Vi estas ĉi tie: Hejmo / Kniivilä gajnas finnan premion

Kniivilä gajnas finnan premion

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2014-10-30 21:43
La finna eldono de "Homoj de Putin" de Kalle Kniivilä estis elektita inter 164 libroj kiel la plej bona nefikcia verko en Finnlando ĉi-jare fare de la prestiĝa kultura revuo "Kanava" ("Kanalo"). Jen vi povas mendi ĝian Esperanto-eldonon: http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9064

Baltiaj Esperanto-Tagoj allogis 137 partoprenantojn

de Redakcio Laste modifita: 2006-07-16 11:25

La tradiciaj Baltiaj Esperanto-Tagoj ĉi-jare okazis de la 4-a ĝis la 8-a de julio en Estonio kaj logis 137 partoprenantojn.

Baltiaj Esperanto-Tagoj allogis 137 partoprenantojn - Legu pli...

La prezidento de Italio patronos la Universalan Kongreson

La prezidento de Italio patronos la Universalan Kongreson

de Redakcio Laste modifita: 2006-08-07 17:51

La prezidento de Italio, Giorgio Napolitano, nun akceptis iĝi la Alta Protektanto de la Universala Kongreso de Esperanto, okazonta en Florenco. La oficiala decido estis farita la 7-an de julio. Temas pri agnosko malofte donata, kaj la Loka Kongresa Komitato multe laboris por ĝin atingi.

La prezidento de Italio patronos la Universalan Kongreson - Legu pli...

Nur tri pretis aŭskulti Giorgion Silfer

Nur tri pretis aŭskulti Giorgion Silfer

de Redakcio Laste modifita: 2006-07-01 12:08

La planita Skandinavia Esperantologia Seminario, kiun devis gvidi Giorgio Silfer, estis nuligita pro manko de interesiĝo. Nur tri personoj aliĝis al la seminario kiu devis okazi en Lesjöfors en Svedio fine de junio. Kelkaj pliaj petis informojn sed decidis ne aliĝi.

Nur tri pretis aŭskulti Giorgion Silfer - Legu pli...

Ekologia festivalo uzas himnon en Esperanto

Ekologia festivalo uzas himnon en Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2006-06-29 23:24

La ekologia festivalo "Festival de la Terre", lanĉita de franca asocio en 2005, ĉi-jare havas esperantlingvan himnon. La himno nomiĝas "Esperanto", kaj komenciĝas per la vortoj "Am', glor', pac' kaj ĝoj' En niaj anim' kaj kor'"

Ekologia festivalo uzas himnon en Esperanto - Legu pli...

Skoltoj kaj Bartoszewski ricevis Medalon de Toleremo

de Redakcio Laste modifita: 2006-06-26 11:36

Kiel raportis Libera Folio jam en januaro, la duan kaj trian Medalon de Toleremo de fondaĵo Zamenhof en Bjalistoko ricevis Władysław Bartoszewski kaj la Monda Skolta Organizaĵo. Dekomence ne estis certe, ĉu Władysław Bartoszewski konsentos akcepti la medalon, sed interkonsento estis atingita, kaj la 9-an de junio okazis la solena enmanigo en Bjalistoko.

Skoltoj kaj Bartoszewski ricevis Medalon de Toleremo - Legu pli...

Jarlibro 2006 aperis

de Redakcio Laste modifita: 2006-06-16 21:22

Kun 1789 adresoj en 99 landoj la Delegita Reto en la ĉi-jara Jarlibro de UEA estas iomete pli granda ol pasintjare, kiam estis 1784 delegitoj en 92 landoj. Estas 52 ĉefdelegitoj, 1006 lokaj delegitoj, 116 vicdelegitoj, 40 junularaj kaj 1333 fakaj delegitoj. Krome en Brazilo estas 5 regionaj delegitoj. La fakaj delegitoj reprezentas preskaŭ 800 diversajn fakojn. La nombro de kontakt-informoj pri lokaj Esperanto-kluboj restas sama kiel pasintjare, 81 en 28 landoj.

Jarlibro 2006 aperis - Legu pli...

Jam 45.000 artikoloj, sed Vikipedio volas plu kreski

de Redakcio Laste modifita: 2006-06-07 23:23

La 4-an de junio 2006 la reta enciklopedio Vikipedio ekhavis sian 45.000-an artikolon en Esperanto. Laŭ tiu ĉi nombro, Esperanto daŭre estas sur la 15-a loko inter la pli ol 200 lingvoj de Vikipedio. La nombro de artikoloj en Esperanto kreskas ĉiutage je 40-80, sekve oni povas supozi, ke la 50.000-a artikolo aperos iam en aŭgusto

Jam 45.000 artikoloj, sed Vikipedio volas plu kreski - Legu pli...

Deca sed laca centjariĝo en Svedio

Deca sed laca centjariĝo en Svedio

de Redakcio Laste modifita: 2006-06-08 13:42

Dum siaj du unuaj jardekoj Esperanto nur malrapide disvastiĝis, sed la unua Universala Kongreso en 1905 spronis dum la sekvaj jaroj la fondon de multaj novaj Esperanto-societoj en Eŭropo. Tio nuntemp signifas longan vicon da 100-jaraj jubileoj, kaj la jeno estas kelkaj pensoj okaze de unu el ili: la jarkongreso de la svedaj esperantistoj, okazigita en la urbo Malmö inter la 25-a kaj 28-a de majo 2006, festanta la 100-jariĝon de la tiea Klubo Esperantista de Malmö (KEM) kaj de la tutlanda Sveda Esperanto-Federacio (SEF).

Deca sed laca centjariĝo en Svedio - Legu pli...

La Civito anoncas: Sankta Spirito ankoraŭ ne aliĝis

de Redakcio Laste modifita: 2006-06-05 10:04

En nova komuniko, okaze de la kristana festo de pentekosto, la Esperanta Civito disvastigis ĉerpaĵojn el pentekosta prediko farita de Eva Farkas-Tatár antaŭ kvin jaroj. Spite sian aĝon, la prediko evidente havas aktualan signifon, ĉar la fragmentoj aperas en la nova sekcio de plej freŝaj novaĵoj, ĵus malfermita en la retejo de la Civito.

La Civito anoncas: Sankta Spirito ankoraŭ ne aliĝis - Legu pli...

Afrika Centro Esperantista atakas

Afrika Centro Esperantista atakas

de Redakcio Laste modifita: 2006-06-01 23:04

La atakoj de la Afrika Centro Esperantista kontraŭ la estraro de UEA akriĝas. Gbeglo Koffi, kiu ĝis la jarŝanĝo estis la direktoro de la Afrika Oficejo de UEA, nun malferme agitas kontraŭ la estraro de UEA, kiun li kulpigas pri rasismo kaj desuprismo. Elektante la Civiton anstataŭ UEA, togolandaj esperantistoj laŭ li elektis "konon anstataŭ mono", kaj tial li alvokas: "Antaŭen Giorgio Silfer sur la nigra kontinento!". Krome li anoncas, ke financa helpo al Afrika Centro Esperantista ne plu iru tra UEA, sed tra privata bankkonto en Nederlando, malfermita de Hans Bakker.

Afrika Centro Esperantista atakas - Legu pli...

Konferenco pri EU kaj lingva diverseco en Litovio

Konferenco pri EU kaj lingva diverseco en Litovio

de Redakcio Laste modifita: 2006-05-18 16:00

La 12-14-an de majo en la urbo Kaunas en Litovio okazis internacia interfaka scienca konferenco organizita de Departamento de Regionaj studoj de Instituto pri politikaj sciencoj kaj diplomatio de la Universitato Vytautas Magnus.

Konferenco pri EU kaj lingva diverseco en Litovio - Legu pli...

Preskaŭ rekorda malferma tago ĉe UEA

Preskaŭ rekorda malferma tago ĉe UEA

de Redakcio Laste modifita: 2006-05-17 13:03

Plena cento da vizitantoj plenigis la domon de UEA en Roterdamo sabate, la 13-an de majo, kiam por la 24-a fojo okazis Malferma Tago de la Centra Oficejo, raportas UEA en sia komuniko. Nur unufoje antaŭe la "printempa" Malferma Tago altiris pli da vizitantoj: en aprilo 1998, kiam ĝi estis dediĉita al la 90-jariĝo de UEA. Tamen, la aŭtunaj Malfermaj Tagoj kutimas allogi multe pli grandan publikon.

Preskaŭ rekorda malferma tago ĉe UEA - Legu pli...

Perforto en Esperanto-strato

de Redakcio Laste modifita: 2006-05-14 23:03

La polico en la urbo Malago (Málaga) en Hispanio arestis sesopon da homoj, kiuj estas suspektataj pri perforta prirabo de pensiula geedza paro en ties hejmo en Málaga en aprilo.

Perforto en Esperanto-strato - Legu pli...

Katalunaj esperantistoj festis la librotagon

Katalunaj esperantistoj festis la librotagon

de Redakcio Laste modifita: 2006-04-26 22:46

La internacia librotago estas laŭ decido de Unesko celebrata la 23-an de aprilo. La dato estis elektita laŭ malnova kataluna tradicio. En tiu tago en Katalunio delonge okazas multaj librofoiroj kaj strataj festivaloj. Ĉi jare la katalunaj esperantistoj havis rekordajn vendojn en sia budo en Barcelono.

Katalunaj esperantistoj festis la librotagon - Legu pli...

La nova papo bondeziris en Esperanto

La nova papo bondeziris en Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2006-04-18 13:37

La nova papo Benedikto la 16-a revenis al la multjara tradicio de festotagaj salutoj en multaj lingvoj, inter kiuj estis denove ankaŭ Esperanto. Kristnaske la nova papo decidis duonigi la kvanton de lingvoj kaj forigi interalie Esperanton. En la paska dimanĉo la 16-an de aprilo li tamen denove bondeziris en Esperanto - kaj en 61 aliaj lingvoj. Laŭ Renato Corsetti temas pri "granda afero por Esperanto".

La nova papo bondeziris en Esperanto - Legu pli...

Belorusa esperantisto liberigita

de Redakcio Laste modifita: 2006-04-12 09:12

La konata belorusa esperantisto Źmicier Łapcionak estis arestita en Minsko kune kun kelkcent aliaj manifestaciantoj kaj kondamnita je 15-taga malliberigo. Post la paso de tiuj 15 tagoj li estis liberigita.

Belorusa esperantisto liberigita - Legu pli...

Jubilea UK 2008 planata por Roterdamo

Jubilea UK 2008 planata por Roterdamo

de Redakcio Laste modifita: 2008-07-20 10:33

La festado de la 100-jara jubileo de Universala Esperanto-Asocio kredeble kulminos per jubilea Universala Kongreso en Roterdamo, la nuna hejmurbo de UEA. Pri tio principe konsentis la estraro de la asocio en sia printempa kunsido. Multa tempo dum la estrarkunsido en aprilo 2006 estis dediĉita al la preparoj de la ĉi-jara Universala Kongreso.

Jubilea UK 2008 planata por Roterdamo - Legu pli...

Gbeglo Koffi iĝis komitatano de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2006-04-03 17:21

Gbeglo Koffi estas la nova reprezentanto de Togolando en la Komitato de UEA. Tion anoncis la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller. La Centra Oficejo de UEA ricevis oficialan eksiĝ-leteron de la antaŭa Togolanda komitatano, Kokou Sagbadjelou.

Gbeglo Koffi iĝis komitatano de UEA - Legu pli...

Polaj esperantistoj en Nepalo liberigitaj

Polaj esperantistoj en Nepalo liberigitaj

de Redakcio Laste modifita: 2006-04-06 09:17

Kvar polaj vojaĝantoj, el kiuj almenaŭ du estas esperantistoj, estis haltigitaj de maŭismaj ribeluloj en la regiono de Mount Everest en Nepalo pasintsemajne, post la Sesa Himalaja Renkontiĝo, kiun partoprenis entute 58 esperantistoj. La kaptiteco tamen daŭris nur unu tagon, kaj la kaptitoj estis liberigitaj post kiam ili pagis monon al la kaptintoj. "Sep aŭ ok ribeluloj haltigis nin en la vilaĝo Bhandara kaj petis de ni monkontribuon. Ili portis pafilojn kaj mangrenadojn. Ili diris ke ni ne rajtos pluiri, se ni ne pagos", diras Wojciech Mysiara.

Polaj esperantistoj en Nepalo liberigitaj - Legu pli...

E-librejo revenas

de Redakcio Laste modifita: 2006-03-26 22:08

E-librejo, reta kolektujo kun centoj elektronikaj libroj en Esperanto, malaperis el la reto pro teknika problemo pasintaŭtune. Nun Janko Luin sukcesis restarigi ĝin en provizora formo.

E-librejo revenas - Legu pli...

Agoj pri dokumento