Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2014 / Mortintaj retpaĝoj bezonas urĝan savon

Mortintaj retpaĝoj bezonas urĝan savon

de Redakcio Laste modifita: 2014-04-24 13:38
Gravaj Esperantaj retpaĝoj ofte malaperas post la forpaso de iliaj kreintoj, atentigas Darío Rodríguez. Laŭ li necesus, ke esperantistaj organizaĵoj entreprenu paŝojn por ilia konservo, dum tio eblas.
Mortintaj retpaĝoj bezonas urĝan savon

Baza radikaro en Wayback Machine

Estas alarme konstati, kiel la esperantistaro neglektas gravan fenomenon. Multaj valoraj retpaĝoj pri esperantaj temoj estas kreitaj fare de izolaj esperantistoj, ofte maljunaj. Kaj tiuj paĝoj forpasas samtempe kun iliaj kreintoj, ĉar heredantoj ĉesas pagi la luprezon al la entreprenoj, kiuj gastigis tiajn personajn paĝojn. Gravaj esperantaj institucioj devus atente eviti tiun malaperon, savante tiujn paĝojn, kaj gastigante ilin en siaj retaj serviloj.

Mi memoras pri unu ĝojiga tiaspeca savado: la valorega kolekto de elektronikaj libroj de Franko Luin transiris al sekura servilo – tamen indus ke ĝi estu ankaŭ gastigata en pluraj aliaj serviloj.

Mi konstatis ekzemple la dolorigan malaperon de la Baza Radikaro de Wouter F. Pilger. La Scienca kaj Teknika Esperanto Biblioteko (STEB) de Eventoj.hu donas jenan ligilon por tiu paĝo: http://pilger.home.xs4all.nl/breo-au8.htm. Sed kiam oni iras al tiu adreso, aperas la timinda indiko "Eraro 404-Paĝo ne trovata".

Ĉi-kaze, la konsterna malapero de tiu juvelo estas riparebla: ekzistas mirakla servo en la reto kiu konservas malaperintajn paĝojn: Internet Archive Wayback Machine. Mi kopiis en la serĉo-fenestreton de tiu paĝo la ligilon al Baza Radikaro kaj feliĉege la verko de Pilger ekaperis per klako sur ligilo trovebla en la kalendaro tie aperanta (tiu sistemo ree kaptas la perditan paĝon periode: ĉi-kaze laste la 26an Decembro 2013).

Ĉar STEB savis aliajn valorajn terminarojn de Pilger, mi sugestas al Szilvási ke li reprenu la Bazan Radikaron el la menciita servilo kaj sekurigu ĝin en sia propra servilo. Indus konservi ĝin ankaŭ en aliaj korporaciaj esperantaj serviloj. La arkivita versio troviĝas ĉi tie.

Darío Rodríguez
arkivita en:
Szilvási László
Szilvási László diras:
2014-04-24 01:52
Vere, la problemo pri la malaperantaj retpaĝoj ekzistas. Ne nur pro mortado, sed ofte ankaŭ pro la ĉeso de la domajno, aŭ simple pro transformado de la reteja strukturo de la servilo.
Ĝuste pro tio - krom indiki la koncernajn ligojn - ni komencis kompili sekurkopiojn, deponatajn en la servilo de STEB.
Same ni faris - antaŭ unu horo - ankaŭ pri la indikita Baza Radikaro de Pilger. Dankojn pro la atentigo kaj pro informo pri la nova loko!
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-04-24 13:34
"la verko de Pilger ekaperis klikante sur ligilo trovebla en la kalendaro"

Eble la redakcio ŝatus korekti tiun frazon. En la nuna formo ĝi havas neniun sencon.
Redakcio
Redakcio diras:
2014-04-24 13:38
Dankon, Tonjo. Korektita.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-04-25 11:10
;D
Emanuelo Arbaro
Emanuelo Arbaro diras:
2014-05-14 09:30
Mi ne bone komprenas la utilecon de la «baza radikaro». En 1999, ĝi probable estis tre utila, sed hodiaŭ ni havas ReVon (http://www.reta-vortaro.de) kaj la retan PIVon (http://vortaro.net).
Dirk Bindmann
Dirk Bindmann diras:
2014-05-15 23:41
La Baza Radikaro de Wouter F. Pilger havas alian celon ol ReVo kaj PIV. Ĝi estas speciala vortaro por lernantoj, kiu enhavas nur oftajn radikojn kun difinoj en simpla lingvaĵo. La Baza Radikaro de Wouter F. Pilger kompareblas kun OVO (Oportuna Vortaro de Ordinara Esperanto) de Vilho Setälä, sed estas pli aktuala.
Edmund GRIMLEY EVANS
Edmund GRIMLEY EVANS diras:
2014-05-16 11:23
Aŭ eble oni komparu kun la vortaro de Luiz Portella el 2008: http://www.esperanto.be/fel/mon/rec/iore.php
Ralph Dumain
Ralph Dumain diras:
2014-06-04 04:16
"Wayback Machine" estas bonega rimedo, sed ĝi ne solvas ĉion. Multaj retpaĝoj malaperas por ĉiam, ĉar ili neniam kaptiĝis de aŭtomata retesplorilo.
Pascal Dubourg Glatigny
Pascal Dubourg Glatigny diras:
2014-06-04 12:44
Ne nur la ciferecaj arkivoj starigas problemon al la e-komunumo sed ankaù la sonarkivoj. En la lastaj jardekoj aperis kvantego da son- kaj kantprodukajhoj en esperanto kies plejmulto ne estis aù estis malbone diskonigita. Plie kie estas retroveblaj la miloj da horoj da radioproduktajhoj por ne paroli pri la retradioj. La arkiva problemo estas hodiaù ech pli akuta de kiam la e-fako de ÖNB ne plu estas estrata de esperanto parolanto. Estus tasko de UEA starigi arkivan komision por kunordigi la agadojn kaj stimuli eùropaskalajn subvencipetojn kiuj specife por cifereca arkivado ne mankas. Chu ili atendas ke la tuta memoro forvaporighu?
KuboF
KuboF diras:
2014-07-06 13:38
Rilate al eLibrejo de Franko Luin: nun ĝi troviĝas kaj en Reta Arĥivo kaj en i-espero.info, vidu http://i-espero.info/elsutaro/esperantaj-libroj . Tamen almenaŭ la dua retejo ne estas tre sekura ĉar denove dependas de nur 2 homoj (kaj nek unu el ni ĝin plu prilaboras). Mi jam atendas plenan lanĉon de http://www.bretaro.net por fine savi la librojn.
KuboF
KuboF diras:
2014-07-06 13:41
Kaj denove pri libroj kaj gazetoj. Oni ofte forgesas, ke oni mem povas multon savi.

Ekzistas ja servo Viifontaro ( http://eo.wikisource.org/ ) kiu stokas tekstan materialon en Esperanto. Sed estas kondiĉo, ke la materialo devas esti libera (do kutime devas pasi pli ol 70 jaroj ekde morto de la aŭtoro). Jam estas pli ol 3000 paĝoj tie kaj ĉiu povas aldoni pliajn tekstojn.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2014-07-06 15:46
Mi aŭtoris plurajn tekstojn, la plejmulto el kiuj fakte publikiĝis, eĉ papere. Grandparte ili troviĝas hodiaŭ ne nur ĉe mi hejme, sed ankaŭ en la menciita retarkivo. Sed kio pri Vikifontaro?

Mi citu el la regularo de la proponita Vikifontaro:

<<Vikifontaro entute ne estas loko por publikigi proprajn verkojn aŭ proprajn tradukojn, ĝi servas por prezenti fontotekstojn en Esperanto (fakajn, beletrajn, administrajn, ktp). Tamen ĉar ekzistas multo da valoraj tekstoj, kiuj neniam estis tradukitaj en Esperanton, kaj iuj novaj tradukoj povus esti pli belaj kaj precizaj, ol tiuj pli malfruaj, estas supozeble enmeti en Vikifontaron tradukojn, kreitaj de uzantoj mem.>>

Kaj jen mia problemo.

Mi kiel aŭtoro ne rajtas ŝovi tekstojn, kiujn mi verkis, en la Vikifontaron, ĉar temus pri "publikigo de propraj verkoj". Aldone mi eble menciu, ke mi ankoraŭ ne mortis, kaj tutcerte ne mortis jam antaŭ 70 jaroj. Do, se izola aŭtoro ne havas iun konaton, kiu pretas (kaj scipovas) en-Vikifontarigi liajn tekstojn, tiuj simple perdiĝos.

