Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Eŭropa Civitano / Edinburgh devus rekomenci

Edinburgh devus rekomenci

de Eŭropa Civitano Laste modifita: 2013-02-18 09:51
Edinburgh devus rekomenci

Skotlando estus ne ida ŝtato, sed nova ŝtato en tiu okazo, se en marto de 2016 ĝi sukcese atingus sian sendependecon, kiel esperas ĝin la apogantoj de sendependeco. Pri tio atentigas tia jura ekspertizo, kiun pasintlunde publikis la brita registaro, respondante al la separatismaj streboj de norda landparto de Unuiĝinta Reĝlando.
Artikolo en la blogo de Eŭropa Civitano.

Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-02-19 09:13
Gratulon al la aŭdacaj skotoj!
Mi havis la impreson, ke estas malpli lingvaj aspektoj, sed ekologiaj, sociaj kaj ekonomiaj. Ekzemple la skotoj estas en gvida pozicio ĉe la alternativaj energioj (mi mem verkis pri karbondioxid-neŭtrala viskio germanlingve, kaj pri la unika herbo-tegmento de la skota parlamento.....) kaj malaprobas la atomcentralon, kiun la britaj imperiistoj metis tien.
Skotoj ofte pereis en senesperaj bataloj.
Ĉifoje ili kalkulis, ke la aliĝo al Eŭro-regiono en skotlando povus esti konvinka argumento. Sed aktuale la hezito de la brita registaro kontraŭ la komunua valuto estis multe pli ruza.

Eble denove la skotoj estos batitaj en heroo batalo. Katastrofo ne nur por skotlando, sed ankaŭ tute negativa signalo al Katalunio, Okcitanio, Bavario.....

Prokrasto de la voĉdono povus eviti tion. Sed skotoj ne fuĝas antaŭ la malamiko.