekorde malalta deficito en 2001 UEA subite havis rekorde altan deficiton en 2002, pli ol 57.000 eŭrojn. En 2003 la deficito superis 49.000 eŭrojn kaj en 2004 35.000 eŭrojn. Tamen pasintjare ĝi ne atingis 15.000 eŭrojn, kaj en 2006 la estraro planas ankoraŭ duonigi la deficiton. Renato Corsetti diras, ke li ne komprenas, kial la komitato de UEA dum la pasintaj jaroj entute akceptis tiajn deficitajn buĝetojn, sed li mem prezidis la estraron, kiu faris la buĝetojn.
Jubilea UK 2008 planata por Roterdamo de Redakcio — Laste modifita: 2008-07-20 10:33
La festado de la 100-jara jubileo de Universala Esperanto-Asocio kredeble kulminos per jubilea Universala Kongreso en Roterdamo, la nuna hejmurbo de UEA. Pri tio principe konsentis la estraro de la asocio en sia printempa kunsido. Multa tempo dum la estrarkunsido en aprilo 2006 estis dediĉita al la preparoj de la ĉi-jara Universala Kongreso.
Corsetti kredas je fina venko de ĉina piĝino de Redakcio — Laste modifita: 2006-04-11 15:21
Du trionoj el la delegitoj de Universala Esperanto-Asocio kredas je fina venko de Esperanto. Tion eblas konkludi laŭ enketo kiun Andreas Künzli sendis al 750 delegitoj de UEA. Tamen nur kvarono el la demanditoj entute respondis la enketon. Ni petis ankaŭ la prezidanton de UEA rakonti, kion li opinias pri fina venko. Renato Corsetti respondis, ke li ja esperas je ia fina venko, sed ke eble venkos ne Esperanto. "Eble ne estos Esperanto la neŭtrala interlingvo, sed iu miksaĵo de la angla, la ĉina kaj eble aliaj lingvoj en nova tutmonda piĝina lingvo", li komentas.
"La fina venko ne atingeblas, sed jam alvenis" de Redakcio — Laste modifita: 2006-04-26 21:44
Antaŭnelonge estis eltrovita la verkaro de preskaŭ forgesita esperantisto, D-ro Istvan Bierfaristo. Inter liaj pli seriozaj verkoj pri gramatiko kaj stilo estis ankaŭ aro da etaj hajkformaj poemoj. Nia aŭtoro Steven Brewer eliras el hajko de la legenda verkisto, kiam li pripensas la esencon de la Fina Venko. Laŭ li, esperantistoj ne povas mem okazigi la venkon. Tamen, la venko jam estas ĉi tie, se ni ĝuste komprenas ĝin.
Internacia Televido malŝaltita pro monomanko de Redakcio — Laste modifita: 2006-04-19 09:13
La 23.000 eŭroj kolektitaj el la poŝoj de donacemaj esperantistoj estas elĉerpitaj. Novaj donacemuloj kiuj emus subvencii la pluan ekziston de esperantlingva reta televido ŝajnas malfacile troveblaj. Tial la iniciatinto de Internacia Televido, Flavio Rebello, nun malŝaltis la elsendon. Se nova mono ne aperos ĝis la fino de aprilo, la tuta projekto estos fermita. "Sciu ĉiuj, ke neniu bedaŭros pli tion, ol mi mem, kiu perdis sennombrajn horojn, tagojn, semajnojn, monatojn de diligenta laboro, por liveri al la esperantistoj tiun vere profesian televidkanalon en Esperanto", li klarigas.
Belorusa esperantisto liberigita de Redakcio — Laste modifita: 2006-04-12 09:12
La konata belorusa esperantisto Źmicier Łapcionak estis arestita en Minsko kune kun kelkcent aliaj manifestaciantoj kaj kondamnita je 15-taga malliberigo. Post la paso de tiuj 15 tagoj li estis liberigita.
La nova papo bondeziris en Esperanto de Redakcio — Laste modifita: 2006-04-18 13:37
La nova papo Benedikto la 16-a revenis al la multjara tradicio de festotagaj salutoj en multaj lingvoj, inter kiuj estis denove ankaŭ Esperanto. Kristnaske la nova papo decidis duonigi la kvanton de lingvoj kaj forigi interalie Esperanton. En la paska dimanĉo la 16-an de aprilo li tamen denove bondeziris en Esperanto - kaj en 61 aliaj lingvoj. Laŭ Renato Corsetti temas pri "granda afero por Esperanto".
La Duonokulvitro: duoble pionire de Redakcio — Laste modifita: 2006-04-24 09:51
La DVD-filmo "La Duonokulvitro" gajnis en 2005 la duan premion en la Belartaj Konkursoj de UEA. Unua premio ne estis aljuĝita. Laŭ nia recenzanto, Sten Johansson, estas "tipa atesto pri la kaprica juĝado en la Belartaj Konkursoj, ke ĉi tiu pionira kaj altnivele farita drama DVD ne ricevis unuan premion." La teatraĵo kun la sama nomo aperis en 1905, kaj plej verŝajne estis la unua esperantlingva originala teatraĵo. La DVD-filmo aperinta je la centjariĝo de la monologo kredeble estas la unua originala drama DVD-filmo en Esperanto. Kvankam la filmo estas nur 14-minuta, ĝia duobla pionireco tute ne estas ĝia sola merito.
Nova retejo de TEJO: bela, sed sen Pepo de Redakcio — Laste modifita: 2006-05-07 22:29
Meze de aprilo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) lanĉis sian novan retpaĝaron. La paĝaro momente estas nur esperantlingva - malaperis la plurlingva enirejo kaj klarigoj de la malnova retejo. Same malaperis la multjara maskoto de TEJO, la birdeto Pepo, kiu ofte videblas en la paĝoj de "TEJO tutmonde", la oficiala gazeto de TEJO. Ni petis ke Steven Brewer, unu el la kreintoj de la nova retejo de Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (ELNA), donu sian prijuĝon pri la paĝaro de TEJO.
La nova retejo de TEJO de Redakcio — Laste modifita: 2006-04-24 10:02
Meze de aprilo 2006 Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) lanĉis sian novan retpaĝaron. La paĝaro almenaŭ komence estas nur esperantlingva - malaperis la plurlingva enirejo kaj klarigoj de la malnova retejo. Same malaperis la multjara maskoto de TEJO, la birdeto Pepo, kiu ofte videblas en la paĝoj de "TEJO tutmonde".
ekspepo.jpg de zope — Laste modifita: 2006-04-24 10:14
La maskoto de TEJO, Pepo, kapitulacas.
uearetejo.jpg de zope — Laste modifita: 2006-04-24 10:14
La retejo de Universala Esperanto-Asocio.
John Francis: pintulo bezonas reeldonon de Redakcio — Laste modifita: 2006-05-02 22:04
"La granda kaldrono" de John Francis estas unu el la plej gravaj Esperantaj romanoj. Ĝi funde traktas la rilatojn de homoj al milito kaj la efikojn de milito al homoj. La verko estis eldonita en 1978 kaj delonge estas elĉerpita en la libroservoj. Pli ol ĉiu ajn alia verko Esperanta, ĝi meritus reeldonon, opiniis Sten Johansson en sia recenzo pri la verko. En freŝa aldono al sia serio pri la plej gravaj esperantaj verkistoj, Baldur Ragnarsson atentigas pri la granda poemo "La kosmo", aperinta en la legenda volumo "Kvaropo" antaŭ pli ol duona jarcento. Ankaŭ li tamen opinias "La grandan kaldronon" unu el la pintoj de la esperanta literaturo. "Apenaŭ troviĝas en nia literaturo verkoj kompareblaj kun 'La kosmo' kaj 'La granda kaldrono', ili estas unikaj", li konstatas.
lagrandakaldrono.jpg de zope — Laste modifita: 2006-04-26 21:21
Kovrilo de la romano "La granda kaldrono" de John Francis.
Katalunaj esperantistoj festis la librotagon de Redakcio — Laste modifita: 2006-04-26 22:46
La internacia librotago estas laŭ decido de Unesko celebrata la 23-an de aprilo. La dato estis elektita laŭ malnova kataluna tradicio. En tiu tago en Katalunio delonge okazas multaj librofoiroj kaj strataj festivaloj. Ĉi jare la katalunaj esperantistoj havis rekordajn vendojn en sia budo en Barcelono.
Cendoj kaj eŭroj ekfluas al ITV de Redakcio — Laste modifita: 2006-05-07 22:29
La prezidanto de UEA Renato Corsetti, estrarano Ans Bakker-ten Hagen, kaj dek pliaj subskribintoj de promeso ĉe la esperantlingva promes-banko esperas pluvivigi Internacian Televidon almenaŭ dum unu plia monato, donacante al la iniciato po 25 eŭrojn. La promesoj devus certigi al ITV tujan ricevon de almenaŭ 300 eŭroj. La alia retejo de Flavio Rebello, Ĝangalo, laŭdas la novajn monkolektajn kampanjojn, sed ne diras ĉu kaj kiam ITV rekomencos siajn elsendojn. Dum la pasintaj tri jaroj esperantistoj kontribuis almenaŭ 23.000 eŭrojn al la projekto ITV. Tiu mono sukcesis funkciigi la kanalon dum kvin monatoj, sed komence de aprilo la elsendo estis malŝaltita pro monomanko.
La blogo de Maria Sandelin de Redakcio — Laste modifita: 2006-05-04 22:41
Farbskatol' - nova retejo por esperantaj filmetoj de Redakcio — Laste modifita: 2006-05-07 20:27
La nova retejo Farbskatol' prezentas diversajn filmojn en Esperanto. Momente eblas elekti inter tri filmetoj, kiujn oni povas rigardi ajnatempe, haltigi kaj reirigi laŭdezire. La retejo akceptas novajn filmojn por montrado.
Nova televido en Esperanto de Redakcio — Laste modifita: 2006-05-09 13:20
Kiam la projekto Internacia Televido (ITV) de Flavio Rebello en marto ĉesigis siajn retajn elsendojn pro monomanko, du aktivuloj de Junulara Esperantista Franca Organizo (JEFO) bezonis nur kelkajn semajnojn por starigi propran projekton de iom alispeca reta televido en Esperanto. En sia retejo kun la nomo Farbskatol', Axel Rousseau kaj Emmanuelle Richard intencas ĉiusemajne publikigi novan filmeton, kaj petas ne monon, sed ideojn de la spektantoj. La unuaj du filmetoj estas tute novaj kaj satiraj, la tria temas pri ago-tago en Brazilo kaj estis jam pli frue videbla aliloke.
Phillipson publike elpaŝis por Esperanto de Redakcio — Laste modifita: 2006-05-14 17:06
En la tago de Eŭropo, la 9-an de majo, la tutlanda franca gazeto "Le Figaro" devis publikigi tutpaĝan anoncon kun intervjuo de la konata sciencisto Robert Phillipson pri Esperanto kaj la sorto de la eŭropa multlingveco. Lastmomente la redakcio decidis, ke necesas grafika ŝanĝo en la anonco por ke la anonco ne tro similu al ordinara artikolo. Ĉar la mendintoj ne estis tuj atingeblaj por akcepti la ŝanĝon, la tago de la publikigo estis movita al la 12-a de majo. Tiam la anonco efektive aperis, sur paĝo 5, kun la aldono de la vorto "reklamo" plej supre. La anonco estas financita de la japana esperantisto Etsuo Miyoshi. Robert Phillipson diras al Libera Folio, ke per sia partopreno en la anonc-kampanjo li esperas atingi politikistojn kaj burokratojn, kiuj ne legas sciencajn verkojn. "Trovi ekvilibron inter scienca libereco kaj dialogo kun potenchavuloj estas gravega defio. La paĝo en 'Le Figaro' kunigas ĉiujn ĉi konsiderojn. Tio ke Etsuo, kiel tiom da esperantistoj, estas idealisto, igas honoro kunagi por la afero kiun li reprezentas", li klarigas.
Rebello: "6.000 eŭroj refunkciigos ITV-n" de Redakcio — Laste modifita: 2006-05-20 21:24
En sabata interreta real-tempa babilado, kiun en la pintaj momentoj samtempe partoprenis trideko da homoj, Flavio Rebello promesis, ke li refunkciigos la elsendojn de Internacia Televido tuj, kiam almenaŭ kvindek homoj estos donacintaj po dek eŭrojn, kaj promesintaj similan donacon ĉiumonate dum unu jaro. La kostoj de la elsendofluo laŭ Flavio Rebello estas kvincent eŭroj monate, kaj la tuta mono pli frue donacita al la iniciato jam estas elspezita. Li tamen ne volis malkaŝi precize kiel la mono estis elspezita, ĉar tio laŭ li povus endanĝerigi la estontecon de la projekto. Li ja malkaŝis, ke lia edzino prefere renkontus monstron ol esperantiston. Granda revo de Flavio Rebello estas fari desegnitan filmon en Esperanto.
merkatulo.jpg de zope — Laste modifita: 2006-05-14 19:34
Perforto en Esperanto-strato de Redakcio — Laste modifita: 2006-05-14 23:03
La polico en la urbo Malago (Málaga) en Hispanio arestis sesopon da homoj, kiuj estas suspektataj pri perforta prirabo de pensiula geedza paro en ties hejmo en Málaga en aprilo.
Preskaŭ rekorda malferma tago ĉe UEA de Redakcio — Laste modifita: 2006-05-17 13:03
Plena cento da vizitantoj plenigis la domon de UEA en Roterdamo sabate, la 13-an de majo, kiam por la 24-a fojo okazis Malferma Tago de la Centra Oficejo, raportas UEA en sia komuniko. Nur unufoje antaŭe la "printempa" Malferma Tago altiris pli da vizitantoj: en aprilo 1998, kiam ĝi estis dediĉita al la 90-jariĝo de UEA. Tamen, la aŭtunaj Malfermaj Tagoj kutimas allogi multe pli grandan publikon.
Konferenco pri EU kaj lingva diverseco en Litovio de Redakcio — Laste modifita: 2006-05-18 16:00
La 12-14-an de majo en la urbo Kaunas en Litovio okazis internacia interfaka scienca konferenco organizita de Departamento de Regionaj studoj de Instituto pri politikaj sciencoj kaj diplomatio de la Universitato Vytautas Magnus.
La Civito esperas ekregi sian propran retejon de Redakcio — Laste modifita: 2006-06-08 07:20
Post multjara vegetado de la retejo de la Esperanta Civito, pluraj informoj en www.esperantio.net dum la lastaj tagoj estis ĝisdatigitaj. Denove aperis listo de la "establoj" aliĝintaj al la Civito, dum malaperis kompromita teksto pri la historio de la retejo. Pli frue dum pluraj jaroj sub la titolo "historio de la retejo" pendis la klarigoj de la antaŭa retestro pri tio, kial li ne plu volas okupiĝi pri la retejo de la Civito. Nun la klarigoj estas anstataŭigitaj per listo de diversaj gravaj momentoj en la historio de la Civito. Tamen la respondeculoj ankoraŭ ne sukcesis forigi la kalkulilon, kiu montras, ke la enirpaĝo de la retejo post novembro 2002 ricevis entute iom pli ol 15.500 vizitojn - mezume 12 vizitojn tage.
Simpatianto de Esperanto iĝis ministro de Redakcio — Laste modifita: 2006-06-04 23:37
La konata simpatianto de Esperanto kaj iama EU-komisionano Emma Bonino estis elektita ministro en la nova registaro de Italio, gvidata de Romano Prodi. En la nova registaro ŝi respondecas pri eŭropa politiko kaj internacia komerco. Pasintjare Emma Bonino kaj Marco Pannella direktis al la Eŭropa Komisiono tri skribajn demandojn pri lingva politiko kaj multlingveco en Eŭropo, plendis pri la kreskanta rolo de la angla kaj pledis por Esperanto. La lokon de Emma Bonino en la EU-parlamento transprenis alia konata subtenanto de Esperanto, Marco Cappato.