Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Preskaŭ rekorda malferma tago ĉe UEA

Preskaŭ rekorda malferma tago ĉe UEA

de Redakcio Laste modifita: 2006-05-17 13:03
Plena cento da vizitantoj plenigis la domon de UEA en Roterdamo sabate, la 13-an de majo, kiam por la 24-a fojo okazis Malferma Tago de la Centra Oficejo, raportas UEA en sia komuniko. Nur unufoje antaŭe la "printempa" Malferma Tago altiris pli da vizitantoj: en aprilo 1998, kiam ĝi estis dediĉita al la 90-jariĝo de UEA. Tamen, la aŭtunaj Malfermaj Tagoj kutimas allogi multe pli grandan publikon.
Preskaŭ rekorda malferma tago ĉe UEA

Stefan Maul prelegas.

Kvankam ĉi-foje ne temis pri iu ronda datreveno, la prelegoj de la tago tamen havis historian karakteron. Stefan Maul, konata antaŭ ĉio kiel ĉefredaktoro de la Deguĉi-premiita revuo MONATO, parolis pri siaj riĉaj spertoj kiel Esperanta ĵurnalisto. Kadron por lia prelego prezentis lia libro, "El verva vivo ĵurnalista", eldonita de Flandra Esperanto-Ligo pasintjare.

Maul kontribuis al la programo ankaŭ sub tute alia ĉapelo, tiu de profesoro Ruĝnazul', kiu katenis la publikon per sia humurplena prezento.

La surpriza gasto Vladimir Samodaj, profesie ĵurnalisto kiel Maul kaj krome honora membro de UEA, prelegis pri la Esperanto-movado en Sovetunio kaj Rusio de la 60-aj ĝis la 90-aj jaroj kaj prezentis la Esperantan revuon "Scienco kaj kulturo", kiun li redaktas.

Paralele kun la prelegoj estis montrataj filmoj. Petro Balaž prezentis premiere la filmon "Vizito al la Centra Oficejo", kiun li reĝisoris kaj kiu plejparte estis filmita en la lastnovembra Malferma Tago, kiam la Centra Oficejo festis la 50-jariĝon de sia translokiĝo al Roterdamo. La hispana artisto David Maroto montris filmregistraĵon de kvizo, kiu okazis en marto dum la Muzea Nokto de Roterdamo. La ne-esperantista publiko aŭdis tiam legadon de Esperanta traduko de romano de la argentina verkisto Adolfo Bioy Casares kaj devis diveni la lingvon.

Grava ŝanĝo kompare kun la antaŭaj Malfermaj Tagoj estis, ke la prelegoj ne plu okazis en la ĝisnuna konferencejo, ĉambro Zamenhof, kiu estis ilia scenejo ekde la unua Malferma Tago en novembro 1994. Intertempe ĝi estis rekonstruita por fariĝi la ejo de Biblioteko Hector Hodler, kaj ĝin plejparte jam okupis novaj rulŝrankoj, sur kies bretojn baldaŭ translokiĝos la materialoj de la biblioteko. La prelegoj okazis en la ĝisnuna bibliotekejo, ĉambro Kanado, kaj la filmojn oni spektis en la libera areo de la nova bibliotekejo.

Kiel ĉiufoje, la libroservo plenis de klientoj la tutan tagon. Kun 14 venditaj ekzempleroj la nova filmo pri la Centra Oficejo estis la plej furora varo. Inter libroj plej multe vendiĝis alia novaĵo, "Historioj... Rakontu!". Tiun ĉi kolekton de afrikaj rakontoj akiris 11 vizitantoj. La kompakta disko "Jomo slavumas", ankaŭ ĵus eldonita, vendiĝis en 10 ekzempleroj. La ĵurnalistajn rememorojn de Stefan Maul aĉetis 8 klientoj, dum kelkaj aliaj kunportis pli frue aĉetitan ekzempleron al la Malferma Tago por akiri aŭtoran aŭtografon.

En 8 ekzempleroj vendiĝis ankaŭ "Plena manlibro de Esperanta gramatiko" de Bertilo Wennergren.  Po 6 ekz. estis venditaj de la rakontaro "Amaro" de Sten Johansson, la bildstrio "Salutu la sinjorinon!", la kolekto de movadaj satiroj "Samideanoj", kaj "La vintra fabelo", nova Ŝekspira traduko de Humphrey Tonkin. Entute la libroservo vendis librojn kaj aliajn varojn por 2.872 eŭroj.

La venonta Malferma Tago de la Centra Oficejo okazos sabaton, la 25-an de novembro 2006.

[Gazetara komuniko de UEA]

arkivita en: