novaĵoj
UEA premiis Vjetnaman Esperanto-Asocion
En la Fermo de la 98-a Universala Kongreso la 27-an de julio en Rejkjaviko estis anoncita la decido de la antaŭa Estraro de UEA pri la aljuĝo de Trofeo Fyne al Vjetnama Esperanto-Asocio.
Rezultoj de la belartaj konkursoj de UEA 2013
Esperanta vetero en Islanda televido
Almenaŭ en unu elsendo dum la kongresa semajno, la islanda publika televido en sia veterprognozo montris la tagon de la semajno ne nur en la islanda, sed ankaŭ en Esperanto.
La 98-a UK inaŭgurita en ĉeesto de la ŝtatestro
La 98-a Universala Kongreso de Esperanto estis oficiale malfermita dimanĉon matene, la 21-an julio, en la Rejkjavika kongresejo Harpa. La Alta Protektanto, la islanda prezidento Ólafur Ragnar Grímsson, ĉeestis la inaŭguron kaj legis sian salutmesaĝon, premiitan per forta aplaŭdo. Krom la prezidento, ĉeestis ankaŭ kvar membroj de la Honora Komitato de la UK: ministro pri kulturo Illugi Gunnarsson kaj eksministro pri kulturo Katrin Jakobsdottir, kaj la esperantistoj prof. Sigurður Líndal kaj Baldur Ragnarsson.
Helpu nin raporti pri la kongreso
Bonvolu helpi la legantojn de Libera Folio ekscii, kio okazas dum la Universala Kongreso! Sendu informojn pri decidoj, kunsidoj, okazaĵoj kaj etoso al la redakcio!
Mireille Grosjean nova prezidanto de ILEI
En la konferenco de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj en Herzberg, Germanio, la komitato elektis novan prezidanton: Mireille Grosjean el Svisio. Ŝia multjara antaŭulo Stefan MacGill demisiis, ĉar li kandidatas por la estraro de UEA.
UEA renkontis diplomatojn ĉe UN
La semajno 8-12 julio 2013 estis agadoplena por UEA-teamanoj ĉe UN en Ĝenevo, kiuj aktivis en la 6-a sesio de Ekspertaj Mekanismoj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj (EMRIP). Krom la ĉeftemo de la ĉi-jara kunsido, Studo pri la aliro al justeco en la antaŭenigo kaj protektado de la rajtoj de indiĝenaj popoloj, la kunvenintoj traktis ankaŭ la konkludan dokumenton de la evento okazinta junie en Alta, Norvegio, pretiginta la pintan UN-kunsidon de 2014: Monda Konferenco pri Indiĝenaj Popoloj.
Fettes duoble pli populara ol Derks
Mark Fettes, kiu ricevis la subtenon de 85% el la voĉdonintoj, estis la plej populara el la kandidatoj en la ĵus okazinta elekto de la B-komitatanoj de UEA. El la sep kandidatoj ne elektita estis nur unu – Johan Derks, kiu tamen ricevis la subtenon de 48% el la voĉdonintoj.
Ne plu veturas la trajno Esperanto en Pollando
Ekde la pasinta dimanĉo, 2013-06-09 ne plu ekzistas la trajno Esperanto, veturinta inter la urbo Białystok kaj la stacidomo Zachodnia en Varsovio.
Civito vendas mortintan Heroldon
La Esperanta Civito ne plu kapablas eldoni Heroldon de Esperanto, sed esperas ricevi monon, vendante la gloran nomon al nova eldonisto. Tion montras freŝa komuniko, aperinta en la retejo de la Civito.