novaĵoj
Forpasis Rüdiger Sachs
La 21-an de novembro forpasis en la aĝo de 86 jaroj Rüdiger Sachs, multjara prezidanto de ISAE kaj redaktoro de Scienca Revuo, kiujn li "heredigis" al juna, aktiva teamo kiu nuntempe daŭrigas lian sindonan laboron.
Kongresa temo: Ĉu nepoj nin benos?
Laŭ decido de la Estraro de UEA, la 99-a Universala Kongreso en Bonaero, Argentino, traktos la temon Ĉu la nepoj nin benos? Streboj al daŭripova estonteco. Interalie, tiu temo markos la finon de la Monda Jardeko de Edukado por Daŭripova Evoluo (2005-2014), sub aŭspicio de Unesko.
Unua Irana Esperanto-Kongreso okazos en 2014
Irana Esperanto Asocio anoncas okazigon de la unua Irana Esperanto-Kongreso, aranĝota de la 24-a ĝis 26-a de marto 2014.
Forpasis Lena Karpunina
En la aĝo de 50 jaroj la 4-an de novembro 2013 en Germanio pro malsano forpasis Lena Karpunina, verkisto kaj membro de la Akademio de Esperanto.
Fabricio Valle redaktos revuon Esperanto
Unuafoje en pli ol cent jaroj, la revuo Esperanto havos sian redaktejon ekster Eŭropo. La brazilano Fabrício Valle estas elektita de la Estraro de UEA por transpreni la redaktoran postenon de Stano Marček, ekde la jarkolekto 2014.
Esperantisto la plej bona ĉefministro de Nederlando
En enketo farita de la prestiĝa nederlanda ĵurnalo NRC Handelsblad kvindek fakuloj elektis la esperantiston Willem Drees kiel la plej bonan ĉefministron de Nederlando post la jaro 1900. En 1954 Drees faris la malferman paroladon de la Universala Kongreso en Haarlem. Li kompreneble parolis en Esperanto. En 1962 li iĝis membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.
UEA anoncis konkurson pri redaktora posteno
En gazetara komuniko dissendita la 22-n de aŭgusto UEA oficiale anoncis la pli frue promesitan konkurson pri la posteno kiel redaktoro de revuo Esperanto. La nova redaktoro ĉefe laboros ekster la Centra Oficejo, kaj sinproponoj devas atingi la asocion antaŭ la fino de septembro. Ni publikigas la kompletan tekston de la gazetara komuniko.
Premio Deguĉi al Lernu.net
Premio Onisaburo Deguĉi, "la esperantista pacpremio", estis starigita per donaco de Oomoto en 1987, la Jubilea Jaro de Esperanto, kaj estis aljuĝita ĉiujare ekde tiam. La Premio konsistas el monsumo de 2000 eŭroj kaj el diplomo.
Premio Diana Aitai al Siru Laine
Siru Laine el Finnlando fariĝis la dua ricevanto de la Premio Diana Aitai, kiun UEA starigis per donaco de la estona esperantisto Peeter Aitai omaĝe al la memoro de lia filino Diana, kiu forpasis nur 22-jara en tragika akcidento.
UEA diplomis 12 elstarajn agantojn
En la Solena Fermo de la 98-a UK en Rejkjaviko oni anoncis la nomojn de 12 esperantistoj, kiujn la Estraro de UEA honorigis per Diplomo pri Elstara Agado aŭ per Diplomo pri Elstara Arta Agado.