novaĵoj
Inundo ne trafis la eldonejon de Petro Chrdle
La inundego en 2002 detruis grandan parton de la librostoko de la eldonejo Kava-Pech. Ĉi-semajne inundo denove trafis la ĉirkaŭaĵon de Prago, kaj la urbocentro de Dobřichovice, sudokcidente de Prago, estis evakuita. Sed ĉi-foje la eldonejo de Petro Chrdle ne estis trafita de la akvo.
Papera Pasporta Servo prokrastita
TEJO daŭre planas aperigon de papera listo de gastigantoj de Pasporta Servo ĉi-jare, sed jam klaras, ke la listo apenaŭ atingos la bezonantojn antaŭ septembro.
La movado en Indonezio reviviĝas
Dum la ĵusa Indonezia Esperanto-kongreso estis fondita landa Esperanto-asocio. La kongreson ĉeestis reprezentanto de la ministerio de eksteraj aferoj, kiu diris, ke oni proponos kurson de Esperanto al indoneziaj diplomatoj. Ni intervjuis Heidi Goes, kies instruvojaĝoj kondukis al la vigliĝo de la movado.
UEA gratulis la novan reĝon de Nederlando
La 30-an de aprilo ŝanĝiĝis la ŝtatestro de Nederlando, kiam reĝino Beatrix transdonis la tronon al sia 46-jara filo Willem-Alexander. Beatrix, kiu en sia junaĝo konatiĝis kun Esperanto, estis reĝino dum 33 jaroj. La edzino de Willem-Alexander, reĝino Máxima, devenas el Argentino, kiu venontjare gastigos la 99-an UK. Ĉi-sube Esperanta traduko de la gratula letero de UEA al la reĝo.
Federico Gobbo gvidos la katedron en Amsterdamo
La kuratoroj de la katedro Interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdamo rekomendas la italan lingviston Federico Gobbo kiel la novan estron de la katedro.
La sekva TEJO-volontulo: Rogier Huurman
Rogier Huurman estos la sekva TEJO-volontulo – decidis la Estraro de TEJO en sia ĉiumonata retkunveno.
Mezorienta kunveno okazis laŭplane
Okazis laŭ plano la 6-a Mezorienta Kunveno en Erevano de la 29-a de marto ĝis 1-a de aprilo 2013 kun postkunvenaj ekskursoj la 2-an kaj 3-an de aprilo.
Jarlibro ne aperos pro subita maldungo
La apero de la Jarlibro de UEA por 2013 estos severe prokrastita aŭ eventuale tute nuligita post la subita maldungo de ĝia redaktoro Roy McCoy. Laŭ informoj ricevitaj de Libera Folio, la Jarlibro jam estis preskaŭ finredaktita, sed la nun-eksredaktoro proteste detruis la koncernajn komputilajn dosierojn, tiel ke ne eblos restarigi ilin sen kompleta reentajpado de la tekstoj kaj rekreado de la grafikaĵoj.
Verki facilan tekston estis malfacile – ĝis nun
[RET-INFO]
La nova papo ne salutis en Esperanto
Papo Francisko ne sekvis la kutimon de siaj antaŭuloj, kaj tute ne legis multlingvajn paskajn bondezirojn post sia itallingva paska parolado "urbi et orbi", "al la urbo kaj al la mondo".