Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Katalunaj esperantistoj festis la librotagon

Katalunaj esperantistoj festis la librotagon

de Redakcio Laste modifita: 2006-04-26 22:46
La internacia librotago estas laŭ decido de Unesko celebrata la 23-an de aprilo. La dato estis elektita laŭ malnova kataluna tradicio. En tiu tago en Katalunio delonge okazas multaj librofoiroj kaj strataj festivaloj. Ĉi jare la katalunaj esperantistoj havis rekordajn vendojn en sia budo en Barcelono.
Katalunaj esperantistoj festis la librotagon

Vizitantoj kaj helpantoj.

Dimanĉon la 23-an de aprilo, Kataluna Esperanto-Asocio aranĝis librobudon en la Rambla de Barcelono. La budo staris de 8.30 ĝis  21.00 kun rekorde sukcesa bilanco, ne nur pro la kvanto da disvendoj sed ankaŭ pro la granda intereso rilate al Esperanto de la preterpasantoj.

Mi dirus ke la sukceson okazigis la fakto ke la ĉi-jara librotago okazis en dimanĉo, tio surstratigis multajn homojn kaj matene kaj posttagmeze.

Deĵoris kaj helpis en la budo Àngels, Carme Bonet, Farri, Joelo, Jomo, Josep Franquesa, Kiara, Lluís Batlle, Miquel Gómez i Besòs, Onjo, Roger, Sjoerd kaj Xana (mi esperas forgesi neniun). La grava nombro de eksterlandanoj paroligis nin ĉiuj en Esperanto kaj grandega kvanto da preterpasantoj alproksimiĝis aŭskulti nin scivoleme.

La scivolemo kaj la konstato de nia flua parolado en esperanto interesigis multajn homojn. Eĉ eksterlandanoj estis helpitaj sialingve de "niaj" eksterlandanoj. Kelkaj vizitintoj anoncis sian ĉeeston en la renkontiĝo de Canet kaj aliaj sian intereson partopreni niajn kursojn. Multajn ĉarmajn anekdotojn oni povas rakonti pri la iro de la tago.

Raportis: Ferriòl Macip i Bonèt
arkivita en: