Formi unuecon en diverseco

La 21-an de februaro oni festas la internacian tagon de la gepatra lingvo, kaj lige kun ĝi la rajton je edukado kaj informado en la gepatra lingvo. Lige kun tio Albert Stalin T. Garrido volas aparte omaĝi unu instruiston, kiun li neniam persone renkontis.

Carola Antskog kun skoltaj kamaradoj en Britio. Foto: Esperanto.org.uk

Mi opinias, ke ĝuste en tiu tago ni omaĝu instruistojn de Esperanto kaj eĉ neesperantistajn instruistojn, ĉar ili estas la batalantoj, kiuj rekte per siaj kapabloj antaŭenigas la perspektivon, per kiu ni traktas niajn gepatrajn lingvojn kiel integrajn kaj gravajn partojn de niaj vivoj. Ili helpas al ni konservi multlingvecon kaj niajn rajtojn je niaj gepatraj lingvoj, kaj tiel formi unuecon en diverseco.

Ja mi devis verki pri tio ĉi, ĉar mi perdis homon, kiu kvankam ne parencas al mi, tamen okupas specialan lokon en mia koro. Ĉu ankaŭ vi eble sentis aŭ spertis la samon?
Estis inter la plej grandaj ŝokoj en mia Esperanto-vivo tio, ke mi nur ĉi-jare, antaŭ kelkaj semajnoj, eksciis pri la forpaso de la eminenta finna E-instruisto kaj skoltestro s-ino Carola Antskog en 2015 (do jam pli ol unu jaron antaŭe), hazarde trarigardante la nomaron en la Panteono de la retejo Edukado.net. Nur imagu kiel granda ŝoko venis al mi, ne sciinte pri tio dum unu tuta jaro.

Kun s-ino Antskog mi plurfoje korespondis per retpoŝto ekde malfrue en 2013, dum 2014 kaj 2015 (kvankam estis 15-monata paŭzo, de julio 2014 ĝis oktobro 2015), kiam mi ankoraŭ estis aktiva skolto kaj fariĝis fakdelegito pri skoltismo de UEA, kaj interŝanĝadis ideojn kun ŝi kiel revigligi Skoltan Esperanto-Ligon (SEL), en kiu mi membris tiam (dum ŝi estis prezidanto de SEL de 2005 ĝis 2008). Nia korespondado komenciĝis, kiam ŝi bonkore proponis sendi al mi kelkajn materialojn rilate al SEL, inkluzive la insignon de SEL (kiu ankoraŭ estas alkudrita al mia skolta uniformo), leginte mian aktivadon en la skolta movado pere de lernu.net.

Fakte, mi ja konsciis ke ŝi havas gravan malsanon, pro tio ke dum nia korespondado ŝi foje plendis ĝuste pri tio al mi, dirante ke ŝi devas multe ripozi.

Ni laste korespondis tiam, kiam mi kuraĝigis ŝin partopreni la ĉiujaran Ĵamboreon en la Interreto (JOTI), tutmonde organizatan de la Monda Organizo de Skolta Movado (WOSM), kaj ŝi respondis retpoŝte tiel: “Bonege, mi ne scias ĉu mi havas forton por resti longe.” Mi forgesis pri ĝi kaj ne plu povis respondi, nek baldaŭ povis denove korespondi. Ni ĉesis korespondi unu kun la alia kaj mi ne plu ricevis mesaĝojn de ŝi, nek mi povis almenaŭ demandi pri ŝia bonfarto, plej verŝajne pro miaj propraj okupiĝoj.

Mi ja sciis ke ŝia lasta respondo temis pri ŝia restado interreta, ĉar kompreneble estis malfacile por ŝi resti longe antaŭ la komputilo pro malsano, sed ĉu ŝi eble ankaŭ celis paroli pri sia entuta restado en homa vivo? Povus esti, sed neniu plu vere povus diri. Se mi nur scius, ke je la lasta tago de la jaro 2015 ŝi forpasis, mi ne malŝparus la tempon ankoraŭ restantan tiam. Mi deziris iam viziti ŝin en Finnlando, originale kun la intenco paroli kun ŝi pri pli da aferoj rilate ŝian aktivadon en la skolta movado kaj gvidado de SEL, sed ŝajne nur ŝian finan ripozejon mi vizitos tiam.

Intertempe, antaŭ la verkado de ĉi tiu artikolo, mi finfine trovis la nekrologon, en la marta (2016) numero de revuo ‘Esperanto’, verkitan de mia amiko kaj ŝia samlandano Osmo Buller, dum li ankoraŭ estis ĝenerala direktoro de UEA. Strange, ke malgraŭ mia ĉiutaga aktiveco sur la interreto, tiu trista novaĵo neniam atingis min de tiu regiono. Mi ankaŭ tristegas pro tio, ke ŝi havis gravan malsanon, pro kiu ŝi forpasis relative frue, estante ankoraŭ en siaj 70-aj jaroj, tial nia korespondado estis mallonga.

Tamen, post ĉio, mi estas ĝoja, almenaŭ pro tio, ke mi povis renkonti ŝin, ĝuste pro ŝia bonkoreco, kaj ke ŝi havis vivon multe dediĉitan al nia Afero ĝis sia vivofino, krom tio ke ŝi dediĉis sin ankaŭ al la plibonigo de la vivo de gejunuloj kaj la socio per skoltismo. Ŝi ankaŭ forlasis homojn, kiuj sekvis ŝiajn paŝojn, inkluzive sian filinon Anna Ritamäki-Sjöstrand. Mi opinias, kun espero kaj dankemo, ke en sia fina ripozeco ŝi ripozas pace, povinte fari ion por la mondo nia.

Tial, sojle de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, okazanta la 21-an de februaro, mi solene omaĝas al ĉiuj homoj, kiuj ĝis siaj lastaj spiroj strebis por la antaŭenigo de la Internacia Lingvo, cele al la realigo de interetna komunikado kaj atingo de lingva justeco inter la diversaj gentoj de la mondo. Memorante la historion, la Tago estis proklamita de UNESKO en 1999 ĝuste por omaĝi al la mortigitaj studentoj luktantaj por la agnosko de la bengala lingvo en Bangladeŝo, sed mi forte opinias, ke egalan agnoskon meritas ankaŭ instruistoj tutmonde, ĉu tiuj inkluzivitaj de la Panteono aŭ ne, ĉu esperantistoj aŭ ne, kiuj forlasas profundajn heredaĵojn al la antaŭenigo de lingvaj kaj homaj rajtoj.

Albert Stalin T. Garrido

Lasi respondon

1 Komento pri "Formi unuecon en diverseco"

Avizi pri
avatar
2000
Ordigi laŭ:   plej nova | plej malnova | plej populara
Sebastiano
Membro

Bela felietona gemshtoneto kaj varmkoraj linioj.

(La tema ligo al la tago de la partrina lingvo estas iom malforta. Mi ne vere kaptis ghin.)

wpDiskuz