Miakaze, evidente tio ne havus iun ajn sencon, ke mi denove starigu retejon por denove prezenti la tekstojn, ĉar kiam mi mortos, mia retejo kunmortos. Supozeble ene de sola monato. Parenteze, mia E-libraro tre verŝajne same kunmortos, ĉar iuj ĵetos la tutajn librojn en la paperrubujon.

Tute hazarde miaj tekstoj estas troveblaj en la retarkivo (wayback), kaj, feliĉe, ankoraŭ estas alireblaj. Sed jen tre necerta loko por multaj aliaj tekstoj, ĉar, eĉ se retejestro tiam permesis la rektan aliradon al subpaĝoj – kio ebligas fakte la kopiadon en la retarkivon - sed hodiaŭ iu estro ŝanĝas la alirpermesan politikon por la retejo, alivorte li ne plu permesas, la tutaj tekstoj, kiuj tiam plene laŭleĝe kaj laŭvole kopiiĝis en la retarkivon, nun iĝas tuj ne plu alieblaj. Alivorte, la alirpermesa politiko rilate subpaĝojn de hodiaŭ estas aplikata al la malnovaj datumoj en la arkivo. Tiel jam perdiĝis multe de niaj havindaĵoj, kiuj teknike fakte plu troviĝas en la arkivejo.

Okaze de miaj kelkaj tekstoj, mi difinis paĝon en Vikipedio pri specifa "Pejno Simono" ( http://eo.wikipedia.org/wiki/Pejno_Simono ) kun ligiloj al la retarkivo kaj al kelkaj aliaj retejoj. Sed ankaŭ tio estis pli ol nur iomete ekster la reguloj de Vikipedio kaj iam oni multe diskutis kaj disputis pri ĝuste tiu ĉi fipaĝo. Fakte ekestis jam problemoj pri kopirajtoj. Mi ne povis pruvi, ke ¨mi" estas "mi", kaj sekve, mi ne povis pruvi, ke mi – kiu ajn mi estu - entute rajtas rezigni pri ĉiuj "miaj" propraj kopirajtoj. Jen problemo, kiu devenas rekte de la fakto, ke oni uzas kaŝnomojn por afiŝi kontribuaĵojn en la diversaj Vikioj. Fakte, neniu devas – aŭ eĉ iel povas – pruvi sian identecon. Ke iu eble volos afiŝi iujn praproprajn tekstojn, simple ne estas parto de la ĝisnuna Vikipedia koncepto. Same ĝi ne estas parto de la Vikifontara koncepto.

Kaj tute honeste, ĉu oni vere prezentu sin mem en Vikipedio? Tute aparte de la demando, kiu estas entute sufiĉe gravula, ke li nepre menciiĝu en enciklopedio iaspeca, eĉ nur sensignifa Esperanta.

Tiam, kiam mi antaŭ dek jaroj havis retejon kun miaj tekstoj, tre multaj retejestroj ligis al ili. Do aliaj Esperantistoj interesiĝis pri ili. Mi stokis paĝojn ankaŭ por la tiama E-redaktistaro de Pola Radio. Sed tia privata unupersona retejo solvos ja nenion okaze de la morto de la estro. Aldone, mi atentigu, ke interesatoj ja "ligas" al tekstoj, ili ne "kopias" ilin al sia propra servilo. Jen la tuta principo de TTT, oni "ligas", oni ne "kopias". Nur la retarkiva servo vere "kopias", tamen hodiaŭ de semajno al semajno ĉiam malpli, ĉar plej ofte subpaĝoj ne plu estas rekte alireblaj por tia servo.

Do la Esperantistaro vere havas problemon rilate la arkivadon de siaj legindaĵoj. Bedaŭrinde, Vikifontaro ne estas la solvo.

Memkompreneble, supozi ke UEA farus ion ĉi-cele, estus plene naive.

Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-07-06 16:16
Vi povas publikigi viajn verkojn en blog.de, kie ekzemple nia Majstro kutimas komenti la mondon

Zamenhof.blog.de

Estas parto de EU-subtenata projekto "Blog Forever" por konservi dokomentojn elektronike.

http://www.blog.de/blogforever/

angle
BlogForever (ICT No. 269963) was funded by the European Commission under Framework Programme 7 (FP7) ICT Programme

http://blogforever.eu/

Unu el la 12 partneroj estas iu Tero ltd.

http://blogforever.eu/[…]/

sen konata rilato al Esperanto (aŭ ĉu s-ro Maurelli denove kaŝe agis?)

Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2014-07-08 07:37
Ĉu ŝerco?

Grupoj: "esperanto-grupo" - 2 membroj.

La lingvo Esperanto mankas en la uzulsurfaco.

Aldone, oni povas supozi, ke la retejo nur tiom plu ekzistos, kiom longdaŭre EU pagos subvencion por ĝi. Min surprizus, se ĝi entute plu ekzistus post kvin jaroj.

Pludire, temas pri solvo por porĉiamigi blogojn, ne literaturon aŭ revuojn. Pro tio ĝi estas organizita laŭ personoj, do laŭ blogestroj, kaj ne kiel komuna deponejo por literaturo.

Fakte, Iperno estus pli bona deponejo - se ne estus tiu enda pago por povi enmeti pdf-ojn. Do denove, iu persona angulo mortos kune kun la posedanto promanke de pagado. Sed almenaŭ tie troviĝas kelkaj Esperantistoj.

Literaturdeponejo vere estus realiginda projekto por centra organizaĵo - nome tia, kia UEA.

Eble la Gutenbergejo estus solvo. Sed mi vetas, ke troviĝas tie iu regulo malpermesanta la publikigon de propraj verkoj, same kiel en Vikifontaro.

Epub-igi mian tutan fatrason ne starigus por mi nevenkeblan problemon. Vere, jen investo de nur kelkaj horoj.
Markos Kramer
Markos Kramer diras:
2014-07-08 09:59
Pejno Simono skribis:

> Eble la Gutenbergejo estus solvo. Sed mi vetas, ke troviĝas tie iu
> regulo malpermesanta la publikigon de propraj verkoj, same kiel en
> Vikifontaro.

Fakte la Projekto Gutenberg havas sekcion por la publikigo de propraj verkoj: http://self.gutenberg.org/

Se temas pri nefikciaj verkoj, vi krome povas publikigi ilin ĉe Vikilibroj aŭ Vikiversitato.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2014-07-08 18:02
Jen vere interesa, uzebla kaj senchava solvo. Kvankam la strangeg-lingvaĵa uzulsurfaco en Esperanto ŝajnas esti la tipa, sufiĉe harstariga rezulto de la Gugla tradukilo. (Kiu, parenteze, ja principe suferas nur pro nia prapropra, por tiu ĉi tradukmetodo plene nesufiĉanta tradukofto - de ekz. Anglaj - dokumentoj tie ĉi en la reto.)

Nu, ŝajnas, ke Gutenbergo volas konkurenci kontraŭ la kostiga Amazona mempublikigejo. Tre bona iniciato, ĉar, male al ĉe Amazono, la Gutenbergaĵoj kostos precize nule por la legontoj.

Mi, ĉiuokaze, tre dankas pro tiu ĉi propono kaj certe testos kaj supozeble ankaŭ sekvos ĝin.

Nefikcie, almenaŭ science kaj teknike, mi skribis preskaŭ nenion en Esperanto. Simple pro tio, ke la Angla estas ja la "Esperanto" de la monda sciencistaro kaj ne la lingvo Esperanto mem. (Tute aparte de la ĉiuangule regantaj fakterminaj dilemoj ĉe ni. Skribi altnivelajn teknikaĵojn en Esperanto estas kiel klopodi naĝi kun naĝiloj el plumbo.)
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2014-07-09 19:58
Imagu! La mempublikiga sekcio de la Gutenbergejo ne subtenas EPUB-on! Nur PDF-on! Tja, kion mi supozu ĉe la legonto? Ekranon 3-colan? Ekranon 7-colan? Ekranon 9-colan? Paperon A4?

Aparte de tio, uzante Kalibron por PDF-igi mian EPUB-aĵon, mi tuj perdas mian tokon. Anstantaŭe, la enhavtabelo konsistas el pli ol 300 bildetoj, po unu por ĉiu damninda paĝeto!

Jen Gutenbergo sen la formato EPUB! Nekredeble, ĉu?
Harri Laine
Harri Laine diras:
2014-07-09 11:06
Ĉu iu scias pli pri bretaro.net? Mi vizitis ĝin kaj ĝi ŝajnas principe bona solvo, se estus ia garantio pri ĝia pretiĝo kaj daŭra ekzistado. Nun ĝi ŝajnas malviva. Ĝi diras, ke oni povas ensaluti per siaj lernu-datumoj, sed tio ŝajne ne eblas.

La problemo kaj savobezono estas realaj. Verŝajne valoras serĉi solvojn ekster Esperantujo. La proponita gutenbergejo estas unu eblaĵo, ĉar ĝi jam pruvis sian iom stabilan ekzistadon. La Vikipediaj projektoj estas tro problemaj por proponi solvon al konstanta konservado: ilia Aĥila kalkano estas la permeso al ĉiuj modifi la enhavon kaj tiel ankaŭ libere ruinigi ĝin. Plej diversaj proponoj estas bonvenaj.

Eble la plej fidinda tenejo estas la ĥaosa nubo: Konservi la konservindaĵojn en kiel eble plej multaj retejoj, ne nur per ligiloj, sed kiel apartaj kopioj. Tiel oni eĉ pli validigas la leĝon "kio unu fojon estas enretigita, tio neniam malaperos (eĉ se vi volas, ke ĝi malaperu)". Tio tamen ne nepre faciligas retrovon de la materialo.
Markos Kramer
Markos Kramer diras:
2014-07-09 11:47
Harri skribis pri la Vikimediaj projektoj:

> ilia Aĥila kalkano estas la permeso al ĉiuj modifi la enhavon kaj tiel
> ankaŭ libere ruinigi ĝin.

Kiam iu modifas vikian paĝon, la antaŭa versio daŭre estas alirebla en sia originala formo. Do ne eblas ruinigi ion ajn per modifado de vikiaj paĝoj, eblas nur iom kaŝi la antaŭajn versiojn, kiuj tamen restas daŭre alireblaj. Se iu opinias ke temas pri ruinigo, ĉiam eblas restarigi la antaŭan version kiel la tuj videblan version.
Harri Laine
Harri Laine diras:
2014-07-09 17:07
Marko parolas kiel Vikipediisto, ne kiel simpla scivolulo serĉanta informojn en Vikipedio. Nu, povas esti ke la Esperantan Vikipedion malmulte uzas aliaj ol la kontribuintoj mem, dum ĉe alilingvaj la situacio certe estas plene malsimila. Normala scivola homo, kiu utiligas la enciklopedion, havas nenian ideon pri funkciado de Vikipedio aŭ pri ĝiaj historio-paĝoj, eĉ malpli pri restarigo de antaŭaj versioj.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-07-09 19:35
Estas kelkaj (mi ne scias kial), kiuj preferas skandaligi la "vandalismon" en Wikipedio. Fakte tio estas neklektenda problemo kaj okazas nur ĉe temoj, kie ekzistas profunda malkonsento.

Same aliaj (aŭ la samaj) personoj preferas substreki la amatorecon. Ĉiu fakuloj, kiu mokas pri la amatoreco, havas la rajton aldoni siajn fakajn konojn.

Mi timas, ke la kritiko estas pretendo, ne lerni la bazajn trajtojn de la sistemo!

La esperanto-komunumo povas iĝi oficiala membro de la Wiki-Projekto kaj finance kontribui por sekurigi la ekziston. Tiam oni sufiĉe frue rimarkas, se la tuta afero riskas fiaskon kaj oni povas savi la enhavon aliloke. En la momento verŝajne la WikiMedia-komputiloj estas sufiĉe sekuraj kaj stabilaj. Kial ne uzi? Kial cxiam serĉi alian solvon, kiuj laŭ miaj spertoj kun la Esperantista komputila medio estas multe pli malbonoj.

Mi ne volas prezenti la tutan liston. Sufiĉas la eterna problemo de pasporta servo. Ĝi povus estis centre elemento de merkatigo, se ĝi funkĉius laŭ nuntempaj kutimoj, ne laŭ la ekskludisma paradigmo de la ĉefaj movadanoj.
Harri Laine
Harri Laine diras:
2014-07-09 20:22
Ĉu vi, Roland, parolas pri mi? Eble vi ne komprenis. Mi atentigis, ke la Vikipediaj (Vikimediaj) projektoj ne estas la taŭga deponejo por konservi nian retan kulturan trezoron. Ĝuste tian deponejon ni estas serĉantaj.

Ne eblas konfidi konservadon al tenejo, kie estas klare videbla risko de modifiĝo de la deponita materialo, ĉu pro vandalaj, ĉu pro bonintencaj agoj. Iu Vikifontoj, Vikilibroj aŭ simila ja taŭgas kiel unu loko inter aliaj, se oni elektas la solvon "ĥaosa nubo". Sed la esenco de tia solvo estas: kopio en kiel eble plej multaj retejoj.

Ruiniĝon de historia dokumento signifas jam eta ŝanĝo en ĝia teksto. Ni diru: unu ŝanĝita dato.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-07-10 07:48
Vi ne povas lasis de la ĥimero de "Vandalismo" (malhonesta kontraŭ la nobla popolo de la Vandaloj, sed tio estas alia afero).

Laŭ la principo de WikiMedia teknike nenio "perdiĝas", sed ĉiam estas riperabela, se iu "Vandalo" detruas. Fakte la vandalismo estas senutila troigo. 99,9 % de la uzantoj zorge laboras.

Eblas instali "spegulajn" servilojn, kiu reduktas la riskon de teknika kolapso. La monda organizo UEA povus transpreni la respondecon. Sed miaj spertoj kun ĉi tiu organizo ne kredigas min, ke ĝi volas aŭ kapablas bone prizorgi.

Alia instanco estus la "Akademio" - Bedaŭrinde eĉ pli mizera propono. Neniu en la Movado havas planon. Kompreneble, estas pli facile lamenti anstataŭ analizi la bezonojn kaj kalkuli la kostojn. Mi scias, ke multaj (precipe en Germanio) revas, ke "la ŝtato" transprenus kaj financus la ludilon de la Esperantistoj. Ĉi tio revo absorbas fortojn kaj financojn, kiu multe pli utilus por sendependa solvo.

Similan situacion mi konstatas en la demando de komuna katalogo de Esperantaĵoj. Centoj de "bibliotekoj" uzas siajn proprajn, ne kongruajn sistemojn por registri siajn dokumentojn. Ridinda nivelo, se oni komparas, kiun grado da elektronika kunlaboro la naciaj bibliotekoj intertempe atingis.

Fakte la komununa katalogo estus la bazo por posta bitigo de la dokumento mem. Intertempe centmilo da dokumentoj vagas ie en la reto sen unika alirmetodo. Ni povas danki al Google, ke multaj dokumentoj nun "hazarde" aperas.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2014-07-09 22:54
Por niaj retpaĝoj, laŭ mia opinio, oni devus starigi propran arkivon, do ion kiel Wayback. Ke ni finance supozeble ne povos tion, jen alia historieto. Fakte oni devus konservi tutajn retejojn, ne nur iujn el ties paĝoj. Do ankaŭ kompletajn blogojn - ekz. blogon kiel "Libera Folio".

Pri dokumentoj - ekz. mia nuna persona kazo - la afero statas iomete alie kaj estas eble ankaŭ iomete pli simple realigebla. Aldone, dokumentoj estas prezenteblaj diverslegile. Por dokumentoj oni, laŭ mi, prefere elektu formatojn taŭgajn por bitlibraj legiloj.

Sed, tiele aŭ tiele, mankas centra instanco kun pluraj savlokoj. Iuj efikaj ĥaosaj nuboj ne vere povos estiĝi ĉe ni. Sen iuj centruloj, neniu povos certigi, ke specifa verko vere stokiĝu tie, kaj tie, kaj tie ... ktp.

Mi opinias, ke oni havu centra servilo por tio, kaj ke ĉiuj datumoj sur la servilo estu konservataj sur almenaŭ kvin pliaj alilokaj serviloj. Aŭ oni uzu profesian ĉi-celan retejon plene ekster la E-movado, kiel iu jam proponis.

