UEA promesas novan retejon ene de kelkaj monatoj

Laŭ Mark Fettes la laboro pri la retejo malrapide progresis interalie pro problemoj en la Centra Oficejo. La decido pri renovigo estis farita en 2013. Post unu-du monatoj Fettes esperas vidi la unuan rezultojn.

La nuna aspekto de la provretejo de UEA.

Dum la Universala Kongreso en Rejkjaviko, en julio 2013, la tiam nova estraro de UEA petis kaj ricevis de la komitato la rajton uzi 100.000 eŭrojn por la prioritata tasko starigi novan retejon.

Nur post la Universala Kongreso en Lillo en 2015, du jarojn post la decido prioritati la renovigon de la retejo, la estraro de UEA komisiis al Marion Bélisle el Svisio kaj Dima Ŝevĉenko el Rusio prepari analizojn pri la tiamaj stato kaj bezonoj de UEA sur la reta kampo.

Dima Ŝevĉenko kune kun sia edzino Anna Striganova liveris 44-paĝan raporton en majo 2016, dum la raporto de Bélisle ŝajne neniam pretiĝis.

Fine en januaro 2017 jam renovigita estraro de UEA publikigis detalan alvokon pri kandidatiĝo al la tasko. En aprilo 2017 la brazila komputisto Ana Ribeiro estis elektita por gvidi la teamon kiu realigu la laboron por nova retejo kaj administra sistemo de la asocio.

Laŭ Mark Fettes, prezidanto de UEA, la prokrastiĝon de la laboro pri la nova retejo kaŭzis problemoj en la Centra Oficejo.

– Montriĝis, en la jaroj de mia prezidanteco, ke la reteja projekto estas intime ligita kun la funkciado de la Centra Oficejo. Dum Osmo estis la ĝenerala direktoro, ne eblis ŝanĝi multon en la retejo, ĉar li simple ne kredis je la neceso aŭ indeco de ŝanĝoj. Poste, dum la direktora periodo de Veronika, ni ja sukcesis ekigi pli grandskalan projekton sub la gvido de Ana Ribeiro, sed ŝi ne ricevis la bezonatan komunik-kanalon kun la oficistoj por povi adekvate kompreni iliajn bezonojn.

Osmo Buller ne konsentas pri la aserto, ke li malhelpis la renovigon de la retejo:

Osmo Buller.

– Kiam Mark elektiĝis prezidanto en Rejkjaviko en 2013 kaj akceptigis en la komitato la rezervon de 100.000 euroj por la reteja renovigo, li transprenis la gvidadon de tiu renovigo en siajn manojn kaj ĉesigis la renovigon pli frue komencitan de Andrej Grigorjevskij. Mi neniel bremsis lin nek entute havis rolon en la afero. Sur la interreta kampo mi koncentris min al la flegado de aktiva ĉeesto de UEA en Facebook.

Ĉar la nova renovigo tamen ne progresis, la estraro subite ŝanĝis sian opinion kaj petis ke Andrej Grigorjevskij tamen finu sian laboron pri la retejo. La provizora nova retejo estis lanĉita en 2014 dum la novembra Malferma Tago en la Centra Oficejo. De tiam oni atendas la antaŭanoncitan grandan renovigon.

– Evidente Mark nun, kiam de lia sesjara prezidanteco restas ankoraŭ maksimume unu jaro kaj kvar monatoj kaj el lia strategia plano apenaŭ io rezultis, komencas kulpigi aliajn kaj tute aparte la direktorojn. Mi ne povas komenti tion, kiugrade li pravas pri la du jaroj post mia emeritiĝo, sed tio, kion li diras nun, aperas en tre duba lumo, se oni memoras liajn ripetajn laŭdojn pri la laboro de mia posteulino.

Komence de la jaro 2018 la taskon de ĝenerala direktoro transprenis Martin Schäffer. Dum februaro kaj marto Ana Ribeiro okupiĝas pri la renovigo de la retejo kaj la tuta administra sistemo surloke, en la Centra Oficejo, kaj laŭ Mark Fettes la laboro nun progresas bone.

Mark Fettes

– Nun la projekto antaŭeniras sur la ĝusta vojo, laŭ mia kompreno, kun bone reciproka komunikado inter la reteja teamo kaj la oficistoj. Per tio montriĝis, ke la plej kerna programista laboro rilatas al la diversaj datumbazoj uzataj de la Oficejo — precipe la adresaro, la kontoj, kaj la Libroservo. Ana jam dekomence planis pli sekuran arkitekturon de la datumbazoj, por protekti ilin kontraŭ eksteraj atakoj. Nun ŝi laboras por ekipi ilin per la necesaj administraj programoj por faciligi la rutinan laboron de la oficistoj.

La renovigo de la retejo ne temas nur pri ĝia ekstera aspekto, sed ankaŭ kaj precipe pri ĝiaj funkcioj, Mark Fettes diras:

– Unu el la ĉefaj fruktoj de tiu laboro, en la fino, estos tiel nomata “membrospaco” kie ĉiu membro povos ensaluti, redakti siajn personajn datumojn, kontroli la staton de sia konto, voĉdoni por Komitatanoj B kaj eventuale pri aliaj temoj, kontakti delegitojn kaj aliajn ofichavantojn, ktp. Sed ĉio ĉi dependas de la glata funkciado de la datumadministrado en la Oficejo, do tion ni devas certigi antaŭ ĉio alia.

La projekto montriĝis pli ampleksa ol oni komence kredis, sed la unuaj rezultoj baldaŭ videblos, Mark Fettes kredas.

– Mi esperas ke jam ene de unu-du monatoj oni komencos vidi kelkajn fruktojn de tiu laboro, sed necesas kompreni, ke multo ne estas videbla, ĉar temas pri la fona pretigo de laborsistemoj videblaj nur por oficistoj. La tuta daŭro de la projekto estos do pli longa ol mi komence imagis. Temas tamen pri la unua funda renovigo de niaj sistemoj de post la okdekaj jaroj. Espereble la nova arkitekturo restos solida kaj uzebla dum simile longa tempo.

Ana Ribeiro

Laŭ Ana Ribeiro la publike videbla parto de la nova retejo de UEA estas teknike preta jam delonge kaj jam videbla ĉe la adreso nova.uea.esperanto.net. Tie eblas vidi, ke la nova retejo de UEA estas farita per la populara enhav-administra sistemo WordPress, kiun nuntempe uzas ankaŭ Libera Folio.

Ana Ribeiro ne volas precizigi la prognozon de Mark Fettes pri la tempo, kiam la nova retejo povos esti lanĉita, sed atentigas, ke la laboro pri la administra sistemo postulas multe da tempo, kaj la nova sistemo estos enkondukita paŝon post paŝo.

– Ĉar mi valorigas la travideblecon de mia laboro, la evoluo pri kodado de nova administrejo de membroj de UEA estas komplete registrita je la retejo Github, kie ajna homo povas trarigardi, diras Ana Ribeiro.

La renovigo de la administra sistemo de UEA laŭ ŝi montriĝis pli komplika tasko ol antaŭvidite.

– La administrado de membroj de UEA estas farita delonge de iu “nigraekrana” programo kiu evoluis laŭ la tempo, kaj ĝi havas pli da esceptoj ol reguloj. Por plene enretigi la administradon de membroj de UEA, estas bezonata granda kompreno pri la maniero kiel funkcias la nuna administrado kaj kiel ĝi funkcios kiam ĝi estos plene en la reto. Mi esperas ke baldaŭ ni lanĉos unuan version de la administrilo kun ankaŭ kelkaj videblaj bonaj aferoj por membroj, kiel eblo elŝuti la revuon Esperanto en malgranda formo aŭ en MP3 por blinduloj.

34 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2018-02-27 18:00

Por testi la novan retpaĝon, mi provis trovi du informojn: la datojn de la venonta UK, kaj la kotizon en mia lando (Kanado).

Mi facile trovis informojn pri la UK, sed oni montris informojn pri la UK en 2017. Nu, estas prov-versio de retpaĝo; mi komprenas ke oni unue kontrolu ĉi ĉio funkcias bone anstataŭ konstante ĝisdatigi la informojn.

Estis pli malfacile trovi informojn pri la kotizo. Unue mi devis doni nomon, adreson, naskiĝ-tagon, ktp, nur por vidi la kotizon, kaj tiam oni montris kotizon en eŭroj kaj ne en loka valuto. Nun oni povas elekti inter nur du landoj, Nederlando kaj Brazilo.

Krome, la membro-kategorioj estas fikciaj, do mankas la kategorioj membro-jarlibro, membro-abonanto, ktp. Mi ankaŭ komprenas ke oni nun volas provi la ĝeneralan funkciadon anstataŭ zorgi pri la detaloj, sed oni ne povas fin-testi sen tiuj detaloj.

Strange, la sola proponata membro-kategorio estas tiu ĉi: “Baza retmembreco: Ricevas la servojn de UEA tra la reto kotizo: 20 EUR Baldaŭ tiu estos la nura elektebla kategorio, ni forte rekomendas membriĝi je ĝi”. Ĉu vere estos tiel, aŭ ĉu estas nur fantazio de la programisto? Principe tio kontraŭas la ĝeneralan regularon, do supozeble estas nur fantazio, sed tamen estas strange fantazio.

Konklude, la nova retpaĝo funkcias kiel tre provizora prov-versio, sed mi tre dubas ke por normala uzanto, “ene de unu-du monatoj oni komencos vidi kelkajn fruktojn de tiu laboro”.

Sebastiano
Sebastiano
2018-02-28 8:37
Respondo al  Yves Bellefeuille

Tio ne estas “la nova retpaĝo”. Ĝi ankaŭ ne estas iu oficiale diskonigita testversio. Ĝi verŝajne nur indikas la stilon alstrebitan de la nova paĝaro. Sed jam nun testi la enhavon sur tiuj paĝoj estas verŝajne senutile, ĉar oni ne kompletigos ĝin antaŭ ol pretas la koro, la konekto al la nova administra sistemo.

Ana Ribeiro
Ana Ribeiro
2018-02-28 18:09
Respondo al  Libera Folio

Saluton, tio ne temas pri fantazio de la programisto, se vi legas raportojn de la komitata forumo dum la kogreso en Seŭlo, UEA fakte intencas starigi tiun novan kategorion.

La kategorioj de la aliĝilo estas agordeblaj de la administra sistemo, same kiel kotizoj kaj valutoj.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2018-02-28 19:02
Respondo al  Ana Ribeiro

En la protokolo de Seulo, mi vidas diskutojn pri ia “reta membreco”. Mi tute ne vidas diskutojn ke “baldaŭ tiu estos la nura elektebla kategorio”, kiel aperas en la prov-retejo.

Ana Ribeiro
Ana Ribeiro
2018-03-01 11:05
Respondo al  Yves Bellefeuille

Almenaŭ tio estis dirita al mi, se vi malkonsentas ke ĝi estos baldaŭ la nura elektebla kategorio (en du aŭ tri jaroj, laŭ dirite) plendu en komitata listo.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2018-03-01 17:03
Respondo al  Ana Ribeiro

La fakto ke baldaŭ (post 2 aŭ 3 jaroj) la sola membro-kategorio estos “reta membreco” aŭ estas granda novaĵo kiun Kalle devus esplori, aŭ estas grandioza ekzemplo de miskompreno inter la kliento kaj la programisto.

Ana Ribeiro
Ana Ribeiro
2018-03-01 18:28
Respondo al  Yves Bellefeuille

En ajna kazo, la sistemo permesas aldoni kaj viŝi kategoriojn libervole (sen kono pri programado), Do ne estas kialo por maltrankviligi (ni ja faris testojn kun pluraj ebloj de kategorioj, la datumbazo nun enreta estas baza datumbazo, ne tiu prezentebla en kelkaj monatoj)

Lee Miller
Lee Miller
2018-03-02 13:02
Respondo al  Ana Ribeiro

Do. Ĉu kompleta ĥaoso? Diable.

Mi (kiel dumviva membro de UEA) ja maltrankviliĝas.

Lee Miller
Lee Miller
2018-03-02 13:00
Respondo al  Ana Ribeiro

Diru publike, kiu (precize, nome) diris tion al vi.

Sebastiano
Sebastiano
2018-02-28 19:18
Respondo al  Libera Folio

Jes, tion mi ja legis: Ĝi »estas teknike preta«. – Tio ne enhavas aserton pri la du punktoj:

1. Ĉu la datumbazaj moduloj, kiuj funkciigu tiuj surfacon estas jam pretaj?

2. Ĉu la enhavo de la paĝara skizo estas kompleta kaj ĝisdata?

Al la unua demando troviĝis respondo aliloke en via artikolo: Ne, la datumbaza sistemo ne jam estas preta. Al la dua demando ne estis eksplicita respondo, sed mi dubas, ke la enhavo povas esti kompleta kaj ĝisdata, se la kerna datumbazo ne estas jam preta kaj konektita.

Tial mi supozas, ke testado de la paĝaro je enhava kompleteco kaj ĝisdateco estas ankoraŭ iom antaŭtempa kaj ne jam plene utila.

Grigorij Arosev
Grigorij Arosev
2018-02-28 0:29

Cxu 100 000 euxroj – kaj WordPress?! He?!?!?!
Eble mi nenion komprenas, sed sxajne oni povintus atendi ion pli ambician por tiu monsumo, kvankam mi bone komprenas, ke ne la tuta monsumo estas destinita por la ekstera aspekto de la retejo.

foggy67
foggy67
2018-02-28 15:07
Respondo al  Grigorij Arosev

Vi parte pravas…
La sistemo WordPress estas kontruita por esti facile majstrebla: oni povas rapide starigi novan retejon per gxi, ecx sen profundaj komputilaj konoj.
Sed, kiel dirite oni ne scias pri la tuto, kiu kasxas sin malantaux la ekzistaj serviloj, kaj kiu bezonas adaptigxon al la nova retejo.

