Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Buller gajnis en fabelkonkurso

Buller gajnis en fabelkonkurso

de Redakcio Laste modifita: 2006-11-05 21:21
La nomo de la ĉefpremiito de la ĉi-jara fabelkonkurso en Taivalkoski (norda Finnlando) estas Buller. Antaŭ du jaroj en la esperantlingva konkurso estis premiita iu MacGill. Tamen en ambaŭ kazoj ne temas pri tiuj portantoj de la koncernaj nomoj, kiuj estas plej konataj en Esperantujo. La ĉi-jara gajninto nomiĝas Pinja Buller, kaj krom la ĉefa premio ŝi gajnis la kategorion de finnlingvaj fabeloj, verkitaj de infanoj en la aĝo de 6-8 jaroj. La premion "Fabelo internacia", donatan al la plej elstara esperantlingva fabelo, ĉi-jare gajnis grupo de infanoj en Hungario, Francio kaj Germanio.

La 18-an de oktobro, laŭ la finna kalendaro la nom-tago de Satu ("Fabelo"), estis diskonigitaj la rezultoj de la ĉiujara fabelkonkurso en Taivalkoski, Finnlando. Kiel kutime, oni premiis konkursaĵojn verkitajn en la finna, samea, kaj en Esperanto. Aini Vääräniemi rakontis al la publiko pri la esperantlingva konkurso. Ĉeestis regiona televido kaj du ĵurnalistoj, el loka gazeto Koillissanomat kaj regiona gazeto Kaleva.

La prestiĝa konkurso estas ekde 1993 aranĝata de Päätalo-instituto, kultura-literatura centro en Taivalkoski, Norda Finnlando, nomita laŭ Kalle Päätalo (1919-2000), eminenta verkisto naskiĝinta en Taivalkoski. En 2000 la instituto aldonis al la konkurso Esperanton laŭ iniciato de la Vilaĝa Asocio de Metsäkylä, unu el la vilaĝoj en la municipo Taivalkoski. En 2006 la esperantlingva konkurso okazis jam la sesan fojon

La konkursaĵoj devas esti
verkitaj originale en Esperanto de individuaj infanoj aŭ de grupoj (ekz. lernejaj klasoj). En la skribado aŭ tajpado plenkreskulo rajtas helpi laŭ sia konscienco.

Ĉi-jare venis 750 konkursaĵoj en la finna, 10 en la samea kaj 11 en Esperanto. La esperantlingvaj fabeloj venis el ses landoj: Ĉeĥio, Francio, Hungario, Germanio, Kubo kaj Belgio. Ĵurianoj de esperantlingva konkurso estis Raita Pyhälä, Auli Vihermä kaj Sylvia Hämäläinen.

UEA aŭspiciis la konkurson,
kaj donacis libropremiojn. La ĉefan premion de finnlingva konkurso gajnis Pinja Buller el Taivalkoski. Ŝia onklo estas Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA.

La statistiko de la partoprenado en la esperantlingva sekcio de la konkurso ne estas kuraĝiga. En la jaro 2000 venis 25 fabeloj, kvankam iuj el ili fakte ne estis fabeloj sed rakontetoj.  En 2001 venis 20, en 2002 venis 15, en  2003 partoprenis 14 fabeloj, kaj en 2004 nur 10. Pasintjare oni ricevis 12 esperantlingvajn konkursaĵojn, kaj ĉi-jare nur 11.


Rezultoj 2006:

Kategorio A (infanoj ĝis la aĝo de 9 jaroj)

Venis du fabeloj kiuj gajnis dividitan trian premion:

3. Pri leporeto: Jan Bauer, Ĉeĥio

3. Kateto: Jitka Rybkova: Ĉehio

Kategorio B (infanoj en la aĝo 10-11 jaroj)

Venis unu fabelo, kiu gajnis la duan premion.

2. Neĝulo
Denisa Pavlisova, Ĉeĥio

Kategorio C (infanoj en la aĝo 12-14 jaroj)

Venis kvar fabeloj.

1. Kial havas testudo kirason
Eliska Splichalova, Ĉeĥio

2. Vulpino kaj leporo
Nikola Janouskova, Ĉeĥio

2. Aventuro
Eliska Sidlikova, Ĉeĥio

3. Dorlotita katino
Karolina Silarova, Ĉeĥio

Kategorio Grupoj

Venis kvar fabeloj.

1. La tri herboj

Gretel Schumann (Francio), Aniko Slezak (Hungario), Alina Calibe Bruegger (Germanio), Aniko Lilla Hegedus, Hungario

2. La fabelo de Anĝela kaj Cedrik

Chaira Coethals (Belgio), Alice Larue (Belgio), Alina Calibe Bruegger (Germanio)

3. Historio de jasmeneto
Melissa Morales Sousa (Kubo), Eliany Hernandez Amaya, (Kubo), Mainu Garcia Lazaria (Kubo)

4. Aventuro el la lando de musoj
Adam Macku (Ĉeĥio) Michal Fukar (Ĉeĥio)

La premion Fabelo Internacia gajnis la grupa konkursaĵo La tri herboj.

[Laŭ informoj de Aini Vääräniemi]

arkivita en: