Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Jubilea UK 2008 planata por Roterdamo

Jubilea UK 2008 planata por Roterdamo

de Redakcio Laste modifita: 2008-07-20 10:33
La festado de la 100-jara jubileo de Universala Esperanto-Asocio kredeble kulminos per jubilea Universala Kongreso en Roterdamo, la nuna hejmurbo de UEA. Pri tio principe konsentis la estraro de la asocio en sia printempa kunsido. Multa tempo dum la estrarkunsido en aprilo 2006 estis dediĉita al la preparoj de la ĉi-jara Universala Kongreso.

En la aprila estrarkusido de UEA leviĝis kelkaj ideoj pri la festado de la 100-jara jubileo de Universala Esperanto-Asocio en 2008, klarigas freŝa gazetara komuniko de UEA.

Kvankam formala decido ne estas farita, la nuna hejmurbo de UEA, Roterdamo, plej verŝajne tiam gastigos la Universalan Kongreson en tiu jaro.

Pasintfoje la UK okazis en Roterdamo en 1988, kun 2.321 aliĝintoj. Ankaŭ en 1967 la kongreso lastmomente estis movita al Roterdamo, pro la maltrankvila situacio de en Israelo.

Lige kun la jubileo de UEA oni aldone esploros la eblecojn de taŭga aranĝo en la naskiĝurbo de la Asocio, Ĝenevo, laŭ la modelo el 1998, kiam la 90-jariĝon de UEA oni festis per komuna seminario kun la tiea Oficejo de la Alta Komisiito de UN pri Homaj Rajtoj.

Parto de la preparoj por la jubileo estos ankaŭ baldaŭa relanĉo de la kampanjo por kandidatigi UEA por la Nobel-pacpremio.

Multe da tempo
la estraro dediĉis al la preparoj de la 91-a UK en Florenco. La Konstanta Kongresa Sekretario povis raporti, ke malgraŭ nekutime grandaj malfacilaĵoj, precipe por trovi malpli kostajn loĝeblecojn en tiu turisme furora urbo kun ĝenerale alta preznivelo, la organizado progresas laŭplane.

La aliĝado progresas bone: dum la kunsido estis registrita jam la 1.700-a kongresano, kio signifas, ke post Pekino kaj Vilno, ankaŭ en Florenco kunvenos UK kun pli ol 2.000 aliĝintoj.

Kvankam la programo ankoraŭ ne estas preta, unu novaĵo en ĝi jam estas certa, nome Movada Foiro lige kun Interkona Vespero, en kiu ĉiaspecaj asocioj kaj movadaj instancoj povos prezenti sian agadon. Apud la prelegoj de Internacia Kongresa Universitato okazos ankaŭ tri kursoj de AIS.

Ĝenerale malmultaj decidoj de la kunsido povas jam esti raportataj. Kelkajn oni publikigos nur en la UK kaj multaj aliaj ankoraŭ ne estis maturaj por decido, sed ili povos esti deciditaj nur pli poste aŭ la decidojn faros la Komitato.

Al la kompetento de la Komitato apartenas interalie decido pri aliĝoj de landaj asocioj kaj kontraktoj kun fakaj asocioj. En ambaŭ kategorioj la Komitato ricevos almenaŭ po unu peton.

[laŭ Gazetara Komuniko de UEA]

arkivita en: