Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / La Civito anoncas: Sankta Spirito ankoraŭ ne aliĝis

La Civito anoncas: Sankta Spirito ankoraŭ ne aliĝis

de Redakcio Laste modifita: 2006-06-05 10:04
En nova komuniko, okaze de la kristana festo de pentekosto, la Esperanta Civito disvastigis ĉerpaĵojn el pentekosta prediko farita de Eva Farkas-Tatár antaŭ kvin jaroj. Spite sian aĝon, la prediko evidente havas aktualan signifon, ĉar la fragmentoj aperas en la nova sekcio de plej freŝaj novaĵoj, ĵus malfermita en la retejo de la Civito.

La aŭtoro de la prediko aludas, ke kvankam la Sankta Spirito ĝenerale estas neŭtrala en movadaj demandoj, ĝi sendube kontribuis al la estiĝo de la Esperanta Civito:

La Sankta Spirito ne estas ligita al iu ajn institucio: la Dia Spirito estas libera, aperas ĉie kie oni vidas homfraton en alia homo, kie oni vidas la dian fajreron en la proksimulo, en tiuj kiuj bezonas nian helpon. Tio signifas ke la Sankta Spirito laboras en la tuta mondo: kie naskiĝas iu bona ideo, kie naskiĝas iu helpemo, sinofero, tie la Sankta Spirito funkciis. Kaj por mi estas vere mirinda fenomeno ke ĝuste hieraŭ, tuj antaŭ Pentekosto, naskiĝis iu nova, mi ne scias ĉu mi rajtas jam diri, organizo, aŭ movado, aŭ komunumo de bonvolaj homoj: la Esperanta Civito.

La komuniko de la Civito ne komentas, ĉu dum la lastaj kvin jaroj okazis ŝanĝo en la organiza aparteno de la Sankta Spirito. Kredeble pri tia ŝanĝo okaze de neceso oni aparte anoncos en la retejo de la Civito.

arkivita en:
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2006-06-05 19:14

Laux la biblia rakonto pri la unua pentekosto, sxajnas ke la Sankta Spirito ne favoras la uzadon de esperanto. Anstatauxe gxi (en la greka) aux li (en la latina) ebligis al la apostoloj paroli cxiujn lingvojn de la auxskultantoj. Iom simile al la lingvopolitiko de EU do - sed nur por prediki.

Gunnar Gällmo