Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Forpasis Rüdiger Sachs

Forpasis Rüdiger Sachs

de Redakcio Laste modifita: 2013-12-10 12:11
La 21-an de novembro forpasis en la aĝo de 86 jaroj Rüdiger Sachs, multjara prezidanto de ISAE kaj redaktoro de Scienca Revuo, kiujn li "heredigis" al juna, aktiva teamo kiu nuntempe daŭrigas lian sindonan laboron.

Forpasis Rüdiger SachsRüdiger Sachs estis veterinara doktoro kaj multjare laboris en Afriko, specialiĝinte pri afrikaj bestomalsanoj.

Ekde 1979 li estis direktoro de la laboratorio de la Hamburga Tropika Instituto en Liberio, kie li esploris precipe pri homa dormomalsano kaj pulma paragonimozo, kun komparaj studoj en aliaj landoj. Liaj kvin infanoj ĉiuj naskiĝis en Afriko.

Pro la liberia interna milito li devis antaŭtempe fini sian laboron kaj foriri el Afriko en junio 1990.

Li estis multjara membro de Internacia Akademio de Sciencoj San Marino kaj de diversaj fakaj asocioj. Li organizis en 2006 simpozion okaze de 100-jariĝo de ISAE en la itala urbeto Tavoletto proksima al San Marino.

La funebra ceremonio okazis la 6-an de decembro.

Laŭ informoj de Eŭropa Bulteno
arkivita en: