Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Ekologia festivalo uzas himnon en Esperanto

Ekologia festivalo uzas himnon en Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2006-06-29 23:24
La ekologia festivalo "Festival de la Terre", lanĉita de franca asocio en 2005, ĉi-jare havas esperantlingvan himnon. La himno nomiĝas "Esperanto", kaj komenciĝas per la vortoj "Am', glor', pac' kaj ĝoj' En niaj anim' kaj kor'"

La tuta himno estas aŭtomate aŭdigata, kiam oni vizitas la retejon de la festivalo www.festivaldelaterre.org. La teksto de la himno aperis en la forumo de Esperanto novosti.

La "Festivalo de la Tero" estis lanĉita pasintjare en Francio. Ĉi-jare ĝi okazis de la 19-a ĝis la 25-a de junio, kaj laŭ la organizantoj estis aktivaĵoj en preskaŭ tridek landoj en kvin kontinentoj.

La celo de la festivalo laŭ la organizintoj estis esprimi komunan solidarecon kaj respekton por la planedo Tero, igi homojn ŝanĝi sian konduton, serĉi alternativajn formojn de konsumado kaj instigi al utiligo de alternativaj energi-fontoj. En la ĉi-jara dua festivalo aparta atento estis donita al akvo.

En sia retejo la festival-organizintoj informas, ke la nova himno de la festivalo estas en Esperanto, kaj ke ĝi estas kreita de asocio kun la iom originala nomo Origin's. Laŭ informo en la sama paĝaro, kie troviĝas ankaŭ franca versio de la teksto, la aŭtoroj estas Angelo Armani kaj Dave Horrow. Tamen mankas ajnaj informoj pri aŭ en Esperanto.

arkivita en:
goberiko
goberiko diras:
2006-06-30 16:18

Dankon al la forumanoj de Esperanto novosti, kiuj donacis la tekston... Alikaze mi povis ech unu vorton kompreni. Ontfoje, bonvolu korusumi pli bone!

Jeannecash
Jeannecash diras:
2006-07-02 03:36

Kadre de tiu Festivalo "La Tero estas mia naturo",en Bagnères de Bigorre, urbeto en Pirenea montaro(23-24-25ajn de junio) esperantistoj havis budon kun aktivaĵoj por infanoj dum la festivalo, kun interesaj ludiloj pri temoj “monda solidareco”, “naturmedia protektado”, ktp., por igi infanojn unuafoje kontaktiĝi kun esperanto. Tiuj esperantistoj tamen eksciis nur poste, ke ekzistis festivala himno en esperanto. Rezultighis interesaj kontaktoj kaj enskribighoj por esperanto-kurso.

glawen
glawen diras:
2006-07-09 19:21

En la kovrilo de la lumdisko "Hymne de la Terre, Esperanto" oni povas legi, ke Esperanto estis elektita por la himno, kiel lingvo de bonvolemo, de konscienc-ŝanĝo, universala lingvo aganta por la paco en la mondo. Solistoj: Philippe Guez, Linda Bsiri-Godard, Sébastien Giacalone, ĥoro direktada de Bernard Ménil. Esperanta traduko farita de Bernard Vivier.

tuvalkin
tuvalkin diras:
2006-07-28 13:59

"Ménil" estas tre taŭga nomo por komponisto de esperanttekstaj muzikaĵoj… ;-)