Alia problemo rilatas al la kopirajtoj de iuj aŭtoroj aŭ eldonejoj. Fakte, niakaze, plene ridinda afero. Sed aliflanke sufiĉe plorinda, se iu el ni okaze mortas. Nome, ĝuste tiam neniu plu restas, kiu povas kun aŭtoritato proklami, ke oni pretas rezigni pri iuj kopirajtoj. Tiuj situacioj okazos ĉe ni tuj-estonte pli kaj pli ofte. Estus bedaŭrinde, se - kaj supozeble - ke ĉio simple perdiĝos.

Por mi mem, mi jam nun pretigis bitlibron entenantan miajn dek rakontetojn. Sed kien ŝovi?

Mi faros same kun miaj poeziaj tradukoj. Sed denove, kien ŝovi?

Kaj aliaj havas senfine pli ol mi, kio estus savinda.

Ke Interreto neniam forgesas, jen nur duono de la vero.

Sed aliflanke, tradicie papere la afero ĉe ni ne vere statas iel ajn pli bone. La iam kaj iam tre ampleksaj librokolektoj de izolaj Esperantistoj postmorte simple finiĝas en la rubujo. Maloftaj ne plu haveblaj unikaĵoj kvazaŭ kun-enteriĝas.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2014-07-21 20:55
Evidente ĉi-supre tekstu: "... oni havu centran servilon ..." :)

Intertempe mi afiŝis miajn rakontojn kiel "libro" - kun la titolo "Amuzaj Rakontoj" ĉe mem-Gutenbergo en la formato PDF. La afiŝo ĵus ricevis la statuson "aprobita", kion ajn tio signifu. Supozeble ĝi serĉe iam estos iel ajn trovebla, eĉ Gugle.

Bedaŭrinde la mem-Gutenbergejo ne akceptas epubaĵojn! Kia "payne in the ass" (postaĵpiko) por ĉiuj miaj multaj - tri? kvar? aŭ ĉu eble eĉ kvin? - ĉi-epokaj tuŝtelefonaj legemuloj!

Ĉiuokaze, mi nun povos en plena trankvilo formorti.

Do ek ek al la finfina kabeo. :)
Pascal Dubourg Glatigny
Pascal Dubourg Glatigny diras:
2014-09-21 10:12
Jen plia viktimo. Ĵus malaperis reta arkivo. La blogo kreita de la nepo de Jaume Grau Casas kiu entenis multajn valorajn plej parte ne publikigitajn dokumentojn de kaj pri la esperanto verkisto, katalunisto kaj respublikano Jaume Grau Casas malaperis fine de aŭgusto 2014. Kialo estas decido de El Pais ĉesigi la gastigon de privataj blogoj. Respondecaj editoroj de la blogoj havis tempon nur ĝis la 15-a de septembro por savi la enhavon. Ĉu la esperanto-komunumo ankoraŭ longe atendos ĝis iu paŝo estos farita por savi nian historian memoron?
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-09-21 14:06
Eble la Esperantistoj komprenos, ke la servoj de retaj arkivoj ne estas haveblaj senpage. Ni vidis, kiel malaperis materialo, kiam Ipernity ŝanĝis siajn kondiĉojn.

Relative stabilo loko espereble estas la familio de la Wikipedia-projektoj. Mi konsilus utiligi la servojn de Wikisource por dokumentoj.

http://eo.wikisource.org/wiki/%C4%88efpa%C4%9Do

Oni ĉiumomente povas savi la enhavon kiel eLibro (PDF) por propraj celoj.

Senpagaj blogoj estas certa risko, sed kutime oni povas regule savi la materialon sur loka komputilo. Estas bedaŭrinde, ke neniu instanco, kiel ekzemple la Akademio de Esperanto aŭ naciaj organizoj traktas la tempon. Estas laboremaj amatoroj, kiuj prezentas dise la arkivaĵojn.
Dario Rodriguez
Dario Rodriguez diras:
2014-12-05 10:54
Indas mencii la retpaĝon de STEB en kiu László Szilvási savis la vortaron "Bazaj radikoj Esperanto-Esperanto" de Wouter F. Pilger:
http://www.eventoj.hu/[…]/bazaj-radikoj-pilger.htm