Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Perforto en Esperanto-strato

Perforto en Esperanto-strato

de Redakcio Laste modifita: 2006-05-14 23:03
La polico en la urbo Malago (Málaga) en Hispanio arestis sesopon da homoj, kiuj estas suspektataj pri perforta prirabo de pensiula geedza paro en ties hejmo en Málaga en aprilo.

La krimo okazis en la strato Esperanto la 23-an de aprilo. La edzon la rabistoj unue ligis, poste ŝtopis lian buŝon, pikis per tranĉilo kaj batis. Al la edzino ili ligis la okulojn kaj poste minacis ke ili fortranĉos ŝiajn fingrojn.

La rabistoj sukcesis fuĝi kun valoraj ornamaĵoj kaj 250 eŭroj en kontanta mono. La ornamaĵoj nun estas retrovitaj.

arkivita en:
vasall
vasall diras:
2006-05-15 13:53

Ho, vere interese, sed... kiel gxi rilatas al sama esperanto? En Bjalistoko, cxirkaux la monumento de Ludoviko oni ofte auxdas pri sxteloj, interbatigxoj ktp. - kaj neniu priskribas cxiujn ekzemple en gazetoj :)

javergara
javergara diras:
2006-05-16 00:21
  1. a. ni kutime fieras pri la ZEO-j, materia pruvajho de la socia influo kaj kultura rekonloko kiun Esperanto diversloke atingis malgrau ghiaj apenauaj fortoj. Kaj tamen en tiu chi mondo problemoj tiaj okazas. Krom la bedauro pri la sorto de tiu pensiula paro (por kiu la terura sperto sendube gravegas), tiu shajne sensignifa novajho memorigas min pri la kontraueca mondo sur kiu ni agas.