Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Ambasadoro de Italio akceptis kongresontojn

Ambasadoro de Italio akceptis kongresontojn

de Redakcio Laste modifita: 2006-08-07 17:50
La 12-an de julio la ambasadoro de Italio en Litovio, Giulio Prigioni, en sia nova rezidejo en Vilno, la ĉefurbo de Litovio, akceptis tutan grupon de litovaj esperantistoj, kiuj ĉi-jare partoprenos en la 91-a Universala Kongreso de Esperanto en Florenco. En la akcepto partoprenis pli ol kvardek esperantistoj el diversaj litovaj urboj. Entute al la kongreso aliĝis 57 loĝantoj de Litovio, sed ne ĉiuj povis partopreni la akcepton. "Eblas konstati, ke la itala ambasadoro fariĝis vera amiko de Esperanto. Li konsentis eniri en la Honoran Komitaton de la Universala Kongreso. Ne estas ekskludita la ebleco, ke li aperos dum la UK, se li sukcesos liberiĝi de siaj profesiaj devoj", komentas Povilas Jegorovas.
Ambasadoro de Italio akceptis kongresontojn

La partoprenintoj de la renkontiĝo.

La akcepton partoprenis ankaŭ la ambasadoro de Belgio en Litovio, la esperantistino Marie-Louise Vanherk, kiu jam finas sian deĵorperiodon en Litovio kaj aŭguste ĉi-jare forveturos por ambasadori en Peruo. Krome venis al akcepto kelkaj ĵurnalistoj.

Giulio Prigioni salutis ĉiujn venintojn kaj en tre glata Esperanto tralegis sian paroladeton. Li diris interalie: "Mi forte estimas tiujn, kiuj sinofere, tamen kun granda entuziasmo, komencis lerni komunan por ĉiuj popoloj lingvon en la spirito de frateco kaj reciproka kompreniĝo. Esperanto estas viva lingvo, kies kono devas disvastiĝi, ĉar ĝi estas sola lingvo, komuna por ĉiuj kulturoj."

En sia responda parolado prezidanto de Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas menciis kelkajn ekzemplojn de kunlaboro inter litovaj kaj italaj esperantistoj, interalie la presadon de kvardek libroj de la itala eldonejo Edistudio en Kaunas, la eldonon de du libroj tradukitaj el la itala al litova lingvo, kies eldonon financis Itala-Litova fondaĵo: La serĉado de la perfekta lingvo en la Eŭropa kulturo de Umberto Eco kaj Unu voĉo por la tuta mondo de Vitaliano Lamberti.

Sekvis regalo per diversaj trinkaĵoj kaj manĝoj. Fine estis faritaj multaj komunaj kaj aliaj fotoj en la korto de rezidejo. La fotojn mendis ankaŭ tutlandaj gazetoj Lietuvos rytas kaj Respublika, kiuj planas publikigi ilin antaŭ forveturo de litovaj esperantistoj al Florenco. Vasta publikaĵo pri la evento aperos en tutlanda nacia gazeto Lietuvos aidas.

Raportis: Litova Esperanto-Asocio

arkivita en: ,