Opero en Esperanto sur la ĉeĥa nacia scenejo

Bildo el la programo Kultura + de la ĉeĥa televido. Klaku la bildon por vidi la ĉeĥlingvan programon.

En la ĉeĥa Nacia Teatro en Prago la 7-an de aprilo havis premieron la opero “La suferoj de la princo Sternenhoch”, plene en Esperanto. La aŭtoro de la teksto deziris, ke la teksto estu en nekomprenebla lingvo simila al la itala.

La opero estas bazita sur groteska romano de la aŭtoro Vladislav Klíma. Ĝin transformis al opero la komponisto Ivan Acher. La tekston tradukis al Esperanto Miroslav Malovec, kaj la muziko fakte estis adaptita al la esperantlingva teksto, ne la teksto al la muziko.

Ni petis la tradukinton rakonti, kiel okazis, ke en la nacia scenejo de Ĉeĥio estas prezentata opero en Esperanto.

Miroslav Malovec: – La 29-an de majo 2017 aŭtoro Ivan Acher sendis ret-mesaĝon al Max Kašparů, nialande fama psikiatro, pastro kaj esperantisto, petante, ĉu iu povus por li traduki kelkajn partojn en Esperanton. Max sendis la mesaĝon al mi. Mi poste ricevadis scenon post sceno, kie oni per dikaj literoj montris, kio estas tradukebla. Mi pensis, ke la opero estos parte ĉeĥe, parte en Esperanto, kaj nur sabate mi konstatis, ke ĉio estas nur en Esperanto.

– Jam dum tradukado mi demandis, kial oni elektis lingvon, kiun spektantoj ne komprenos. Ĉar la aŭtoro volas, ke ili aŭskultu la melodion kaj ne deĉifru la vortojn, tial li deziras lingvon, kiu similas al la itala, sed ne estas la itala.

Libera Folio: Ĉu en la publika diskuto pri la opero oni multe atentis la fakton, ke ĝi estas en Esperanto?

– La publiko ne, sed esperantistoj estis ŝokitaj kaj timis, ĉu iu ne volas ridindigi Esperanton. Ĉar temas pri hororo, kie la ĉefaj roluloj estas homaj monstroj, kiuj mortigis sian infanon kaj turmentas sin mem reciproke.

Kiajn defiojn vi renkontis dum la tradukado, kaj kiel vi ilin solvis?

Miroslav Malovec.

– Feliĉe mi ne bezonis respekti la muzikon, nek uzi rimojn, ĉio okazis inverse: mi tradukis proze la postulatajn frazojn, la aŭtoro poste muzikigis la esperantlingvan tekston. Estis tie kelkaj vulgarismoj (vi edzinigis al vi virinon demencan kaj ĝiban, saltu en mian anuson kaj simile), tial mi ne multe fieris antaŭ esperantistoj, kion mi tradukas. Fine mi mem estis surprizita, ke la operon prezentis la plej grava ĉeĥa teatro (Nacia Teatro en Prago), la voĉoj estis belegaj kaj montris, kiel kantebla lingvo Esperanto estas.

Ĉu la publiko interesiĝas pri la prezentado?

– La sabata premiero estis plene disvendita, poste mi ne scias, kian sukceson havis la dimanĉa spektaklo.

Pliaj prezentadoj estas planataj por la 12-a de aprilo, 13-a de majo kaj la 24-a de junio.

Pri la opero en Esperanto raportis ankaŭ Esperantoland.org kaj Studio. La Nacia Teatro publikigis intervjuon de la reĝisoro, kiu spekteblas en Youtube kun teksto en Esperanto.

Kelkajn pecojn kun kantado en Esperanto eblas aŭdi en la programo Kultura + de la ĉeĥa televido, ekde la 19-a minuto de la elsendo.

Lasi respondon

23 Komentoj pri "Opero en Esperanto sur la ĉeĥa nacia scenejo"

Avizi pri
avatar
2000
Ordigi laŭ:   plej nova | plej malnova | plej populara
José Antonio Vergara
Membro

en la menciita televid-programa raporto pri la opero, ekde la minuto 22:06 estas specifaj demando kaj respondo pri la elekto de esperanto. Ĉu iu ĉeĥ-lingvano bonvolus traduki tiun dialogon inter la intervjuinto kaj la komponisto Ivan Acher por la legantoj de Libera Folio?

Tjeri
Membro

Jen la prezento de la opero en la angla:
https://www.narodni-divadlo.cz/en/show/11991?t=2018-04-07-20-00
Esperanto estas menciita.

Sebastiano
Membro

Gratulon al Esperanto! Ĝi ekhavis sian unuan perversan pornoperon (laŭ la vortoj de la reĝisoro).

Mi ne multon komprenis el la mallongaj fragmentoj prezentitaj en Kultura+. Sed mi havas la impreson, ke la enmuzikigo de la e-aj vortoj ne nepre sekvis la e-ajn akcentoregulojn. Mi aŭdis ekzemple: "RIgarDAS," anstaŭ "riGARdas". Sed en aliaj fragmentoj estis ankaŭ ĝusta akcentado. Eble mi misaŭdis.

José Antonio Vergara
Membro

la tradukinto al esperanto (Miroslav Malovec) estis publike pridankata (ĉu eĉ laŭdata?, nur scipovanto de la ĉeĥa povus klarigi) de la komponisto mem (Ivan Acher), kun tondra dank-aplaŭdo de la aktoroj kaj -supozeble- aliaj anoj de la teamo, kiel videblas en la jena filmeto (inter 2:01 kaj 2:09): https://www.youtube.com/watch?time_continue=123&v=ncucNH465HY

Mi mem opinias tre salutinda la fakton ke oni konsideras esperanton inda je uzo tia sur la arta kampo.

Robert Poort
Gasto

Pavel Pavlik de Verda Stacio subtekstos tiun videon.

Robert Poort
Gasto

Pavel Pavlik de Verda Stacio ektradukis tiun videon kaj baldaŭ subtekstos ĝin.

Robert Poort
Gasto

STUDIO kreis specialan Sternenhoch-paĝon: http://novajhoj.weebly.com/sternenhoch-opero.html
Mi daŭre aldonas novajn informojn al tiu paĝo. Pavel Pavlik de Verda Stacio jam subtekstis video-intervjuon kun la reĝisoro, kaj ektradukis ankaŭ video-intervjuon kun la komponisto de la opero.

Marek Blahuš
Gasto

Pli bona (pli rekta) ligilo al la televida raporto por la supra bildo estas ankoraŭ kun /obsah/612099-narodni-divadlo-uvadi-operu-sternenhoch ĉe la fino (bedaŭrinde tiu ĉi retejo ne permesas al mi afiŝi ĝin en teksto de komento).

Robert Poort
Gasto

STUDIO hodiaŭ prezentis du novajn videojn pri la nova opero en Esperanto: "La suferado de Princo Sternenhoch". Pavel Pavlik de Verda Stacio en Prago, Ĉeĥio, aldonis subtekson en Esperanto al ambaŭ videoj. Klaku kaj spektu: http://novajhoj.weebly.com/sternenhoch-opero.html

Robert Poort
Gasto
STUDIO prezentas artikolon de Boris Klepal: "Partituro kaj prezento"; recenzo de la muzika komponaĵo de la opero "La suferado de princo Sternenhoch" de komponisto Ivan Acher. Originala artikolo en la ĉeĥa: http://www.hisvoice.cz/cz/articles/detail/3655 Guglo-tradukon en Esperanto de tiu artikolo vi trovas en la STUDIO-informpaĝo: http://novajhoj.weebly.com/sternenhoch-opero.html Boris Klepal skribas pri la elekto de Esperanto por la opero: STUDIO prezentas artikolon de Boris Klepal: "Partituro kaj prezento"; recenzo de la muzika komponaĵo de la opero "La suferado de princo Sternenhoch" de komponisto Ivan Acher. Originala artikolo en la ĉeĥa: http://www.hisvoice.cz/cz/articles/detail/3655 Guglo-tradukon en Esperanto de tiu artikolo vi trovas en la STUDIO-informpaĝo: http://novajhoj.weebly.com/sternenhoch-opero.html Boris… Legi pli »
ekzistas
Gasto

Ja ekzistas kelkaj operoj plene en Esperanto . De " Halka" en Krakovo 1912 ghis " Karmen " en francio – kvinfoje prezentita en jaro 2013 .

Robert Poort
Gasto

Interesa! Ĉu ekzistas informoj pri tiuj operoj en la Interreto?

ekzistas
Gasto

Kara Robert, Certe pri la opero " Halka " ne ekzistas filmo ja prezentita en jaro 1912. La operon "Karmen " kamerais profesiulo – sed filmon mi ne vidis.

La 9-an de majo 2018 mi renkontighos kun " Karmen " = Zrdravka en Gresiljono .
La reghisoro de Karmen estis Franjo Levekve- shi ankau prezentis la "kanton gheneral" de Mikis Teodorakis en UK de Kubo.

Robert Poort
Gasto

Dankon por la informoj. Profesiulo filmis la operon "Karmen" en Esperanto, sed neniu eĉ scias kie trovi informojn pri tio. Tio estas stranga afero, simile al la fakto ke ekzistas tiom da elstaraj libroj en Esperanto kiuj preskaŭ neniu legos ĉar ili ne libere haveblas interrete, kio ofte signifas ke ili malrapide mortas sur iu polva breto. Bonvolu informi pri la opero Karmen kiam vi povas.

ekzistas
Gasto
Kara Robert, En Jutubo almenau estas spektebla fragmentoj el " kanto gheneral " de mikis teodorakis, plenumita de hhoro Interkant. Mi mem kantis kvarfoje en francio kun vira koruso en " karmen" tintis sonoril de la laboristin – la revenon ni gvatas kun aklam- kaj ni sekvos vin bel cigaristinojn, al vi murmurante vortojn jen pri am . La 9-an de majo mi demandos Karmen = Zdravka pri la sorto de la filma registrajho. La originala opero " karmen " dauras pli ol du horojn. La E- versio malpli longa- char mankis viraj solkantistoj.
Peter Baláž
Gasto

Bele, ege gratulinda iniciato – ecx se la stilo de la opero sxajne ne placxos al kelkaj, estas bela atingo ke oni intence elektis Esperanton por gxi. Estu pli da tiaj okazos en la mondo! (kaj ne nepre nur en opero :)).

Tjeri
Membro

Nu, oni intence elektis esperanton ĉar ĝi estas lingvo nekomprenebla por la publiko.. Mi ja dubas ke tio estas "bela atingo"!

Joxemari
Gasto

Prave. La aŭtoro same povus elekti la klingonan, kaj nun klingonistoj same jubilus pro la "bela atingo". Mi dubas, ke tiaj iniciatoj iom helpas altigi la konsideron al Esperanto.

Jes jen Jens
Membro

Eble estus okazo por Esperantistoj rekonsideri siajn lingvajn antaŭjuĝojn. Arto ne ĉiam celas absolutan komprenon, sed foje uzas la surscenejan lingvon fremdige. Do se ni timas ke Esperanto misreprezentiĝos se ĝi estos uzata fremdige — ĉu tio signifas ke ni prenas la lingvon tro serioze, aŭ la arton nesufiĉe serioze?

Kaj kion signifas la cirkonstanco ke la reĝisoro ŝajne multe zorgis ke la Esperanto uzota estu korekta? Ĉu ne estus pli facile kaj efike uzi ekzemple rapide memlernitan Volapukon, ne zorgante pri la diferencoj inter la origina versio de Schleyer kaj la revivig-klopodo de Arie de Jong?

Robert Poort
Gasto

Dankon! Ĉu mi povas kopii tiun penson en la STUDIO-informpaĝo pri la opero?

Sebastiano
Membro

Petro Baláž: »la stilo de la opero sxajne ne placxos al kelkaj«

Ĉu »al kelkaj« aŭ ĉu ne eble »al multaj«? Laŭ mia sperto modernaj operoj kutime ne apartenas al la plej multe vizitataj muzikaj spektakloj.

Etuleto
Gasto

" […] esperantistoj estis ŝokitaj kaj timis, ĉu iu ne volas ridindigi Esperanton. Ĉar temas pri hororo, kie la ĉefaj roluloj estas homaj monstroj, kiuj mortigis sian infanon kaj turmentas sin mem reciproke."

Do, kiel pri la nunaj gvidantoj de UEA. Ili estas homaj monstroj, kiuj ridindigas Esperanton. Espereble la hororo finiĝos en 2019. Aŭ eble eĉ pli frue?

wpDiskuz