Joop Kiefte
Joop Kiefte
2018-02-28 15:30
Respondo al  Grigorij Arosev

Ankaŭ multmilionaj retejoj ofte estas faritaj en WordPress.

Ana Ribeiro
Ana Ribeiro
2018-02-28 18:25
Respondo al  Grigorij Arosev

Kompreneble mi volas krei sistemon kiu nur mi scios kiel uzi kaj estos bezonata jaroj da studoj ĉe altteknikaj lernejoj por uzi ĝin!! Kial mi neniam pensis tion? 😛

Parolante serioze, wordpress estas nur parto de la retejo, kiel dirite multaj grandaj kompanioj uzas WordPress kiel bazo de iliaj retejoj, ĝi reprezentas 26% de ĉiuj retejoj de la mondo. Ĝi tutcerte malpligrandigas la tempon bezonatan por krei retpaĝon kaj ĝiaj kostoj, ankaŭ faciligas uzadon. Kial ne uzi ĝin kiel bazo de nia retejo? Kaj se vi vizitas nian github, vi vidos ke la bazo de WordPress estas nur la unua rango de la arkitekturo. Kaj kiel dirita, multmiljonaj retejoj estas farita per WordPress (same kiel simplaj retejoj kiel Libera Folio).

Lee Miller
Lee Miller
2018-02-28 12:38

“Ana Ribeiro ne volas precizigi la prognozon de Mark Fettes pri la tempo, kiam la nova retejo povos esti lanĉita, sed atentigas, ke la laboro pri la administra sistemo postulas multe da tempo”

Mi ja povas foje esti cinikulo, sed en tiuj ĉi vortoj mi legas “Mi trovis bonan laboron kontraŭ bona pago, kaj ne volas ke ĝi rapide finiĝu”.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2018-02-28 14:09
Respondo al  Lee Miller

Kredu min: neniu riĉiĝas per Esperanto.

Ana Ribeiro
Ana Ribeiro
2018-02-28 18:11
Respondo al  Lee Miller

Sincere, kiu plej volas finiĝi tiun laboron estas mi! Mi gajnis pli da mono en du monatoj ĉe Mozilla (kie mi laboris antaŭ) ol 1 jaro ĉe UEA. Mi ne povas atendi fini tiun laboron kaj komenci alian, sed nun mi efektive ne vere povas precizigi ĉar tio nur dependas de mi

Cindy McKee
2018-02-28 19:38
Respondo al  Lee Miller

Vi devus pardonpeti al Ana Ribeiro. Tiu frazo ne povas esti subkomprenita tiamaniere. Mi ne dubas, ke ŝi akceptus sinceran kritikon de labormaniero.

Lee Miller
Lee Miller
2018-03-02 13:03
Respondo al  Cindy McKee

Nur la rezultoj de la aktuala ĥaoso montros, ĉu mi devos pardonpeti aŭ ne.

Mi ne dubas ke ŝi trovis bonan laboron kontraŭ sufiĉe bona pago, kiu ŝajne ne havas ian ajn limdaton. Bona aranĝo.

Lee Miller
Lee Miller
2018-03-02 13:04
Respondo al  Lee Miller

Kaj mi neniam hezitas pardonpeti, kiam montriĝas ke mi malpravas.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2018-03-02 23:52
Respondo al  Lee Miller

Se vi pensas ke la kondiĉoj de la aranĝo inter UEA kaj Ana estas malfavoraj por UEA, tiam plendu ĉe UEA, ne ĉe Ana.

Jovana
Jovana
2018-03-01 11:20
Respondo al  Lee Miller

Al via lasta aserto, oni povas aldoni ankaŭ: “Kaj mi povas vojaĝi al Nederlando kaj resti tie dum semajnoj, kaj UEA pagos la tuton.”

Jens Stengaard Larsen
2018-02-28 18:15

Kaj daŭre neniu parolas pri la estonteco de la Delegitoj.

La kerno de la nuna UEA-krizo estas la malvolo fronti la fakton ke UEA devas fariĝi unuavice reta organizaĵo se ĝi volas resti la ĉefa organizo en la evoluigo de Esperantio. Nek Fettes nek Buller vere kuraĝas diskuti tion. Ĉu ni fakte bezonas la Delegitan reton se ni havas la komputilan (kaj ĝisdatan paĝaron kun nombro da forumoj)? Neniu scias, ĉar neniu kuraĝas starigi la demandon, eble ĉar neniu scias sufiĉe klare kiom da kiaj demandoj oni efektive povas solvi perrete.

Roland Schnell
2018-02-28 20:15

La delegita reto en sia tradicia aspekto kaj funkcio estas superflua. Sed neniu auxdacas diri tion. Neniu pretas prezenti alternativan (modernan) modelon. Oni ecx ne diskutas pri modeloj, kiuj povus subteni la laboron de moderna UEA .
Simile al aliaj tradicioj (libroservo) oni tenas la historian aferojn kun altaj elspezoj sen profito.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2018-03-01 4:10
Respondo al  Roland Schnell

Multaj homoj aŭdacis diri ke la delegita reto estas superflua.

Jens Stengaard Larsen
2018-03-01 9:30
Respondo al  Yves Bellefeuille

Kiuj kaj kie? Mi nenie vidas diskutojn pri la delegita reto, tiom malpli konkludojn pri tio ĉu ĝi estas necesa aŭ malnecesa.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2018-03-01 14:55

Mi ne faros longan liston de ligoj, ĉar tio estas teda por la legantoj, sed ekzemple en la “Strategia laborplano de UEA 2011-2020” aperas ke “UEA vaste repensu la signifon de la delegita reto”. Kaj ankaŭ la t.n. “Civito” skribis pri la delegita reto, kompreneble.

Ŝajne la serĉilo por la “arkivo” (2003-2016) de Libera Folio ne bone funkcias, sed se vi serĉas ekzemple per Google, vi trovos i.a. tekstojn de Steven Brewer kaj de Johan Derks pri la utileco aŭ malutileco de la delegita reto.

Lee Miller
Lee Miller
2018-03-01 15:07
Respondo al  Libera Folio

En Aŭstino (Teksaso, Usono) estas delegito. Profesoro ĉe la Universitato de Teksaso. Neniu el la aktivaj Esperantistoj konas lin. Neniu konscias ke tia “delegito” eĉ ekzistas. Kaj eĉ post persona invito aperi ĉe urbaj Esperanto-eventoj, tiu delegito neniam aperis.

Se tiel estas, kial ni eĉ daŭre pensas pri tia sistemo?

Mi same plendas pri nia uzado de la vorto “kongreso”. Kunveno de kelkaj homoj ne estas “kongreso”. Tio estas restaĵo el la 19-a jarcento, sed ial niaj organizoj tre amas la vorton. En Usono mi pledas por “nacia kunveno” aŭ “nacia renkontiĝo”, sed vane.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2018-03-02 1:26
Respondo al  Lee Miller

Eblas eksigi tian delegiton. Informu vian ĉef-delegiton pri la problemo.

Jens Stengaard Larsen
2018-03-02 9:39
Respondo al  Yves Bellefeuille

Se la ĉefa celo de la Delegita reto estas havi nomliston, tiam delegito devas esti aktive malutila por esti eksigita. Krom la pretecon aperi en tia listo, kion oni efektive atendas de delegito?

Lee Miller
Lee Miller
2018-03-02 12:57

Mi konsentas. Se la vivantaj Esperanto-parolantoj en la urbo apenaŭ scias kio estas UEA, kaj tute ne scias kio estas delegito, kial eĉ okupiĝi pri la afero?

Mi estas dinosaŭro en la grupo: la sola UEA-membro, kaj la sola kiu havas ideon pri “delegitoj”.

Kaj mi devus eble klarigi ke en la loka grupo estas kelkaj tre kompetentaj parolantoj de Esperanto, homoj kiuj povas partopreni tute normalan konversacion senprobleme. Ne temas pri grupo de balbutantoj.

Mi mem faris la unuan kontakton al la delegito post mia transloĝiĝo al tiu ĉi regiono, kiu respondis al mi en tute bona Esperanto. Sed kiu poste tute ne aperas.

Jovana
Jovana
2018-03-01 9:49

“Laŭ Mark Fettes la laboro pri la retejo malrapide progresis interalie pro problemoj en la Centra Oficejo.” Kion kompreni el la diro de Fettes? Kiuj/kiaj problemoj estis en la CO? Tiuj kiuj iom konas la situacion en la CO en la lastaj du jaroj, scias kiu/kio estis LA probleme: la nekompetenta ĝenerala direktoro. Sed la prezidanto ĝis hodiaŭ rifuzas agnoski tion. Ne surprize: kiu elektis ŝin por administri oficejon, kiun ŝi ne konis?