novaĵoj
Aŭstria nacia biblioteko skanas historiajn Esperanto-revuojn
[RET-INFO] Aŭstria Nacia Biblioteko daŭre enretigas historiajn Esperanto-revuojn, kaj jam 25 el ili estas libere atingeblaj en la retejo de la Kolekto por Planlingvoj.
Mongola Esperanto-Societo lanĉis komercan servon
[RET-INFO] Mongola Esperanto-Societo lanĉis nekutiman servon sub la nomo "Komerca Servo Mongolia, KoSeMo", kiu celas plibonigi ekonomian bonhavon de la asocio kaj reale utiligi Esperanton en laŭprofesia kampo. La iniciato povas veki eventualajn novajn ideojn ankaŭ en aliaj landoj.
Demisiis la prezidanto de ILEI
[Ret-Info] Antaŭ kelkaj tagoj, 2013.01.13, en retmesaĝa cirkulero Stefan MacGill – kun martfina limdato – demisiis de la prezidanta posteno de ILEI.
Esperanto-reklamo: 1,7 milion-foje dum jaro en Hungario
[RET-INFO] Esperanto rapide mortus sen reklamo. Rezulte de pagata reklam-kampanjo de la "Esperanto-Centro Eventoj" en la pasinta jaro 2012 aperis Esperanto-reklamoj en la hungarlingva interreto pli ol 1,7 milion-foje.
UEA atingis 5.005 individuajn membrojn en 2012
Laŭ alarma statistiko diskonigita de la Centra Oficejo en oktobro, ekzistis granda risko, ke Universala Esperanto-Asocio dum la jaro 2012 unuafoje dum sia postmilita historio ne atingos la kvanton de 5.000 individuaj membroj. Lastmomentaj aliĝoj tamen savis la situacion, sed kun nur malgranda marĝeno.
Labora kaj distra jarŝanĝo en Naumburga JES
Ĉirakaŭ 240 esperantistoj renkontiĝis en Naumburg (Saale), Germanio por kune festi la jarŝanĝon kadre de Junulara Esperanto-Semajno. La aranĝo, kunorganizata de Germana kaj Pola Esperanto-Junularoj kaj Varsovia Vento, estas posteulo de la kunigitaj Internacia Seminario kaj Ago-Semajno. Ĝi estas nun la plej granda vintra junulara Esperanto-renkontiĝo.
Agnosko de la agado de AIS-Bulgario fare de Bulgara Scienca Akademio
[Ret-Info] BulgaraScienca Akademio agnoskas la agadon AIS-Bulgario, kaj kunlabore subtenas ĝin.
Afrika kongreso okazos post jaro
La 5-a Afrika Kongreso de Esperanto, kiu estis prokrastita ĉar neniu volis aranĝi ĝin, fine okazos en Benino - en decembro 2013. Samloke okazis la dua Afrika Kongreso de Esperanto en 1991. La Esperanta Civito planis konkurantan afrikan kongreson por pasko 2013, kaj almenaŭ ĝis nun ne anoncis ĝian nuligon.