novaĵoj
Arkivo de Scienca Revuo 1949-2013 – legebla en la reto
ISAE malfermis publikan interretan arkivon de Scienca Revuo, kio signifas, ke en ĝia retejo estas legeblaj en skanita formato pli ol 2000 artikoloj, aperintaj inter 1949-2014.
Mortintaj retpaĝoj bezonas urĝan savon
Gravaj Esperantaj retpaĝoj ofte malaperas post la forpaso de iliaj kreintoj, atentigas Darío Rodríguez. Laŭ li necesus, ke esperantistaj organizaĵoj entreprenu paŝojn por ilia konservo, dum tio eblas.
Forpasis Geraldo Mattos
En dimanĉo forpasis Geraldo Mattos, lingvisto kaj multjara prezidinto de la Akademio de Esperanto.
Retiro de artikolo
Laŭ peto de Francesco Maurelli, Libera Folio retiris la artikolon "55.580 EU-eŭroj flugos al Kosmo", aperintan la 19-an de julio 2013.
Kongresa universitato ne havas prelegantojn
Ĝis nun alvenis nur kvin proponoj pri prelegoj por la Internacia Kongresa Universitato, okazonta dum la Universala Kongreso en Bonaero en julio. Kutime antaŭ la limdato, fine de januaro, alvenas dudeko da proponoj, el kiuj oni elektas la plej altkvalitajn. Por havigi pliajn proponojn la limdato lastmomente estis movita ĝis la fino de februaro.
Carlo Minnaja redaktos Literaturan Foiron
Carlo Minnaja el Italio provizore redaktos la revuon Literatura Foiro, post la subita forpaso de la multjara ĉefredaktoro Ljubomir Trifonĉovski.
IJK 2015 okazos en Germanio
Nur unu urbo kandidatis por okazigi la venontjaran Internacian Junularan Kongreson: Wiesbaden en Germanio.
Novjara mesaĝo de Mark Fettes
”Ni devas fariĝi movado, kiu edukas homojn en tutmonda skalo pri la profunda rolo de la homaj lingvoj en la atingo de justeco socia, ekonomia, kaj eĉ ekologia”, skribas la prezidanto de UEA en sia novjara saluto. Laŭ li, esperantistoj unuavice disvastigas ne lingvon, sed homaranecon.
Enreta Universala Dekuma Klasifiko
Homo kiu interagas kun mi senkonscie metas min en plurajn klasojn: 'inojn', 'anglalingvanojn', 'blankulojn', ktp. Homoj klasifikas. Tiel, ni ordigas nian universon. En la nuna tempo, ne nur bibliotekoj bezonas apliki formalajn sistemojn de klasifiko. Ĉiu studento, ĉiu retumanto bezonas helpon en la serĉo kaj trovo de ĝustaj informoj. Mi admiras la Universalan Dekuman Klasifikon. Ĝi ne nur estas vasta, post iom da trejnado katalogisto scias kiel inversigi la notacion aŭ precizigi ĝin.
Forpasis Helmar Frank
La konata esperantisto Helmar Frank forpasis dimanĉe nokte en la aĝo de 80 jaroj. La lasta adiaŭo okazos en familia cirklo.