Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Esperantisto reprezentos Litovion en Bruselo

Esperantisto reprezentos Litovion en Bruselo

de Redakcio Laste modifita: 2006-08-15 18:02
La nova ambasadoro de Litovio en Belgio estas Nijole Zambaite, multjara esperantisto kiu jam en la 1970-aj jaroj aktivis en la Vilna junulara Esperanto-klubo. La nomumo de Nijole Zambaite kiel nova ambasadoro estis konfirmita de la prezidento de Litovio, Valdas Adamkus, la 10-an de aŭgusto.

Nijole Zambaite estas profesia ekonomiisto, kiu eniris la litovian diplomatian servon post la resendependiĝo de la lando en 1990. Dum kelkaj jaroj ŝi laboris en la ambasadoj de Litovio en Londono kaj Vaŝintono kiel ekonomia ataŝeo. Poste ŝi oficis en la ministerio pri eksterlandaj aferoj.

Dum la lastaj jaroj ŝi estis unue konsilanto de la prezidento pri ekonomia strategio kaj poste direktoro de sekcio pri ekonomia sekureco en la ministerio pri eksterlandaj aferoj.

La nomumo de Nijole Zambaite estis unue aprobita de parlamenta komitato, poste sian konsenton donis la registaro de Belgio, la nomumon aprobis la registaro de Litovio, kaj fine, la 10-an de aŭgusto, ankaŭ la prezidento de Litovio.

Laŭ informoj de Litova Esperanto-Asocio, Nijole Zambaite perfekte parolas Esperanton kaj bone konas ankaŭ la Esperanto-movadon. Plej aktive ŝi agadis en la jaroj 1970-80 en junulara klubo en Vilno.

Pli frue dum kelkaj jaroj la ambasadoro de Belgio en Litovio estis esperantisto, Marie-Louise Vanherk. Dum sia oficperiodo ŝi kelkfoje invitis esperantistojn al solena akcepto, interalie dum la Universala Kongreso de Esperanto en Vilno en 2005.

Nun finiĝis ŝia oficperiodo, sed anstataŭe la nova esperantista ambasadoro de Litovio ekoficos en Bruselo komence de septembro.

[laŭ informoj de Litova Esperanto-Asocio]

arkivita en: